Estus bone, ke homo estu mortigita por la popolo

Hodia? estas la Granda vendredo (a? sankta vendredo). En la kristana muziko (almena? ?e la katolikoj) trovi?as verkoj, kiuj nomi?as pasiono. Ili pritraktas la morton de Jesuo Kristo. Hodia? mi a?skultis surbendigon de ?oro, kiun oni faris en pre?ejo en Münster. Interese, ke unu kinejo montras filmigon de la pasiono. Tiu ?i tago estas okazo por esti trankvila kaj pripensema.

Mi son?as ion bonan

?u mi vere ne anta?e skribis pri Zucchero Fornaciari, la Itala muzkisto? Unu de liaj kantoj trovi?as sur mia kompilo de muziko por malrapida para dancado. La interesa afero estas, ke la? la sama melodio li kantas du kantojn kun diversaj tekstoj! Unu versio estas en la itala, la alia en la angla:

Zucchero Fornaciari: Il volo (live)

Zucchero Fornaciari: My Love (live)

Origine la anglalingva kanto kaptis mian atenton en 1996. ?in li kantas kun iomete blusa vo?o. Sed la teksto en la itala, kiun li kantas per klara, melodia vo?o, poste pli impresis min. Tamen ?is hodia? tre pla?as al mi, ke la du tekstoj funkcias – kaj estas sufi?e diversaj rilate al la enhavo.

Komence de 1997 Esperanto-amiko kaj mi iomete stultumis. Tiel venis la ideo, verki Esperanto-tekston por la kanto! Tio i?is mia unua esperantlingva kantoteksto, “IS en Traben-Trarbach” (post “IS en Germanio”), per kiu mi varbis por la Internacia Seminario 1997/98 kaj poste por kelkaj aliaj. Dum diversaj okazoj mi prezentis ?in sursceneje. El hodia?a vidpunkto la teksto ne plu konvinkas min; necesas pli multaj rimoj kaj la misakcentadon de “IS” ?uste en la refreno mi ne ?atas. Tamen ?i restas en bona memoro – tiam mi komencis havi fortajn ligojn al Italujo kaj ?enerale, rerigardante estis bonegaj jaroj en Esperantujo.

Kien ni kuras?

Kien ni kuras? Tion mi demandas min ?iam denove ekde preska? jaro. “Where are we runnin’?”, agrable roka kanto de Lenny Kravitz, en Germanujo estis sufi?e populara. Almena? mi ofte a?dis ?in en la radio. Tamen ?i venas de albumo ne tro sukcesa, kompare al la aliaj verkoj de tiu artisto. Kiu komprenu la amasan guston? Same kiel Message In A Bottle de The Police, la forta ritmo kaj la malkontenteco esprimita bonege kongruas al mia ?enerala humuro. Kaj li iomete kantas pri la devo, esti preta 24 horojn tage, 7 tagojn semajne. Dum oni hastas sen pa?zo, oni facile perdas la superrigaron pri tio, kien oni entute kuras. Kaj kien mi kuras, mi vere ne scias nuntempe.

Bezonatas du koroj nur por teni amon

La filmo True Romance bazi?as sur la unua scenaro, kiun Quentin Tarantino finverkis. Post lia granda sukceso kiel a?toro kaj re?isoro de “Reservoir Dogs”, liaj pli malnovaj verkoj ricevis atenton.

Ekzistas DVD-eldono de True Romance kun tri (!) diversaj a?dokomentoj por la kompleta filmo kaj pliaj por partoj. Mi bezonis longege por spekti kaj a?skulti ?ion.

Kutime Tarantino estas sufi?e insistema pri la ?usta muziko por siaj filmoj kaj li anka? notis en la scenaro, kiun kanton oni uzu kiam. Tamen je la fino elekti?is alia muziko ol tiu dezirita de Quentin Tarantino, kun la escepto de “A Little Bitty Tear” de Burl Ives.

Unu elektronika peco, tekno kun tre malluma sono, ekzemple forte memorigas min pri la muziko de Mortal Kombat. Je la fino eksonas Elvis-stila muziko de Chris Isaak. La? la titolo, ?i tamen pensigas al U2 kaj ties kanto Two Hearts Beat As One.

Chris Isaak: Two Hearts

Estas ?io decidita por ni

?iun semajnon mi da?rigas mian promeson por la nova jaro, almena? unufoje eliri. Anta? semajno mi spektis la filmon “Sucker Punch”. ?ifoje mi denove spektis filmon. Fakte gravis, ke ?in montris unu el la du malgrandaj kinejoj de mia urbo Münster. Aliokaze mi estus pensinta, ke “?io, kion ni devis doni” estas celita al la granda amaso. Eble la partopreno de Keira Knightley misgvidis min.

Estas sciencfikcia filmo kun simila temo kiel “La insulo” kun Ewan McGregor (kia koincido, ke amba? aktoroj aperis en epizodo de Stelaj Militoj!).

La filmo impresis min plurmaniere: Unue, dum la scenoj en la pasinteco, la infanoj ne ?enas. Tio estas ege malofta en filmo. Due, la filmo ne vetas je tio, ke oni ne scias, kio okazas. Oni povas tute bone anticipe scii, pri kio temas. Trie, la filmo ne dependas de tio, ke oni ne divenas la finon. Mi jam anta?e bone imagis, kia estos la fino, kaj pravis. Sed tio neniel ruinigis la viziton de la kinejo. Kvare, la filmo fokusi?as je la rakonto, ne je la aktoroj. Per malmulto ?i rakontas – kaj ?uste tio estas la ?anco de “malgranda” filmo.

