Kategoriaj arkivoj: Senkategoria

Mi vidas ?ion nun en tute nova stat’

Hodiaŭ estas io vere notinda. Unue ŝajne nur eta afero, sed ĝi signifas multon en mia vivo. Mi finis novan kanton.

Post kiam mi estis finpolurinta miajn du kontribuojn por la “Elektronika Kompilo” en julio 2002, mi apenaŭ finis ion novan, kaj ekde januaro 2003, fakte eĉ nenion.

Kaj dum la pasintaj monatoj, mi tute ne verkis. Do mia muzika aktiveco en centra kampo haltis. Tio tre pensigis kaj timigis min.

Ĉu nur temus pri intertempa afero? Sed tiom longe mi neniam paŭzis antaŭe. Ĉu eble nur mankis la ĝustaj cirkonstancoj? Sed en la pasinteco, mi sukcesis verki kelkajn de miaj plej bonaj kantoj eĉ sub mirinde malbonaj kadraj kondiĉoj.

Ĉu mi eble perdis volon pluverki? Nu, mi evidente havis la volon, alikaze mi ja ne zorgiĝus tiom. Mi timis ke post la “Elektronika Kompilo”, mi estus kiel brulinta fajrolignaĵo – sen forto, sen estonta utilo, por ĉiam perdinta la eblon brili.

Nun mi eltrovis ke ne estas tiel, sed mankis al mi la du aferoj gravaj por ĉiu artisto: inspiro kaj motivigo.

Ambaŭ mi longtempe ne trovis… fakte mi opinias, ke ne eblas trovi ilin, ili nur povas trovi min. Kaj nun juna virino redonis ilin al mi.

En nur kelkaj tagoj, mi finis acidĵazan pecon, kaj havas la kapon plena je konkretaj ideoj kiel fini aliajn baldaŭ. Mi ne plu devigite staras je la sama punkto. Mi iras antaŭen.

Mi ankoraŭ pripensas ĉu enretigi la acidĵazan pecon. Ĉiukaze antaŭe mi devas trovi bonan titolon.

Sed unue mi volas ĝui tiun ĉi momenton da kontenteco. Tiaj momentoj estas kiel diamantoj, tre maloftaj en la vivo, do oni bone konsciu pri ilia valoro.

Revenu al tio, kion vi ?atas plej

Kun sufiĉa dormo (8 horoj kaj ne 6-5) la tuta mondo aspektas denove pli bone. Kion Bilbo diris en “La Mastro de la Ringoj”? Li sentis sin kiel butero, ŝmirita sur tro da pano? Tiel mi ankaŭ pensas pri mi, kiam mi havas tro multan streĉon kaj havis tro mallongan dormon. Sed sincere: Kompreneble mi mem kulpas pri streĉo kaj dormomanko, ĉar streĉon plej ofte mi kaŭzas al mi mem pro mia idiota pensmaniero, kaj plian dormon mi povus akiri per pli frua enlitiĝo. Do la kulpanto jam estas trovita, nun necesas nur konkludi konkretajn paŝojn.

Hieraŭ alvenis du KDj de “Die Ärzte” por mi. Nun mi de neniu alia grupo havas tiom multajn diskojn (ses entute). Sekvas EAV kun po kvin, poste Queen kaj Marillion kun po kvar (Greatest Hits I + II de Queen mi aĉetis kiel duoblan KDn, kiun mi nur kunnombras unufoje, kaj la bonusan diskon de Marillion mi ne enkalkulas), U2, Blind Guardian, Chicane, kaj Jovanotti kun tri (ĉe BG, Chicane kaj Jovanotti po unu disketo) kaj de “The Beatles” dufoje 2 KDjn (do entute kvar diskoj). Esperanto-artistojn mi ne enkalkulas, ĉar mi ofte ne devas pagi la diskojn, sed ricevas recenzo-ekzemplerojn.

