Ni devas fari ion ion kontra? tio

La hodiaŭa tago eniros mian memoron kial dato de granda venko. Estis vere longa kaj pena batalo, sed mi nun povas diri ke mi certe gajnis la unuan batalo-serion. Se mi ene de unu horo povas rakonti ĉiujn miajn problemojn tiom klare, ke alia persono, kiu antaŭe ne konis min, komprenas mian situacion, tiam tio estas klara venko. Ne nur por mi, sed ankaŭ por la homaro, kiu ekde nun rajtas denove esperi pri tempo kiam miaj rakontaĵoj estas pli mallongaj, koncizaj! ; ) Nu, jam tiu memironio montras ke mi evidente pli bone fartas ol dum la pasintaj tagoj.

Kiel vivi feliĉe?” estas granda taglibra temo por Ken Miner kaj mi. Ni ambaŭ venis al surprize similaj rezultoj (kiel relegeblas en lia taglibro, la 3an kaj 29an de julio).

Nun mi eltrovis ke Arnau Torras y Totosaus, la freneza Kataluna komiksodesegnanto, donas preskaŭ ekzakte la saman respondon en siaj plej novaj verkoj “Malpli da teksto kaj pli da sekso” kaj “La vivo simplas – temas pri amo!” (ili ankaŭ troviĝas en hispana katalogo). Bonvenon al la filozofa rondo, Arnau! Pensige ke eĉ tiom populara, ŝatata persono venas al tiom profundaj pensoj (nu ja, tiun komenton mi dum la pasintaj 12 monatoj jam aŭdis de pluraj personoj pri mi mem)!

R.E.M. (= “Rapid Eye Movement”, “rapida okulmoviĝo”; fenomeno dum certa fazo de la dormo) komence de la 1990aj jaroj rikoltis grandan sukceson per kantoj kiel ekz. “Losing my religion”, “Man on the Moon”, “Shiny happy people”, “Everybody hurts”, “It’s the end of the world as we know it (and I feel fine)” (kaj certe pliaj – mi nur listigas tiujn titolojn, kiujn mi memoras). Poste tamen la drumisto foriris kaj iom ekestis silento pri la grupo. En 2001, ili denove revenis al la amasa sukceso per la disketo “Imitations of life”.

Iom strange, ke mi ĝin unue ne tre ŝatis: Multe tro popa, mola, dolĉa, glata por mia gusto. Sed la akompana filmeto estis interesa: Iu familia festo (aŭ io simila), dum kiu okazas multaj akcidentetoj kaj aliaj aferoj; kaj la grupo umas meze inter la aliaj homoj. La fokuso daŭre ŝanĝiĝas, tiel montrante ĉiam alian scenon pli bone – foje ludata en inversa tempa direkto.

Kompilante novan KDn kun pli malrapidaj kantoj, mi unue pripensis enmeti “Losing my religion”, ĉar ĝi tiom taŭgas por mezrapida flirta dancado (t.e. mallonge antaŭ vere malrapida para kanto venas). Sed intertempe mi preskaŭ ne plu povas aŭskulti tiun kanton, sen ke mi jam je la unuaj akordoj tuj pensas pri mia amiko Lars Böhmer kaj okazaĵoj dum la IS 1994/95 en Tübingen. La tutan rakonton mi ne volas mencii ĉi tie (privata afero, kaj mi ja ne estas parto de ĝi). Sed pro tio mi decidis, ne enmeti “Losing my religion” en la farendan KDn kaj mi eĉ pli facile eltenas, ja ĝuas “Imitation of life” ol ĝin. Strange, la vivo, foje.

Rigardo reen – la 19a de aŭgusto 2003

La dudeksepa enskribo antaŭ unu jaro – la adiaŭa festo de Till.

?u vi vin volas ?an?i? ?u mankas al vi la kura?o por tio?

Do, refoje: Die Ärzte per “Geräusch” vere faris brilan albumon. Ĝi funkcias kvazaŭ kiel medikamento, kiu nur iom post iom, sed longdaŭre plibonigas la humuron.

Hieraŭ mi malkovris la veran belecon de la kanto “Nicht allein“. Antaŭe iom ĝenis min, ke ĝi tro similas al aliaj kantoj, kiujn mi konas (kaj ŝategas): La komenco de la strofoj memorigas min pri “One” de “U2”, la teksto de la refreno al “Millionen Legionen” de “Die Fantastischen Vier” kaj la refrena kantado al “Wünsch Dir was” de “Die Toten Hosen”. Sed kompreneble tiu simileco povas esti nur hazarda kaj rezulto de miaj atentaj oreloj kaj mia tro kritikema menso, kiu tuj konstatas paralelojn, eĉ se reale ili ne ekzistas.

