Arkivoj de etikedoj: crowfish

Mi devas forlasi vin

Komence de aŭgusto mi kun mia fratino kaj bofrato vojaĝis denove al la rondo de rolludantoj por subĉiela rostado. Ni vizitis ankaŭ la domon de unu el ili (kvazaŭ la ĉefo) kaj tie ludis kune “Space Encounter”. Tiu ulo estas la sola krom Flo de Vinilkosmo, pri kiu mi scias, ke li havas pli grandan muzikkolekton ol mi. Mi vidis milojn da diskoj bone ordigitaj, ĉar li havas radiostudion. Li jam proponis al mi, ke mi iam surbendigu tie elsendon pri Esperanto-muziko.

Hejmen mi prenis du skatolegojn da kompaktdiskoj. Temis pri KDj, kiun li mem ne plu bezonis aŭ havis du- aŭ eĉ trioble. Mi povis provaŭskulti, kion mi volis, kaj je tre favora prezo aĉeti tion, kio plaĉis al mi. Post sufiĉe rapida trarigardado, mi faris antaŭelekton kaj aŭskultis nur kelkajn dekojn da KDj. El ili mi decidis plu posedi kvar disketojn kaj ses albumojn:

  1. Blank: Safe
  2. Lambretta: Bimbo
  3. SPN-X feat. Tim Sander & Micha Krabbe: Nur geträumt
  4. Csilla remixed by Robert Miles: Man in the moon
  5. M.C. Hammer: Please Hammer don’t hurt ‘em
  6. Für Jasmin – Das Blümchen-Remix-Album
  7. Crowfish: Requiem for a broken heart
  8. Access all areas vol. 2
  9. Piercing your mind
  10. The 2004 Export Music Sweden Popkomm sampler

Blank el Svedio estis ĝis tiam nekonata al mi. Ilia muziko estas tre melodia kaj sur la disketo troviĝas kaj popmuziko kaj denco.

Lambretta mi jam konis, sed mi ne sciis antaŭe, ke ili venas el Svedio! Ĉiuj kantoj sur la disketo plaĉas al mi. Per “Bimbo” mi dum la silvestra balo de la pasinta IS kvazaŭ malplenigis la dancejon – ŝajne tiu kanto estis iom tro malmola por la esperantistoj. Sed en mia amikaro ĝi estas furoraĵo.

SPN-X reludas la unuan sukceson de Nena. Temas pri unu el la malmultaj reludversioj kiuj plaĉas al mi. La versio similas al tiu de la fino de J.B.O.-parodio (“Sven Reverb”). Tre plaĉas al mi ke ankaŭ instrumenta versio troviĝas sur la KD.

Ĉe Csilla vekis mian intereson la KD-kovrilo kun Japanaj skribosignoj, la artista nomo (mi konas unu Csilla el Hungario!) kaj la nomo de la remiksisto – Robert Miles famiĝis meze de la 1990aj jaroj per kantoj kiel “Children” kaj “Faible”. La disketo montras, kiel bona trenco sonu, nome melodie kun kvazaŭ ŝveba etoso kaj la emfazo sur la muziko, do sen tro multa kantado. La radia versio estas bona ero de la origina mikso. Plej ofte tio ne funkcias!

Mi tuj sciis, ke mi aĉetos la albumon de M.C. Hammer, ĉar ĝi enhavas la grandegan sukceson “U Can’t Touch This”. Kiam ĝi eksonas, la belulinoj el mia amikaro ĉiam freneze dancas. Hammer mi konsideras esti artisto el “mia” tempo, ĉar mi ankoraŭ memoras, kiam tiu kanto estis aktuala – en 1990.

Jasmin (Wagner) la plej multaj nur konas kiel “Blümchen”. Kvankam mi ne tro ŝatas ŝian iom simplan teknomuzikon, mi aĉetis la KDn pro brila “Herz an Herz”-reludversio de Die Schröders, kiu donis novan malmolrokan veston al la kanto.

Crowfish ludas sufiĉe interesan rokmuzikon kun progresemaj kaj metalrokaj influoj. Temas pri la unua kompaktdisko en mia kolekto de muzikgrupo el Bulgario!

La kompilon “Access all areas” mi ankoraŭ ne komplete aŭskultis. Sed jam The Dandelions per “On the 54” vere rokas, kaj tio jam konvinkis min!

“Piercing your mind” enhavas i.a. kontribuojn de Blind Passengers, nome “Respect yourself”, kaj de The Raymen, nome “Nowhere Train”. La unua estas elektronika popmuziko kvazaŭ tipa por la 1980aj kaj fruaj 1990aj jaroj; la dua kontrea roko. Ambaŭfoje temas pri Germanaj grupoj, kio precipe ĉe la dua tre mirigis min.

La kulminan surprizon liveris “The 2004 Export Music Sweden Popkomm sampler”. Kiam mi aŭskultis la duan kanton la unuan fojon, ĝi tuj eniris mian orelon kaj restis en mia menso. The Solution ludas per “I have to quit you” soulon kiu memorigas pri la 1960aj aŭ 1970aj jaroj, kvankam la kanto estas tute freŝa. La Sveda grupo alirigis la Usonan kantiston Scott Morgan. Eblas elŝuti la kanton kiel MP3-dosieron (alternative de TTT-paĝo) kaj la videon de ĝi, kiu montras la alvenon de li en Svedio, la surbendigadon kaj je la fino festadon en trinkejoj. Se mi kompilos KDn da “miaj personaj furoraĵoj en 2005”, tiu ĉi kanto ricevos supran lokon!