Kion signifas la esprimo “Germana ironio”?
Extra grosse Portionen! Hodiaŭ mi volas skribi pri moralo kaj deco. Du hodiaŭaj okazaĵoj kaŭzis tion:

Unue artikolo pri la plej bonaj studentaj manĝejoj en Germanio de “Der Spiegel”. Mi alklakis la ligon al la kompleta teksto, atendante nenion krom seriozajn informojn. Kaj kion miaj surprizitaj okuloj devis vidi? Foton kiu montras la suprajn rondaĵojn de virino… sen iu vera ligo al la temo! Bone, la bildo estis varbafiŝo por la studentaj manĝejoj. Sed estas tiom memevidente, ke la varbaĵo alparolas la virajn hormonojn, kaj ke oni pro la sama kialo metis ĝin en la artikolon. La slogano “Extra große Portionen!” (“speciale grandaj porcioj!”) kompreneble alcelas la manĝaĵon, sed supre de tia bildo ĝi pensigas al la virinaj formoj.

Due la dorsflanko de “La Ondo de Esperanto” (januaro 2004, numero 111) montras i.a. unu tute kaj unu ŝajne parte nudan virinon. Kiel tio rilatas al Esperantujo? Ĉu la fotinto (Andrej Budnik el Kaliningrado) kaj la redaktoro pensas, ke virinoj sur varbiloj bonefikas?

Antaŭ kelkaj monatoj, mi jam rimarkis similan evoluon en “revuo Esperanto“, kies redaktanto preferis montri belajn virinojn anstataŭ pli multajn Esperanto-objektojn. Se tiu tendenco daŭriĝas, iam la novuloj ne plu venos pro la Esperanto-flago sed por renkonti atraktivajn, interesajn homojn! Tio estos la fina de la “tradicia” Esperanto-movado, kiel mi ĝin konas!

Kia penso ke mi, 27-jara fraŭlo, ŝatus vidi fotojn de belaj virinoj sen iu pli profunda kialo aŭ praktikus Esperanton por renkonti virinojn kaj flirti kun ili!

Ho amiko, min mankas e? plor’

Ekde nun pretas nova kanto por “La Kuracistoj“: Solege en la nokt’ (origine “Alleine in der Nacht”)! Mi poste iam enretigos ĝin… ĉiukaze tiu traduko postulis multan laboron kaj daŭris longan tempon. La lasta muzika afero kiun mi faris en 2003, cetere.

Nun mi atente rigardas mian MP3-aron de “Die Ärzte” kaj pripensas, ĉu indas traduki iun plian kanton (indas en la senco “ĉu mi vere volas“). Ĉu mi denove dum monatoj rigardu al duone tradukita teksto, kiu ŝajnigas al mi la fintradukadon kvazaŭ devon? Mi prefere demandu min, kion mi volas, ekzistas multaj alternativaj okupoj en muzika Esperantujo.

Pri la naturo de kantotradukado indas citi aliajn pensojn kiujn mi jam skribis kiel komenton en la taglibron de n_true:

>>Multaj homoj demandas min “Kial vi ne esperantigas la kanton XY?”. Al tio eblas ĉiam respondi la saman: Bona traduko postulas kutime multan tempon. Plie tradukado ne dependas de volo kaj energio (kion ŝajne multaj supozas), sed de inspiro kaj ideoj. Verŝajne nur tiuj, kiuj jam mem sukcesis bone traduki kanton, scias, kiom necesas.<< Tre bonajn konsilojn pri la tradukado de kantoj donas Roel Haveman, ekzemple:

“Oni atente zorgu pri tio, ke la akcentoj de ?iuj vortoj en la traduko precize koincidu kun la akcentoj de la originalo. ?e tio oni konsciu, ke en Esperanto la anta?lasta silabo de ?iu vorto estas akcentita, kaj ne la lasta (kiel ekz-e francoj foje emas fari).”

Kiel mi refoje konstatas dum renkontiĝoj, ne ĉiuj sekvas tiun konsilon. La publiko ŝajne tute ne atentas pri tio. Lingva kvalito ne gravas, ĉar apenaŭ iu konsideras ĝin grava.

Tio (kaj ankaŭ aliaj aferoj) igas min pensi pri profunde: Ĉu vere indas esti aktiva kiel artisto en Esperantujo? Por aliaj, jes. Sed ĉu por mi?

