La pafiloj de Brixton

Ĉiam denove fascinas min, ke mi aŭskultas kantojn de la sama muzikgrupo kun la rezulto, ke unu kanto tre plaĉas al mi kaj alia tute ne – aŭ inverse, depende de la tempa sinsekvo.

Antaŭ kelkaj jaroj, Ulrich Stock skribis ĉe la TTT-ejo de “Die Zeit” plurajn enskribojn pri la Franca muzikgrupo “Nouvelle Vague”. El la diversaj recenzoj, unu tre malfavora restis aparte bone en mia menso.

Kiam mi aĉetis diversajn diskojn de amiko, inter ili troviĝis unu kompilo kiu enhavis kanton de “Nouvelle Vague”. Kaj temis ĝuste pri la kanto kiun mi memoris kiel tiun pecon, kiu ricevis eksterordinare akran kritikon, nome reludversio de “Guns Of Brixton”, origine de “The Clash”.

Mi aŭskultis la kanton unufoje kaj estis ĝisoste ŝokita pri la prezentado. Virino kantas tute trankvile pri socia maltrankvilo. Tian indiferentecon mi ĉiam malestimis kaj mi neniam ŝatis voĉon, kiu esprimas enuon pri la temo prikantata. La muziko eĉ ne plu sukcesis kapti mian malŝaton. Okazis malrapida, malsprita reludado, kie la originalo estis frapa. Bonŝance mi posedas kompaktdiskon kun la origina versio de The Clash en mia muzikkolekto, tiel ke mi povis facile kompari. Ekde tiam “Nouvelle Vague” iĝis sinonimo por malbonaj reludversioj en mia kapo.

Antaŭ kelkaj monatoj mi hazarde ricevis alian kompilon. Mi unue ne legis titolliston, sed simple ekaŭskultigis la muzikon. La dua kanto tuj trafis mian atenton: Virino kantas kvazaŭ kareseme kun varma voĉo, , dum en la malantaŭo eksonas milda muziko kun iom melankolio tono. Des pli mi gapis, kiam mi legis, kiu reludis la kanton “Dance With Me”: Estis neniu alia ol “Nouvelle Vague”!

Nu bone, eblas argumenti ke tiu kanto venas de la dua albumo de la grupo, ne de la unua. Tiu dua verko ne estis publikita dum la tempo dum la negativa recenzo. Grupo povas pliboniĝi, ŝanĝi sian sonon. Krome la du viroj kiuj estras la projekton uzis du diversajn virinojn por la kantoj. Kaj mi ne konas la originan version de la dua kanto, tiel ke mi ne povas plendi pri aĉega reludversio. Tamen restas mirige, ke tiuj du kantoj faras tiom kontraŭan impreson al mi. Kompreneble mi reaŭskultis la pli fruan reludversion por elprovi ĉu ne simple mia muzika gusto ŝanĝiĝis, sed tiel ne estas. Fakte ĉirkaŭ pasko mi aŭdis dum festo en mia amikaro alian reludversion de “Guns Of Brixton”. Kiel mi eltrovis, ĝi venas de “Die Toten Hosen”, kiuj apud “Die Ärzte” estas la plej sukcesa germanlingva punkrokgrupo. Tiu reludversio eble restis pli proksima al la originalo (do malpli eksperimentema), sed almenaŭ konvinkas je unua aŭskultado.

Estis longa nokto

Ekde pasinta jaro ekzistas plia kompaktdisko de “Die Ärzte” kun la nomo “Bäst of“. Kompreneble kutime la ortografio estas “Best of” (“La plej bonaj kantoj de…“), sed la grupo ŝatas ĉien meti la “ä”, el kiu konsistas la emblemo de la bando. La nova albumo enhavas ĉiujn disketojn ekde la reuniĝo de la grupo en 1993. Dua kompaktdisko krome enhavas kelkajn el la B-flankoj.

La nura kanto de la unua disko, kiu vere interesis min, estas tiu, kiun mi neniam aŭskultis antaŭe, nome “Kopfüber in die Hölle ’94“. La origina versio aperas sur la albumo “Die Bestie in Menschengestalt“. La kvara disketo de tiu albumo nomiĝas “Quark / Revolution ’94” kaj enhavas fakte du A-flankojn, ambaŭ en novaj versioj. La unua kanto estas “Quark”, la alia la jam supre menciita.

