Arkivoj de etikedoj: blinda gardisto

Plej belaj en la mondo la inoj tie ĉi

Krom la riĉa muzika enhavo, la IS kompreneble havis multon pli por oferti al mi. Plej grave kaj menciinde restas la revido de miaj plej bonaj amikoj. Ke mi la unuan fojon ekde kvin jaroj ne devis preni iun medikamenton pro malsano, mem mirigas min (ne ke mi ne bezonis kuracilon, sed ke pasis tiom da fojoj, ekde kiam ne plu). El ĉiuj okazaĵoj, plej bone certe influis min la konfirmo kaj kuraĝigo, kiun mi ricevis dum la IS, ĉu pri mia muzika aktiveco, ĉu pri mia vidpunkto pri Esperantujo kaj kiel fari la aferojn.

Kabeu je alia tag’” estas digna devizo post ĉio tio. Se mi iam pripensis retiriĝi el Esperantujo, ja daŭre aŭskulti muzikon kaj skribi retmesaĝojn en mia gepatra lingvo, sed ne plu pli aktivi, do ne plu vojaĝi al aranĝoj kiel la IS, tiam mi nun finfine scias, ke tiu tago eble iam venos, sed ne pro tio, ke mi volus tion, kaj ne, se mi povos eviti tion.

Tiu ŝerco pri revortumado de James-Bond-filmtitolo havas rilaton al la IS kaj apartenas al unu el la multaj stultaj ŝercoj, kiuj kreskiĝis dum la tempo, kiam Till kaj mi estis la redaktantoj de la Blinda Gardisto. Dum kelkaj jaroj, okazis “sola kor'”-vespero en la IS-diskoteko. Ĉiu flirtemulo ricevis numeron gluitan sur la ĉemizo. Ekzistis poŝtkesto por ĉiu numero. Tiel eblis skribi kontaktleterojn al interesa persono sen la devo, rekte alparoli tiun. Tiaj vesperoj ofte okazas en Germanaj diskotekoj, sed kompreneble kun pli da seriozeco – dum la IS la homoj ja ne bezonas tian helpon por flirti kaj plifortigi sian kontaktemon.

Tamen tiun eventon mi siatempe uzis por amuziĝi, ĉiam prenante la numeron “7” por mi kaj aldonante du nulojn antaŭ ĝi. Tiel mi iĝis “007” dum tiu vespero. Krome mi skribis sube la titolon de la aktuala James-Bond-filmo, sed en Esperantuja versio. Je la unua fojo tio estis “Blinda Gardisto neniam mortas“. (“Morgaŭ” en la filmo ja estas nomo de gazeto – kaj tiel entute ekestis la ideo pri tiuj ŝercoj!) La duan fojon mi skribis “Esperantujo ne sufiĉas“. (Origine cetere temas pri latina frazo, “Orbis non sufficit” – la devizo de la Bond-familio. Mi iom intencis parodii la oftan fenomenon, ke Esperantujo por kelkaj homoj estas la tuta mondo, kaj atentigi, ke por mi devas ekzisti ankaŭ vivo ekster ĝi.) Bedaŭrinde la sola-kor’-vespero ne plu okazis, kiam la lasta James-Bond-filmo kun Pierce Brosnan estis publikita – la ŝanĝita titolo ja estintus same bela alludo.

Kelkaj etaj aferoj, kiuj plaĉis al mi (se oni tiom detale kritikas, oni ankaŭ menciu la bonaĵojn):

