La loko, kie mi sopiras esti

Pasintan sabaton mi DĴumis ĉe duobla naskiĝtaga festo. Pro pluraj kialoj mi tre antaŭĝojis tion: Unue, ĉar mi ĉiam volis DĴi dum festo en mia hejma amikaro (kaj montri al miaj amikoj, kion mi kapablas), sed ĝis nun mi neniam faris tion. Due, ĉar eĉa la lerta DĴ Arafat jam unu semajnon antaŭe dum alia festo (kiun mi tre ĝuis!) diris ke iĝos malfacila tasko, kaj tio iel allogis min. Trie, ĉar lia koramikino, kiu estis unu el la du gastigantoj, demandis min, tiel esprimante, ke ŝi fidas al mia DĴ-povo.

La malfacileco konsistis el tio, ke temis pri du rilate al aĝo kaj muzikgusto sufiĉe diversaj gastogrupoj. La invitintoj de la amikino estis plejparte junulinoj 17- aŭ 18-jaraj, dum la invitintoj de la ulo estis pli aĝaj kaj metalrokemuloj. Kompreneble mi antaŭe iom dubis, ĉu tio povus funkcii. Estus la unua fojo post duona jaro, ke mi vere DĴus.

Sed mi sukcesis. DĴ Arafat permesis al mi uzis sian KD-aron (kio ne estas memkompreneble inter DĴ-kolegoj), kiu estas bone ordigita kaj tiel faciligis trovadon de specifaj kantoj. Krome mi estis kunportinta ĉirkaŭ 60 proprajn KDjn, kio ebligis aŭskultigi kantojn, kiuj kutime ne eksonas dum hejmaj festoj.

Mi komencis per fazo de rokmuziko el la 1990aj jaroj (kutime mi uzas kantojn el la 1980aj, sed la publiko estis pli juna ĉifoje). Tio jam plaĉis al pluraj. Iom nervozigis min, ke neniu volis danci. (Poste montriĝis, ke la homoj simple preferis resti ekstere, sed samtempe aŭskultis la muzikon.) Tiam mi pro deziro de la gastiganto transiris al metalroko, kiun sekvis kelkaj aktualaj popmuzikaj kantoj kaj regeo. Tiu iom stranga mikso etosigis la homojn. Kun agrablo mi konstatis, ke “So lonely” de The Police tre plaĉas al amikino de mi, kiu ne ŝatas multajn muzikgrupojn, kiujn mi aŭskultas. Do finfine mi estis trovinta malnovan komunan kanton! Je noktomezo mi komencis duan metalrokan fazon, surmetante iom pli ekzotikajn kaj amuzajn pecojn, kiuj kaŭzis frenezan dancadon kaj vervan kunkantadon. Intertempe mi estis kontentiginta multajn muzikdezirojn. Je la dua DĴ Arafat transprenis la muzikon, ofertante duonhoran paŭzon por mi. Ĉar dum tiu tempo la aŭskultigiloj rompiĝis, mi ne plu bezonis surmeti poste. Ekstere mi rikoltis multan laŭdon de diversaj personoj, plej grave de belulinoj. Ankaŭ DĴ Arafat estis tre kontenta pri mia laboro. Kaj mi ne estis eksterordinare laca, nur ĉar mi staris dum horoj. Kion diri plu? Tiu vespero feliĉigis min. DĴumado vere estas mia afero.

Prenu mian manon, vi scias ke mi estos tie

Post la karaokeado kun du el la belulinoj, ni ĉiuj konsentis, ke ni volas refari tion baldaŭ. Kaj tiel okazis antaŭ kelkaj semajnoj. La raporto de Judit denove jam bone resumas la eventon. Ĉifoje ni estas pli granda rondo okaze de naskiĝtago de unu el la belulinoj. Ĝenerale ĉeestis pli multa publiko; anstataŭ ebriuloj post venis ebriulinoj. La DĴ estis alia, pli interesita pri siaj klientoj.

Mi kantis kvar kantojn: “Crazy little thing called love” (por varmiĝi) de Queen, “Under the bridge” de The Red Hot Chili Peppers, “The scientist” de Coldplay kaj (kiel aldonon, por kontentigi unu de la belulinoj) “Wonderwall” de Oasis. La kantado sukcesis senprobleme, kion mi ne atendintus precipe ĉe la Coldplay-kanto. Mi fidu pli al mi mem. Tiom longe kiel mi povas feliĉigi ĉarman virinon per kantado, la mondo ankoraŭ estas en ordo.

