Arkivoj de etikedoj: ditw

Fortaj ni devas esti

La 8an de aprilo okazis la sepan fojon metalroka festo en arbaro proksime de mia hejmvilaĝo Nordwalde. La sesan mi estis maltrafinta, ĉar mi tiam partoprenis la naskiĝtagfeston de Sebastian en Paderborn. Sed la trian, kvaran kaj kvinan feston mi jam ĉeestis. La aranĝo nomiĝas “Deep in the Woods”, do “profunde en la arbaro”.

Kelkajn tagojn antaŭe, min kaptis la pripenso, prepari KDn speciale al tiu okazo, inkluzive titolilustraĵo. Tamen lastminute mi decidis male – mankis tempo por fari tion bone. Sed venos sekva fojo…

Ĉifoje malgraŭ miaj invitoj ne kunvenis gastoj. Du personoj, kiuj estis rezervintaj liton ĉe la domo de miaj gepatroj, kelkajn horojn antaŭe malaliĝis. Tiel mi ne bezonis atendi aliajn personojn kaj libere decidi, kiam ek- kaj forveturi.

Mi alvenis je la 21a samtempe kun granda aŭtokaravano el Nordgermanio. La ejo jam estis sufiĉe plena, sed ekde tiam vere plenplena. Tio estis jam bona komenciĝo. Minimume 40% de la ĉeestantoj estis virinoj – tre impresa cifero por metalroka festo! La etoso ŝajnis al mi entute pli agrabla, gaja kaj senstreĉa ol dum la antaŭaj fojoj. Vere temis pri la plej sukcesa metalroka festo, kiun mi ĉeestis!

DĴ Arafat surmetis la plej diversajn metalrokajn stilojn, tiel ke ĉiu havis ion por danci kaj kunkanti. Mia muzikdeziro estis “In God We Trust” de Thy Majestie, do tre melodia, relative mola kanto.

Mi spertis interesan scenon, kiu ege memorigis min pri la lasta nokto dum la IS. Ĉifoje mi tamen travivis ĝin el alia perspektivo. Krom la fakto, ke jam estas sufiĉe fascine vidi similajn okazaĵojn de diversaj vidpunktoj, tre trankviligis min, ke mi ne estas la sola, al kiu okazas tiaj aferoj. Pliajn detalojn mi ne povas mencii publike sen malkaŝi la privatan vivon de alia persono – kaj tion mi ne volas.

Tiel mi ekhavis babiladon kun tre simpatia knabino. Homoj, kun kiuj mi povas paroli pri diversaj temoj kaj trovas daŭre ion komunan en niaj opinioj, ĉiam impresas min. Unue ŝi rakontis, kiel ŝi unu tagon antaŭe freneze dancis al elektronika muziko (ekzemple Fatboy Slim) por senstreĉiĝi kaj forgesi pri ĉio. Mi ja ege ŝatas fari same!

Poste ŝi diris, ke ŝi kutime aŭskultas ne tiom multan metalrokan muzikon, sed “Die Ärzte“! Tuj ni havis novan komunan temon. Kiam ŝi menciis, ke al ŝi ne plaĉas la lasta studioalbumo “Geräusch”, mi aldonis, ke ĝi enhavas kelkajn bonajn kantojn, ekzemple “System”. Pri tio ŝi konsentis kaj ni eĉ komencis kanti la refrenon de tiu kanto. Ŝi ne tro ŝatas la kantojn de la basisto Rod. “1/2 Lovesong” tamen estas escepto, kaj ĝuste tiun kanton de Rod ankaŭ mi tre ŝatas kaj pro tio tradukis al Esperanto (“Duona amkanto“).

Mi forlasis la feston du dek minutojn antaŭ la kvina matene. Mi bonege amuziĝis eĉ tute sen trinki alkoholaĵojn (estis fastotempo).

En la reto nun troviĝas fotoj de la festo. Kompreneble ili ne povas bone redoni la bonegan etoson, sed servas kiel belaj memorigoj al la ĉeestintoj.