Solaj riveroj fluas al la maro

Kiam mi skribis pri muziko el Levis-varbado dum la 1990aj jaroj, mi menciis unu ekzemplon kun kanto el la 1960aj jaroj. Sed same okazis en alia varba?o (mi ne plu memoras, por kio), en kiu videblis kisanta paro en rolanta a?to.

Righteous Brothers: Unchained Melody

La frazoj pri la riveroj, kiuj fluas al la maro, memorigas min pri Miss Sarajevo de U2. Tie ili anka? aperas en la ponta parto.

Interese cetere, ke la origina versio de la kanto datas el la 1950aj jaroj. Mia impreso, ke tiastila muziko fajni?is en la jardeko poste, ricevis konfirmon.

Ho, estas tiom perfekta tago

Post la festo kun muziko el la 1990aj jaroj, mi des pli sentas min motivigita kompletigi mian muzikokolekton rilate al tiu jardeko. Al la neforgesebla elektronika muziko el tiu jardeko – kaj anka? al la muziko de mia generacio – apartenas la kanto “Born Slippy” de la Underworld. La amiko de mi, kiu ofte aüskultigas al mi elektronikan version, jam estis avertinta min pri tiu grupo. La kanto i?is fama pro sia uzi?o en la filmo Trainspotting.

Underworld: Born Slippy (NUXX)

Anta? kelkaj tagoj, mi a?etis la son?puron en magazino kun uzitaj diskoj. Fakte poste mi eltrovis ke e? ekzistas du albumoj kun la son?puro. La dua disko tamen enhavas nur kelkajn kantojn el la filmo, kiuj ne aperis sur la dua disko, kaj krome alian materialon. (Tamen tio restas interesa temo por la estonteco – son?puro sur pli ol unu disko.)

Alia grava muzika?o el la filmo, kiun mi konas kaj ?atas ekde pli ol dek jaroj, estas Perfect Day de Lou Reed. ?i estas kontra?deprimiga kanto, tiom bone ?i sonas.

Kaj ?irka?e en la akvo floras rozoj

Iom post iom mi elprovas pli multe dum mia intenco por la nova jaro, unufoje semajne eliri. Pasintan fojon mi iris al koncerto en kultura kafejo/trinkejo. Hiera? mi la unuan fojon dum tiu serio vizitis koncerton de grupo, kiun mi jam konas, kaj kiu estas sufi?e fama en Germanujo. La muzikon de Subway To Sally mi konas jam ekde fine de 2001.

Kvankam kelkaj kantoj de ili pla?as al mi, mi neniam anta?e estis ?e koncerto. Sed en Ultimo, la urba magazino por Münster mi legis, ke ili koncertos en akustika konsisto kun du gastmuzikistoj, kaj ke estos la lastaj aperoj sursceneje en tiu formo. La turneo nomi?as “Nackt II” (“Nuda II”) kaj la nunaj koncertoj jam estas aldonaj al tiuj, kiuj okazis en 2010. Anta? kelkaj jaroj ili jam prezentis sin la unuan fojon sen elektraj gitaroj kaj elektra baso – tiasence “nude”.

Tiu anonco kaptis mian intereson. Mi ?iam opiniis, ke Subway To Sally havas bonajn melodiojn kaj bonan kantadon, sed ke foje la muziko estas tro malmola. Ne ke mi ?enerale ne ?atas fortan muzikon – ekzemple mi siatempe ege ?uis la koncerton de Krio de Morto! Sed la? mi, la fajneco iomete suferis pro tio.

Subway To Sally: Nackt II (akustika turneo)

La koncerto okazis en la Jovel (la? loka urba dialekto la vorto por “bona”), en kiu mi anka? ne estis anta?e. Dum jardekoj la Jovel estis diskoteko, sed anta? kelkaj jaroj ?i fermi?is. Poste oni malfermis ?in denove je alia loko proksime de la granda kinejo kaj la haveno. Tien mi biciklis. Survoje mi jam preterpasis la unuajn personojn, kiuj estis vestitaj tute nigre. Mi mem portis t-?emizon de mia unua metalroka festivalo.