En magazeno mi finfine prenis la tempon por provaŭskulti ĝin. La kanto havas pli klaran sonon kompare al la malnova versio, sed pli malbonan, ĉar malpli agreseman kantadon. La muziko estas iom pli roka, tamen la efektoj estas foje troigitaj, precipe ĉe la gitaro en la enkonduko. En la mezo nun eksonas bona basoludo, tamen mankas la instrumentaj partoj de la origina versio tie. Resume la muziko enhavas kelkajn pli bonajn, sed ankaŭ kelkajn pli malbonajn elementojn.

Mian intereson kaptis eta ŝanĝo en la teksto, nome aperas unu alia tekstolinio. Tio jam okazis ĉe aliaj kantoj de “Die Ärzte”, ekzemple Mysteryland, kiun mi tradukis al Misteroland’. En la kantolibro de “Die Ärzte”, ambaŭfoje oni uzis la pli novajn versiojn de la tekstoj.

“Bäst of” estas bona komplemento al “Das Beste von kurz nach früher bis jetze“, kiu enhavas elekton de “Die Ärzte”-kantoj de la komenco ĝis 1994. Nur du kantoj aperis sur ambaŭ albumoj. Sur la “Bäst of”-albumo troviĝas la origina albuma versio de Quark, dum la pli frua kompilo enhavas la disketan version. Quark ’94. Tie la du versioj pli diversaj unu de la alia; precipe la teksto tre varias.

Resume estis interese aŭskulti tiun novan version de Kopfüber in die Hölle, sed mi ĝenerale preferas la originalon. Cetere montriĝis ĝusta decido, prefere meti la novan Quark-version sur la pli fruan kompilon, ĉar tie vere indas koni ambaŭ surbendigojn.

Ni faru rajdon kaj kuru kun la lupoj ĉinokte

Foje oni bezonas dek jarojn por kompreni alludon. Komence de 1997, dum la tempo kiam mi komencis verki samplobazitan muzikon, mi aĉetis la komputilan ludon Death Rally. En la ludo oni partoprenas en aŭtokonkursoj kun morale dubindaj metodoj (ekz. armiloj, sabotaĝo).

Stile kaj laŭ la perspektivo Death Rally similas al la posta verko Grand Theft Auto (GTA) el la jaro 1999. La vizaĝoj, el kiuj oni povas elekti por sia propra konkursanto, montras influon de japanaj bildstriaj filmoj. Tio memorigas pri la karakteroj el la ludo One Must Fall 2097 (OMF 2097) el la jaro 1994.

Rilate al la muziko, teknike Death Rally montras la pasadon de la tempo: Ĝi uzas la MOD-formaton (iom simila al tiu de OMF 2097), kiu siatempe estis tre populara. Fine de la 1990aj jaroj aliaj ludoj enhavis muzikon, kiu venis kiel rektaj kompaktdiskoj titoloj (ekzemple ĉe GTA). Ekde la apero de la MP3-formato en la jaro 1997, pli kaj pli da ludas uzas tiun novan normon. Foje eĉ eblas mem enmeti siajn proprajn MP3-dosierojn.

La muziko de Death Rally montras la transiron de elektronika popmuziko al tekno. Kvankam ĝi ne tiom forte influis min kiel la muziko de One Must Fall 2097, ĝi tamen daŭre restas en mia menso.

El la 19 vojoj, unu nur aperas en la finalo. La aliaj 18 praktike konsistas el 9 paroj, ĉar ĉiam po 2 similas unu al la alia, tamen restas sufiĉe diversaj por ne aspekti kiel kopioj. Ĉiam okazas tri diversaj konkursoj. En la plej facila, oni foje veturas sur asfalta urba ŝoseo. Tion ankaŭ indikas la nomo “Suburbia”. Tiu nomo ĉiam pensigis min pri la samnoma kanto de la grupo “The Pet Shop Boys“. La alia vojo kun simila strukturo nomiĝas “West End”. Mi ĉiam pensis, ke tio estas simpla nomo de urboparto. Nur nun mi ligis ĝin al la kanto “West End Girls” de la sama muzikgrupo! Mi vere miris, ke mi pretervidis tion dum jardeko. Bone, ke mi ludis tiun ludon denove kaj tiel repensis pri la nomoj de la vojoj!