Jen mia ambici’

Pasintan semajnon en la gimnazio de Wolbeck (urboparto Münster) okazis projektaj tagoj. Du instruistoj de la angla pritraktis planlingvojn, precipe Esperanton, kun 15-20 lernantoj. Kiam mi telefonis kun unu el la instruistoj, lia kolego jam estis petinta informilojn de la Germana Esperanto-Asocio (kiuj neniam alvenis, kiom embarase por GEA!). Mi proponis peti informpakedon de la Germana Esperanto-Junularo (kiu ĝustatempe alvenis, malgraŭ mendo nur kelkajn tagojn antaŭe). Aldone por pli profunda prepariĝo mi rekomendis la malnovan TTT-ejon de la universitata Esperanto-grupo en Paderborn kaj la materialo-liston, kiun mi kompilis ĝuste por tiaj okazoj. Plie mi sendis du lecionojn el la kurso de mia patro kaj kompilis KDn. Ĵaŭde mi vizitis la lernejon por prezenti Esperanto-muzikon kaj por respondi pli profundajn demandojn (kiujn la informiloj kaj TTT-paĝoj kaŭzis post ĝenerala baza informado).

Kaj la instruistoj kaj la lernantoj estis eksterordinare interesitaj. Miaj TTT-paĝoj tre utilis; la demandoj estis vere profundaj kaj detalaj. Aparte oportuna estis, ke la instruistoj same kiel mi ne vidis “rivalecon” aŭ “konkurencon” inter la angla kaj Esperanto. Kelkaj lernantoj estis preparintaj dialogon en Esperanto, kiun mi ŝatis, ĉar ili uzis realan, ĉiutagan lingvaĵon kaj ne tiun artefaritan lernolibran stilon, kiun oni ofte renkontas.

Kiel mi antaŭvidis, la muziko tre impresis la publikon. La plej fortan reagon kiel kutime kaŭzis Krio de Morto kaj Piĉismo. Belan folkloron en Esperanto eble kelkaj homoj ankoraŭ kapablas imagi, sed metalroko kaj brumuziko ĉiam surprizas kaj montras la aktualecon de Esperanto-muziko. Mi nur uzis ĉirkaŭ dekon da kantoj kaj poste donacis la KDn al la instruistoj, kiuj volis uzi ĝin por la fina prezentado de la projektotagoj. Tagmeze ambaŭ invitis min al restoracio, kie ni plubabilis pri lingvoj.

Sub tiom favoraj kondiĉoj mi ĉiam ŝatus informi pri Esperanto! Pli mi ĝojas, ke kaj miaj TTT-paĝoj, kaj mia muzikokompilo, kaj mia ĝenerala scionivelo utilis. Jen la kompaktdisko, kiun mi pretigis:

# artisto kanto fonto
01 Kaj Tiel Plu Malfermu belulino (1)
02 Akordo Printempas (1)
03 Jacques Yvart La geamantoj sur la verda benk’ (1)
04 Ĵomart kaj Nataŝa Amu min (1)
05 Kajto Dormu milde (1)
06 Persone Povus esti simple (1)
07 La Porkoj Ene de l’ milito (1)
08 Merlin Esperante Estis unu fojo (1), (2)
09 JoMo Ĉu vi volas danci? (1)
10 La Rolls Kial Malbeni (1)
11 Esperanto Desperado Ska-virino (1)
12 Strika Tango La druido (1)
13 Dolcxamar Ĉu vi pretas?! (remastrita) (1)
14 Eterne Rima La vojo  
15 Tiago Benita Ne plu  
16 Milan Doĉekal (Team’) Kapon redonu (1)
17 Krio de Morto Mi staras (3)
18 Piĉismo Laboro por Zorhof (4)
19 DĴ Roger La distanco (1), (2)
20 Inicialoj dc T-T-Y Eo (5)
  1. musicexpress.com.br
  2. vinilkosmo.com
  3. kriodemorto.band.pl
  4. esperanto.no
  5. initialsdc.net

Travivos mi

Do jen mi revenas post unumonata paŭzo. Mi konstatas, ke estis bona decido paŭzi por vidi kiel la mondo pluiras sen ke mi daŭre skribas ion. Sufiĉas la resumo ke tio ne estas katastrofo. Vere nur gravas, ke mia vivo ne iĝas tio!

