Arkivoj de etikedoj: asorti

Kolapsas tondre muroj

Ĉar mi jam menciis strangajn renkontojn inter rokmuziko kaj ŝlagro hieraŭ, mi povas tuŝi la temon de la hodiaŭa tago, nome la Eŭrovido-kantokonkurso. Mi ne ĉiam skribas pri ĝi, sed la partopreno kaj venko de Lordi en 2006 kaj tiu de Lena en 2010 meritis enskribojn. Krome poste mi eltrovis, ke la venka kanto de Ruslana en 2004 estas deca kanto por la Ukraina nova jaro.

Lordi: Hard Rock Hallelujah (2006)

Bedaŭrinde dum la pasintaj tagoj mi legis en la reto pri la konkurso kelkajn tre negativajn komentojn de “esperantistoj” (kiuj tamen ne regis ortografion aŭ n-finaĵojn – tio jam diras ĉion). Reale esperantistoj havas bonajn kialojn, ĝoji pri tiu Eŭropa evento. Nur unu el ili estas, ke Esperanto-artistoj jam kelkfoje aperis en ĝi.

La plej konata ekzemplo estas la iama klavaristino de Dolchamar, kiu estis parto de gajninta grupo Lordi. Tio kompreneble siatempe kreis grandan intereson en Esperantujo kaj pro tio ekzistas Esperanto-traduko de la venka kanto, legebla en artikolo ĉe Libera Folio. En la sama artikolo oni citas Patrik Austin, kiu bonege resumas, kial tute bonas la partopreno de Esperanto-artistoj en tiu konkurso (eĉ se en aliaj grupoj kaj sen kantado en Esperanto): Tio montras, ke Esperantujo havas muzikistojn, kiuj havas sukceson kaj kvaliton ankaŭ ekster Esperantujo.

Pasintan jaron Micke Englund, la leganda gitaristo de Amplifiki, estis parto de grupo, kiu partoprenis en la Sveda nacia konkurso por la partopreno en la Eŭrovido. La grupo sukcesis sufiĉe longe, tamen je la fino devis cedi la lokon al alia (kiu cetere gajnis poste la Eŭropa konkurso).

Thorsten Flinck & Revolutionsorkestern: Jag Reser Mig Igen (2012)

Pri tiu partopreno mi legis sufiĉe ofte en la reto. Sed verŝajne malpli konata estas la fakto, ke ankaŭ la grupo Asorti el Litovujo partoprenis en sia nacia antaŭkonkurso! Mi trovis la videojn hazarde, kiam mi serĉis Asorti-videojn.

Sepa ir „Asorti” – „Money” (2012)

Interese estas, ke krom la drumisto estas la sama ensemblo, kiun mi estis spektinta kelkajn monatojn antaŭe dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando). Tie mi ankaŭ spertis ilin la unuan fojon kiel dancigan grupon. La funka sono en la videoj estas sufiĉe konvinka, agrabla surprizo, konsiderante ke mi memoras ilin origine ĉefe kiel ŝlagro- kaj popmuzikistojn.

Sepa – Quit drinking! (2012)