Arkivoj de etikedoj: dj arafat

Vidu, la ?tono estas for?ovita

Paske mi same kiel pasintjare denove estis hejme en Nordwalde. Kion alian oni ankaŭ faru dum pasko?

Same kiel la pasintan fojon, sabatvespere post la meso mi renkontiĝis kun aliaj homoj el mia paroĥo. Tiam la fastotempo jam estis finita kaj mi povis denove manĝi dolĉaĵojn kaj trinki alkoholon. Ambaŭ mi tre ĝuis, kvankam la fastado ĉijare ne prezentis grandajn problemojn al mi. Estas ĉiam bele, sperti kiel diverse oni povas vivi kaj samtempe resti la sama.

Dum la vespero mi babilis kun DĴ Arafat. Li dankis min pro la sendado de la kanto “Menschenverachtende Untergrundmusik” de Funny van Dannen. Ĝi ege amuzis lin kaj li intencas uzi ĝin dum la sekva metalroka festo en la arbaro. (Mi jam estis antaŭvidinta tion – tial ja entute mi sendis la kanton al li post la pasinta festo!)

Kiam mi rakontis, ke en la reto haveblas la akordoj de la kanto kaj ke ili ege facilas (Tri akordoj, ho, miraklo!), li tre ĝojis. Lia frato, kiu muzikas en metalrokgrupo, jam estis dirinta ke tiun kanton oni povus reludi en gitara rondo.

Fortaj ni devas esti

La 8an de aprilo okazis la sepan fojon metalroka festo en arbaro proksime de mia hejmvilaĝo Nordwalde. La sesan mi estis maltrafinta, ĉar mi tiam partoprenis la naskiĝtagfeston de Sebastian en Paderborn. Sed la trian, kvaran kaj kvinan feston mi jam ĉeestis. La aranĝo nomiĝas “Deep in the Woods”, do “profunde en la arbaro”.

Kelkajn tagojn antaŭe, min kaptis la pripenso, prepari KDn speciale al tiu okazo, inkluzive titolilustraĵo. Tamen lastminute mi decidis male – mankis tempo por fari tion bone. Sed venos sekva fojo…

Ĉifoje malgraŭ miaj invitoj ne kunvenis gastoj. Du personoj, kiuj estis rezervintaj liton ĉe la domo de miaj gepatroj, kelkajn horojn antaŭe malaliĝis. Tiel mi ne bezonis atendi aliajn personojn kaj libere decidi, kiam ek- kaj forveturi.

Mi alvenis je la 21a samtempe kun granda aŭtokaravano el Nordgermanio. La ejo jam estis sufiĉe plena, sed ekde tiam vere plenplena. Tio estis jam bona komenciĝo. Minimume 40% de la ĉeestantoj estis virinoj – tre impresa cifero por metalroka festo! La etoso ŝajnis al mi entute pli agrabla, gaja kaj senstreĉa ol dum la antaŭaj fojoj. Vere temis pri la plej sukcesa metalroka festo, kiun mi ĉeestis!

DĴ Arafat surmetis la plej diversajn metalrokajn stilojn, tiel ke ĉiu havis ion por danci kaj kunkanti. Mia muzikdeziro estis “In God We Trust” de Thy Majestie, do tre melodia, relative mola kanto.

Mi spertis interesan scenon, kiu ege memorigis min pri la lasta nokto dum la IS. Ĉifoje mi tamen travivis ĝin el alia perspektivo. Krom la fakto, ke jam estas sufiĉe fascine vidi similajn okazaĵojn de diversaj vidpunktoj, tre trankviligis min, ke mi ne estas la sola, al kiu okazas tiaj aferoj. Pliajn detalojn mi ne povas mencii publike sen malkaŝi la privatan vivon de alia persono – kaj tion mi ne volas.

