Arkivoj de etikedoj: artikolo

Tra densa mallumo briletas la celo

En decembro 2006 mi partroprenis la 16an jaran konferencon de la Socio por Interlingviko (Gesellschaft für Interlinguistik, GIL). La kadra temo de la aranĝo estis “Esperanto hodiaŭ – kiel el projekto iĝis lingvo” (“Esperanto heute – wie aus einem Projekt eine Sprache wurde”). Mi prelegis pri Esperanto-muziko. La prelego havis la titolon “Muziko – parto de la kulturo de la Esperanto-lingvokomunumo” (“Musik – Teil der Kultur der Esperanto-Sprachgemeinschaft”).

Tiun prelegon necesis transformi al artikolo por la konferencaj aktoj. La laboro estis malfacila. Antaŭ aŭskultema publiko facilas paroli, sed skriba formo devas kontraŭstari kritikon kaj krome detale mencii fontojn, per kiuj interesitoj povas kontroli la artikolajn asertojn. Tiel mi finis la verkadon de la artikolo nur dum la limdato, la 18an de septembro.

Post la pasinta GIL-konferenco antaŭ kelkaj semajnoj, mia patro kunportis por mi du ekzemplerojn de la konferencaj aktoj. Krome li havis DVDn de la konferenco. Sebastian Kirf estis filminta la diversajn kontribuojn. Mi tre interesiĝas pri tio, spekti min mem. Verŝajne ne estos agrabla afero, ĉar mi rimarkos mil fuŝetojn aŭ aferojn, kiujn mi klarigus pli bone, se mi havus pli ol unu provon por vortumi ilin.

Kompreneble la DVD tamen kontentigas mian vantecon. Kaj ekzistas praktika utilo: Pli multaj homoj povas facile spekti mian prelegon pri Esperanto-muziko.