Ĉifoje mi limiĝu al unu el tiuj du temoj. (La fakto, ke mi konsideras “mian vivon” kaj “katastrofon” esti du diversaj temoj, jam montras mian regajnitan humuron.) Pri ĉiuj ŝanĝoj kaj okazaĵoj mi ne skribas, sed prezentas etan elekton:

– Miaj du bonaj amikoj Holger kaj Till kaj mi renkontiĝis en Meschede, kie ni pasigis agrablan semajnfinon. Krom la kutima stultumado, ni parolis longe pri seriozaj temoj, ekzemple nia loko en Esperantujo kaj nia estonteco. (Kelkaj homoj ja neas la ekziston de digna estonteco por personoj kiel mi, asertante ke “estas nur teorio“.) Ke miaj du plej bonaj amikoj komprenas mian vidpunkton, tre fortigis min. Mi ĉiam timis, ke ĉiuj forlasus min, se mi dirus, kion mi pensas rilate al kelkaj tiklaj temoj. Des pli mi ĝojas, ke ankaŭ miaj gepatroj subtenas min.
– La barbo estas for! Simple estis tempo forigi ĝin. Mi faris tion la 12an de junio. La fotoj de fine de aprilo do jam estas malaktualaj.
– Mia USB-bastono ŝajne ne plu funkcias. Kompreneble ĝi ĉesigis funkcii du tagojn antaŭ ol mi devis kopii ion gravan de alia komputilo, kio okazas tre malofte. Bedaŭrinde mi ne plu memoras, kio entute troviĝis sur la bastono, tiel ke mi ne scias, kion mi perdis. Kelkajn aferojn mi memoras; ili parte estas reakireblaj. Ĝuste kelkaj konservindaj dosieroj de la laboro tamen verŝajne estas for por ĉiam. Sed la necerteco pri la nememorebla resto eĉ pli perturbas min…
– La koramiko de amikino malkovris mian muzikon en la reto. Li eĉ faris kompletan KDn da miaj pecoj kaj plurfoje laŭdis mian verkon “Klara blua akvo”, kiun li plej ŝatas. Tio plenigis min je fiero – kaj samtempe memorigis min, ke mi denove verku ion, damne!

Kompreneble tio ankoraŭ ne estas ĉio. Sed pri la resto mi rakontu poste.

Vestita nigre, neniu turni?o reen

Antaŭ unu semajno mi partoprenis surlokretan feston. Estis la unua fojo en mia vivo, ke mi faris tion – nekutime por informadikulo, kiu jam finis la universitaton. Ĉeestis preskaŭ du dek personoj, preskaŭ ĉiuj kolegoj de mi. Ni ludis unue strategian ludon, ĉe kiu mi ambaŭfoje tuj malvenkis, ĉar mi simple ne konis la ludon kaj sen kono de la detaloj oni ne havas ŝancon. Sekvis la stereotipa pafado-ludo, kiun mi same ne konis, sed ĉe kiu mi multe pli bone sukcesis – ja ne necesas multa sperto por mortpafi aliajn. La strategia elemento, nome la misio, kiun la du flankoj havis, preskaŭ tute ne gravis, ĉar por pli fajna (kaj interesa) preparado simple mankis la tempo. Je la fino mi partoprenis en aŭtokonkursa ludo (fakte temis pri ludilaŭtoj; la antaŭan aŭtoludon mi maltrafis), kie mi ne estis la plej malbona, sed ĉiam ĉe la plej malantaŭaj rangoj. Evidente mi nek kapablas nek pretas komputilludi kun aliaj, se por tio mi bezonas aŭ longegan antaŭpreparadon kaj lernadon aŭ bonegan stirtalenton. Kvankam nur unu el la tri ludoj vere distris min (kaj ĝuste la plej primitiva – sed mi ja donis bonan kialon, kial), la ĝenerala sperto estis tre interesa. El mia tempo en Paderborn mi scias, kiel bona komuna komputilludado aspektas – eble tial miaj mezuroj estas tiom altaj.

Sabate mi kun kelkaj kolegoj rigardis la kompletan unuan “Stelaj militoj”-trilogion. La unuajn du filmojn ni spektis DVDe, por la tria ni vizitis la kinejon (jes, estas tute nekutima por mi, fari tion pli ol unu fojon). Indis rigardi la tri filmojn kune, tio donis al mi tute alian impreson pri la rakonto.