Se mi legas mian liston da aktivaĵoj, iel mi opinias, ke mi faras tro multajn aferojn samtempe. Kelkaj homoj ne komprenas, kiam mi volas malpli aktivi, ke mi eble mem volas elekti, kion mi faras, kaj ke foje mi ne havas tempon por io al preferas iom da privata vivo ( = amuziĝo!). Kaj ĉar ĉiu tasko kies plenumon mi promesis ŝajnas al mi devo, mi nur povas malvenki je la fino: Aŭ mi malsukcesas, aŭ mi je la fino “ja nur faris la atenditan minimumon”. Mi estas tro zorgema kaj cerbumema pri ĉio, se aliaj homoj fajfas pri kvalito aŭ detaloj, tio des pli suferigas min.

Mi ne volas mencii ĉiujn detalojn kaj kialojn, sed mi estas lacega, korpe kaj mense…

Venos la temp’, kiam la dezirado denove helpos

Min kaptis denove la kutimaj muzikaj aktivecoj:
– forsendado de tradukita kantoteksto por atendi korektojn
– aldonado de kantoj al mia kantokolekto
– verkado de samplobazita muziko
– recenzado de Esperanto-KDj
– difinado de novaj vortoj, i.a. la elektronikaj stiloj
– surpapera preparado de datumbazo pri Esperanto-MP3-dosieroj, pri kiu mi jam skribis pli frue.

Multaj aferoj samtempe, kaj mi nur mem ekkonsciis pri tio, kiam mi nun skribe fiksis tion.

Landoj en la mondo, kiujn mi vizitis (entute 17, aŭ 7%)

Kreu vian propran mapon kiu montras la de vi vizititajn landojn

Kiel facile videblas, mi estas Eŭropano. Nur unufoje en mia vivo mi forlasis mian hejman kontinenton por vojaĝi al Bona Espero en Brazilo. Sed krom tiuj tri semajnoj ĉirkaŭ pasko en 1995, mi ĉiam restis en pli malpli centra Eŭropo. Strange ke mia landolisto tiom bone respegulas mian identecon. Kaj iom embarase ke mi post tiom malmultaj vizititaj landoj tamen aŭdacas krei mian propran bildon pri la tuta mondo… nu, almenaŭ sincereco igis min ne kunnombri landojn, tra kiuj mi veturis, sed en kiuj mi eĉ ne unu tagon restis (ekz. Luksemburgo kaj Slovenio). Entute mi dirus, ke mi povas prijuĝi Germanion kaj (parte) Italion, ĉar mi en ambaŭ vivis kiel normala enloĝanto, ne nur kiel turisto. Ho jes, kaj kompreneble ankaŭ Esperantujon, kiu mankas sur la mapo (neniu miraklo) sed kiu tre gravas por mia vivo.

Ni volis for de l’ amaso

Mia fratino nun iĝis membro ĉe LiveJournal. Bonvenon, hirundo! Mi ĝojas ke mi finfine allogas mian unuan novan uzanton…

La bona muzika novaĵo: Mi estas finanta kompilon de legalaj, senpagaj MP3-dosieroj de “Die Ärzte“. Ili estas vere eksterordinaraj muzikistoj, ĉar anstataŭ batali kontraŭ interreta interŝanĝo de sia muziko, ili parte eĉ subtenas tion! Dum ĉiu materialo de oficialaj eldonaĵoj restas kopirajtigita, ĉiu pirata surbendigo estu senprobleme havebla. Tial “Die Ärzte” donacis la servilon www.kill-them-all.de al siaj adorantoj por tien meti MP3-dosierojn de koncertoj kiuj ne troviĝas sur unu de la oficialaj koncertaj albumoj.

