Kategoriaj arkivoj: Senkategoria

Ho, ni faru planon renkonti?i en septembro

Ĝi estis longe preparita, dumtempe paŭzita kaj nun finita: La kultura broŝuro pretas! Hodiaŭ mi ricevis la lastan version de Felix Zesch, trarigardis ĝin kaj ne plu trovis ion korektindan aŭ ŝanĝindan. Do nun nur restas la (kompareble facila) tasko de presado. La Germana Esperanto-Junularo ne nur intencas fari tion antaŭ la fino de la jaro, sed krome havas fortajn motivojn por tio; kaj cetere eldonado de informfolioj (kaj t-ĉemizoj) dum mia aktiva tempo ofte okazis jarfine. Tial mi ne havas ajnan dubon, ke ankaŭ ĉifoje funkcios. Resume mi ĝojas, ke Felix kaj mi dum la pasintaj semajnoj tiom bone kaj harmonie kunlaboris kaj ke tiu projekto – kvazaŭ mia adiaŭa donaco por la Germana Esperanto-Junularo – nun realiĝis.

Hieraŭ vespere mi ekis la sekvan recenzon, ĉifoje unu por “Esperanto aktuell“. Jam je la unua aŭskultado de la KD venis multaj ideoj pri kion skribi al mia kapo. Do plej verŝajne ĉifoje mi ne bezonos tiom longan tempon.

Septembro ŝajne estas bona tempo por rerenkonti amikojn. La lernantoj revenas el la ferioj kaj tial denove estas en la urbo (resp. vilaĝo). Dimanĉe mi rigardis kun kvin amikoj (fakte ĉiuj, kun kiuj mi vojaĝis al la IJS dum somero) la filmon “The Village” (La vilaĝo) en la kinejo. Kvankam mi aŭdis de kelkaj aliaj homoj, ke ili tute ne ŝatis ĝin, ĝi tre plaĉis al mia frato kaj mi. Ne temas pri horora filmo (mi ankaŭ tute ne atendis ion tian), sed verko kiu timigas kaj invitas al kunpensado kaj diskutado.

La somero estis milionojn da jaroj a?a

Sojle de la fino de la somero, ĉiujare venas similaj sentoj al mi. Dum je la komenciĝo de printempo kutime kreskas novaj esperoj kaj dum somero ofte regas ĝenerala sento de vigleco kaj povo, aŭtune ial mia humuro malboniĝas, kvazaŭ ĝi velkiĝus kun la folioj de la arboj. Tio havas kelkajn klarajn kialojn: La varmega vetero foriras kaj kun ĝi la eblo resti longe ekstere (kaj ferii en varmega proksima eksterlando). Tiu perdo de libereco ŝajnigas al mi, ke en la aktuala jaro mi ne plu povos atingi iun gravan ŝanĝon aŭ akiri ion novan aferon. Kompreneble tio estas stultaĵo, kiel mi post iom da pensado konstatas.

Tamen aŭtuno tradicie estas la tempo de rikolto – ne nur por kamparanoj. Nun necesas kolekti ĉiujn fortojn por elteni la venontan vintron, la senluman, malvarman kaj deprimigan jarsezonon. Almenaŭ dum aŭtuno ĉiam okazas kermeso en mia vilaĝo. Do tamen restas io por antaŭĝoji…

Pliaj taŭgaj muzikaĵoj por la nuna tempo, kiuj venis al mia kapo, estas
“Sealed with a kiss” de Bryan Hyland (li kantas pri sola somero kaj revido en septembro) kaj “2 von Millionen von Sternen” de 2raumwohnung (la kantoteksto parolas pri somero kaj amo, kiuj samtempe foriras). Ambaŭ tre bone kaptas la trankvile melankolian etoson de la nunaj tagoj.

La nova kanto de arono memorigis min pri tio, ke mi mem ankoraŭ havas nepublikigitan kanton pri la fino de la somero. Mi finis la unuan version en oktobro 2001, do dum la ĝusta tempo. (Plej kurioze tamen, ke mi komencis ĝin fine de decembro 1999… sed tio estas alia rakontaĵo.) Mi origine intencis publikigi ĝin ĉe mp3.com, sed unue volis atendi ĝis la sekva komenco de aŭtuno kaj tiam ne trovis konvinkan ilustraĵon por la kanto. Post kiam mi aĉetis kelkajn novajn samplaĵo-KDjn, mi malkovris pli longan version de la gitarsolo el kiu konsistas la unua parto. Pro la bonveno de la momento (kaj la artista instigo de arono), mi antaŭhieraŭ realigis mian planon kaj finis la kanton (aldonante bason kaj ŝanĝante iom la sinsekvon de la drumosamplaĵoj). Espereble baldaŭ la rezulto haveblos ĉe www.download.com/kunar. La nomo de la kanto estas “Je la fino de l’ somero”.