Tutegale, kion mi antaŭe pensis pri la kanto (de kiu cetere haveblas MP3-peceto en la reto): La teksto vere brilas kaj ekzakte priskribas, kion mi nun pensas kaj sentas. Eble tial mi tiom ŝatas “Geräusch”, ĉar ĝi enhavas plurajn kantojn kiuj instigas al agado, al la volo, ŝanĝi ion en sia vivo…

La pasintan nokton mi denove havis tre agrablan sonĝon, en kiu aperis la sama persono kiel en pli frua bela sonĝo. Jes, kompreneble, sonĝoj eble neniel rilatas al la realo. Sed kiam la realo estas plejparte malbona, tio ne estas mirinde, sed dezirinde.

Kaj ne timu pa?i en la malhelon

Dum la pasintaj tagoj, mi prilaboris mian muzikan TTT-ejon, interalie aldonante du artikolojn: La unua temas pri Esperanto-kulturo kaj estas en la germana; la dua (jam menciita antaŭe) estas pri Esperanto-muziko kaj la Esperanto-movado. Ambaŭ ne estas novaj, sed ke mi ankoraŭ havas tiom longajn artikolojn por enretigi, montras bone, kiom multe mi poste povos aldoni…

Krom tio, mi finfine realigis la urĝan aktualigon de la persona TTT-ejo. Tio okazis sen grandegaj ŝanĝoj, sed multaj detaloj, precipe aldonado de novaj ligoj, indigas mencion ĉi tie.

Surfante tra diversaj taglibroj, mi trovis paĝon, kie Don Harlow recenzas la Kvinpintan Kantaron 2000. Duoble notinde, ĉar mi tute ne sciis, ke ekzistis tia nova eldono; kaj ĉar Don Harlow regule recenzas filmojn kaj librojn en tre ĝuebla skribstilo.

La bedaŭrinda eltrovaĵo de la tago estas ke google ne bone funkcias kun livejournal – kelkaj rezultoj restas netrovitaj tra rekta serĉo, kion mi nur rimarkis, ĉar mi sciis de ties ekzisto. Estonte do necesos pli longe kaj pene serĉi enskribojn, al kiuj indas ligi pro sama temo en la plej nova enskribo.

Temas pri miaj pensoj pri metalroko kun fantaziaj temoj kaj metalroko kun mezepoka sono. Kvankam multaj homoj opinias, ke fantazia metalroko havas neniun ligon al la reala vivo, mi kredas la malon. En tiuj du enskriboj, mi montris tre pozitivan sintenon, sed hodiaŭ ne.

Mi estas tiom laca de ĉio: de la daŭra batalado, kiu gvidas al maksimume momente kontentigaj rezultoj sed je longa rigardo nenion ŝanĝas; de la homoj, kiuj iam estis proksimaj al mi sed nun malgraŭ ĉiuj provoj ne kapablas kompreni min; de la socio, kiu aŭ rekte kontraŭstaras mian feliĉon aŭ donas neniun ŝancon al mi.

La pasinteco estas plenparte nigra, la nuno griza kaj la estoneco nenia. Tion, kion mi povas ŝanĝi, mi evidente ŝanĝas al pli bono; sed tio, kion vere necesus ŝanĝi por feliĉigi min, ne estas ŝanĝebla (almenaŭ ne de mi).

Kion atendi de la vivo, se la cirkonstancoj ĉiam malbonas kaj nur malboniĝas? Je kio kredi, se ĉiuj promesoj montriĝis iluziaj kaj propra laboro por feliĉo estas neniigita? Kial entute daŭrigi tiun strangan ludon, se oni jam delonge devas fari tion laŭ maljustaj reguloj kaj en malbona pozicio sen propra kulpo?