La muziko bone kongruas al la resto: ?i neniam tro altrudas sin, sed subtenas la etoson de la filmo. ?efe estas melankoliaj melodioj de orkestra muziko. ?i sonas kiel la filmmuziko por “The Thin Red Line” de Hans Zimmer a? “Adagio for Strings” de Samuel Barber.

Entute mi ege ?ojas, ke mi iris al tiu filmo. Mi malkovris etan perlon!

Lasu ?in kreski

Se mi jam skribas pri kantoj el la 1960aj jaroj (Reflections Of My Life, No Milk Today kaj World Without Love), unua alia meritas mencion. ?i ne trovi?as inter miaj plej ?atataj, sed havas interesajn ligojn al du filmoj.

The Troggs: Love Is All Around

Fakte la originalon mi ne tiom bone konis kiel la reludversion de Wet Wet Wet (kiu tamen sonas kiel glata popmuziko). ?i fami?is tra la filmo “Kvar geedzi?festoj kaj unu entombigo“.

Vere ridigis min tamen la parodio en la filmo “Fakte amo“. Tiu iama la rokstelulo Bill Mack (Bill Nighy) pro mono surbendigas reludversion, per kiu li volas krei kristnaskan furora?on, “Christmas is All Around”. La frazo “Come On And Let It Grow” ?an?i?as al “Come On And Let It Snow”. La karaktero faras multajn cinikajn kaj frape malfermajn komentojn. Li savas la romantikan komedion kontra? troa ki?eco.

De la kanto cetere ekzistas Esperanto-traduko de Giuseppe Castelli. ?i nomi?as “Amo min ?irka?as”.

The Troggs, la origina grupo, estis anka? konataj pro du aliaj kantoj, nome “With A Girl Like You” kaj “Wild Thing”. La unua iam aperis en varba?o, ver?ajne en la 1990aj jaroj, sed mi ne plu memoras la detalojn.

Kiam la infanoj ploras

El mia malfrua infaneco resp. frua junula?o (malfruaj 1980aj / fruaj 1990aj jaroj) da?re restis kelkaj kantoj en mia menso, kiujn mi tamen preska? neniam rea?das. Estas ?uste la baladoj kiuj sufi?e bone trairis la teston de la tempo.

White Lion: When The Children Cry

Tiun kanton mi ?iam ligas al la versio de “Crying In The Rain” de a-ha. La stilo kompreneble memorigas pri Mr Mister kaj ties kantoj “Wild World” kaj “To Be With You”.

Hej, hej, vi la nizoj

Nuntempe miaj pensoj ofte iras al la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo, Ukrainujo. Mi ali?is dum la silvestra balo, de la 2a JES, duonan horon anta? la nova jaro en Ukrainujo. Anka? miaj spertoj en la diskoteko kontribuas al tio, ke mi ofte pensas pri Ukrainujo.

La plej bona kanto por tiaj momentoj estas Hej la nizoj de JoMo, kiun La Kuracistoj ofte ludas dum koncertoj, ekzemple dum la jar?an?i?o. ?i estas la plej bona kanto de la “verda albumo” de JoMo. Mi ankora? bone memoras, kiel mi a?skultis ?in, dum ni veturis tra ne?kovritaj stratoj en Rotenburg/Wümme dum la Internacia Seminario en 2001/02.

Mi trovis multegajn versiojn de tiu kanto, kiu estas origine en la pola, en la reto. Jen tri, kiuj aparte pla?as al mi:

Hej Sokoly
tradicia versio – tre simila al tiu de JoMo

vo?a versio – tre melodia, plena sono

???, ?????? (en la ukraina!)

Vi ne estas sola, malfermu viajn okulojn

Foje e? la radio ludas interesan muzikon. Lastatempe regule eksonas reludversio de kanto el la 1990aj jaroj. Tio trioble mirigis min: Unue, ?ar la reludversio sonas fre?e kaj konvinkas min, due, ?ar mi ankora? memoras la originalon, kiu pla?is al mi, kaj trie, ?ar mi ne atendintus, ke oni reludas kantojn el tiu jardeko, kiuj estis nur “malgrandaj” sukcesoj. Pri tiaj kantoj mi kutime informi?as tra bandsalate.de. Jen por komparo amba? versioj:

Mads Langer: You’re Not Alone

La originalon mi rea?skultis. Mi tute ne memoris, ke ?i estis tiom elektronika!

Olive: You’re Not Alone

Vi povas nomi min Al

Foje tre simpla muzikvideo estas tre efika. Jen kion amuzan rezulton sukcesis fari Paul Simon kun la helpo de komediisto Chevy Chase:

Paul Simon: You Can Call Me Al

Anta? jaroj, kiam mi ankora? ne konis la titolon, mi ?enerale memoris la kanton kiel “kun iu ligo al Afriko” kaj “kantita de Paul Simon” (cetere, kia muzika ?an?o post Simon & Garfunkel). Almena? tiarilate mi ne eraris:

Paul Simon: You Can Call Me Al (en koncerto)

La teksto rakontas pri viro, kiu dubas. La ?isnuna certeco estas for; ne eblas simple da?rigi. Li faras multajn demandojn pri sia vivo kaj la estonteco. Ial tiu kanto nuntempe tre pla?as al mi.