Afiŝoj kun etikedo ‘die ärzte’

En la bluon…

lundo 24 Decembro 2007

Dum la Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET 2007), mi tradukis plian kanton de “Die Ärzte“. La 29an de oktobro mi ricevis mesaĝon de la kontrolleginto, ke ĝi estas bona. Estas la unua traduko ekde “En ordo” antaŭ unu jaro. La kantoteksto “Nur pro vi” legeblas en la reto.

La kanto, kies origina titolo estas “Wegen Dir”, estas surfroko simila al “Westerland“. La instigon, traduki ĝuste ĝin, donis la spertoj dum la IJS 2006, kiam La Kuracistoj muzikis apud riverobordo.

Kun granda ĝojo mi legis, ke Stephan Schneider tradukis plian kanton de Die Ärzte! La originalo nomiĝas “Punk ist…” (punko estas), lia versio “Esperanto ’stas” kaj rakontas pri Esperanto. Instigis lin nia komuna muzikado dum la IS 2006/07, kiam ni ludis el la repertuaro de “La Kuracistoj”.

Jen via mondo

merkredo 31 Oktobro 2007

La 22an de oktobro, fondiĝis Junulara Esperanto-klubo en Münster. Tiun jubileon – 100 jaroj da “Esperanto en Münster” – indis festi. Sekve La Esperanto-societo de Monastero invitis al la semajnfino “Esperanto inter najbaroj en Eŭropo” (PDF-informilo). Kunorganizanto estis “Esperanto Nederland“. Nederlando troviĝas eble 30 kilometrojn for de Nordwalde, en kies junula klerigejo okazis la aranĝo. Krome la stacidomo de Nordwalde situas inter Enschede kaj Münster, tiel ke por la Nederlandaj gastoj eblis alvojaĝi rekte per la trajno.

La programo enhavis koncerton de Esperanto-muzikgrupo, nome La Kuracistoj. Vendrede, la 19an, Sebastian kaj mi prezentis du partojn kun po du kantoj, krome unu aldonon je la fino. Aparte menciindas la kanto “Jen nia mondo”, kiun ni ludis memore al Wouter Pilger. Ĉifoje ni prezentis pli multajn reludversiojn ol iam ajn antaŭe:

  1. La Kuracistoj: Westerland
  2. La Kuracistoj: Junula amo
  3. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly
  4. La Kuracistoj: Sen vi
  5. La Kuracistoj: Ne plu
  6. La Kuracistoj: Vi volas kisi
  7. La Kuracistoj: Kisu min, ho kara
  8. Amplifiki: Mi kaj ŝi
  9. Persone: Longe for
  10. Team’: En kaĉ’
  11. JoMo: Jen via mondo
  12. Republic: Birdo, flugu for
  13. (tradicia): Liberas la pens’
  14. Vladimir Soroka: Ni renkontiĝos
  15. Ĵomart kaj Nataŝa: Amu min
  16. Simon & Garfunkel: Fajra ruĝ’ kaj ĉiela blu’
  17. JoMo: Hej la nizoj!
  18. Esperanto Desperado: Ska-virino
  19. La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?
  20. Amplifiki: Sola
  21. JoMo: Ĉu vi volas danci?

Bedaŭrinde lastmomente malsaniĝis nia akompana kantistino. Kun ŝi mi jam estis ekzercinta antaŭ pli ol unu jaro. Krome ni triope provludis la 7an de oktobro. Tiam ni ludis entute 33 kantojn, kvankam ne ĉiujn kun la kantistino. Krom la supre menciitaj kantoj, tio estis:

  • La Kuracistoj: Duona amkanto
  • La Kuracistoj: Por ĉiam
  • La Kuracistoj: Solege en la nokt’
  • La Kuracistoj: Misteroland’
  • Esperanto Desperado: Grava
  • Esperanto Desperado: Feliĉe
  • Ultravox: Dance kun larma okul’
  • JoMo: Kisu min
  • (tradicie): La marĉo-soldatoj
  • Kajto: Dormu milde
  • Righeira: Ĉiuj al la plaĝo
  • Simon & Garfunkel: La boksisto

La koncerto estis grandega sukceso. Ĉifoje la teknikaĵoj funkciis kaj ni eĉ faris surbendigon sur mini-disko. La publiko, plejparte pliaĝuloj, reagis tute entuziasme. Montriĝis bona ideo, elekti kelkajn “klasikaĵojn” kaj tradiciajn kantojn.