Precipe menciindaj restas la paraleloj al la Germana historio: En pli kaj pli disfalanta respubliko, iu nefidinda politikisto iĝas kancliero, poste akiras pli multan povon tra “esceptaj leĝoj” kaj je la fino transformas la (fakte ne plu ekzistantan) demokration al imperio. Tiun okulfrapan similecon mi la unuan fojon konstatis en 1993, tralegante la manlibron de la komputila ludo X-Wing (poste mi akiris B-Wing kaj X-Wing (KD-Roma eldono)). Eĉ se tiu ludo kaj ĝiaj aldonoj enhavis plurajn gravajn mankojn, ĝi tamen restas en mia memoro – ankaŭ pro tiu manlibro.

La dua menciinda elemento de la filmo estas la muziko: La temo de la imperiestro, unue uzita en la sesa parto (kiu tamen, laŭ la dato de estiĝo, estas la tria filmo – kia konfuzo!) reaperis en la nova trilogio kaj multe pli kreas malluman etoson ol multaj specialefektoj kaj ciferecaj armeoj. Origine mi ne ŝatis ĝin, sed en la pli novaj filmoj ĝi estas bonege kaj fajne enmetita. Mi legis en libro pri la origina trilogio, ke la muziko de John Williams estis la nura elemento de la unua filmo, kiu supertrafis la atendojn de reĝisoro (kaj kreinto) George Lucas. Nu, mi ne miras pri tio.

Kiel mi faris jam dum la du antaŭaj jaroj, mi paŭzos en junio. Ĉu mi denove taglibrumos la 1an de julio, mi ne scias. Tempo donos la respondon.

Sed profunde ene mi estas nur viro

La 19an de majo mi kun kelkaj amikoj iris kinejen por spekti la filmon “Stelaj militoj III“. Temis pri la unua oficiala montrado en Münster! (Pro la multegaj “antaŭpremieroj”, “testmontradoj” ktp., kiuj en la hodiaŭa tempo okazas, tia etikedo reale ne havas multan signifon, sed por mi kiel Germano “oficiala” ja estas magia vorto…) Multajn scenojn mi tre ĝuis, kvankam ankaŭ ĉifoje mi trovis kelkajn kontraŭdirojn, detalerarojn kaj neresponditajn demandojn. La lastajn oni verŝajne intence lasis por havi temojn kaj krei kuriozecon pri la planata televida serio, kiu anstataŭos la trian triologion. Pri eraroj kaj malfortoj de la filmo mi komentis al ĉitema enskribo en la taglibro de Judit.

Du tagojn poste mi iris kun ŝi kaj Kadda al trinkejo, kiu ĉiun sabaton okazas karaokeado. La ĉitema enskribo de Judit jam rakontas la plej gravajn sciindaĵojn, do mi nur menciu tion mallonge: Malgraŭ malmulta publiko, kelkaj ebriuloj kaj malinteresita DĴ, mi ĝuis la vesperon, ĉar la du belulinoj vere bone kantis. Mi ne riskis multon, elektante nur facilajn aŭ duonfacilajn kantojn (“Man on the moon” de R.E.M., “Wonderwall” de Oasis kaj “Crazy little thing called love” de Queen). Ni nepre devas ripeti tian vesperon baldaŭ – mi estis tute forgesinta, kiom kantado plaĉas al mi.

Realeco estas io, super kio vi levi?as

Pasintan nokton mi havis interesan sonĝon:

Mi troviĝis en subtera tramhaltejo en granda, al mi iel konata urbo (ĉu Kolonjo?). Iu tramo estis haltanta la tutan tempon. Unue mi ne vidis aliajn homojn. Sed subite aperis Steve Hogarth, la kantisto de Marillion. Eksonis la muziko de “Rich”, Marillion-kanto, kiun mi tre ŝatas – tamen ne estis la sama sono kiel de la marillion.com-albumo, sed nova versio – alia klavaro, kiel mi opiniis en la sonĝo. La muziko ŝajnis al mi esti rekte ludata, kvankam mi ne vidis la muzikistojn. Kiam la unua strofo komenciĝis, mi tuj kunkantis – kaj ankaŭ Steve Hogarth kantis! Nun mi ekvidis mian bonan amikon Holger, kiu faris ege entuziasman vizaĝon kiel dum pasintaj tempoj. Li tre ĝuis la situacion kaj la muzikon, kvankam li ne tre ŝatas “Rich”, eĉ se li estas pli granda Marillion-ŝatanto ol mi. Fakte li ĝojis pri tio, ke mi estis gaja. Tio siavice kreis fortan senton de feliĉeco kaj profundan kontentecon en mi.