Al la unuaj du demandoj mi ne scias respondon. Ebla reago al la tria estas: Por montri al tiuj idiotoj, kiuj volas kateni vin, ke ili je la fino tamen ne sukcesos kaj ke vi restas nekalkulebla kaj do ne tute maldanĝera al ili. Por praktiki al tiuj malmultaj vere konindaj homoj la indulgon, kiun vi mem ne spertas, por ke almenaŭ ili ne finu same kiel vi. Por vere elprovi ĉiujn lastajn rimedojn, ĝis kiam via finfina malvenko kaj malsukeco malgraŭ via diligenta agado estos senduba. Tio estos vere digna kulmino de krom tio tute malŝparita, senutila kaj por la plej granda parto de la socio superflua vivo.

Sed nun la fantazio venas kaj helpas. Kiu ne ŝatus esti Aragorn en “Mastro de la Ringoj”? Li, ano de la noblaj Dúnedain, estis jam 87-jaraĝa dum la vojaĝo de Frodo, do kolektinta multan sperton pri batalado kaj la vivo.

Kiel heredo de Isildur, lia destino estis klara kaj brila, nome okupi la longe malplenan tronon de Gondor, porti la refaritan glavon Andúril kaj batali en inda milito por la prospero de ĉiuj bonaj estaĵoj. Aparte de tiuj “etaj” aferoj, li gajnis la amon de la belega elfino Arwen, filino de Elrond.

Sed kvankam ĉiu alia homo tuj ĝojkrius pri tiom eventoplena kaj bone evoluanta vivo, li tre longe hezitas akcepti sian sorton kaj eĉ estas dubema, malcerta pri si mem. Sen lia amiko Gandalf (post la ruinoj de Moria), li ŝajnas plie iom senhelpa, senespera, ja perdita!

Resume: Se jam la homo kun la plej glora, senchava vivo montras tiajn malfortojn… mi ankaŭ rajtas fari tion. Krome mi rajtas akcepti ilin kiel neforigeblajn partojn de la homa spirito. Kaj se iuj kritikas tiujn ecojn ĉe mi, mi posedas la kvazaŭ superan rajton, rimarki ke ili komprenas nek ion pri mi, nek ion pri la vivo. Trankviliga penso.

Hodiaŭ bela, simpatia virino afable demandis ion ĉe la laboro. Mi skribe fiksas tion, ĉar mi certas ke tio longtempe ne okazis kaj longtempe ne plu okazos. Nu, almenaŭ unu bona afero hodiaŭ (krom la fakto, ke mi ankoraŭ kapablas rekoni belecon kaj estimi afablecon, kompreneble).

Rigardo reen – la 15a de aŭgusto 2003

La dudeksesa enskribo antaŭ unu jaro – nova versio de la kantokolekto, anonco de la adiaŭa festo de Till.

Nigratrua suno, ?u vi ne venos kaj forlavos la pluvon?

Lastatempe mi denove aŭskultas pli ofte metalrokan muzikon. En la oraj tempoj de mp3.com, mi de tie kolektis amason da kantoj de famaj, novaj kaj poste konataj grupoj. (Mi plej fieras pli la tria subgrupo, ĉar mi nun povas diri “Ha, mi jam konis kaj ŝatis ilin longe antaŭ ilia granda sukceso!”)

La unua metalrokgrupo, kies muziko al mi plaĉis, estas Blind Guardian el Germanio.
Ili tiom impresis min, ke priskribo de la grupo troviĝas jam sur la plej unua versio de mia hejmpaĝo.

Dum mia unua jaro kiel studento, mi zorgis pri tradukoj de kelkaj BG-kantotekstoj. Celo estis klarigi la signifon de la vortoj kaj ne doni kanteblan version. Tamen hodiaŭ kompreneble ankaŭ la dua kvalito estas dezirinda. Sed tio estus projekto por la iama estonteco. Pli rapide realigebla estas artikolo en la Vikipedio, kie mi jam delonge ne plu verkis ion.

Jen listo de la BG-kantoj, kiuj haveblis ĉe mp3.com kaj kiujn mi ne havas sur KD. (Da ili ekzistis ses pliaj pecoj.)

Blind Guardian ĉe mp3.com
albumo # nomo daŭro teksto akordoj
NIME 04 Nightfall 5:33 L T
NIME 15 Thorn 6:17 L  
NIME 02 Into the Storm 4:23 L T
NIME 06 The Curse of Feanor 5:40 L  
IFTOS 06 Born in a Mourning Hall 5:11 L T
IFTOS 09 And the Story Ends 5:57 L T
TFTTW 01 Traveler in Time 5:59 L  
TFTTW 06 Lost in the Twilight Hall 5:59 L T
FTB 02 Banish from Sanctuary 5:27 L T
FTB 08 Valhalla 4:55 L T
BOF 06 The Martyr 6:14 L T
BOF 01 Majesty 7:31 L T
TT 03 Journey Through the Dark 5:11 .L. T
TT 06 Goodbye My Friend 6:26 .L.  
TT 10 Welcome to Dying 5:55 .L.  