La sekvan vesperon, sin prezentis la ĥoro de la dorskorbuloj (Kiepenkerlchor) el Nordwalde. Ili kantis ĉefe en la malaltgermana, sed ankaŭ du kantojn en Esperanto. Je mia agrabla surprizo, la Esperanto-kantado ege bone sukcesis. Mi jam aŭdis Esperanto-artistojn kun pli malbona prononcado!

La bildo estis io tre aparta por mi kiel denaskulo: En mia hejmvilaĝo Nordwalde ĥoro kantas en Esperanto tradukojn el la malaltgermana, portante tradiciajn vestojn de mia regiono. Mi ne plu pensintus, ke eblus iam kunigi la denaskulan parton de mia identeco kaj la Germanan parton tiom bone.

Unu Nederlanda gasto cetere estis Roel Haveman. Lian tradukan laboron rilate al Esperanto-muziko mi estimas ekde jaroj. Precipe menciinda estas liaj “Konsiloj pri tradukado de kantotekstoj al Esperanto“.

Ankaŭ la resto de la programo tre plaĉis al mi. Entute iĝis tre gaja renkontiĝo kun la tipa Esperanto-etoso, kiun mi konas ekde multaj jaroj.

La gazetaro raportis pri la evento en diversaj artikoloj. En la reto mi trovis la jenajn:

Estis longa nokto

dimanĉo 8 Aprilo 2007

Ekde pasinta jaro ekzistas plia kompaktdisko de “Die Ärzte” kun la nomo “Bäst of“. Kompreneble kutime la ortografio estas “Best of” (”La plej bonaj kantoj de…“), sed la grupo ŝatas ĉien meti la “ä”, el kiu konsistas la emblemo de la bando. La nova albumo enhavas ĉiujn disketojn ekde la reuniĝo de la grupo en 1993. Dua kompaktdisko krome enhavas kelkajn el la B-flankoj.

La nura kanto de la unua disko, kiu vere interesis min, estas tiu, kiun mi neniam aŭskultis antaŭe, nome “Kopfüber in die Hölle ‘94“. La origina versio aperas sur la albumo “Die Bestie in Menschengestalt“. La kvara disketo de tiu albumo nomiĝas “Quark / Revolution ‘94” kaj enhavas fakte du A-flankojn, ambaŭ en novaj versioj. La unua kanto estas “Quark”, la alia la jam supre menciita.

En magazeno mi finfine prenis la tempon por provaŭskulti ĝin. La kanto havas pli klaran sonon kompare al la malnova versio, sed pli malbonan, ĉar malpli agreseman kantadon. La muziko estas iom pli roka, tamen la efektoj estas foje troigitaj, precipe ĉe la gitaro en la enkonduko. En la mezo nun eksonas bona basoludo, tamen mankas la instrumentaj partoj de la origina versio tie. Resume la muziko enhavas kelkajn pli bonajn, sed ankaŭ kelkajn pli malbonajn elementojn.

Mian intereson kaptis eta ŝanĝo en la teksto, nome aperas unu alia tekstolinio. Tio jam okazis ĉe aliaj kantoj de “Die Ärzte”, ekzemple Mysteryland, kiun mi tradukis al Misteroland’. En la kantolibro de “Die Ärzte”, ambaŭfoje oni uzis la pli novajn versiojn de la tekstoj.

“Bäst of” estas bona komplemento al “Das Beste von kurz nach früher bis jetze“, kiu enhavas elekton de “Die Ärzte”-kantoj de la komenco ĝis 1994. Nur du kantoj aperis sur ambaŭ albumoj. Sur la “Bäst of”-albumo troviĝas la origina albuma versio de Quark, dum la pli frua kompilo enhavas la disketan version. Quark ‘94. Tie la du versioj pli diversaj unu de la alia; precipe la teksto tre varias.

Resume estis interese aŭskulti tiun novan version de Kopfüber in die Hölle, sed mi ĝenerale preferas la originalon. Cetere montriĝis ĝusta decido, prefere meti la novan Quark-version sur la pli fruan kompilon, ĉar tie vere indas koni ambaŭ surbendigojn.