Tiel mi ekhavis babiladon kun tre simpatia knabino. Homoj, kun kiuj mi povas paroli pri diversaj temoj kaj trovas daŭre ion komunan en niaj opinioj, ĉiam impresas min. Unue ŝi rakontis, kiel ŝi unu tagon antaŭe freneze dancis al elektronika muziko (ekzemple Fatboy Slim) por senstreĉiĝi kaj forgesi pri ĉio. Mi ja ege ŝatas fari same!

Poste ŝi diris, ke ŝi kutime aŭskultas ne tiom multan metalrokan muzikon, sed “Die Ärzte“! Tuj ni havis novan komunan temon. Kiam ŝi menciis, ke al ŝi ne plaĉas la lasta studioalbumo “Geräusch”, mi aldonis, ke ĝi enhavas kelkajn bonajn kantojn, ekzemple “System”. Pri tio ŝi konsentis kaj ni eĉ komencis kanti la refrenon de tiu kanto. Ŝi ne tro ŝatas la kantojn de la basisto Rod. “1/2 Lovesong” tamen estas escepto, kaj ĝuste tiun kanton de Rod ankaŭ mi tre ŝatas kaj pro tio tradukis al Esperanto (“Duona amkanto“).

Mi forlasis la feston du dek minutojn antaŭ la kvina matene. Mi bonege amuziĝis eĉ tute sen trinki alkoholaĵojn (estis fastotempo).

En la reto nun troviĝas fotoj de la festo. Kompreneble ili ne povas bone redoni la bonegan etoson, sed servas kiel belaj memorigoj al la ĉeestintoj.

Strangaj buboj, homaj ruboj, homoj kiel mi

Dum la semajnfino okazis la kvina metalroka festo en arbaro proksime de Nordwalde. Ĉifoje mi invitis membron de mia Ju-Jutsu-grupo, dum mia frato kunvenigis eĉ tutan grupon da gekunstudantoj. Denove li kaj mi konstatis, ke (kompare al la tria kaj la kvara festo) la homoj venas el pli malproksimaj urboj kaj ke evidente la festo pli kaj pli populariĝas. Tial ne ĉiuj reveturis dum la nokto aĉ frua mateno, sed tendumis en la arbaro malgraŭ la nesomeraj noktaj temperaturoj.

La kolegoj de mia frato, grandparte multe pli junaj ol mi, sufiĉe frue tro ebriiĝis – krom la virino, tipe! – kaj pro tio devis reveturi hejmen jam ĉirkaŭ je la unua. Mia frato transprenis la stiradon kaj mi anstataŭis lian lokon ĉe la disdonado de trinkaĵoj. Kiel mi antaŭvidis, tio bonege utilis por ekkoni homojn. Imprese, kiom multaj belaj virinoj ĉeestis la feston. La antaŭjuĝo, ke metalrokan muzikon nur ŝatas socievitemaj malatraktivaj viroj, evidente ne ĝustas.

Iam je la tria, kiam mia frato jam estis reveninta, mi iom laciĝis kaj decidis bicikli hejmen kun mia gasto. Sed antaŭe mi kompreneble ankoraŭ havis muzikan deziron! Denove temis pri kanto de unu el la du KDj kiujn mi kunportis de la KEF en Helsinko.

Mi hodia? nenion maltrafis

Dum da dua 18a naskiĝtaga festo, kie mi ĉeestis en septembro, mi ne nur iom prizorgis la muzikon, sed ankaŭ hejmeniris kiel unu el la lastaj gastoj. Tio finfine konfirmis min pri tio, ke mi ankoraŭ posedas sufiĉan energion, eĉ se mi havas dek jarojn pli ol la gastiganto kaj multaj el la aliaj gastoj. Du tiaj festoj en du tagoj kaj mi ne tro lacis.