Nur Dio scias la kialon

Unu afero, kiun mi neniam komplete komprenos, estas kompiloj de unu artisto aŭ grupo. Foje temas pri “la plej bonaj kantoj”, foje pri “la plej grandaj sukcesoj”, foje pri “la disketoj”. La diferencoj estas etaj. Sed ĝuste la etaj detaloj ofte kaŭzas la kapdolorojn!

Disketa kompilo ŝajnas facila afero kaj sekura elekto. Sed foje ekzistas diferenco inter la disketa kaj la albumo versio kaj se oni volas havi la plenan version, tiun oni ne ricevas per disketa kompilo. (Kutime disketa versio daŭras 3:30 minutojn por esti ludebla en la radio, dum la albuma versio estas pli longa. La plej grava escepto estas “Lavender” de Marillion, kiun la grupo devis plilongigi por fari el ĝi disketan kanton.)

La “plej grandaj sukcesoj” ne nepre konsistas nur el la disketoj. Kelkaj kantoj neniam eldoniĝis kiel disketoj, sed la artisto tamen tre famiĝas per ili, ekzemple ĉar la publiko tre ŝatis ĝin dum koncertoj aŭ ĉar ĝi iam estis uzita en filmo. Rerigardante oni demandas sin, kial la diskeldonejo estis tiom stulta kaj ne vidis resp. aŭdis, ke tiu kanto estus bonega kandidato por disketo. Sed ankaŭ povas okazi la malo: Iu kanto estas evidenta miselekto. Eble ĝi ne bone redonas la stilon de la grupo aŭ la albumo. Eble ĝi simple ne kaptas la guston de la aŭskultantaro aŭ la modon de la tempo. Ĉiel ajn la disketo mem montriĝis malsukceso kaj tial ĝi ne aperas sur la kompilo.

Kio estas la “plej bonaj kantoj” de iu artisto, kompreneble vaste dependas de la persona prefero. Aliflanke tio ofertas la ŝancon, fari bonan elekton inter disketoj, ŝatataj kantoj dum koncertoj kaj bonaj kantoj de albumoj, kiujn eble ne eblas redoni en tiu formo vive.

Mi konas multegajn ekzemplojn por tiaj diskoj. Kio i.a. instigis min skribi pri tio hodiaŭ, tamen estas la jenaj kompaktdiskoj el mia lastatempa muzika vivo:

“The Very Best Of Talk Talk – Natural History”

Tiu grupo estas ekzemplo por la maldezirinda fenomeno, ke ekzistas multaj diversaj kompiloj. Kompreneble ĉiu kompaktdisko enhavas iomete alian kantoelekton. Kiel normalmorteblulo eltrovu, kiu el tiuj diskoj estas la plej taŭga? Je la fino mi rezignis kaj simple aĉetis tiun diskon, kiu estis havebla en magazeno kun uzitaj diskoj je modera prezo. La disko mem plaĉas al mi kaj indas alifoje skribi pli detale pri ĝi, sed mi demandas min, ĉu alia eldono estintus pli bona.

“Cross Road – The Best Of Bon Jovi”

Tiun diskon mi jam aĉetis antaŭ ĉirkaŭ kvar jaroj. Cetere denove temis pri uzita ekzemplero. La plej grava kanto estas “Keep The Faith”, kiu restis en mia memoro ekde 1992, kiam ĝi estis aktuala.

Sed kiel mi nur jarojn poste eltrovis, la kompaktdisko ne enhavas ĉiujn disketojn – simple estis jam tro multaj. Inter la mankantaj kantoj troviĝas ĝuste tiu, kiun mi unue konis, nome “Born To Be My Baby” el la jaro 1988. Tial mi fine de decembro aĉetis la albumon “New Jersey”.

Ke Bon Jovi estas la artisto, kiu ludis tiun kanton, fakte mi eksciis nur pro tio, ke la grupo J.B.O. mencias tion en sia kanto “Medtl-Gschdanzl“. Kaj tiun kanton mi konas tra disko, kiun mi nur aĉetis antaŭ unu jaro.

Mi legis en la gazeto…

La retejo www.myspace.com ŝajne estas la nova TTT-ejo por muzikŝatentoj kaj muzikistoj. Unue mi memoras tiun retejon pro la grupo Thy Majestie. Mi ligis al la paĝo dum la pasintjara dulingva recenzo.

