Afiŝoj kun etikedo ‘chris hülsbeck’

Faru tion

vendredo 13 Novembro 2009

Ekzistas interesa anekdoto pri kanto de Nelly Furtado, nome Do It. Laŭdire la bazo de la muziko estis simple reuzita muzikaĵo de alia artisto. La popularan kanton oni konas, ĝin oni ankaŭ ludas en Esperanto-diskotekoj:

Oni facile rimarkas la elektronikajn elementojn, kiuj sonas iomete malkutime por Nelly Furtado. Sed en peco en la stilo de komputilaj ludoj el la 1980aj kaj 1990aj jaroj, tio estas tute tipa. Acidjazzed Everything estas de Tempest (Janne Suni). Remikso de tiu kanto de GRG (Glenn Rune Gallefoss) laŭdire eĉ pli similas al “Do It”, sed jen la originalo:

Fakte tiu elektronika tuj memorigis min pri malnovaj komputilaj ludoj, kiam mi la unuan fojon aŭskultis “Do It”. Mi posedas la diskon Power Game Hits, kiu enhavas interalie Chris Hülsbeck: Shades.

Reuzado de tiuj klare malnovaj elementoj pli ofte okazas. Pasintan jaron, kiam mi feriumus en Kazan (Rusujo), en la aŭtobuso iu junulo sonigis hiphopan kanton, kiu baziĝis ŝajne sur iu malnova komputila muziko.

Tiu sceno de trakoŝatantoj, kiuj produktas kaj interŝanĝas malnovstilan muzikon (kaj foje komponas aŭ komponis ĝin por komputilaj ludoj), jam pli frue alportis interesajn aferojn. Ankaŭ Andreas Viklund, kiu kontribuis al la Elektronika Kompilo de Vinilkosmo, venas de tie, se mi ĝuste memoras.