Mi ordigis la kantojn laŭdate; la plej novaj estas la unuaj. Nur la tri kantojn de la unua koncerta albumo mi metis al la fino. La unuaj ses titoloj estas multe pli bonaj ol la resto; Blind Guardian multe pliboniĝis dum la jaroj. Tamen lastatempe kelkaj adorantoj kritikemas, ke ili iĝis eĉ iom tro bombastaj, uzante orkestrojn kaj multegajn spurojn por la registrado kaj ke iom perdiĝis la sento de “simple bona metalroko”. Nu ja, ĉiel ajn restas la pasintaj verkoj, kiujn mi daŭre ĝuas.

Rigardo reen – la 14a de aŭgusto 2003

La dudekkvina enskribo antaŭ unu jaro – ideo pri hiphopa kanto, diskuto pri nova strofo, belega foto kun Hungara belulino.

Tiu tempo venos; iun tagon vi vidos, kiam ni ?iuj povos esti amikoj

Mia menso daŭre ne tro stabilas; sed mi tamen kapablas konstati agrablajn suprizojn, kiam ili okazas. Felix Zesch, la nuna prezidanto de la Germana Esperanto-Junularo, kontaktis min. Li havis bonajn novaĵojn:

  1. La ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj ( = malpri viroj inter 18 kaj 64 jaroj) donacis – sen antaŭe promesi tion! – certan monsumon al la junularo, ĉar tiu post longa kaj multpersona agado atingis la postulatan membronombron.
  2. Tio signifas, ke la Germana Esperanto-Junularo havas neatendite monon por novaj informfolioj. Por ke tiu mono ne forfalu, tamen necesas eldoni ĝin ankoraŭ ĉijare.
  3. Ĉar la kultura broŝuro (pri kiu mi ja skribis plurfoje jam, laste la 5an de julio) estas la plej preta, tiu aperu unue. Felix volas nun transpreni la finan preparfazon.
  4. Resume do la tuta peno investita indis, se nun vere la broŝuro aperos. Mi ĝojas pro la junularo, pro Felix kaj pro mi mem.

Hodiaŭ mi enretigis malnovan artikolon, kiun mi verkis en 2000. Ĝi nomiĝas “Esperanto-muziko kaj la Esperanto-movado“. Nu ja, ne plu aktuala rilate al ĉiu detalo, sed tamen leginda (almenaŭ por interesitaj nespertuloj pri Esperanto-muziko).

Mi ne estas la sola muzikema esperantisto, kiu taglibrumas. Finfine mi trovis la tempon por (re)aŭskulti novajn pecojn de miaj kolegoj kaj komenti en ties taglibroj:

arono verkis “Resubiras sama suno” kaj “Eskapo“.
argilo finis “Kion fari?“.

Rigardo reen – la 13a de aŭgusto 2003

La dudekkvara enskribo antaŭ unu jaro – polurado de la nova “Feliĉe”-strofo, promeso de Patrik Austin, Beatles-kantado dum festo kaj la sufiĉaj 40 KDj.

A?gusta somernokto (…), a?skultante la venton de ?an?o

Hejme mi finfine prenis la tempon por aŭskulti kelkajn jam antaŭ monatoj kolektitajn Esperanto-MP3jn. Temas pri folkloro kaj popmuziko, sed relative elteneblaj kantoj.

Holger vom Ast kantas kaj gitaras en “Mi amas vin” relative altkvalite, sed – kiel preskaŭ ĉiuj papagoj – ne senerare. La tuto muzike memorigas min pri Jacques Yvart.

Attila Schimmer stile similas foje al Tutmonda Muziko kaj Ralph Glomp (“La sonĝo estas for” kaj “Nyári csókok, õszi könnyek” – la lasta plejparte en la hungara), foje al sudecaj/Brazilaj artistoj (“Ay Mamà”, “Unutona Sambo”). Ankaŭ liaj pecoj (almenaŭ la pli ritmaj) estas pli altkvalitaj ol la averaĝa Esperanto-kanto de nekonata amatoro.