Myspace tre similas al la antaŭa mp3.com, sed ŝajnas pli bona: Pli facilas registriĝi. La retejo ekzistas en pluraj lingvoj. Aktualigoj, kiujn oni faras sur sia paĝo, aperas multe pli rapide publike. Uzantoj havas pli multajn eblojn.

La plej grava kritikpunkto laŭ mi estas, ke CSS/HTML malbone funkcias. Estas tre malfacile difini proprajn kolorojn por sia paĝo. Ĉe mp3.com necesis nur plenigi kvar kampojn kaj ĉio tuj funkciis.

Male al mp3.com, Myspace ankaŭ estas por nemuzikistoj. Ankaŭ ekzemple simplaj muzikŝatantoj kaj homoj, kiuj ne havas iun muzikon por publikigi, povas krei propran paĝon. Kolego de mi montris al mi sian paĝon. Tio finfine konvinkis min, krei tie konton.

Mi aldonis tri kantojn: Klara blua akvo, Nokta vivo (la novan mikson) kaj unu Dolchamar-remikson.

Post preskaŭ du monatoj ĉe Myspace, mi estas tre impresita pri la amaso da homoj, kiujn oni renkontas tie. Kompare al aliaj TTT-ejoj pri muziko, tie aktivas konataj artistoj same kiel Esperanto-muzikistoj. La plej agrabla surprizo fakte estis Martin Wiese de Persone. Antaŭe ĉefe Bertilo Wennergren estis aktiva en la reto. Nun ankaŭ Martin agas kaj reagas.

Post mia pledo, cetere ankaŭ Vinilkosmo kreis paĝon tie. Myspace estas vaste uzata de diversaj diskeldonejoj.

Sed kion fari per per la malnovaj MP3-TTT-ejoj, kie mia muziko troveblas? Mi pripensas forigi ilin:

Fakte mp3.com.au povus resti kiel nura, ĉar ĉe Myspace eblas nur oferti kvar kantojn. La Aŭstralia paĝo estas la teknike kaj aspekte plej bona paĝo. La paĝo ĉe “Podsafe music network” – malgraŭ miaj unuaj atendoj – ne kreis multan reagon krom ĉe la komenco. Ĝi tamen estas ebla alternativo.

Mi ja bezonas ordigi, devus purigi tuj

La rilato inter ordo kaj ĥaoso ne nur estas filozofia temo, sed evidente havas altan valoron en la ĉiutaga vivo de artisto. Dum mia studado en Catania (Sicilio), Hispanino diris al mi ke en ordo ne povas ekzisti arto. Mi opinias tute male ke ĝuste iom da ordo vaste helpas ekzemple al muzika aktiveco.

Ĉe ĉiu el miaj muzikaj projektoj mi havas iun liston, paperon ktp. kie mi provas skribe fiksi la aktualan staton de la aferoj. La truko konsistas en tio, trovi la ĝustan rimedon, ne ian. Tiam indas investi certan kvanton da laboro nur por ordigado. Certan scion oni nur akiras per superrigardo.

Dum la pasintaj semajnoj mi finfine denove pasigis horojn aktualigante la HTML-dosierojn pri mia samplobazita muziko kaj la samplaĵo-kompaktdiskoj, kiujn mi uzas, same kiel la projekto-dosierujojn kiuj enhavas kantojn en plej diversaj kreiĝofazoj. Tio ĉiam trankviligas min, ĉar mi vidas aferojn pli klare poste. Samtempe mi pli bone konscias pri tio, kiujn kantojn eblas kiel antaŭenigi. (Dum la ordigado, mi elprovas foje dekojn da pecoj.)

Kelkajn projekto-dosierojn eblas forigi, ĉar ili montriĝis tute eksdataj kaj ne enhavas plu iun ekskluzivan ideon. Aliajn mi renomigas, tiel ke la novaj nomoj pli evidente montras, pri kio temas.

Lastatempe mi eĉ komencis tabelon pri samplaĵoj. Por kompreni ĝian utilon, necesas scii ke foje diversaj kompaktdiskoj enhavas similajn aŭ samajn samplaĵojn, sed ne ĉio troviĝas sur ĉiu disko. Kompreneble mi ofte volas ekscii rapide, kiujn samplaĵojn mi uzis en kiu projekto kaj kiuj samplaĵoj sur diversaj diskoj kongruas unu al la alia (laŭ la nomo). Simpla tabelo tuj liveras la bezonatan superrigardon kaj subtenas inteligentan uzadon de la sonmaterialo.