Per ĉiu korpoĉelo mi sopiras ŝin

ĵaŭdo 1 Februaro 2007

Pri la kanto “Ĉu vi pretas?!” de Dolchamar mi skribis jam hieraŭ, sed ankoraŭ indas aldoni plian, alian rakontaĵon. Kiel mi skribis jam antaŭ pli ol semajno, la Vikipedio povas liveri tre interesajn informojn pri Esperanto-muziko, se la ĝustaj homoj (t.e. ĉifoje Patrik Austin) kontribuas al ĝi.

En la artikolo “Ĉu vi pretas?!” nun legeblas: “La frapfrazo “Chu vi pretas?” [estas] efektive pruntita de la kanto Muskola belulino de La Mondanoj.” Tion mi ne estus supozinta! Efektive multaj hiphopaj artistoj iam en siaj kantoj uzas tiun frazon (en aliaj lingvoj ol Esperanto, kompreneble). Tial ne estas memevidente, ke la uzon de ĝi en hiphopa refreno ne kaŭzis ĝenerala hiphopa kutimo, sed alia Esperanto-muzikgrupo.

Sed la rakonto ne finiĝas ĉi tie. Nome de kie “La Mondanoj” siatempe havis la ideon? Mi trovis la respondon, kiam mi kompilis muzikon el la 1970aj jaroj. Fakte mi konis la kanton “The Ballroom Blitz” de Sweet jam antaŭe, sed nur tiam mi rimarkis, ke la enkonduko estas tre simila: Unue nur eksonas drumo, tiam sekvas parolado kaj nur post tio eksonas ankaŭ la aliaj instrumentoj. Dum nur la drumisto ludas, la ĉefa kantisto demandas la aliajn membrojn de la grupo, ĉu ili estas pretaj, kaj ili reagas jese:

Are you ready, Steve? - Aha.
Andy? - Yeah.
Mick? - Okay.
Alright, fellows, let's go!
Ĉu vi pretas, Marcus? - Jes!
Carsten? - Certe!
Tom? - Aha.
Bonege, knaboj, ludu ni!

Stile la Mondanoj pli similas al Die Ärzte dum la Richy-Guitar-tempo. Tio ne estas mirinda: “Muskola belulino” datas el la sama tempo (meze de la 1980aj jaroj) kaj la grupoj venis el la sama urbo (Okcidenta Berlino). Cetere eblas elŝuti la kanton “Muskola belulino” ĉe musicexpress.com.br.

Novembra pluvo

merkredo 1 Novembro 2006

Ekde la 29a de oktobro pretas nova kantoteksto por La Kuracistoj. Temas pri traduko, kiun mi estis komencinta la 18an de novembro 2005 kaj fininta dum la IJS 2006.

Antaŭ kelkaj tagoj atingis min pozitiva signalo de Krücke, kiu korektlegis mian novan kantotekston kaj opiniis, ke estas ĉio en ordo. Kaj tiel ankaŭ nomiĝas la nova kanto – “En ordo“, origine “Ok” en la germana.

Estas mia unua traduko ekde “Misteroland’” antaŭ unu jaro. Ĉifoje tamen temas pri kanto, kiu ne venas de Die Ärzte, sed de Farin Urlaub, sur kies unua soloalbumo “Endlich Urlaub” ĝi troviĝas.

Alia bela novaĵo atingis min tra retmesaĝo de Marek Blahuŝ: La kanto “Feliĉe” de Esperanto Desperado, por kiu mi verkis kvaran strofon antaŭ kelkaj jaroj, nun ekzistas en la Toki Pona! Mi sentas min honorita ke oni tradukas tekston de mi al tiom ekzotika lingvo.

Plusonĝu, plusonĝu, plusonĝu

mardo 19 Septembro 2006

Dum la pasintaj monatoj, mi havis plurajn sonĝojn pri muziko, ekzemple kun Marillion kaj mia bona amiko Holger. La lastatempa sonĝo pri Depeche Mode nur estis unu el pluraj. Mi ne plu memoras ĉiujn ekzakte, sed intertempe temas pri la jenaj aferoj:

  • Mi aŭskultis la kanton “Der Graf” de “Die Ärzte“. La titolo tradukeblas relative facile al “La graf’”. Fakte post vekiĝo mi eĉ notis kelkaj ideojn, kiuj venis al mi dum la sonĝo. Tamen mi ne serioze alcelas traduki la kanton baldaŭ.
  • Sebastian kaj mi muzikis – evidente ankaŭ tio rilatis al La Kuracistoj. Fakte unue mi ludis la gitaron kaj li la bason. Iam ni interŝanĝis la instrumentojn, sed tiam mi memoris, ke mi tute ne kapablas ludi tiom bone la bason kiel li!
  • Al mi venis novaj ideoj por traduki “Elle ne me voit pas” de Jean-Jaques Goldman. Jam ekde 1999 mi provis tradukadon de tiu kanto, sed neniam venis al plene kontentigaj finaj rezultoj.
  • Iam mi provis traduki ankaŭ “New Year’s Day” de U2. La malnova ideo por la refreno estas “Baldaŭ mi revidos vin…”, sed reale mi neniam daŭrigis la aferon. Eble la sonĝon instigis la laboro de Giuseppe Castelli, kiu tradukis plurajn U2-kantojn.
  • Eksonis alia kanto de “Die Ärzte”, nome “Grace Kelly”. Mia bona amiko Till komentis, ke ĝi estas malbona, dum Gerold Kukulenz, la drumisto de “La Kuracistoj”, reagis pozitive. Tiu sonĝo enhavas realajn elementojn, ĉar Till kaj Gerold opinias tiel pri “Der lustige Astronaut”, kiu troviĝas sur la sama albumo kiel “Grace Kelly”.
  • Iu donacis al mi dum mia naskiĝtago la albumon “13″ de “Die Ärzte”. Tuj mi pensis “Nun nur mankas Planet Punk!”. Sed fakte mankus pli ol tiu albumo en mia kolekto. Kaj krome mi tute intencas akiri “13″ aŭ ricevi ĝin kiel donacon.
  • En granda diskovendejo mi vidis la ofertojn de la semajno. Inter ili mi vidis la “Mr Bad Guy”, la soloalbumon de Freddie Mercury kaj “Back to the light”, la soloalbumon de Brian May. Kantoj de tiuj albumoj troviĝas en aliaj versioj sur “Made In Heaven”, la lasta albumo de Queen. Krome mi vidis “Best of Toto” kaj soloalbumon de la Toto-klavaristo. Ĉiuj albumoj kostis 7,99 EUR. Pri la lastaj du diskoj mi ne scias, ĉu ili entute ekzistas.

Ne ekzistas limo

mardo 1 Aŭgusto 2006

Lastatempe mi plurfoje stumblis pri la jena problemo: Mi volas MP3-igi kompaktdiskon, sed la limoj de la trakoj ne kongruas ekzakte kun la kantokomencoj kaj -finoj. En la hodiaŭa tempo, feliĉe tre facilas prilabori kanton per komputila programo, fortranĉante superfluajn aŭ aldonante mankantajn partojn. Tion mi faris ĉe la jenaj albumoj:

  • Die Toten Hosen: Kauf mich! (kanto “Wünsch Dir was”)
  • J.B.O.: laut!
  • J.B.O.: Meister der Musik
  • J.B.O.: Sex Sex Sex
  • Erste Allgemeine Verunsicherung (EAV): Café Passé
  • Erste Allgemeine Verunsicherung (EAV): Kann denn Schwachsinn Sünde sein? (Pest of)
  • Erste Allgemeine Verunsicherung (EAV): Watumba
  • No Doubt: The Singles 1992-2003 (kantoj “Just a girl” kaj “It’s my life”)

Rimarkinde, ke plej ofte tio okazas ĉe germanlingvaj albumoj de mia kolekto. Ankaŭ la albumon “Das ist nicht die ganze Wahrheit” de Die Ärzte necesas prilabori pro tio. Tamen temas pri alia afero, ĉar inter la kantoj eksonas samplaĵoj, kiuj ligas la diversajn titolojn unu al la alia. Tiuokaze mi komprenas, ke ne eblas facile difini la ekzaktan tempopunkton por KD-titola limo.

Vi ne estas sola

sabato 13 Majo 2006

Lastatempe mi sentas kreskantan konflikton inter la socio kaj mi. Pri mia socia nekredo mi ja jam skribis antaŭ pli ol unu jaro. Ke la socio ne kredas je mi, estas tute malnova afero. Laŭ mia takso tio jam okazis antaŭ multaj jaroj, dum mia lerneja tempo. Kiam mi finis la lernejon kaj ekstudis, mi dum kelkaj jaroj ne plu perceptis tion kaj vere kredis, ke la rilato inter la socio kaj mi povus ŝanĝiĝi kaj ke miaj pensoj kiel lernanto estis radikalaj kaj pesimismaj. Hodiaŭ, dek jarojn poste kaj multajn spertojn pli riĉa, mi denove revenis tien, kie mi komencis: Mi devas bedaŭrinde diri, ke mi tiatempe pravis kaj ke la kredo je harmonia ekzistado kiel normal membro de la socio estis iluzio.

