Ho amiko, persistu kun mi

Hodiaŭ finfine unua paŝo al nova sekurvorto por muenster.de: Mi sukcesis altelefoni la administradon kaj ili eĉ sufiĉe kurte kaj afable traktis la aferon. Nun restas nur esperinde ke ili ankaŭ plenumos la taskon baldaŭ…

Mia plano DĴi dum la IJS alfrontas veran obstaklon: La organizantoj informis min ke nur ekzistos komputilo, do ne KD-ludiloj kaj miksiloj. Tio plej verŝajne malebligos la (konstantan) uzon de KDj, do mi anstataŭe devos uzi MP3-dosierojn. Sed kiu el vi jam provis MP3-igi ĉirkaŭ 60 KDjn, certe mem scias ke tio estas problemo ( = nerva, temporaba tasko).

Jen la okazo por cerbumi pri kio pli bonas: Ĉu diskoteko per MP3-dosieroj aŭ per KDj? Pluraj Esperanto-DĴj ja jam uzas komputilojn kiel ekipaĵon. Vinilajn diskojn kaj kasedojn mi ĉi tie ne serioze konsideras: Vinilaj diskoj tro facile rompiĝas, se la DĴ ne havas vere profesinivelan laborlokon – kaj tio praktike nenie ekzistas en Esperantujo. La problemojn de kasedoj mi jam pritraktis en mia recenzo de la Persone-albumo “En la spegulo”.

La avantaĝoj de MP3-dosieroj estas:

  1. Pro la relativa malgrandeco de la dosieroj (ĉ. 1 MB je minuto) sufiĉas kunporti 2-3 KD-ROMojn
  2. Facilas krei ludlistojn, tiel ke tuj pretas la muziko por la sekva duona horo

Sed ekzistas ankaŭ kelkaj gravaj malavantaĝoj:

  1. Sen speciala programo, ne eblas konvinka senpaŭza transiro de unu kanto al la alia
  2. Se la komputilo kraŝas, la diskoteko havas necesan paŭzon dum pluraj minutoj
  3. Necesas bone ordigi la dosierojn, aliflanke oni malfacile trovas kion oni serĉas

Kio estas la avantaĝoj de KDj (se ekzistas du KD-ludiloj)?

  1. Senproblemaj senpaŭzaj transiroj
  2. Lertaj DĴj sukcesas korekti fuŝojn kiel malĝustan kanton, nefunkciantan KD-ludilon ktp. tuj
  3. Bone kompilitaj KDj estas jam bona baza ordo
  4. Ruzaj DĴj metas la kantojn sur memkompilitaj KDjn en taŭgan vicordon, tiel ke eblas ludi plurajn kantojn senŝanĝe

La kutimaj malavantaĝoj estas:

  1. Jam minimuma KD-kvanto pezigas la valizon
  2. KDj facile malpuriĝas – kaj tiam ne plu uzeblas
  3. KD-ingoj same facile rompiĝas

Miaopinie, lertaj DĴj povas uzi sian sperton por bone labori per KDj; komencantoj verŝajne preferas MP3-dosierojn.

Ni estas perloj sur la ter’ (…) kaj la silento en malplen’ post longa festo

Esperantistoj ne estas strangaj homoj.
Esperantistoj estas normalaj homoj kiuj faras eksterordinarajn aferojn.

Ĉu vi volas legi ekzemplon?
Jen kiel mi antaŭ kelkaj monatoj akiris la akordojn de sep Team’-kantoj:

Origine mi nur volis la Esperanto-tekstojn.
Tial mi serĉis “Team'” kaj “En Esperanto” (albumtitolo) ĉe www.google.com.
Kiel rezulton mi ricevis i.a. slovakan retejon pri
Pavol Habera (la kantisto de la grupo). Tie
estas listigitaj ĉiuj albumoj de Team’ kun indikoj pri aŭtoroj kaj
la slovaklingvaj tekstoj. Mi sciis ke “En Esperanto” (resp. “Ora Team'”, la
pli altkvalita versio) enhavas nur kantojn de la unua slovaklingva
Team’-albumo, sufiĉis eltrovi kiu slovaklingva titolo korespondas al
kiu Esperanto-kanto. Nu, mi ne parolas la slovakan… sed havas tre bazajn
konojn de la pola, kiu estas parenca (nome “okcidentslava”) lingvo. Kaj plie
la aŭtorindikoj devis esti samaj…

Unu ligo kun la nomo “Akordy” (tutŝajne “akordoj”) portis min al
paĝaro kun kolekto de ĉeĥaj, slovakaj kaj alilandaj kantoj.
Tie mi nur bezonis trarigardi la listigitajn Team’-kantojn kaj prenis ĉion
kio haveblis… 7 el 10, ne malbone, ĉu ne?