La nomon “kill them all” (mortigu ilin ĉiujn) ili elektis pro la kutimo deklaro de la muzikindustrio, ke ĉiu “kopiado mortigas muzikon“. Laŭ la anoj de la grupo, tiu aserto estas tro simpla kaj ne validas. Eĉ male, se iu aŭskultas MP3-dosierojn de bona muziko, tiam li ekhavas la deziron akiri la KDn por ĝui ĝin plene. Tio kompreneble nur funkcias se temas pri vera albumo – kaj ne nur pri 1-2 famaj kantoj kun 10 aldonitaj plenigaj pecoj. Je la fino do ĝuste tiuj artistoj profitos de MP3, kiuj ne estas artefarite famigitaj tra la grandegaj muzikentreprenoj, sed vere meritas sian pozicion. Kaj al tiuj grupoj “Die Ärzte” certe apartenas.

Agrabla kromefiko de la MP3-servilo: Vendado de pirataj albumoj iĝas malfacila, ĉar preskaŭ neniu pretas pagi por io, kio senpage kaj legale troveblas rete. Kaj ĉar la koncertaj versioj ne estas tiom altkvalitaj kiel la kantoj sur KDj, la intereso je la originaloj des pli kreskas. Laŭ mi do temas pri efika rimedo por haltigi ĉiujn friponojn kaj helpi al la grupo profiti de sia muziko. Kaj fine ankaŭ muzikŝatantoj spertas grandan utilon – ili multe pli facile povas ekkoni muzikon kaj pli bone elekti, kion ili volas aĉeti.

Jes, vi estas bela kiel plej bela knabin’

Ekde hodiaŭ pretas versio 1.6 de mia kantokolekto. Nun ĝi enhavas tekstojn kaj akordojn de 105 Esperanto-kantoj.

Aldoniĝis la longe atenditaj kantoj de Esperanto Desperado, nome “Grava“, “Lando de amo” kaj “Feliĉe“, plie “Mola” de Duncan C. Thomson kaj Por la petinto, origine “Song for the asking” de Simon & Garfunkel, tradukita de Bertilo Wennergren.

Plie mi anstataŭis kelkajn kantopaĝojn, kiujn mi origine rekte transprenis de Stefan Burkert, per mem tajpitaj versioj. Tio koncernas la kantojn “IS“, “Sola”, “Ni renkontiĝos” kaj “Ska-virino“.

Estas vere mirinde, kion eblas trovi en aliaj taglibroj, se oni nur sufiĉe longe serĉas. Jam regula legado de aliaj LiveJournal-taglibroj kaj -komunumoj gvidas al foje tre frenezaj rezultoj.

Tra mi trovis beautfulnsanity. Ŝi publikigis en ŝia taglibro bildojn de si mem, kiuj efektive estas fotoj de juna belulino italdevena, do kun tre sudeca aspekto. Vere varmega!

Antaŭ kelkaj semajnoj, shougeki aldonis min al la listo de siaj LJ-amikoj. Mi estis scivolema, ĉar mi tute ne konas lin, kaj eltrovis, ke li havas similajn interesojn: internacia amikaro, stultaj ŝercoj kaj belaj virinoj estas daŭraj temoj; la lastaj cetere ofte kun bildoj. Interalie mi vidis fotojn de my_lode kaj kun surprizo konstatis, ke ŝi en unu enskribo mencias memfaritan fotogalerion kun ĉiam la sama motivo: ŝin mem, kvazaŭ dormanta junulino (blonda Svedino cetere). Min tre ravis la estetikeco de kelkaj bildoj.

Kritikantoj rajtas opinii, ke tiaj fotaroj estas tute vantaj; sed aliflanke mi ĝojas, ke dum hodiaŭaj tempoj la knabinoj estas tiom memcertaj kaj konsciaj pri sia aspekto ke ili mem metas fotojn interreten. Foje la moderneco alportas ankaŭ gajnon…

Iam mi estis trista tre

Ĝuste kiam la IS-bluso preskaŭ estis kaptinta min, ĉe la horizonto aperis aŭroro en la formo de du junulinoj kiuj kune kun mi pasis la vendredan vesperon. Unue ni ludis bilardon kaj poste ni rigardis ankoraŭ du filmojn. Eĉ se tio ŝajnas nur “etaj” aŭ “ĉiutagaj” aferoj – por mi ili tio ne estas, kaj ili malpezigis mian kaj menson kaj mian koron. Foje la vivo denove brilas, kiam oni tute ne atendus tion!