Hodiaŭ mi denove miris, pri kiom multaj signifoj de “CT” mi stumblis sen aktive serĉi ilin. Jen la listo:

  1. c.t. = cum tempore (“kun tempo”) – el mia tempo kiel studento. Tempoindiko “c.t.” signifas, ke leciono komenciĝas kvaronan horon pli malfrue ol indikita (ekz. je la 9a c.t. = je la 9a kaj 15 minutoj).
  2. CT = Catania – el mia tempo en Sicilio
  3. CT = Computertomographie – de mia laboro en la universitata kliniko
  4. CT = Chattertreffen. Refoje vidita en la taglibro de n_true.
  5. CT = Cryonic Temple (metalroka grupo). La mallongigo aperas ĉe la nomo de MP3-dosiero de la kanto “Inquisition”.
  6. CT = Catalana. Vidu www.esperanto-ct.org.

Rigardo reen – la 12a de aŭgusto 2003

La dudektria enskribo antaŭ unu jaro – muzikado dum IJS, Bertilo & Birke surbendigitaj koncertante, nova “Feliĉe”-strofo, sukceso ĉe mp3.com.

Kia speco da viro povas vivi tiel?

Hieraŭ mi iris al la urba administrado de Münster por finfine oficiale registriĝi kiel enloĝanto. Normalkaze mi devintus fari tion jam meze de marto, ene de unu semajno ekde kiam mi translokiĝis. Mia unua (do ĉefa) loĝadreso daŭre estas tiu en Nordwalde – same kiel dum mia studenta tempo en Paderborn. Agrablan surprizon donis al mi la malkovro, ke en la administrado laboras ĉarmetaj dungitinoj, kiuj traktis min rapide kaj afable.

Hodiaŭ mi iris al la labora agentejo de Steinfurt. Ne ĉar mi serĉas laboron aŭ esperus trovi ĝin per burokrata instanco, sed ĉar kompreneble ekzistas certaj devoj por laboruloj. Teorie mi devintus fari tion jam plurfoje, ĉar laŭ Germana leĝo oni devas anonci sin tie tri monatojn antaŭ la fino de la aktuala laborkontrakto. Kaj ĉar preskaŭ ĉiuj miaj laborkontraktoj kovras la tempon de tri monatoj, mi – jes! – devintus do deklari mian antaŭvideblan senlaborecon dum mia unua labortago. Ho Germanio, vi protektzono de la stultaj reguloj… Aliflanke la dungitinoj tie estis relative komprenemaj, ne plendis kaj eĉ iĝis pli afablaj dum nia interparolo. Do kion postuli plu (de ili)?

Mi trovis novan helpilon por kompili KDjn:
Por pluraj projektoj, mi plenigis mian MP3-aŭskultilon kun la antaŭvideblaj enhavoj. Se mi jam havis ideon pri eble bona vicordo, mi aranĝis ankaŭ tion. Ekde nun mi do povas kunporti la materialon kaj rapide elprovi ĝin (ekz. dum atendado). Fakte minimume kvar ideoj pri memkompilitaj KDj unue svage fantomis en mia kapo kaj nun jam estas preskaŭ pretaj, sed ĉe ĉiuj mankas la lasta paŝo ( = definitiva titollisto kaj vicordo). Nu, tiu nova metodo helpos, mi certas.

Rigardo reen – la 11a de aŭgusto 2003

La dudekdua enskribo antaŭ unu jaro – rakontado pri la IJS.

Kiom longe tio povas ankora? pluiri? Tiurilate oni devas esti realisma.

Do, kion skribi post dektaga paŭzo? Ĉu mencii la bonajn aŭ malbonajn aferojn? Aŭ ĉu silenti pri ĉio rilate al certa temo, ĉar rakontado pri (mal)sanstato nur enuas?

Nu bone, jen kurte: En la rekorda tempo de tri tagoj, mi sukcesis iri al tri kuracistoj (ne Kuracistoj!) kaj psikologo kaj krome faris libervolan psikologan testaron. Ĉiuj ne nur konsentis, ke la streĉo de la pasintaj monatoj estis tro, sed ankaŭ laŭdis mian tiaman aktivan agadon por senstreĉiĝo kaj mian nunan bataladon por mia sano. Jam aŭdi tion tre helpis. Gastroskopio montris, ke mia stomako mirinde bone aspektas (por stomako, kompreneble!). Mi ne atendintus tion, konsiderante la lastatempan streĉon kaj la rezulton de ĝia pasinta ekzamenigo fine de 2001 / komence de 2002. Ŝajne mia stomako bone resaniĝis. Kaj la medikamentoj estas fortaj ( = efikaj), sed tiom maldanĝeraj, ke mi povus eĉ uzi ilin &#265iutage. Fine la kuracisto konsilis, ke mi neniel dietu, sed vivu, kiel mi volas.