Nur unu semajnon poste samdome okazis plia naskiĝtaga festo. Ĉifoje temis pri 25a naskiĝtago. Ankaŭ tio en Germanio estas speciala aĝo, ĉar fraŭloj tiam ricevas “ŝtrumpetoringon”. La amikoj fiksas ŝnuron, de kiu pendas ŝtrumpoj, al la domo. Prefere la ringo vere ĉirkaŭiru la tutan domon! Dum la instalado, la gastiganto disdonas alkoholajn trinkaĵojn – bieron sed ofte ankaŭ pli fortajn aferojn. Ĉi tiun feston do regis multa trinkado, sed mi lerte sukcesis reteni min. Unu el la ĉeestantaj knabinoj, kiujn mi taksis eble 16-jaraĝa daŭre staris apud sia patro kaj ŝajnis iom timema. Iam iu rakontis al mi, ke ŝi havis nur 14 jarojn – do nur mian duonan tiaman aĝon!

Je la tria matene, ankoraŭ alvenis gastoj de aliaj festoj (ial abundis festoj dum tiu sabato), inter ili DĴ Arafat. Li laŭdis mian DĴumadon de la pasinta semajno kaj recertiĝis, ke mi ne estis ĉagrenita pro tio, ke li iam transprenis la muzikelektadon. Li ankaŭ diris, ke ni ambaŭ kreas bonan teamon, pri kio mi konsentas. Kune ni povus DĴi dum pli grandaj festoj kun kelk cent homoj. Ni ja havas la KD-aron necesan por tuta vespero kaj la sperton pri distrado de amasoj. Krome ni samtempe havas sufiĉe multajn komunajn stilojn por kune labori sed samtempe kelkajn specialaĵojn por bone kompletigi la diskaron unu de la alia.

Vivo, vivo, la vivon varmigas la sun’

Fine de aŭgusto, DĴ Arafat denove organizis metalrokan feston. La pasintan fojon tio ja tre plaĉis al mi, tiel ke mi tuj sciis ke mi devus reveni!

Tiu kvara eldono de la festo ofertis bonan okazon por montri al mia DĴ-kolego la du KDjn kun finnlingva metalroko, kiujn mi estis aĉetinta en Helsinko post la KEf. Li aŭskultigis unu kanton de la albumoj, kio tre ĝojigis min!

Dum la festo okazis eta sensacio. Mi spertis ion, kion mi ĉiam volis travivi, sed kio kutime kompreneble neniam okazas, krom en naivaj filmoj.

La plej multaj aliaj estis drinkantaj, babilantaj aŭ dancantaj, sed mi dum kelkaj minutoj sidis sole ĉe tablo. Subite apud mi sidiĝis juna virino kaj diris al mi: “Saluton! Kiu vi estas? Vi sidis tie tute sole, kaj tial mi decidis alparoli vin.” Ni ekbabilis kaj mi eksciis, ke ŝi nomiĝas Svetlana, el kio mi ĝuste sekvis, ke ŝi origine venis el Rusio. Ŝi jam delonge loĝas en Germanio kaj nun havas 21 jarojn. Ŝiaj hobioj estas Japanaj komiksoj kaj komputilludoj (aventuraj kaj pafadaj) kaj ŝi tuj aldonis, ke multaj homoj ja ne ŝatas virinojn, kiuj ludas komputilajn ludojn. Tio min same forpelas kiel formikojn, al kiuj oni ĵetas mielon! Kaj kvazaŭ tio ankoraŭ ne sufiĉus, ŝi eĉ estis beleta! Ŝi vage similas al alia Svetlana, kiun mi konas.

Se mi tamen ne uzis tiun mirindan renkonton por flirto, tiam pro tri kialoj: Unue ĉar ŝi loĝas en alia urbo; laŭ Esperantujaj mezuroj ne tro for, eĉ ne 100 kilometrojn, sed mi lacas pri tiaj distancrilatoj; due ĉar ŝi posedas katojn kaj mi havas fortegajn katharan alergion; kaj trie ĉar mi preferis ĝui la magion de la momento sen ĝena streĉa flirtoprovo.