Dum mia studenta tempo, mi povis relative bone elteni, ke homoj ĝenerale konsideris studentojn esti maldiligentaj kaj mallaboremaj. Mi kredis, ke mi post mia studado iĝus akceptita membro de la socio, ĉar mi trovus laboron. La tre malharmonia maniero, per kiu finiĝis mia studado (oni tre malbone traktis min post la lasta, plej grava skriba laboro), ruinigis la bildon de la universitato kiel civilizita loko, kie homoj agas pli afable.

Sed la labormerkato estas tiom malbona en Germanio, ke eĉ homoj kun praktikaj studofakoj kaj rapidaj, bonaj diplomoj ne trovas laboron. Tial mi ne povis atingi la necesan celon por esti normala kaj akceptita, nome fiksan, bone pagitan laborlokon. Mi longe pensis, ke tio estas mia kulpo aŭ ke tio ŝanĝiĝos post iom da tempo. Intertempe mi opinias, ke tio verŝajne neniam okazos. Sed se ne ekzistas reala ŝanco, atingi iun celon, tiam postuli ĝian akiron estas nerealisme kaj oni ne povas juste prijuĝi homojn laŭ tio. Sed la tempoj kaj cirkonstancoj eble ŝanĝiĝas rapide – la mensoj kaj mezuroj longe restas la samaj.

Ĝuste tio nun estas mia problemo. Eĉ se post mi multaj junaj homoj same stumblas tra la vivo, tio ne helpas min. La personoj, kiuj prijuĝas min, estas pli maljunaj kaj kompreneble sukcesaj (aliokaze ili ne estus en la pozicio por prijuĝi kaj decidi). Ili spertis tute aliajn tempojn, kiam oni eĉ ne bezonis esti aparte diligenta aŭ rapida por havi bonan laborlokon. (Tion mi ne elpensis – tion rakontis homoj el la generacioj de miaj gepatroj kaj geavoj al mi!)

Eble konsolu min, ke multaj personoj spertas la saman sorton kiel mi kaj ke mi rimarkis pli frue ol la plimulto, kiaj estas la tempoj. Sed mi ne volas esti avangarda. Mi volas esti normala! Mi hezitas akcepti la penson, ke tiom normala homo kiel mi rilate al multaj aferoj estu tiom antaŭ siaj samaĝuloj – des pli, se oni konsideras, ke mi rilate al aliaj partoj de la vivo (praktikaj spertoj, simple vivado) konsideras min esti multe malantaŭ la aliaj. Krome mi timas, ke la plimulto tro malfrue komprenos, kio okazas, kaj ke mi devos suferi multajn jarojn pro mia scio, kiun la aliaj ne havas. (Estas bela legendo, ke la socio volonte akceptas malagrablajn verojn aŭ almenaŭ respektas inteligentulojn…)

Ekzistas alia indiko por la nerealismo de tiuj celoj: Aliaj homoj ofte opinias, ke mi mem prijuĝas min tro severe. Sed samtempe tio por la socio ne sufiĉas! Mia prijuĝo do estas milda kompare al tiu de la socio.

La prijuĝo de tiuj membroj de la socio, kiuj tenas sin je tiuj malnovaj mezuroj, jam estas certa: Laŭ ili mi estas malsukcesulo. Tial mi meritas nenion kaj pro tio mi rajtas postuli nenion. Kiom paradoksa situacio – mi studis kaj laboris kiel frenezulo, kaj tamen iuj supruloj deklaras, ke tio ne sufiĉis kaj ke ĉio tio estis nenio!

Tiu kontraŭdiro kreskis dum la pasintaj jaroj, kaj kun ĝi la konflikto, kiun mi pli kaj pli forte sentas. Longe mi pensis, ke tio estas ena problemo de mi. Sed antaŭ eble duona jaro mi finfine decidis, forlasi tiun tezon kaj anstataŭe post longa hezitado akceptis alian ideon: La promesoj pri ebla akceptiĝo estas falsaj. La socio neniam akceptos min!