Kompreneble tio ne solvas mian nunan problemon. Sed se la korpo principe funkcias, jam multo estas gajnita. Plie mi jam vidas la sekvajn paŝojn antaŭ mi. La nunaj tagoj estas malfacilaj kaj ofte okazas subitaj ŝanĝoj de mia humurstato, sed ĉio tio estas eltenebla, se mi vidas vojon (kaj eble iam celon) antaŭ mi. Ek al la atako – mi ĉiel ajn nur povas venki.

La duobla albumo “Geräusch” de Die Ärzte pli kaj pli altiras mian intereson. Dum ĝi je la unua aŭskultado nur parte trafis mian guston, nun daŭre iu alia kanto restas en mia orelo. Tio estas bona signo por tio, ke la grupo evidente liveris muzike altnivelan, sed stile malglatan verkon al la publiko. Tio vere kontentigas min.

Ĉe la oficiala TTT-ejo mi trovis alian interesan aferon, nome MP3-peceton de “System” – kiu ne rekonas la similecon al “La Bamba” (precipe ĉe la gitaro), konas nenion (kaj verŝajne neniam bambumis). “System” daŭre priskribas iom mian nunan vivofilozofion: Ĉio estas nenio, kiam daŭre restas granda problemo nesolvita. Sed se mi tion finfine komprenis, tiam vere venas la tempo, ke mi faru ion kontraŭ ĝi. – Kaj la kanto kaj la filozofio havas unu malgajan kaj unu belegan flankon. Foje la nova espero venkas la alkutimitan pesimismon…

Per eta truko mi sukcesis MP3-igi la kaŝitan kanton “Hände innen“, kiu troviĝas sur unu de la du KDj. Por aŭskulti ĝin, necesas permane reiri antaŭ la unuan kanton. Do ŝajne estas la “nula kanto” de “Geräusch”…

Alia, pli simpla metodo de kaŝita kanto estas longa paŭzo post la lasta “regula” kanto de KD. Ekzemple ĉe la U2-kompilo “Best of 1980 – 1990“, post duminuta paŭzo ankoraŭ venas la peco “October”. Ankaŭ Nirvana ofertas kaŝitan kanton sur la albumo “Nevermind” – post silento de 13 minutoj. (La peco “Endless, Nameless” tamen ne estas sur ĉiuj eldonoj de la albumo.)

Rigardo reen – la 10a de aŭgusto 2003

La dudekunua enskribo antaŭ unu jaro – reveno de la IJS; unuaj impresoj.

Ili nomas min la migranton, jes, la migranton…

Restas kelkaj IJS-anekdotoj por mencii:

Estis bona ideo fini la unuan publikan version de mia kantokolekto antaŭe. Dum la IJS mi montris ĝin unue al “la kara sinjoro” (tre sperta, saĝa Esperanto-veterano), kiu post kelkaj redemandoj kaj proponoj laŭdis la verkon. Tio estis la teoria venko. La praktika tuj sekvis. Proksime estis gitara rondo (ekzakte la alcelita grupo), kaj kiam mi metis la kantokolekton sur la tablon, la homoj jam ekmiris pro ĝia grandeco. Poste ni kantis eble dekon da kantoj el ĝi kaj pluraj personoj demandis pri elŝutebla versio. Do, jen la fina pruvo, ke tiu projekto estas senchava kaj dezirata.

Mi kun du esperantistoj vizitis picejon. Post kiam mi estis fininta mian picoparton, mi rakontis pri mia studenta vivo en Paderborn. Ĵus mi estis mencianta ke mi tiam okupiĝis volonte kaj neoficiale pri eksterlandaj studentoj, inter ili kelkaj Hungaroj, kiam subite unu el ili eniris la picejon! Montriĝis ke li estas Miskolcano. Tute hazarde li rigardis tra la fenestro kaj rekonis mian vizaĝon. Kia koincido! Kompreneble ni la sekvan renkontiĝis; tiel mi vidis la ortodoksan preĝejon de Miskolc kaj gustumis la Hungaran herban likvoron “Unicum”. La mondo vere estas eta loko – foje eĉ sen ke Esperanto-kontaktoj enmiksiĝas.