Jam dum la unua rigardo en la ejo mem mi rimarkis, kiam multaj virinoj estis venintaj. La kli?o, ke tiu speco de muziko nur estas por frustritaj meza?aj viroj, evidente ne ?ustas. Mi anka? vidis personojn, kiuj certe jam havis 50 a? e? 60 jarojn, kaj junulojn, kiuj certe estis sub 20-jaragaj. Entute la homoj faris bonhumuran, pacan impreson.

Mi ne scias, kion entute mi tute timis anta?e a? kial mi estis malcerta pri mia decido. Subway To Sally donis absolute brilan koncerton. Ili ravis min ekde la unua kanto. ?iam, kiam mi pridubis mian agrablan impreson, mi mezuris, kion mi pensis kaj sentis, kaj ?iam konkludis, ke ?io estis ?usta.

La sono estis bonega, ?ar malgra? la grandeco de la halo eblis ?ion bone kapti relative for de la scenejo. La instrumentoj restis bone percepteblaj kaj ne dronis en iu bruoma?o. La altkvalita kantado ebligis bonan komprenon de la teksto. Tie denove montri?is la avanta?o de grupo, kiu kantas en la germana, mia alia gepatra lingvo krom Esperanto. La tekstoj ofte estis seriozaj kaj melankoliaj a? pasiaj – kaj tu?is mian koron.

Multaj homoj kunkantis, aliaj dancis. Entute la etoso estis dekomence impresa. Oni bone rimarkis, ke la punliko tre ?ojis esti tie, kaj ke por la bando tre gravis, ke la homoj amuzi?is. Multajn refrenojn mi ne konis – tute kontra?e al la plej granda parto de la spektantoj – sed foje mi tamen kapablis kunkanti, ekzemple ?e “Die Rose im Wasser” kaj “Ohne Liebe”, kiun mi konas de la albumo “Hochzeit”.

Subway To Sally: Ohne Liebe (vive)

Post du horoj kaj duona fini?is la koncerto. Subway To Sally estis ludinta multajn aldonojn, interalie “Julia und die Räuber”, kiu estas la plej fama kanto de la grupo.

Mi a?etis skatolon kun la DVD kaj la KD de tiu turneo, same kiel t-?emizon. Tiu montras lorenokrucon, kiu tamen tre similas al la patriarka kruco, kiu trovi?as en la flagoj de Hungarujo kaj Slovakujo. Mi tre ?atas, ke la nigra ?emizo ne montras iun kontra?kristanan motivon, sed iun, kiun mi povas interpreti pozitive.

Entute la vespero nekredeble pla?is al mi. Kaj nun atendas min ankora? DVD kaj KD por spekti respektive a?skulti dum alia tago.

El la malhelo mi komprenas la nokton

Kiel mi jam skribis anta? jaroj, al mi tre pla?as la kanto Aníron (theme for Aragorn and Arwen). ?i estas mia plej ?atata muzika?o el la son?puro por la unua filmo de la “La mastro de la ringoj”-trilogio. Enya kantas en la elfa lingvo! Tiom trankvila kaj reva estas muziko kaj kantado, ke la kanto i?is parto de mia kompilo de Irlanda kaj ambjenta muziko.

Nun mi hazarde malkovris novan, pli longan version de ?i, sen miksi?o kun la kroma filmmuziko de Howard Shore. Kutime mi preferas originajn versiojn, sed mi ?atas, ke nun ekzistas anka? memstara surbendigo.

Enya: Aníron (nova versio)

La muziko sin movas apena?

Jam hiera? mi skribis pri kanto el la 1980aj jaroj, kiu por mi restas klasikâjo. ?i fakte havas ?emelan kanton, ?ifoje en la itala:

Matia Bazar: Ti sento

Dum jardekoj restis en mia memoro, per kiom da pasio la kantistino prezentis la tekston. Postaj famaj artistoj el Italujo kiel ekzemple Eros Ramazzotti devis fari al mi la impreson de duonkoraj pop?lagromuzikistoj. Vera Itala muziko, tio por mi estis ?io a? nenio.

Anta? preska? unu jaro, D? Arafat dum festo surmetis tiun ?i kanton kaj diris al mi, ke oni ofte subtaksas ?in. Mi tre ?ojis a?skulti ?in denove.