Poste mi alskribis Stano Marĉek, eksmanaĝero de Team’ kaj nuna
redaktanto de “Revuo Esperanto“. (Mi jam antaŭe havis kontakton kun li,
ĉar mi verkis plurajn recenzojn por RE.) Li tuj respondis, sendante
ĉiujn tekstojn.

Resume mi do ekhavis tekstojn kaj akordojn, kiujn mi nek ricevintus sur
angla- aŭ germanlingvaj paĝoj, nur per baza kompreno de pluraj
slavaj lingvoj, ioma pensado kaj Esperanto-kontaktoj. Jam la kapablo vidi analogiojn en similaj lingvoj utilas… jen esperantista maniero utiligi eĉ la plej bazajn lingvokonojn.

La tuta mondo estas mia propra dom’, la koro batas maltrankvile

Antaŭ ekzakte tri jaroj finiĝis la lasta Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Helsinko. Bedaŭrinde ke nek pasintjare nek ĉijare okazis tiu esenca kultura aranĝo. Interrompiĝis la tradicio de “unu KEF ĉiun duan aŭ trian jaron“… KEF ne nur prezentas jam famajn artistojn, ĝi ankaŭ estas taŭga kadro por novaj talentoj. Mi ankoraŭ sentas la bonefikon de ĝi… se multaj kulturemuloj kunvenas, unu motivigas la alian, kaj la tuta etoso instigas. Jes ja, iu mistera norda magio ĉirkaŭas la KEF!

Hieraŭ ne nur estis la naskiĝtago de longjara amikino, sed ankaŭ de mia iama kunloĝanto… damne, mi tute forgesis tion! Ni komune vivis dum duona jaro en Catania (Sicilio), kie ni ambaŭ estis kiel eksterlandaj studentoj.

Se mi malŝatas ion, tiam forgesi sekurvorton. Dua “damne” pro tio! Mi havas amason da aldonoj kaj aktualigoj al miaj paĝoj ĉe www.muenster.de, sed ne povas enretigi ilin… Mi jam antaŭ pli ol dek tagoj demandis ĉe la helpa retadreso, sed ne ricevis respondon. Kaj ankaŭ telefonado restis vana, ĉar ŝajne neniu kunlaboranto liberis. Eble mi tamen traserĉu (senespere) mian tutan ĉambron kiun mi evidente ne sufiĉe trarigardis.

Ĉiu vojo estu mia, la homaro familia

Post dumonata paŭzo jen mi – kiel promesite – reaperas! Kial ĝuste hodiaŭ? Nu, la 22a de julio havas tute specialan signifon por mia vivo. Ĝi estas kvazaŭ la tago de artista aktiveco. Jen klariga rerigardo: La 22an de julio 1991 mi finis mian ĝis tiam plej grandan komiksan projekton – multpaĝa historio pri tempvojaĝantoj. Temas pri donaco por amikino de mi kies naskiĝtago estas hodiaŭ. Ŝi tiom ĝojis pri la komikso ke mi ekde tiam preskaŭ ĉiujare preparis ion (aŭ almenaŭ telefonis). Post la lerneja tempo, mi transiris de komiksoj al muziko, tamen memorante la daton, plurfoje finis novan pecon ĝuste tiun tagon.

Mi devas konfesi ke laŭŝajne mia artista aktiveco iom stagnas. Fakte ekzakte antaŭ unu jaro mi finis miajn kontribuojn por la Elektronika kompilo. Ekde tiam, mi apenaŭ prenis la tempon kaj/aŭ trovis la inspiron por finpoluri ion novan. Kaj ekde pli ol duona jaro, mi ankaŭ ne plu skribas recenzojn, kvankam mia listo de recenzindaj albumoj ankoraŭ longas…

Sed la vero estas tamen alia: Jam ekde monatoj mi estas preparanta plurajn novajn projektojn. Temas pri parte sufiĉe novaj agadkampoj por mi, kaj tial daŭras pli longe. Apenaŭ eblas montri tuj pretajn rezultojn, sed ĝis la fino de la jaro mi prezentos ion konkretan. Unu preskaŭ finitan projekton mi malkaŝos kaj elprovos verŝajne jam dum la IJS en Hungario.