Ne pro nenio spertuloj postulas atentadon de lingvaj detaloj: Ĉe la programtabulo la organizantoj plurfoje uzis la vorton “preciza” anstataŭ “akurata”, tiel estante amuze malpreciza. Unu ankoraŭ ne tiom flua Hungara esperantisto daŭre parolis pri “punktoj” anstataŭ “poentoj”. Sed la kulmino venis dum la lasta vespero, kiam oni volis festi laŭ tradicia IJS-kutimo. Subite tiuj partoprenantoj, kiuj la unuan fojon partoprenis, disŝiris la Esperanto-flagon al tri pecoj! Kiel tio okazis? Nu, oni estis dirinta al ili: “Prenu pecon de la flago!” anstataŭ “Tenu pecon de la flago!”… evidente Esperanto (resp. ĝia flago) suferas, se oni ne bone elektas sian vortumadon.

La skeĉo de la Germanoj ( = varbado por la IS) pretis vere nur lastminute. Ĝis la fino de la vespermanĝo mi eĉ pensis ke mi ne faros ĝin, ĉar mi ja ne plu respondecas pri tio (mi nek estas IS-kunorganizanto, nek aktivulo, nek en la junularo). Sed tiam Vera “MC IJS” en anonco tiom klare kaj forte petis pri ĝi ke mi ŝanĝis mian opinion. Sufiĉis la kunesto de Krücke (kiel humura testpersono kaj kritikema konsilanto) kaj peco da blanka papero por verki ĝin en malpli ol unu horo el preskaŭ nenio (nur kelkaj vagaj ideoj). Je la fino la skeĉo bone sukcesis kaj mi ege ĝojis, ke mi refoje faris la ŝajne neeblan.

Pro la skeĉo mi ricevis inviton al la festo de la organizantoj (kia honoro – mi ja neniel estis eĉ helpanto ĉifoje!). Mi tre ŝatis aparteni al tiu rondo. Sed bedaŭrinde mi ne kapablis trinki alkoholon, ĉar mia stomako denove estis maltrankvila, same kiel jam post la nokto en la trajno kaj ankaŭ kiel poste dum revojaĝo. Mi devis preni du tagojn sinsekve tabledojn por elteni ĉion.

Tio estis la lasta pruvo, ke mi ne povas daŭrigi tiel. Se sanoproblemoj aperas dum relative senstreĉa, agrabla Esperanto-renkontiĝo kie mi troviĝas inter amikaj homoj, tio sendube estas plej alarmige. Mi ankaŭ rakontis al kelkaj pri miaj problemoj kaj ili samopiniis.

Cetere miaj kunvojaĝantoj estas tre facile elteneblaj. Mi ne povas memori pli senstreĉan vojaĝon kun grupo da junuloj. Plej bona tamen estis interparolado kun unu persono, kiu jam delonge havas mian fortan simpation. Pli bona ol sovaĝa festado estas bona interparolo, dum kiu evidentiĝas, ke iu komprenas kaj subtenas min. Mi ĉiam sentas min tiom sola, kiam mi alfrontas miajn problemojn…

Mi troviĝas sojle de grava tasko, kiu postulas multan energion. Necesas batali kontraŭ tio, kio atakas mian mensan kaj korpan sanon. Tial mi ne povas diri, ĉu mi skribos en aŭgusto aŭ kiam mi denove taglibrumos. Sed unu aferon mi scias: Nun nur mi mem povas helpi al mi.

Rigardo reen – la 31a de julio 2003

La dudeka enskribo antaŭ unu jaro – laŭdo por muziko kaj monenspezo por traduko.

?u vi estos pasa?ero?

Hodiaŭ posttagmeze mi revenis de la IJS 2004 en Miskolc, Hungario. Entute estis 89 partoprenantoj el 11 landoj, do la de mi atendita nombro de personoj (kaj klara venko super la IJF!). La Germanoj kun 26 personoj estis la plej granda eksterlanda grupo kun granda distanco al la du due plej grandaj kun po 6. El Hungario venis 35 personoj.

Kompreneble okazis tro por skribi pri ĉio detale. Tial mi limigu min al kelkaj punktoj (ne poentoj!).

bonaj kaj malbonaj flankoj de la IJS 2004