Ni estas sur la strato nenien

Iam dum mia studotempo en Paderborn mi pensis, ke “Just a girl” estas pli frua kanto de la grupo, kiu ludis “Lovefool”. Sed la unua kanto estas de “No Doubt”, la dua de “The Cardigans”. Ial mi inklinas intermiksi la kantistinojn de tiuj grupoj. Nu bone, ambaŭ virinoj estas blondaj, sed tie jam finiĝas la simileco.

Sed la afero iĝis eĉ pli terura. En 1999 The Cardigans kune kun Tom Jones reludis malnovan kanton de “Talking Heads” kun la nomo “Burning down the House”. Kvar jarojn poste No Doubt reludis malnovan kanton de “Talk Talk”. Pri tio mi ja skribis pli detale antaŭ monato. Kiam mi ankoraŭ ne bone memoris la nomojn de la originaj grupoj, mi ankaŭ intermiksis “Talking Heads” kaj “Talk Talk”! Tio okazis ĉefe pro la apero de “Talk” en ambaŭ nomoj, kiel mi supozis.

Sed ankoraŭ ekzistas alia kialo, kiel mi feliĉe eltrovis antaŭ kelkaj semajnoj. Al mia frua ekiparo por mia DĴ-aktiveco apartenas kolekto da diskoj el la serio “Party Power Pack”. Entute temas pri ses eldonoj kun po du diskoj. Memorante ke la kanto “It’s a Shame” de Talk Talk troviĝas sur la kvina volumo, mi ankoraŭfoje rigardis la titolliston. Kaj kion mi rimarkis? Tuj apude troviĝis “Road to Nowhere”, kanto de “Talking Heads”. Do tiuj du grupoj vere troviĝas tre apude – almenaŭ en mia muzikkolekto…

Estu pretaj

Lunde vizitis min amikino, kun kiu mi regule praktikas luktosporton, por spekti mian aperon en la televido (per la rimedo de videokasedo). Jam antaŭe ni iam estis babilantaj pri Esperanto sed ŝi denove montris multan intereson, eĉ rilate al Esperanto-muziko.

Tial je la fino mi prezentis al ŝi tri Esperanto-kantojn. Ĉar kordo de mia malnova akustika gitaro daŭre estas rompita, mi uzis nekonektitan elektran gitaron de Sebastian.

“Ska-virino” de Esperanto Desperado estis bona kanto por komenci. Sekvis “Mi kaj ŝi” de Amplifiki kaj “Longe for” de Persone. Kompreneble mi iomete klarigis la enhavon de la lastaj du kantoj.

Al la amikino tre plaĉis la prezentado kaj ŝi demandis, kiam eblas spekti kaj aŭdi min kun tuta rokgrupo. Ebla okazo estos en oktobro, dum la 100jara jubileo de Esperanto en Münster.

Ni estas perditaj en muziko

Dum la pasinta semajnfino denove okazis festo en mia amikaro. Ĉifoje ĉeestis relative malmultaj homoj, sed la etoso tamen iĝis tre bona dum la vespero.

DĴ Arafat iam surmetis mian “It’s my life“-remikson! Li diris ke li ege ŝatas ĝin.

Daŭriĝis la lastatempa evoluo ke oni nun denove ludas pli ofte elektronikan muzikon el la 1990aj jaroj. Ŝajne la tempa distanco al tiu jardeko estas jam sufiĉe granda por fari tion. Mi promesis trarigardi mian propran muzikokolekton por estontaj kontribuoj. Krome mi vere devas pripensi, kiuj kantoj tiatempe estis famaj aŭ fifamaj. Muziko laŭ iu certa temo dum duona aŭ unu horo plaĉas al mi.

Mia bona amiko Holger jam proponis ion tian por la diskoteko de la Internacia Seminario kaj rekte diris ion pri muziko el la 1990aj jaroj. Ankaŭ Vera “MC IJS” Acsádi havis ideon, kiu alcelis ion similan.