Eĉ se mi nun havas laboron, tio ne ŝanĝas ion: Ne temas pri reala akceptiĝo, se oni nur estas akceptata, kiam oni estas sukcesa kaj liveras iun servon al la socio. Vera akceptado konsistas el tio, respekti personon, eĉ se tiu foje ne povas kontribui per iu utilo. Bedaŭrinde mi nur post longa teda baraktado venis al tiu saĝa konstato. Personojn kiel min, kiujn oni nur akceptas, se tio sume valoras, la socio reale jam delonge forĵetis.

Mi ankaŭ devas kritiki min mem, ĉar mi nur nun denove akceptas alian gravan veron: Integriĝo estas la malĝusta vojo, se ĝi nur eblas, kiam oni fermas siajn okulojn kontraŭ la realo kaj ĉesas esti sincera al si mem. Tiun vojon oni povas forlasi.

Sed nun mi finfine vidas denove klare. Mi ne plu sekvas sociajn mezurojn. Mi iras mian propran vojon, kun aŭ sen la aprobo de la socio. Nur tio povas feliĉigi min!

Estas duoble tragedie, ke mi venas al tia konkludo: La socio povintus havi ĉion de mi, mian forton, mian kapablon… Mi volonte estus ĝia membro, mi ne bezonas “esti eksterordinara”, “super la aliaj”, “ekster la limoj de la aliaj”. Krome mi inklinas al paco kaj alstrebas harmonion. Sed se milito ne eviteblas, tiam devas milito.

Dum tia pensado tre helpas la kanto “Nicht allein” de “Die Ärzte“. Jam en 2004 mi malkovris ĝian brilecon, ĉar ĝi donas kuraĝon por ŝanĝi sian vivon. Sed nur poste, en 2005, mi komprenis alian signifon de la teksto: Por senlaborulo la refreno ricevas tute alian gravecon, ĉar ĝi konfirmas ke oni ne estas sola, sed unu de milionoj da homoj. Nun, farante bilancon de mia vivo, mi eĉ venis al tria interpretado. La teksto rakontas, ke oni ankoraŭ ne havis la ŝancon, vere montri sian tutan talenton, kaj postulas, ke oni finfine ricevu la bonon, kiu estis promesita tiom longe. “Nicht allein” estas vera majstroverko! Apenaŭ iu kanto povas tiom bone esprimas mian sentojn. Mi povus citi preskaŭ ĉiun linion de ĝi kaj longe skribi, kial mi opinias ĝin tiom trafa.

Fortaj ni devas esti

sabato 22 Aprilo 2006

La 8an de aprilo okazis la sepan fojon metalroka festo en arbaro proksime de mia hejmvilaĝo Nordwalde. La sesan mi estis maltrafinta, ĉar mi tiam partoprenis la naskiĝtagfeston de Sebastian en Paderborn. Sed la trian, kvaran kaj kvinan feston mi jam ĉeestis. La aranĝo nomiĝas “Deep in the Woods”, do “profunde en la arbaro”.

Kelkajn tagojn antaŭe, min kaptis la pripenso, prepari KDn speciale al tiu okazo, inkluzive titolilustraĵo. Tamen lastminute mi decidis male – mankis tempo por fari tion bone. Sed venos sekva fojo…

Ĉifoje malgraŭ miaj invitoj ne kunvenis gastoj. Du personoj, kiuj estis rezervintaj liton ĉe la domo de miaj gepatroj, kelkajn horojn antaŭe malaliĝis. Tiel mi ne bezonis atendi aliajn personojn kaj libere decidi, kiam ek- kaj forveturi.

Mi alvenis je la 21a samtempe kun granda aŭtokaravano el Nordgermanio. La ejo jam estis sufiĉe plena, sed ekde tiam vere plenplena. Tio estis jam bona komenciĝo. Minimume 40% de la ĉeestantoj estis virinoj – tre impresa cifero por metalroka festo! La etoso ŝajnis al mi entute pli agrabla, gaja kaj senstreĉa ol dum la antaŭaj fojoj. Vere temis pri la plej sukcesa metalroka festo, kiun mi ĉeestis!

DĴ Arafat surmetis la plej diversajn metalrokajn stilojn, tiel ke ĉiu havis ion por danci kaj kunkanti. Mia muzikdeziro estis “In God We Trust” de Thy Majestie, do tre melodia, relative mola kanto.

