Arkivoj de etikedoj: das böse unter der sonne

Mi estas roko, mi estas insulo

Ekde hodia?, la unuan fojon en mia vivo mi estas civitano de mia naski?urbo Münster. Jam pro la nova lo?ejo indis fari tiun pa?on. La fina konvinka argumento tamen estis nova impo?to kiu ekde 2011 punos ?iun, kiu nur indikas Münster kiel sian “duan lo?lokon”, per aparta impo?to. Kaj krome oni donacis DVD-n al ?iu, kiu registras sin anta? la fino de la jaro.

Krom la jam hiera? menciita komputila ludo “Drakensang”, la gazeto pri komputilaj ludoj anka? enhavis aventuran ludon “La malbono sub la suno”. En ?i oni agas kiel Hercule Poirot, la detektivo. Mi jam finis la ludon, tamen uzis tre bone faritan solvon, ?ar mi ne volis mal?pari tempon per tro da cerbumado. (Ofte tute ne klaras kie oni povas da?rigi la solvadon de puzloj.)

Ne enestas multe da muziko, sed mi sufi?e ?atas du pecojn. La unua estas la ?efa temo:

La alia kreas tre minacan, misteran etoson. ?i eksonas en kaverno. Parto de ?i a?skulteblas en traluda video de la anglalingva versio (ekde 3:00 ?is 4:13). Tiu speco de muziko tute ne estas io elstara; mi tamen ?atas, kiel oni uzas konatajn muzikajn ingrediencojn el filmoj por rekrei la impresojn en alia medio. Interese, kiel funkcias populara kulturo post kiam la konsumantoj alkutimi?is al certaj elementoj.