Arkivoj de etikedoj: D?j

Semante la semojn de amo

Bedaŭrinde, ke mi ne havis okazon por elprovi ĉiujn novajn kantojn (ĉefe de la KDj aĉetitaj de radio-moderatoro), kiujn mi estis kunportinta al la 49a Internacia Seminario en Xanten. Precipe la reago al “I have to quit you” de Scott Morgan (and The Solution) interesus min. La iom ironian elekton de “Nur geträumt” (la reludversio de Spn-x) almenaŭ komprenis Till. Per “On the 54” de “The Dandelion” mi preskaŭ malplenigis la dancejon – same kiel unu jaron antaŭe per “Bimbo” de Lambretta. Tiuj kantoj evidente estis tro fortaj por la averaĝa IS-partoprenanto.

Eta triumfo por mi estas, ke mi aŭdis aŭ legis de tiom multaj homoj, ke ilin same kaptis “la post-IS-sindromo“. Tio montras al mi, ke mi tiurilate ne estas tro diversa al pli junaj personoj kiel ekzemple n_trueelgrande. Mi ĉiam iom timis, ke ilin ne allogus la samaj aferoj kiel min, kaj ke tio sendube montrus, ke mia tuta vivstilo kiel juna plenkreskulo estas hodiaŭ tute eksdata. Sed daŭre la samaj aferoj interesas la homojn… jen cetere aliaj raportoj pri la IS ĉe LiveJournal:

Ankaŭ elgrande skribis pri la IS; li eĉ faris tutan enskribo-serion, simile al mi, kaj eble eĉ liveras la plej interesan raporton (almenaŭ por mi). Bedaŭrinde ĉiuj liaj enskriboj estas nur legeblaj por amikoj, do mi ne ligas al ili de ĉi tie.

Mi ĝojas, ke ni realigis la ideon, fari grupan foton de ĉiuj ĉeestantaj LiveJournal-uzantoj. Mia ekzemplero, farita per poŝtelefono, ne iĝis same bona kiel la grupo foto de la LJ-uzantoj de amuzulo. Pro tio mi nur ligas al lia kaj ne publikigas mian propran. Sur la foto videblas knabino, axel584, blahma, karulin, weemeyer, amuzulo, felicx, rakso, a2na kaj goulo (supre) kaj n_true, timwi, kunar, elgrande (malsupre). Maltrafis la fotadon alauxdo – ni ne trovis lin ĝustatempe. Kiel mi intertempe eksciis, plurajn aliajn LJ-uzantojn ni forgesis: marcos_cramer, kvakulo kaj kriminelli. Post la IS cetere aliaj kreis LJ-konton, do la listo jam ne plu estas aktuala…

Tuj antaŭ ol forvojaĝi mi ankoraŭ aĉetis kontraŭ 2 EUR la IS-KD-Romon kun fotaroj de multaj homoj. Kompreneble ne troviĝas ĉies fotoj sur ĝi; tamen ĝi ampleksas multajn. En la reto troviĝas la jenaj IS-fotoj (kaj filmoj):

Por ne perdi la superrigardon, jen ĉiuj enskriboj de mi pri la 49a IS:

Dum la IS denove venis kelkaj ideoj por kantoj al mi (kiel jam dum la KEF). Mi skribe fiksis ĉiun ideon kaj espereble baldaŭ realigos ion de ili. Mi ĝojas, ke tiuj ideoj venas pli ofte kaj ŝajnas pli realigeblaj ol antaŭe. Ke iom da tempo pasas, tute bonvenas – tiel la aferoj maturiĝas.

Jam dum la unua vespero atingis min tute neatendite propono de Cyrille, partopreni en repa/hiphopa kompilo de Vinilkosmo. Origine mi ja estis decidinta, ĉesi fari hiphopon en Esperanto. Sed ŝajne la impresoj kolektitaj dum la KEF 2005, kiuj gvidis al tiu penso, ne donis kompletan bildon de la situacio. Mi alifoje skribos pli pri la nova projekto kaj mia muzika aktiveco kadre de ĝi. Restas imprese, ke tia propono povas veki denove mian intereson en hiphopa muziko kaj tian kreemon ĉe mi.