Ella, ?i havas ?in

Kiel mi jam kelkfoje menciis, des pli dum la pasintaj monatoj, la 1980aj jaroj estis la tempo de mia muzika veki?o. ?ion postan mi mezuras la? ?i.

Unu afero, kiun mi apena? komprenis poste, ekzemple estis: Kial eksonas tiom malmultaj muzika?oj, kies kantado ne estas en la angla?

Jen unu grava ekzemplo, kiun mi neniam forgesis. ?is hodia? mi opinias, ke ?i apena? perdis ion de sia origina forto, e? konsiderante la popmuzikan akompanon, kiu estas tipa por la 1980aj jaroj:

France Gall: Ella elle l’a (pli bona sonkvalito)

France Gall: Ella elle l’a (origina video)

De tiu kanto ekzistas reludversio de Kate Ryan. Mi ?atis ?iajn unuajn du kantojn, kiujn mi a?skultis komence de 2003. Sed poste mi ricevis pli kaj pli la impreson, ke ?i rekantas ?ion en la franca, kio iam ajn publiki?is kaj havis sukceson ekster la franclingvaj landoj!

Jaroj de malvarma blanka ne?o

Da?re validas mia intenco por la nova jaro, almena? unufoje semajne iri eksteren vespere por viziti koncerton, spekti filmon a? fari ion similan. Pasintan fojon ekzemple mi iris al la kinejo.

Vendrede mi vizitis la kulturan kafejon (aü trinkejon) SpecOps. ?i trovi?as tie, kie en somero 2009 ankora? estis diskovendejo. Mi memoras tion, ?ar mi vizitis ?in dum siaj lastaj tagoj kaj ankora? a?etis kompaktdiskojn tie. Pri ili indas skribi alian fojon.

En SpecOps okazis koncerto de Me and Jules el Lepsiko. Kiam mi legis tion anta?e, mi pensis: Imprese, ili veturos tiom longan vojon nur por prezenti?i en tiom eta loko. Kaj estos interese ekkoni plian grupon el tiu urbo – tio estas, aparte de 42 el Lepsiko.

Kiam mi poste parolis kun la duopo Philipp Lorig kaj Julia Diederich, mi eksciis, ke ili origine venas el Trier, sed ke la klavaristo nun lo?as en Lepsiko. Sed li veturis la tutan vojon ?i tien por koncerti en Münster kaj unu tagon poste en Kolonjo.

Me and Jules: Melodica

La? la stilo – elektronika popmuziko kun viva gitarludado – ili plej similas al Inicialoj DC. Aldone la viro ludas klavaron. La muzikado – precipe la gitaro – pla?is al mi, same parto de la kantado. Ili havas la saman problemon kiel The Tom: Germanoj, kiuj verkas kaj kantas tekstojn en la angla, ne ?iam sukcesas brile. Tamen ili faris tre ?arman kaj simpatian impreson.

Post la koncerto, mi atendis, ?is ili forportis la instrumentojn kaj ?iujn teknika?ojn. Tiam mi a?etis la demokasedon (jes, kasedon!) demokasedo (jes, kasedo!) “S/T Cassette”. La kasedo estis en pakâjo. Aldone kun ?i venis kasedo-libreto kun tekstoj, desegna?o kaj kun kodo por el?uti ?ion el la interreto, kaj butono por meti al la ?emizo. Tiu lerta kunmetado tre agrable surprizis min.

Me and Jules: Lovers

Cetere anka? la unuafoja vizito de la kafejo montri?is bona. Tie haveblis bonaj senalkoholaj trinka?oj, kiujn mi ankora? ne estis elprovinta anta?e. Mi sidi?is ?e libera tablo kaj uzis la tempon ?is la koncerto por legi la aktualan numeron de Ultimo, la urba magazino de Münster. Nun mi konas novan interesan lokon – kaj tio estas unu cela de la novjara promeso.

Vi juvelo ?e la Aa

Hiera? mi jam menciis kanton pri mia hejmurbo Münster. Fakte tuj poste mi trovis alian. Dum la unua estas verko de kanta?toro, la dua estas hiphopo! Unu momenton, ?u mi ne ridis anta? jaroj, kiam publiki?is hiphopa kanto pri Paderborn, mia lo?urbo kiel studento? Jes, certe! Sed tiu kanto estis mortserioza kaj tial faris ridindan impreson. La kanto pri Münster estas bonhumura, e? iomete kiel somera kanto.