Kompreneble ne estas la unua muziko sonĝo, kiun mi havis, sed sendube la plej impresa ekde longa tempo, ĉar mi memoras ĝin. Mi havas vagan ideon pri tio, kiel la diversaj elementoj (kiuj ja bone harmonias unu al la alia – Holger venas el Kolonjo) kreiĝis en mia kapo. Ofte lastatempaj okazaĵoj aŭ pensoj reaperas en alia formo en la sonĝoj. Ankaŭ pri la signifo de la sonĝo mi havas teorion, sed mi ne publikigas ĝin ĉi tie. Estas privata, persona afero.

Memoru la tempon, kiam ?io ankora? estis nova

Antaŭ kelkaj semajnoj felicx skribis komenton responde al mia lamentado pri laborŝancoj en Germanio. Tiel mi ekkonis “openBC”, kontaktoreto en Eŭropo. Mi tuj aliĝis.

Ne pro tio, ke mi subite kredus je la efikeco de tiaj rimedoj por mi. Tiun eraron mi ne tiom facile faros!Sed la deziro, tiel revidi multajn iamajn studentojn el mia universitata tempo, estis granda. Kaj jen: Post nur unu tago mi estis retrovinta pli ol du dek personojn el mia vivo – de amiko el la sablokesta tempo ĝis aktuala laborkolego! Tio tre bonhumurigis min. Kio plej tristigis min antaŭe, estis la impreso, ke ŝajne ĉiuj tiuj personoj malaperis el mia vivo sen postlasi spuron en la nuntempo. Sed nun mi pensas, ke ŝajne tamen ne ĉio estis vana.

Por homoj, kiuj volas membriĝi, ekzistas persona invito: www.openbc.com/go/invuid/GunnarR_Fischer. Tiel oni tuj indikas, ke oni konas alian personon (ĉikaze min).

Ekzistas vere senhumuraj DĴj. Indas ne nur legi la enskribon mem (resp. la artikolon, al kiu ĝi ligas), sed ankaŭ la komentojn. Tie troveblas ligo al plia, samtema artikolo. Kompreneble mi ne hezitis skribi mian propran opinion tie. Tio sufiĉu por ĉifoje.

Ili diras, ke mi ne atentas

Foje atento pri detaloj helpas. Mi malkovris servon ĉe la interreta filmdatumbazo imdb.com por ŝatantoj de sonŝpuroj:

/soundtrack

Se oni aldonas tiun al adreso de filmo, oni ricevas liston de la kantoj uzitaj en la filmo. Tio precipe utilas, se la oficiala sonŝpuro ne enhavas ĉiujn kantojn el la filmo aŭ se tia oficiala sonŝpuro tute ne ekzistas. Kelkaj ekzemploj:

Dum multaj jaroj oni devis atente tralegi la longegan tekston je la fino de la filmo por mem kompili tian kantoliston. Nun tio por multaj filmoj ne plu necesas.

Kroma servo, pri kiu mi ĝojas: Se io tia ekzistas, tiam aperas ligo al la sonŝpura kompaktdisko ĉe amazon.com. Kompreneble tio por mi ne tre utilas, ĉar mi aĉetas se amazon.de, sed ke entute oni faras tion, jam montras ĝeneralan komprenon de la deziroj, kiujn uzantoj havas. Ĉe imdb.de ĝis nun ne aperas ligo al amazon.de, sed same al sama amazon.com – jen, kion eblas ankoraŭ plibonigi.

La ligojn sekvas la indiko, ke la kantoj listigitaj ne nepre troviĝas sur la sonŝpuraj KDj kaj ke oni pro tio konsultu la KD-libreton (resp. la KD-kantoliston). Tiu atentigo tre kontentigas min kiel kolektanton. Samtempe mi kompreneble scias, ke foje ekzistas pluraj albumoj, kiujn indus indiki ĉe sonŝpura paĝo. Tio feliĉigus muzikŝatantojn same kiel vendistojn.