Ne ?iu nokto devas esti same freneza

La lasta vespero resp. nokto de la IS kreis – kiel kutime ĉe Esperanto-renkontiĝoj! – tre miksitajn sentojn en mi. Minimume parte mi mem kulpas pri tio. Mi estis promesinta, partopreni en la Hungara skeĉo por la internacia vespero. Dum la provludado mi rimarkis, ke la kontribuo certe estas bela afero, sed simple ne laŭ mia stilo. Kompreneble estis bone, ke mi antaŭe spektis ĝin, ĉar mi tiel kunhelpis poluri ĝin, sed mi devintus decidi kaj diri poste, ke mi tamen ne partoprenus ĝin. Evidente ĉeestis sufiĉe multaj kunludantoj kaj oni ne bezonis plian personon. Krome mi ne havis iun decidan paroladan rolon, kiu farintus necesa la ĉeeston de sperta skeĉludanto. Sed plej grave estis, ke mi tuj post la internacia vespero volis eki la diskotekon kaj antaŭe kunpaki miajn aferojn por la forvojaĝo. Longjara sperto montras, ke oni ne faru tion meze dum la nokto nek dum la frua mateno. Tamen la provludado daŭris ĝis la komenciĝo de la internacia vespero, tiel ke ne restis tempo al mi, fari tiel, kiel mi volis. Krome la Hungara skeĉo estis unu de la lastaj kontribuoj kaj mi ne sciis, kiom multaj kaj kiom longdaŭraj ili estis, tiel ke mi ne povis foriri dumtempe, sed devis spekti la tutan vesperon atendante. Jam unu tagon poste mi konkludis, ke pro malĝusta sento de respondeco mi mem kreis al mi tute superfluan streĉon. Interese, kiom facile oni refalas al malnovaj malbonaj kutimoj, se oni ne bone kaj severe atentas…

Post la internacia vespero mi devis hasti al la diskoteko kaj ne povis repreni ekzemple la foliojn el mia publika kantaro, kiujn mi estis donita al la gefratoj Fantom por ke ili ludu la IS-himnon. Je la fino mi tute ne rericevis ilin. Jen nur unu el multaj stultaj aferoj, kiujn mi estus povinta eviti per iom malpli granda inklino je harmonio kaj iom pli granda decidemo, fari tion, kio laŭ mi estas por mi ĝusta kaj necesa. Estonte mi ne plu tiom facilanime promesu partopreni eĉ en malgrandaj aferoj kiel skeĉo, se mi nek konas nek povas stiri la cirkonstancojn kaj se samtempe aliaj farindaĵoj atendas min, kiujn mi persone pli ŝatas kaj kiuj pli postulas miajn talentojn.

Ĉar neniu el la aliaj DĴj volis labori dum la lasta nokto, mi ne povis esperi je anstataŭo, kiun mi estis fikse entaksinta en mian planon. Mi ne intencis trafesti la nokton, sed volis enlitiĝi plej malfrue je la tria. (Cetere tio montras malbonan planadon de la diskoteko ne nur de mi, sed ankaŭ de aliaj: Dum aliaj jaroj, la organiza teamo jam antaŭe priparolis, kiel funkcios la lasta nokto, do kiu deĵjoros en la diskoteko.) Kvankam Till denove alportis teon de la gufujo, mi eĉ ne sukcesis foruzi mian tasopason, kio tre ĝenis min. Krome daŭris nekutime longe, ĝis alvenis sufiĉe multaj dancemuloj. Tiam mia emo jam estis foruzita – jam estis alveninta bona tempo por enlitiĝi – kaj mi simple maloficiale transdonis la diskotekon al Cyrille kaj Sorle, kiuj pretis plufari ĝin. Tiel mi kreis novan programpunkton ĉe la IS, nome memzorgantan diskotekon. “Kompaktdiskoj kaj teknikaĵoj pretas, bonvolu servi kaj distri vin mem!” Mi havis la impreson, ke tio bone funkciis, kaj je la sekva mateno nur devis reordigi miajn diskojn.

Ĝis la adiaŭo mi ne tro bone fartis. Sed iom rebonhumurigis min la gesto de la belulino el la diskoteko: Kiam ŝia aŭto estis preterpasonta min, ŝi haltis, eliris kaj ankoraŭ unufoje forte kaj longe brakumis min. Tion mi bezonas antaŭ la foriro ĉe Esperanto-renkontiĝoj!

La revojaĝo en la aŭto de Sebastian estis agrable mallonga. Post nur du horoj mi estis hejme en Nordwalde. La saman tagon mi denove veturis al Münster. Iom strange, post tiom mallonga tempo reesti en sia ĉiutaga ĉirkaŭo, sed ankaŭ ne malbone, ĉar tiel oni ne tiom longe tenas sin je la pasintaĵoj.

Por sinforgeso dancu sen brid’

Se tiom kontentas pri mia DĴumado dum la IS, tiam ne nur pro tio, ke mi faris mian laboron bone laŭ miaj propraj, altaj mezuroj. Krom la bona reago de la publiko, mi rimarkis, kian diferencon kreas konata nomo. Aliaj homoj evidente agnoskas kaj memoras mian aktivecon. Tio tute ne estas memkomprenebla, kaj tial mi des pli ĝojas pri tio!