Soulman Seether – Mein Muenster by Soulman_Seether

Mi estas tre impresita, kiom multajn pensojn kaj sentojn de mi tiu artisto vortumas:

La plata lando signifas, ke oni facile vidas la horizonton. Oni ?iam konscias, ke tie trovi?as aliaj urboj kaj landoj, kaj ke aliaj homoj lo?as tie. Tiel ?io estas konektita kaj oni estas parto de la mondo. Tiun penson mi ?iam ?atis.

Kiu opinias, ke Münster havas malbonan veteron (tro multan pluvon), tiu neniam lo?is en orienta Vestfalujo. Tion mi povas konfirmi post miaj jaroj en Paderborn!

Oni ne bezonas longe veturi, por vidi la naturon. Kaj la biciklo estas la plej rapida trafikilo en la urbocentro. Same kiel en la alia Münster-kanto, li mencias la lokan Pinkus-bieron en la refreno.

La kantisto rakontas, ke la urbo inspiris lin tiamaniere, ke li muzikis kaj malamis. Tre interese!

Lia stilo memorigas min pri Gentleman kaj germanlingva hiphopo el la malfruaj 1990aj jaroj. Bone, ke tiu maniero, produkti hiphopon kaj mondmuzikon, ?ajne da?re ne nur interesas min!

Tiu damna vila?a?o

Anta? kelkaj tagoj mi trovis kanton pri mia hejmurbo Münster. La akompanaj bildoj kaj videoj montras diversajn lokojn kaj scenojn.

Johnny Ketzel & sein Schließer: Dies verdammte Nest

Ekzistas alia video kun la kantoteksto en la priskribo. Tie oni anka? vidas la kantiston. Li mencias la lokan bierospecon Pinkus kaj simplan verson: Tutegale, kien oni iras en Münster, oni devas atenti, ne i?i viktimo de trafikakcidento – pro biciklo!

La artiston Johnny Ketzel mi tute ne konis anta?e. Tio des pli montras, kiom multa restas por malkovri en Münster.

?iu rivero, kiun vi provis transiri

Mi jam skribis pri la koncerta albumo LeftRightLeftRightLeft kaj la studioalbumo Viva La Vida de Coldplay. Tial nun nepras mencii la albumeton “Prospekt’s March”. ?i aperis fine de 2008, do kelkajn monatojn post “Viva La Vida”, kaj estas forte ligita al ?i.

Unue, ?i havas similstilan eksteran aspekton: La albumonomo aperas en la sama skribmaniero. La malanta?o konsistas el pentra?o, ?ifoje “La batalo de Poitiers”. Due, ?i enhavas kanton, kiuj iam estis verkitaj kaj surbendigitaj por la albuimo mem, sed je la fino tamen ne aperis sur ?i. Trie, kelkaj kantoj de la albumo retrovi?as sur la albumeto, sed en alia versio. La muzika stilo ?iel ajn restas la sama. Kaj “Viva La Vida” vendi?as anka? en luksa versio, kiu enhavas la kompletan “Prospekt’s March”.

Tial ne havas sencon, priju?i la albumeton sendepende de la albumo. Fakte por mi ?i ne estas memstara, sed bonega aldono.

Coldplay: Glass Of Water

Aparte a?skultinda estas “Glass Of Water”, kiu montras la samajn kvalitojn kiel la kantoj, kiuj plej pla?is al mi de la albumo mem. Cetere ?i estis unu el la kantoj, pri kiuj mi sciis, ke ili estis e? jam anoncitaj por “Viva La Vida”. La sama direblas pri “Rainy Day”, en kies refreno aperas belegaj, fortaj ar?instrumentoj.

Coldplay: Rainy Day

Same kiel sur la albumo aperas du kantoj en unu trako, inter ili la titola kanto de la albumeto. “Lost+” sonas kiel la origina “Lost”, kun la sola diferenco de repado fare de gastmuzikisto.

Entute mi forte rekomendas “Prospekt’s March” en kombino kun “Viva La Vida”, ?ar ili apartenas kune. Mi tre ?ojas, ke haveblas pli da materialo en la sama stilo kiel la brila albumo.