  1. Kelkloke estis afiŝitaj artikoloj el la Vikipedio. Mi i.a. memoras po artikolon pri la kroma sekundo fine de la jaro kaj kial uzi la vorton “subtekstoj” (anstataŭ “subtitoloj”). Kvankam mi daŭre restas kritikema rilate al la Vikipedia projekto, ne povis ne plaĉi al mi tiu zorgema elektado kaj pendigado de artikoloj ĉe la ĝustaj lokoj, ekzemple tiun pri subtekstoj antaŭ la pordo de la salono, kie oni nokte montris filmojn kun subtekstoj. Atenta uzado de la Vikipedia scio ekster la reto, en la reala mondo, tre bonvenas.
  2. Diversaj organizaj teamoj reekis tradicion, kiu bedaŭrinde dum la pasintaj jaroj iom malaperis: Okazis bona varbado por la Esperanto-renkontiĝoj okazontaj en la nova jaro. Mi vidis, kiom diligente homoj preparis afiŝojn, disdonis aliĝilojn, preparis aliĝotablojn antaŭ la manĝejo kaj faris varbskeĉojn dum la internacia vespero. Tiel devas esti! Mezurita laŭ la varbado dum la IS, mi konkludus ke la IJF estas sufiĉe morta…
  3. Plurfoje mi kartludis en agrabla rondo. Mia decido, kunpreni “Mamma mia!”, montriĝis ĝusta, ĉar temas pri ludo, je kiu oni ne tro bezonas koncentriĝi aŭ kalkuli kaj en kiu ankaŭ komencanto povas venki. La reguloj jam origine venis trilingve (en la germana, franca kaj itala) kaj mi nun intencas, traduki ilin al Esperanto, kvankam sufiĉe rapide eblis klarigi ĉiun buŝe.
  4. Mi babilis kun plej diversaj homoj. Ĉiun fojon denove surprizas min, kiom agrable oni povas paroli kun aliaj dum Esperanto-renkontiĝo. El tio konsistas parto el la longdaŭra fascino, kiun Esperantujo havas por mi persone.

Tri aferoj restas menciindaj, kiujn mi ne povas nomi “etaj” sen ofendi:

Peter Balász transprenis la duran taskon, filmi dum la tuta semajno. Li kaptis i.a. parton de la furora koncerto, kiun Amir, Sebastian kaj mi faris. Mi vidis la materialon unufoje per la kamerao kaj jam impresis min la bilda kaj sona kvalito. Mi tre ŝatus havi kopion de ĝi! Tion eblus uzi por plej diversaj celoj…

Dum la silvestra posttagmezo, nekonata belulino alproksimiĝis. Mi nur pensis “Ŭuaŭ! Impresa! Kiu ŝi estas? Mi ŝatus ekkoni ŝin!“, vidante ŝin. Kaj fakte ŝi alparolis min pro la koncerto kun Amir kaj Sebastian, estanta evidente ravita de ĝi. Ĝis la fino de la IS ŝi daŭre venis al mi por agrabla babilado kaj bela ridetado. Ke belulinoj de si mem sekvas min, anstataŭ ke mi devas serĉi ilin, ene ege kontentigas min. Ekzakte tion mi alcelas per mia muzikado, ekzakte tion!

Estis entute rimarkinde, kiom multaj kaj diversspecaj belulinoj venis al la IS. Eble tiun impreson kreas la fakto, ke funkcias certa filtro en la malantaŭo: Personoj kun socie malalta deveno kaj malbona edukado same ne venas kiel homoj el riĉaj, noblaj, snobaj familioj. Tiel restas elekto el la granda mezo, kiu ne nur montras agrablan normalecon kaj similecon, sed ankaŭ inteligentecon same kiel amikemon. Krome ekzistas tute triviala klarigo por mia percepto: Mi preferas naturecon, do nek ŝatas multan ŝminkadon ĉe virinoj nek artefaritecon. Aliflanke al mi plaĉas personoj, kiuj montras certan intelekton. Tiajn homojn oni trovas pli facile ĉe lokoj, kiujn frekventas homoj (plu)lernemaj.