…jes ja! Post dujara paŭzo, mi finfine vojaĝos al eksterlanda Eo-renkontiĝo dumsomere! Mi jam antaŭĝojas sperti la bonajn flankojn de Hungario kaj IJS denove: vinon, varmegon, akvobatalojn… aĥ jes, vi eble jam rimarkis: Mi aldonis ferian foton al mia profilo por ke mi ne ĉiam aspektu tiom tro serioza kaj pensanta.

Nun ni plu kunas, morgaŭ foros ni

Unu de miaj lastaj noktoj en Paderborn. Kion alportos la estonteco? Mi scivolemas.

En mia nova loĝejo mi ne havos interretaliron. Tial mi limigos mian retan aktivecon al la plej gravaj aferoj.
Sekve mi ankaŭ ne plu tiom ofte skribos ion ĉi tie. Sed mi atingis la magian nombron de 12 enskriboj,
do prijuĝu mem ĉu miaj pensoj interesas vin aŭ ne.

Al mi plaĉas la filozofio ke ĉiu estas la ĉefa heroo en la historio de sia vivo.
Kaj skribante pri herooj kaj historioj:
Mi faris liston de miaj kvin plej ŝatataj aventuraj komputilludoj.

  1. The Secret of Monkey Island
  2. Indiana Jones and The Last Crusade (Indy 3)
  3. Blade Runner
  4. The Curse of Monkey Island (Monkey Island 3)
  5. Malcolm’s Revenge (The Legend of Kyrandia 3)

Alloga historio kun interesaj karakteroj, cerbumigaj enigmoj, pluraj vojoj por solvi ludosituacion kaj
rava muziko: Jen la kvalitoj de bona aventura komputilludo. Ĉe origine alilingvaj titoloj plie la
kvalito de la traduko tre gravas.

DĴ Kunar devas paŭzi iomete, sed promesas reveni!

Vi diras ke la rivero / trovas la vojon al la maro

Miaj lastaj tagoj en Paderborn. Iel stranga sento – samtempe malgaja kaj ĝojiga. Malgaja, ĉar mi forlasas ne nur urbon al kiu mi alkutimiĝis sed, pli grave, du bonajn kunloĝantojn. Ĝojiga, ĉar signifas ke mi finfine finis ĉapitron de mia vivo kaj nun povas malfermi novan. Tro longe mi ŝajnis halti sen iu evoluo! Tion mi malpruvis.

Bona metodo adiaŭi estas ankoraŭ unu fojon fari ion komune. Do hodiaŭ Till, Hanno kaj mi kune manĝis en ĉina restoracio. Digna afero por la fino.

Eble mi estas tro melankolia homo. La kantado de Luciano Pavarotti en “Miss Sarajevo” tre kormovigas min. Strange ke frazoj kies traduko en la angla ŝajnas tute primitiva kaj triviala samtempe belege sonas kiam oni kantas ilin en la itala.

Kisu min forte, kiel se estus hodiaŭ la lastega foj’

Hieraŭ la universitata Esperanto-grupo komune
rigardis Esperanto-vidbendon en mia ankoraŭa loĝejo. Temas pri la intervjuo kun la
Nobel-premiito Reinhard Selten. Kompreneble ni ne restis seriozaj sed konsumis la tuton per
sufiĉe da alkoholo kaj stultumado. Entute krom mi ĉeestis
Till, Christof “Krücke” Krick, Igor “mi tostas ankaŭ
per taso da kafo” Lankin kaj Sebastian Hoffmann, kiu transprenos mian ĉambron en Paderborn.

