Arkivoj de etikedoj: auschwitz

Nur venu kaj prenu min hejmen

Bedaŭrinde la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) finiĝis unu tagon pli frue ol dumsilvestraj junularaj Esperanto-renkontiĝoj kutime. Tion la organizantoj nepre evitu estonte!

Internacia vespero ne okazis. Kaj la homoj, kiuj ankoraŭ estis lacaj de la pasinta vespero, devis tamen festi lastan fojon kune dum tiu aranĝo.

Sed ankaŭ restis unu nokto por montri miajn kvalitojn! Unua okazo estis la koncerto de La Pafklik’. Jam dum la pasinta fojo mi estis envolvita; nun mi transprenis eĉ pli gravan rolon: Mi surmetis la muzikon! Platano (Cyrille Poullet) jam estis petinta min kelkajn tagojn antaŭe pri tio. Dum la lasta posttagmezo ni faris sonprovon. Ĉi tie montriĝis grava kvalito de Cyrille, kiun mi bedaŭrinde ne tro ofte renkontas ĉe artistoj: La preteco, bone prepariĝi. Li faris diskon, sur kiu ĉiuj muzikaĵoj jam estis en la ĝusta ordo. Krome li pene verkis grandan afiŝon, sur kiu li indikis, ĉu inter du kantoj estas paŭzo aŭ ne, kaj aldonis, kiu gastmuzikisto venos. Kaj da ili estis kelkaj: Gijom Armide unufoje transprenis la muzikadon kaj Eric Languillat (Inicialoj DC) kunkantis. Poste venis Martin Miniĥ kun propra kanto. La Perdita Generacio (LPG) helpis ĉe alia muzikaĵo. Kaj je la fino ankaŭ mi venis al la scenejo. Antaŭe mi estis uzinta iomete la elektronikajn gratilojn. Entute estis granda honoro, labori kun La Pafklik’.

Ĉar dum la silvestra balo ne eblis DĴumi por mi pro teknikaj problemoj, nun mi des pli volis transpreni la diskejojn. Estis la nokto de mia DĴ-naskiĝtago. Antaŭ 17 jaroj mi la unuan fojon surmetis la muzikon. Laŭ la jaroj, nun mi estas DĴ dum mia duona vivo.

Mi komencis je la 23a horo kaj 30. La tutan tempon dancis inter 20 kaj 30 homoj, sed neniam sufiĉe multaj por surmeti “La Bamba”. Tial mi rezignis pri tio, prezenti miajn multajn versiojn de la kanto por bambumado. Tamen la homoj bone amuziĝis kaj mi perceptis unu aparte belan aferon: Kelkaj eble restis la tutan tempon, sed aliaj venis por kelkaj kantoj. Tiel mi ofertis ion al multaj partoprenantoj kun tre diversaj gustoj. Cetere jam dum la posttagmezo mi elspezis tempon por kompili liston da kantoj, kiujn mi tute ne estis ludinta dum la semajno, kaj kiuj plej utilos por la lasta vespero. Tiel mi akiris maksimuman muzikan varion. Mia ekstera sonkarto helpis eviti la problemon de tro mallaŭta komputilo.

Je la tria la diskoteko finiĝis, ĉar ankoraŭ okazis karaokeo. Kiam oni unue anoncis tion al mi, mi ne tro ŝatis la ideon. Sed poste mi opiniis, ke estas tute en ordo, tiam fini. Tiel mi povis foriri “nevenkite sur malferma (diskoteka) grundo“. DĴ Leo ankoraŭ donis al mi rabaton kaj invitis min al rondo da trinkaĵoj.

Kion ankoraŭ indas skribi pri la 2a JES? Mi bedaŭras, ke ĝi ne havis veran teman programon. Ja ekzistis iu temo, sed la kontribuoj ŝajnis por mi aparteni al la kutima distra programo. Domaĝe, ke ŝajne ne plu eblas trovi (ŝanĝantan, novan) temon, pri kiu oni volas kaj povas prelegi kaj diskuti altnivele kaj sen deviga harmonio.

Tamen almenaŭ laŭ la plena programtabulo ĉiam okazis pluraj aferoj samtempe. Laŭdojn mi legis aparte pri la novula programo (kaj la gravecon de tiu programero oni ne subtaksu!) kaj la kontribuoj de E@I. Eĉ se venis 50 homoj malpli ol aliĝis, la 2a JES iĝis la plej granda silvestra renkontiĝo en Germanujo ekde la Internacia Seminario 2003/04. Kaj laŭ mia persona impreso, estis la plej bona etoso ekde la Internacia Seminario 2001/02. Laŭ tiuj du mezuroj, estis tre sukcesa aranĝo.

Imprese, kiom grava por estis la babilado kun la aliaj veteranoj (Andi, Ivo, Dmitri). Same valora por mi estis la eĥo, kiun mi ricevis de amikoj kaj homoj, kies opnion mi alte taksas.

Ĝenerale mi retrovis, kio estas por mi esenca parto de mia Esperanto-identeco: Esti parto de io, kio estas pli granda ol mi. Mi sentis min kiel sukero en la kafo: Mi tute miksiĝis kun la amaso, sed ne perdiĝis. Mi estis hejme denove.

Kaj mi ankaŭ sukcesis realigi tion, kio estas la plej grava afero en la vivo por mi. Kutime oni diras, ke “amo estas la plej grava afero de la mondo“. Sed kio, se feliĉa amo ne haveblas? Tiam la jenaj aferoj plej gravas por mi:

  • fari diferencon
  • movi ion en la koroj de la homoj
  • sorĉi brileton al la okuloj de belaj virinoj, rideton al aliaj vizaĝoj, feliĉigi homojn

Por fini mian raportadon pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando), mi ankoraŭ skribas pri kelkaj programeroj. Ili estis tre diversaj!