Tiom refreŝite mi povas skribi pri serioza temo:

Tim Renner forlasas Universal Music. Nu, tio unue ne sonas grave. Kiu estas Tim Renner? Kaj kiun sekvon havos lia foriro? Ja ĉiukaze nur temas pri unu el la grandaj muzikentreprenoj… ĉu oni ne entute povas fajfi pri ili?

Tim Renner estris la lokan sekcion de Universal en Germanio. Pro financaj kialoj, Universal planas malgrandigi la buĝeton por naciaj artistoj je 50%. Laŭ la artikolo ĉe “Der Spiegel”, tio signifus la maldungiĝon de 75% de la Germanaj artistoj kiuj havas kontrakton ĉe tiu entrepreno. Renner estis konata pro lia ago por pli bunta muzikgrupo, donante ŝancon al iom pli nekonformaj grupoj (inter ili ankaŭ “Die Ärzte”). Lia malsukceso do signifas, ke la muzikmerkato iĝas eĉ pli monotona, malpli eksperimenta ol antaŭe.

Ke la pli altrangaj gravuloj ĉe Universal prefere subtenas “internaciajn” artistojn signifas duan malbonon. Internacie sukcesaj artistoj plej ofte ne alportas kulturan pliriĉiĝon sed simple kantas en – la angla. Do ne temas pri batalo inter la “Germana” kulturo kaj iu “internacia” mondkulturaro, sed reale pri pli profunda adiaŭo de la aliaj lingvoj favore al la angla. Nur por ilustri kian flankan rolon havas la germana lingvo en Germanio: Nur 1,5% el la aŭskultigitaj kantoj en la Germanaj radioj estas germanlingvaj.

La germana lingvo, kiu havas ĉirkaŭ 100 milionojn da denaskaj parolantoj, iĝas ekzotika kuriozaĵo en lando kie ĝi estas la nura oficiala lingvo. Tio ne estas la kulpo de la angla. Lingvoj ne povas kulpi. Pri tio respondecas homoj en superaj pozicioj, kiuj faras decidojn kiel nun ĉe Universal Music, kaj la Germana amaso, al kiu egalas, kio okazas kun sia lingvo.

Sed ?io, kio al vi mankas en la vivo, tion vi nur mem povas doni al vi

Hodiaŭ kolego en la kliniko portis T-ĉemizon de “Die Ärzte“! Mi alparolis lin pri tio kaj li diris, ke li posedas ĉiujn albumojn de ili, ankaŭ la plej malnovajn. Jes ja! Kaj mi timis post la IS, kie la junuloj apenaŭ konis verkojn de “Die Ärzte” el la 1980aj jaroj, ke mi jam vere maljunas… sed tute ne. Ankaŭ la nuna civilservanto tre ŝatas “Die Ärzte”, do ni estas jam tri sur la koridoro.

Mi malkovris, ke mia iama ĥoro “Anastasis” nun finfine havas TTT-ejon. Kelkaj informoj pri la ĥoro, ŝtelitaj de mi mem:

Inter 1992-1996 mi kantis kiel tenoro en la ĥoro “Anastasis”. Ĝi konsistis el junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Tie mi lernis vere multon pri alta kaj plurvoĉa kantado. La repertuaro ĉefe estis la t.n. “nova eklezia kanto”, sed kelkfoje ankaŭ nereligiaj kantoj. Ekzistas du surbendigoj sur kiuj mi kiel membro de Anastasis kantas, unu kasedo (1994, 6 kantoj) kaj unu KD (1996, 2 kantoj).

Speciale interesaj partoj: grupa foto de la ĥoro. Por pli bone vidi la unuopajn personojn, ekzistas granda versio de ĝi. Mi konas preskaŭ ĉiujn sur la foto kaj havas regule kontakton al ili. Fakte kun ili mi ofte faras ion kune… se mi en la pasinteco skribis pri belulinoj aŭ festemuloj ekster Esperantujo, tiam plej ofte mi alcelis iun el ili!

