Arkivoj de etikedoj: avclub

?iu eta afero, kiun ?i faras, estas magia

Post skribado pri diversaj reludversioj de la sama kanto, nun venis la vico por mencii serion, kie sendependaj muzikgrupoj reludas po unu faman kanton. Mi malkovris tion hazarde en oktobro.

La unua kanto, kiu kaptis mian atenton, estas “The Power Of Love”, origine de Huey Lewis & The News. Mi jam tre ?atis la reludversion de Barry Hay. The Hold Steady ?enerale liveras bonan rezulton, precipe la gitarludado estas belega kaj donas fre?econ al la kanto. Sed la kantadon mi ne ?atas.

The Hold Steady covers Huey Lewis & The News: The Power Of Love

Don’t You Want Me” de The Human League estas origine popmuzika?o ta?ga por la diskoteko. La artistoj de la reludversio ?an?as ?in al trankvila balado kaj la kantadon transprenas du viroj.

Rocky Votolato and Matt Pond PA cover The Human League: Don’t You Want Me

Low prezentas la kanton “Africa” de Toto. La grupo montras brilan plurvo?an kantadon kaj ?iun dedi?on, kvankam la muzikistoj konfesas, ke ili tute ne ?atas la kanton.

Low covers Toto: Africa

Mia lastatempa malka?o estas reludversio de “Every Little Thing She Does Is Magic”, origine de The Police. Memoryhouse ?enerale faras tre bonan laboron. Ili ludas trankvile kaj kvaza? eksplodas dum la refreno. La kantistino nur eraras pri la ponto, kiu origine venas post la dua refreno (en la reludversio post la unua), ?ar ?i provas kanti ?in la? la melodio de la strofoj.

Memoryhouse covers The Police: Every Little Thing She Does Is Magic

Fakte tiu reludado stile memorigas min pri frua versio de la kanto, kiun Sting surbendigis en a?tuno 1976 kaj kiu poste eldoni?is sur albumo de Strontium 90. Tie la vicordo de la du strofoj estas inversa.

Strontium 90: Every Little Thing She Does Is Magic

Pri tiu albumo cetere ekzistas alia anekdoto: La Japana eldono havis du aldonajn kantojn. Sed en 2011 aperis reeldono, kiu anka? enhavis tiujn du kantojn. Tial mi a?etis ?in pasintjare en novembro kaj nun ege ?ojas. La malnova versio cetere ne perdas sian valoron, ?ar nur ?ia KD-libreto enhavas tekston pri la grupo Strontium 90.