Televid’ reklamas la silenton nun

Pasintan mardon mi estis en la televido, pli precize en la plej grava Germana televidstacio ARD. Dum kvin minutoj mi aperis kiel persono kun sekreto en la elsendo “Pssst“. Mia sekreto estis, ke mi estas denaskulo.

Kiel mi entute sukcesis esti en tiu elsendo? Mi estas granda ŝatanto de “la Harald-Schmidt-spektaklo“. La TTT-paĝoj de tiu elsendo ankaŭ havas virtualan “universitaton” (plia parodio), en kiu mi enskribiĝis. De tempo al tempo mi ricevis retleterojn, kaj fine de novembro oni petis la studentojn kontakti la produktantan firmaon Bonito TV, se oni estas io speciala, kapablas fari ion specialan aŭ spertis ion specialan. Oni serĉis kandidatojn por 12 novaj elsendoj de “Pssst”, kiun oni reaktivigis post pli ol dekjara paŭzo.

Tuj mi respondis kaj skribis pri mia denaskeco. Unu tagon poste sinjorino de Bonito altelefonis min, demandis kelkajn detalojn kaj jam diris, ke mi estas inter la plej certaj kandidatoj. Fine de januaro oni denove kontaktis min kaj anoncis la daton kaj lokon de la surbendigo.

La 3an de februaro, mi vojaĝis al Kolonjo. En la studio 449 okazis la produktado de tri elsendoj dum unu tago. Mi aperis en la tria kaj havis tempon por spekti la aliajn du. Estis bone, ke oni invitis min je tiom frua tempo, ĉar tiel mi alkutimiĝis al la studia ĉirkaŭo kaj tute ne estis nervoza.

Kelkaj el la aliaj gastoj estis aparte interesaj: Interalie mi renkontis Babrak Wassa, la komponiston de la himno de Afganio. Necesas memori ke en Afganio muziko estis malpermesita ĝis la falo de la Taliban-reĝimo. La himnon oni aŭskultigis dum la dua elsendo kaj ĝi tre plaĉis al mi.

Kune kun mi en la tria elsendo aperis Gisela Lauenroth, 84-jara virino kiu laboras ekde pli ol 30 jaroj kiel DĴ! Mi iomete babilis kun ŝi kaj post du minutoj mi jam sciis, ke ŝi posedas la veran DĴ-laborfilozofion: La teknikaĵoj estas duarangaj; ĉefe gravas, ke la homoj amuziĝas. Necesas koni la guston de la publiko. Ofte oni pripensas, ĉu fini sian DĴ-karieron, sed post kiam oni komencis, oni neniam povas rezigni pri tio!

La ludo “Pssst” cetere funkcias jene: La moderatoro Harald Schmidt priskribas la sekreton per unu frazo (kutime dusenca, precipe maldeca). La teamo, kiu ĉe mi konsistis el Manuel Andrack, Nathalie Licard, Charlotte Roche kaj Herbert Feuerstein, rajtas nur fari “Ĉu…?”-demandojn. Unue ĉiu el la kvar havas tri dek sekundojn, post kiuj anasa fajfilo signalas la finon. Post la vico de ĉiu sekvas malferma rondo, en kiu ĉiuj samtempe rajtas demandi. Se ili post tio ne divenis la sekreton, la moderatoro diras ĝin.

Fakte en la unuaj du elsendoj la teamo divenis nenion kaj estis iom ĉagrenita. (La sekretojn de la famaj gastoj mi ne kunnombru, ĉar ili estis ĉiuj tri triviale facilaj.) Tial Harald Schmidt iom pli helpis en la tria elsendis, tiel ke ili malkovris ĉiun sekreton.

Poste mi ankoraŭ trinkis – kiel nura el la gastoj – kelkajn bierojn kun la produktanta teamo. Tiam mi babilis iomete kun Manuel Andrack kaj Nathalie Licard. Pluraj kunlaborantoj demandis detalojn pri Esperanto kaj la reago estis tre pozitiva. Nathalie Licard estis tre impresita, kiam mi menciis plurajn Francajn artistojn, kiujn ŝi konas kaj kiuj faris Esperanto-albumojn.

La eĥo al mia prezentiĝo en la elsendo estis tute pozitiva. Homoj laŭdis mian suverenan, naturan, tipan kaj humuran manieron. Cetere ekzistas pluraj video- kaj DVD-surbendigoj de la elsendo en mia amikaro.