Pluraj Italoj alparolis min kaj petegis min, DĴumi dum la silvestra balo aŭ almenaŭ proponi kelkajn kantojn al miaj kolegoj. Tiu rekono – kaj ĝuste de Italoj! – tre fierigis min. En la gufujo oni petis min surmeti trankvilan muzikon. Tie tre bonvenis la gufuja KD el mia trinkeja kompilo, kiun mi estis preparinta por la IS 2003/04. Krome mia KD kun muziko por malrapida para dancado rikoltis tre pozitivan eĥon, kvankam ĉifoje mi ne me bezonis ĝin, sed nur ĝuis teon aŭskultante ĝin. Plie Ilona, kiu deĵoris en la trinkejo dum la silvestra nokto, demandis min pri KD kun “The Final Countdown” por ke tiu kanto eksonu ankaŭ en la trinkejo kiel la lasta kanto de la malnova jaro. Tiel mi tamen povis utiligi mian ĉifojan eldonon de mia silvestra KD – kun “The Final Countdown” kiel unua kaj “New Year’s Day” kiel dua kanto. Evidente alportas avantaĝon kunporti ordinarajn kompaktdiskojn anstataŭ sole komputilon kun MP3-dosieroj. Ke mi povis fari adekvatan muzikon kontribuon en ĉiu el la tri tradiciaj noktaj programerujoj – diskoteko, trinkejo kaj gufujo – tre ĝojigis min kaj montris al mi, ke mi daŭre komprenas, kio konvenas ĉe la IS.

Pasintan nokton D? savis mian vivon

La 1an de januaro la diskoteko kutime ne estas same intense frekventata kiel dum la aliaj tagoj de la IS. Aliflanke estis dum 1a de januaro mi komencis mian DĴ-karieron, do la vespero de tiu tago donas ŝancon al novaj talentoj, prezentiĝi al la publiko kaj kolekti unuan sperton.

Dum la IS en Xanten mi tamen decidis, ke dum tiu nokto estis pasinta la ŝanco de la DĴj, kiuj la unuan fojon partoprenis la Internacian Seminarion, kaj ke nun venis la tempo por denove fari IS-diskotekon, kiu iom pli similas al tiu, kiun mi konas kaj ĝuas ekde multaj jaroj. Je tiu nokto mi preskaŭ nur povus gajni. Aŭ la diskoteko funkcius kaj mi montrus al la homoj, kiel vere fari ĝin – aŭ ĝi ne funkcius kaj mi povus fini mian taskon frue. Sed provi mi devis!

Iĝis pli defia tasko, ol mi imagis, ĉar la organizado de la diskoteka ŝlosilo kaj la funkciigado de la teknikaĵoj similis al odiseo! Almenaŭ mi ne devis batali kun la aliaj DĴoj, ĉar ili ne montris grandan emon labori en la diskoteko. DĴ Roĝer unue volis fari la diskotekon en la trinkejo, kio estis evidente stulta ideo, ĉar dum la IS en Xanten tie simple ne estis loko por danci – male al aliaj ejoj kiel ekzemple Wetzlar, kie tio ja bonege funkciis.

Unue necesis havi paciencon, ĝis alvenis la unuaj homoj, do mi restis 1-2 horojn sole en la diskoteko. Sed unu grandan eraron, kiun mi faris dum la IJF 1999, mi saĝe evitis: Anstataŭ atendi la tutan tempon, restante fidela sur mia posteno kaj frustiĝi pro tio, ke mi devas resti for de la aliaj por plenumi mian taskon, mi aranĝis la aferon post iom da tempo tiel, kiel mi deziris ĝin: Mi alirigis belulinon, por kiu mi povis kanti kaj kun kiu mi povis danci. Unu persono estas sola, du personoj estas malsolaj.

Krome Till bone prizorgis min, afable alportante bieron kaj teon. Tian servon mi ĉiam ŝatus havi kiel DĴ! Tiam mi ne bezonus surmeti longajn kantojn por organizi trinkaĵojn, sed nur por iri al la necesejo.

Ĉiel ajn tiel eblis elteni (preskaŭ) ĉion – certe iom laman IS-nokton. Sed post iom da tempo vere alvenis dancemuloj kaj montriĝis, ke estis la ĝusta decido, atendi. La diskoteko ne komplete pleniĝis, sed enestis sufiĉe multaj homoj por krei la aŭtentikan IS-diskotekan etoson. Precipe la Nederlandanoj verve kaj freneze dancis.

Mi honorigis tion, surmetante nederlandlingvan kanton. Poste ankaŭ la Kroatoj, vizitis la diskotekon, ricevis sian pecon en la kroata. Kaj jen – tiel oni traktas sian publikon, siajn klientojn, tiel oni kontentigas la homojn, tiel oni faras IS-diskotekon sukcese!

La belulino iam foriris, dirante ke ŝi poste revenos. Mi tuj diris al ŝi, ke mi certas, ke tio ne okazos. Kaj ŝi vere ne revenis, sed tio ne tro ĝenis, ĉar mi ja estis tion antaŭvidinta kaj anoncinta al ŝi. Tiel mi restis la pravanto kaj morala venkinto de la vespero.

Kaj tio eĉ nur estis aldonaĵo, ĉar mi ja samtempe estis pruvinta ĉion, kion mi estis dirinta jam dum la tuta IS pri la diskoteko! Memkontentege mi povis iri dormi.