Mi spertis interesan scenon, kiu ege memorigis min pri la lasta nokto dum la IS. Ĉifoje mi tamen travivis ĝin el alia perspektivo. Krom la fakto, ke jam estas sufiĉe fascine vidi similajn okazaĵojn de diversaj vidpunktoj, tre trankviligis min, ke mi ne estas la sola, al kiu okazas tiaj aferoj. Pliajn detalojn mi ne povas mencii publike sen malkaŝi la privatan vivon de alia persono – kaj tion mi ne volas.

Tiel mi ekhavis babiladon kun tre simpatia knabino. Homoj, kun kiuj mi povas paroli pri diversaj temoj kaj trovas daŭre ion komunan en niaj opinioj, ĉiam impresas min. Unue ŝi rakontis, kiel ŝi unu tagon antaŭe freneze dancis al elektronika muziko (ekzemple Fatboy Slim) por senstreĉiĝi kaj forgesi pri ĉio. Mi ja ege ŝatas fari same!

Poste ŝi diris, ke ŝi kutime aŭskultas ne tiom multan metalrokan muzikon, sed “Die Ärzte“! Tuj ni havis novan komunan temon. Kiam ŝi menciis, ke al ŝi ne plaĉas la lasta studioalbumo “Geräusch”, mi aldonis, ke ĝi enhavas kelkajn bonajn kantojn, ekzemple “System”. Pri tio ŝi konsentis kaj ni eĉ komencis kanti la refrenon de tiu kanto. Ŝi ne tro ŝatas la kantojn de la basisto Rod. “1/2 Lovesong” tamen estas escepto, kaj ĝuste tiun kanton de Rod ankaŭ mi tre ŝatas kaj pro tio tradukis al Esperanto (”Duona amkanto“).

Mi forlasis la feston du dek minutojn antaŭ la kvina matene. Mi bonege amuziĝis eĉ tute sen trinki alkoholaĵojn (estis fastotempo).

En la reto nun troviĝas fotoj de la festo. Kompreneble ili ne povas bone redoni la bonegan etoson, sed servas kiel belaj memorigoj al la ĉeestintoj.

Mi konstruos al vi kastelon el sablo

merkredo 1 Marto 2006

Karnavalon mi ne festas ĉiun jaron (ekzemple en 2005 ne, sed en 2004 jes). Ĉifoje koleginoj invitis min al komuna vizito de la Rozlunda procesio en Münster. Mi ne havis iun bonan kostumon, do mi surmetis la Keltajn vestaĵojn por mia rolluda grupo.

Iom surprizis min, ke mi senprobleme kapablas spontanee kaj agrable pasigi tempon kun aliaj homoj meze de homamaso. Kutime tio ne estas mia stilo. Sed kio eĉ pli impresis min, estis la fakto, konatiĝi kun antaŭe nekonataj virinoj, kiuj siavice tuj afable ridetis al mi kaj babilis kun mi. Estis bela tago en mia naskiĝurbo inter homoj. Kiu diris, ke la vivo ĉiam estas la sama?

Poste mi ankoraŭ iris kun kelkaj homoj (interalie tiuj freŝe ekkonataj virinoj) al trinkejo por bierumi kaj danci. Tio ankaŭ tute ne estas mia kutimo, precipe ne, se mi la sekvan tagon devas labori. Sed du glasojn da biero dum la tuta tago mi facile eltenas. Estis interese, plonĝi dum unu tago en tute alia mondo. Verŝajne tio estas la bono, kiun karnavalo kapablas alporti al homoj kiel mi.

Dum la procesio en la urbo, oni aŭskultigis multajn karnavalajn kantojn kaj Germanan ŝlagron. Sed ankaŭ eksonis du kantoj de “Die Ärzte“: “Westerland” kaj “Zu spät”. Mi verve kunkantis kaj kelkaj homoj iom miris, ke mi tiom parkere konas la tekstojn.

Poste en la trinkejo mi aŭskultis “Irgendwie, irgendwo, irgendwann” de Nena. Ne temis pri la origina versio, kiun mi tre ŝatas, sed nova surbendigo. Mi unue pensis, ke temus pri tiu duonanglalingva versio, kiu tute ne plaĉas al mi. Tamen estis nova, sed komplete germanlingva versio – kaj tio tre kontentigis min kaj kongruis al la ĝenerala etoso same kiel mia persona humuro. La vivo foje vere ankoraŭ prezentas kelkajn surprizojn…