Post la vidbendo ni ankoraŭ kunsidis. Unue ni aŭskultis Esperanto-muzikon kaj kunkantis
i.a. plurajn pecojn de JoMo, poste Sebastian kaj mi muzikis; li ludis klavaron, mi
gitaron. Ni ĉiuj kune kantis verkojn de
La Kuracistoj, de
Persone (jes ja!) kaj de Team’.
Kvankam ni tute ne ekzercis antaŭe kaj mi ne ludis la gitaron dum pli ol semajno, bone funkciis.
Repagiĝis la pena ekzakta notado de la akordoj ĉe la ĝustaj lokoj: Tiel vere tre facilas
akompani sin mem per la gitaro kantante.

Ĉu jam pliboniĝis? / Ĉu sentas same vi?

Estas vere stranga sento ke mi baldaŭ translokiĝos kaj forlasos Paderborn. Temos ankaŭ pri
la eko de nova vivperiodo… kiu imagintus tion? Rerigardante, la jaroj pasis rapide. Nu, mi ne tro nostalgiu –
mi je la komenco de mia studado ja antaŭĝojis tiun tagon! Kaj restis multaj aferoj por fari kaj prepari.

Por tiom pensplenaj momentoj, la kanto “One” de U2 estas la ĝusta elekto. Jen cetere alia
traduko de Giuseppe Castelli!

La pasinttaga titolo estis citaĵo el la kanto “Feliĉe” de
Esperanto Desperado. Sendube unu de la plej bonaj kantoj de
tiu grupo. Elekti ĉiam citaĵon el kanto kiel titolon estas fakte eta ludado de mi.

Feli?e, ke ?ojo eklo?is en mia kor’

Mi dum kvin tagoj nenion skribis, ĉar mi estis hejme ĉe miaj gepatroj.
Sed mi kunportis kelkajn novaĵojn…

La komikso “Wir können ja Freunde bleiben” de la juna, talentita artisto
Mawil plaĉas al ĉiuj!
Till, lia bona studkolego Nils Urbach,
mia frato Harald kaj eĉ mia patrino ege ĝuis ĝin! Se vi parolas la germanan kaj interesiĝas
pri la moderna, junulara popkulturo, tiam nepre aĉetu tiun libron!

Hejme mi denove gustumis la Esperanto-vinon de Anton Kiefer el Edenkoben kaj refoje devis konstati,
ke indas trinki ĝin ne nur pro sia nomo! Normalkaze mi ne tiom ŝatas sekajn vinojn, sed
tiu ruĝa seka vino, kiun mi trinkis, gustis tute agrable, nek tro dolĉa, nek tro acida.
Se mi venontan fojon havos la eblecon, mi aĉetos propran stokon de tiu vino! Feliĉkaze mi ankoraŭ
havas du botelojn da Esperanto-vino en Paderborn, kiujn mi planas fortrinki kune kun Till kaj Hanno dum la sekvaj
du semajnoj, ĉar poste mi ne plu loĝos en Paderborn…

Kaj jen ni estas ĉe la centra temo: Post la fino de miaj studoj en la
universitato, mi nun estas translokiĝanta de
Paderborn reen al Nordwalde.
Ekde la 1a de junio mi denove loĝos tie. Jam pasintan sabaton mi kune kun mia frato transportis aŭton da aĵoj.
Kadre de la elpakado, mi ankaŭ ordigis mian denovan ĉambron. Dum tio mi trovis stokon da malnovaj,
memkompilitaj kasedoj, kiujn mi la unuan fojon ekde jaroj reaŭskultis. Unu de ili enhavas kantojn de la KDj
“The Police: Greatest Hits” kaj “Fields of Gold / The best of Sting 1984-94”. Kvankam miaj memkompilitaj kasedoj
kutime havas teruran sonkvaliton (estante multe tro mallaŭtaj), tamen temas ĉifoje pri bonega kasedo kun
daŭre bona kantoelekto.

La muziko de The Police kaj Sting min ekravis en pli frua vivperiodo, nome en 1995/1996, kiam mi trapasis mian
lastan jaron en la lernejo. Tiutempe mi oftege aŭskultis kaj kunkantis ambaŭ albumojn. Cetere de la kanto
“King of Pain” mi prenis mian unuan DĴ-nomon, sed poste ŝanĝis ĝin (anglalingva nomo ne povas
bone signali veran multlingvecon).

De la “Fields of Gold”-KD cetere ekzistas multaj diversaj versioj kun po kelkaj aliaj kantoj; mi tamen pensas ke
mi feliĉkaze posedas la plej bonan, ĉar ĝi enhavas kiel nura eldono la portugallingvan
“Fragilidade”.