Eblas rigardi fotojn de la unuopaj membroj, kiuj tamen ne tre bone montras, kiel la personoj aspektas reale. De la jam plurfoje menciita DĴ Arafat troviĝas taŭga foto aliloke en la sama TTT-ejo.

Mia vivo estas nun fu?ita, la ka?zo por tio estas vi

citaĵo el “Mastro de la Ringoj – La reveno de la reĝo” (pli precize: mallongigita versio el la antaŭfilmeto):

Aragorn, estonta reĝo de Gondor, parolas al siaj trupoj antaŭ la granda batalego:

“The day may come
when the courage of man fails
when we forsake our friends
and break all bonds of fellowship
but it is not this day.
This day, we fight!”

Al mia kapo spontanee venis parodio. La sceno:
IS-veterano parolas al siaj kunuloj:

“Eble iam la tago venos
kiam la IS ne plu allogos nin
kiam ni ĉesos tekilumi
kaj forlasos ĉiun La-Bamba-rondon.
sed ne estas la hodiaŭa tago.
Hodiaŭ, ni festas!”

Finfine mi solvis konfuzon kiu jam delonge ekzistis en la Vikipedio. Post kiam mi verkis artikolon pri La Kuracistoj, iu Germano miskomprene ligis ĝin al germanlingva artikolo pri Die Ärzte, kvazaŭ estus du artikoloj pri la sama grupo en diversaj lingvoj. Eĉ almenaŭ unu esperantisto faris la saman eraron, kvankam mi rekte skribas en la artikolo, ke “La Kuracistoj” reludas la plej sukcesajn verkojn de “Die Ärzte”. Nu ja, nun mi prenis la tempon kaj skribis en Esperanto pri Die Ärzte, tiel ke klare videblas, ke temas pri du diversaj aferoj. Cetere mi ne uzis la germanlingvan tekston kiel fonton, sed mem faris ĉion. Esperanto-publiko bezonas aliajn informojn ol la Germanoj. Kompreneble eblas aldoni ankoraŭ multajn informojn (la 2-3 albumoj “netaŭgaj por junuloj”, kompleta diskografio, la roloj de la diversaj membroj rilate al la kantoverkado), sed tio restu por alia tago. Plej gravas la bazaj informoj, kaj tiuj nun haveblas.

Kaj Moskvaj knabinoj min kantigas kaj kriigas

Finfine en la reto: La IS-fotoj de Harald, mia frato. Enretigi la fotojn estis pena laboro, sed certe indis. Mi plurfoje jam aktualigis la liston kun ĉiuj konataj IS-fotaroj en pli malnova enskribo. Inter la novaj fotokolektoj, specialan atenton meritas tiu de Basim Al-Shaikhli. Ĝi enhavas LiveJournal-grupofoton kun amuzulo, kunar kaj n_true. Kaj plie enestas la eble plej bona foto de mi de tiu IS! Basim cetere intertempe startis duan rettaglibron, ĉifoje komplete esperantlingvan, kun la nomo Blogsimo. De tie mi ŝtelis la informojn pri kelkaj novaj TTT-adresoj kun IS-fotoj. Aliajn mi prenis de n_true.

Tra tiuj listoj mi eksciis, ke ankaŭ Éric Languillat estis en Naumburg. Se mi nur sciintus tion antaŭe… damne, kaj mi tute ne parolis kun li! Éric faras popmuzikon kaj antaŭ eble unu jaro mi aŭdis kelkajn demokantojn de li en Esperanto. La unuaj verkoj ankoraŭ enhavis kelkajn fuŝajn prononcojn, tamen mi estas sufiĉe impresita ke subite aperas iu nekonata artisto kaj tuj prezentas relative taŭgan materialon… kaj precipe: jam bone regas Esperanton! Kutime artistoj komencas kiel papagoj aŭ maksimume kiel komencintoj, kun la konataj malbonaj sekvoj por la lingva kvalito de la tekstoj, la rimoj, la prononco… Mi estas tre scivolema, ĉu Éric baldaŭ produktos ion publikindan en Esperanto. Verŝajne ne temos pri dancebla popmuziko (kiun mi preferus kiel DĴ), sed tamen restas interesa artisto.