Estas mia vivo, ne forgesu tion

Mi konfesas, ke mi foje estas maldankema homo. Kelkaj gravaj partoj de mia vivo subite heliĝas, sed mia malbonhumuro restas aŭ revenas, ĉar mi daŭre pensas pri la pasinteco. Aliflanke mi per tio praktikas mian (nur per multa batalado akiritan) rajton, esti malbonhumura. Konscii pri tio aŭtomate kaŭzas rideton en mia vizaĝo.

La relative longan taglibran paŭzon denove ne kreis la fakto, ke nenio okazis en mia vivo. Tute male, ke mi spertis multajn belajn aferojn sen longa paŭzo.

Antaŭpasintan merkredon mia Ju-Jutsu-grupo post la trejnado iris al trinkejo. Nur iom pli ol la duono kunvenis, sed iĝis agrabla rondo. La aliaj, krom la trejnisto ĉiuj studentoj kaj pli junaj ol mi, miris pri mia aĝo, kiun ili ne atendis laŭ mia aspekto. Mi ĉiam ĝojas, kiam mi povas surprizi kaj impresi homojn – eĉ se temas ne pri miaj agoj, sed pri mia persono mem. Ĉiel ni bone interbabilis kaj mi ĝojus, denove fari ion kun tiaj simpatiaj, ŝajne nesuperfacaj homoj.

Vendrede mi vizitis la diskotekon en la urbo de mia iama gimnazio. Instigis tion pluraj el la belulinoj kaj la ideo montriĝis bona. La DĴ ne faris tiom bonan muzikelekton kiel la pasintan fojon, sed tamen i.a. havis bonan fazon kun rokenrola muziko (ne hazarde – “Jailhouse Rock” estas la tema kanto de la ĉijaraj finekzamenantoj). Mi tre bone amuziĝis kaj ĝuis la dancadon. Ĝuste kiam eksonis tre malbona teknomuziko, mi ĉiukaze volis hejmen.

Sabate mi veturis kun mia fratino al renkontiĝo de la rolluda rondo, kies interesecon mi jam konstatis en aprilo. En amika rondo ni manĝis multege (pli ol la origine intencitajn rostaĵojn), ŝerceme babilis kaj je la fino spektis la filmon “Diable“. Ĝin mi jam volis rigardis ekde longe, ĉar la temo interesis min. La komedio vere distris min; krome mi denove konstatis, ke Liz Hurley estas bela aktorino.

Dimanĉe mi iris kinejen kun amiko. La filmo “regno de ĉielo” certe ne estas majstra verko kiel la “Mastro de la ringoj”-trilogio, sed tamen konvinkas min. La DVD-versio espereble enhavos la horon, kiun oni fortranĉis el la kineja versio. Pri la enhavo mi diru: Mi tre ŝatis, ke la bataloj ne plaĉas, dum la cetera rakonto interesas, kaj ke ĉe anoj de ĉiuj religioj troviĝas inteligentuloj. La reala figuro Saladin cetere ankaŭ aperas en “Nathan la saĝulo“, grava verko el la germana raciisma epoko, kiu same pritraktas la temon de religia toleremo, montrante judojn, kristanojn kaj islamanojn en Jerusalemo dum la krucaj militiroj.

El ĉiuj tiuj aktivecoj mi lernis, ke mi ne bezonas timi spontaneecon. Krome mi estas sociema homo, eĉ se antaŭjuĝoj pri mia studofako diras ion alian.

Post dumonata paŭzo reaktivas Ulrich Stock ĉe “Die Zeit”. Lian muzikan taglibron mi ne tre ŝatas, sed la revena enskribo kaptis mian intereson. Li skribas pri etaj muzikvendejoj, en kiuj la muzikemulo trovas novajn albumojn ekster la amasgusto, kiun predikas la muzikindustrio, radio kaj la televido. Mi sekvu la bonan ekzemplon kaj menciu la nomojn de la malgrandaj muzikvendejoj, kiujn mi en Münster de tempo al tempo vizitas:

Jen kelkaj ekzemploj por albumoj, kiujn mi tie aĉetis:
2003: Depeche Mode: 1986-1998
2004: Moby: Play
2005: No Doubt: The singles 1992-2003

Certe tiuj kompaktdiskoj apartenas al la amaskompatibla muziko. Sed la du muzikvendejoj ebligis al mi, malkovri tiujn albumojn por mia persona gusto. Tio estas la decida detalo.