The Police: Greatest Hits Fields of Gold / Best of Sting 1984-94
  1. Roxanne
  2. Can’t stand losing you
  3. So lonely
  4. Message in a bottle
  5. Walking on the moon
  6. The bed’s too big without you
  7. Don’t stand so close to me
  8. De do do do, de da da da
  9. Every little thing she does is magic
  10. Invisible sun
  11. Spirits in the material world
  12. Synchronicity II
  13. Every breath you take
  14. King of Pain
  15. Wrapped around you finger
  16. Tea in the Sahara
  1. When we dance
  2. If you love somebody set them free
  3. Fields of gold
  4. All this time
  5. Englishman in New York
  6. Mad about you
  7. It’s probably me
  8. They dance alone (cueca solo)
  9. If I ever lose my faith in you
  10. Fragile
  11. We’ll be together
  12. Moon over Bourbon Street
  13. Love is the seventh wave
  14. Russians
  15. Why should I cry for you?
  16. This Cowboy song
  17. Fragilidade

…sed la vivo malrektas (…) kaj ĉiam la mondo malsame aspektas

Hodiaŭ vespere mi iros al studenta festo en la universitato. Mi ricevis senpagan enirbileton dank al amiko (cetere esperantisto – jen kion vi povas fari per la lingvo!). Estos verŝajne unu de miaj lastaj studentaj festoj, do tempo por iom da nostalgio. Mi ripensu al la pasintaj jaroj… kiuj estis la kvin kantoj dum tiuj festoj kiujn mi plej ligas al mia studenta tempo?

  1. Melissa Etheridge: Like the way I do
    Bonega roka kanto kie ĉiu instrumento estas bone aŭdebla. De miaj unuaj tagoj kiel studento ĝis
    hodiaŭ validas: Kiam oni surmetas tiun ĉi kanton, la dancejo tuj amase pleniĝas.
  2. Madonna: Like a prayer
    Dum tiu kanto la homoj kutime freneze ekdancas sur la tabloj! La etosa kulmino dum ĉiu festo!
  3. Oasis: Wonderwall
    Aktuala kanto en Germanio dum mia unua semestro. Kvankam ne tiom rapida, ĝi eĉ en hodiaŭa tempo
    daŭre furoras en diskotekoj. Mi lernis grandan parton de la teksto dancante al tiu kanto!
  4. The Prodigy: Breathe
    Alia granda sukceso el miaj unuaj semestroj. Multaj homoj interrompis sian dancadon dum la partoj en kiuj ne sonas forta
    drumo, tamen mi neniam paŭzis dum tiu kanto! Interesa detalo: Tiun ĉi oni tiutempe surmetis inter
    rokaj kantoj dum la amasmuzika tempo, do oni konsideris ĝin pli roka ol elektronika.
  5. Depeche Mode: It’s no good
    Kompreneble mi jam konis tiun kanton antaŭe, sed mi vere ekŝategis ĝin dum la
    ĉina novjarfesto en 2002. Mi vere distriĝemis kaj pro tio ege rapide kaj ritme dancis al ĝi,
    tielmaniere impresante eksterlandajn studentinojn. La DĴ el Ĉinio –
    DĴ Kan Was – ravis la homojn per ofte
    sufiĉe malmola muziko, poste i.a. ankaŭ per “The Prodigy”. Cetere “Kan Was” estas la nomo kiun mi donis
    al li, temas pri unu de la kutimaj lingvoŝercoj kiun mi faras kun Till.
    “Kan Was” estas pseŭdoĉinigita versio de la germana “kann was”. Tiun esprimon oni uzas kiam afero
    aŭ persono taŭgas, do estas adekvata por plenigi la antaŭviditan rolon. Cetere DĴ Kan Was
    ankaŭ tre ŝatis tiun vortludon kaj eĉ uzis ĝin mem!

La titolo de la ĉifoja enskribo estas citaĵo el
Mi ne scias” de Persone.
Komparu ĝin al la teksto de “Wonderwall” de Oasis – kiu diras ke
“Kaj ĉiuj stratoj, kiujn ni devas iri, estas sinuaj.”
(originale: “And all the roads we have to walk are winding.”) Ambaŭ tre pensigaj tekstoj.