Mi ŝatas teni vin forte

Dum la 49a Internacia Seminario en Xanten mi festis jubileon: Estis mia 20a IS! Mi konstatis, ke intertempe mi estas nr-o 2 post Andi Münchow, se temas pri la nombro de entute partoprenitaj Internaciaj Seminarioj. (Mi alcelas nur la aktualan partoprenantaron – ja povas tute bone esti, ke iu dum la pasintaj jardekoj ĉiam ĉeestis kaj finis sian serion longe antaŭe.) Ne estis venintaj kelkaj personoj, kiuj kutime partoprenis: Duncan (10 Internaciaj Seminarioj, ĉiuj ekde Wetzlar 2 en 1995/96 ĝis Wetzlar 4 en 2004/05), Gunter (li iam komencis en la 1980aj jaroj, tamen post mi) – kaj, plej grave, mia frato Harald. 19-foje ni ambaŭ ĉeestis kaj nun mi spertis mian unuan Internacian Seminarion sen li. Kvankam ni kutime ne tro kunas dum Esperanto-renkontiĝoj, tamen estis stranga sento.

La unuan fojon ekde la IS 1996/97 en Freiburg neniu prizorgis murgazeton. Tion mi iom bedaŭras, ĉar estis Till kaj mi kiuj siatempe ekis la tradicion de la “Blinda Gardisto“, la oficiala murgazeto de la IS. Aliflanke mi jam mem lernis, ke estas pli bone fini kun tradicio ol malbone kaj sen emo vivteni ĝin.

Krome Till kaj mi povis stultumi kiel (neblindaj) gardistoj de la nova prezidanto de la Germana Esperanto-Junularo dum la silvestra balo. Do tiun tradicion ni brile daŭrigis.

Stultaj ŝercoj entute ricevis la gravan rolon, kiun ili tradicie havas por mi dum la IS. Ekzemple Till kaj mi refoje demandis nin, kiel nomiĝas la IS-urbo. Ĉe “Xanten” ja evidente mankis la unua litero, tiel ke necesis diveni, kiun supersignon oni origine intencis skribi uzante la x-kodon. (Similaj problemoj jam ekestis antaŭ kvin jaroj dum la IS en Cŭhaven.) Ĉu do reale temis pri Ĉanten, Ĝanten, Ĥanten, Ĵanten, Ŝanten aŭ Ŭanten? Krücke supozis Ŭanten, ĉar tio estis la plej malverŝajna kaj plej stulta respondo. Sed tio sonis por ni iomete kiel la angla “one ten” kaj ŝajnis kvazaŭ piĝina esprimo por “dek unu”.

Ĝuste en tiu momento ni tri estis preterpasantaj la ŝildon antaŭ la ejo, kie legeblis “Xanten – Südsee”. “Südsee” ĉiokaze signifis “suda lago”, sed kutime tradukiĝas kiel “suda maro”, do nomo de oceano. El tio mi sekvis, ke efektive ni festis en loko kun la nomo “Ocean’s Eleven“!

La duan koncerton dum la IS faris JoMo sole per akustika gitaro. Mi la unuan parton maltrafis, sed spertis kiom bonege li denove sukcesis distri kaj dancigi la homojn. Mi kaptis la okazon por danci kun pluraj ĉarmaj belulinoj. Tion mi vere bezonis! Kiam JoMo ekludis “La Bamba”, daŭris kelkajn minutojn ĝis kiam la homoj finfine faris cirklon. Unue mi pensis, ke tio ŝuldiĝas al la fakto, ke “La Bamba” konstante perdis popularecon dum la pasintaj jaroj. Sed poste mi rimarkis, ke simple estis tiom da novuloj, ke ili bezonis klarigon, kiel bambumi. Finfine tamen iĝis bona rondo. Kiel jam dum la IJS 2003, mi kaptis la okazon por anstataŭi JoMo dum iom da tempo antaŭ la mikrofono, kantante diversajn tekstversiojn de “La Bamba” en la hispana kaj Esperanto. Bedaŭrinde JoMo estis kantinta la plej multajn kantojn de li, kiujn mi kapablas kanti, jam antaŭe, tiel ke ne eblis daŭrigi la duopan muzikadon. Poste iu diris al mi, ke oni tute ne rimarkis, ke subite mi estis kantanta kaj ne JoMo. Kvankam mi ja tre vantas rilate al mia voĉo, mi prenis tion kiel komplimenton, ĉar efektive signifis, ke la transiro okazis glate.