Rigardo reen – la 20a kaj 21a de septembro 2003

La kvardeka enskribo antaŭ unu jaro – ruslingva muziko kaj cirilaj MP3-titoloj.
La kvardekunua enskribo antaŭ unu jaro – listo de la muzikpecoj el “The Curse of Monkey Island”.

Kaj vi diras: “Estas tute en ordo”

arono mencias en enskribo antaŭ kelkaj tagoj novan memverkitan kanton. Ĝi havas la titolon “soma alti se” kaj estas en la soma, de li memkreita lingvo. Kiam mi la unuan fojon aŭskultis ĝin, al mi tuj plaĉis la mikso de akustika gitaro kaj elektronika drumo, kiu similas al “Don’t tell me” de Madonna (kaj same, ankaŭ tiu kanto por mi havas iom melankolian tonon). La voĉo de la kantanta arono estas tre klara. Foje li eĉ duvoĉe kantas! La temo de la kanto (fino de somero, alveno de aŭtuno) bonege retroviĝas en ties etoso kiu ŝajnas al mi aŭtuna kaj iel “skandinave” melankolia.

Do li aldonas propran verkon al la listo de “aŭtunaj kantoj” kiujn mi konas: “October” de U2, “Korpo kaj aninm’” de Persone, “April come she will” de Simon & Garfunkel (almenaŭ la lasta parto estas aŭtuna). Kun tiaj kantoj (kaj bonaj amikoj), la foriro de la somero estas multe pli facile eltenebla.

Do jen reven’ el fora spac’

Denove la taglibra paradokso montris sian pravecon: Kiam io okazas en mia vivo, mi ne havas la tempon aŭ emon skribi ion.

La pasintan semajnfinon mi pasigis tre agrable: Vendrede kelkaj amikoj (tri el miaj IJS-kunvojaĝantoj) vizitis min kaj ni fumis akvopipon sur mia balkono. Dimanĉe mi vizitis amikinon. Ni kune manĝis glaciaĵon kaj aŭskultis du KDjn de “Sentenced”, metalrokgrupo el Finnlando. Ĉe ambaŭ renkontoj la junulinoj diris, ke ili tre antaŭĝojas revidi min kaj amuziĝi kune dum la kermeso en nia vilaĝo komence de oktobro. Tiaj amikecaj frazoj estas la plej bona kuracilo, kiun mi povas imagi. Mi tiom ŝatas (kaj bezonas) aŭdi tion.

Ĵaŭde mia fratino kaj mia bofrato vizitis min kaj ni kune ludis “Die Siedler” (la tabloludon). Dum tio ni aŭskultis unue la albumon “Wie Pech und Schwefel” de Schandmaul (kiun mia fratino ŝatas) kaj poste la slovakan kompilon “SK Superhity 1980-90” (kiun mia bofrato tre ŝatas). Jen mi denove montris ke mi kapablas ŝojigi la homojn per mia muzikelekto.

Sed la vera muzika novaĵo por hodiaŭ estas alia: Mi finfine finis la recenzon, kiun mi promesis fari antaŭ monatoj! Kaj la redaktanto jam ricevis ĝin (kune kun alia, kiu estis preta antaŭe, nur ne korektlegita). Do unu devo foriĝis de miaj ŝultroj (kaj el mia kapo).

Plie kaj apenaŭ malpli bone: Mi ricevis la (preskaŭ) finan version de la kulturbroŝuro! Atenta korektlegado montris nur kelkajn etajn aferojn por ŝanĝi. Nun mi vere kredas ke tiu broŝuro aperos ankoraŭ ĉijare. Foje tamen oficiala projekto realiĝas!

En tiom oportuna momento, bonvenas rigardi al mia listo de aktivaĵoj. Kvankam mi rezignis plenumi dubindajn “devojn”, do malatentis pri mia papera listo de farindaĵoj (iam: farendaĵoj) dum tagoj kaj eĉ rezignis skribi ion pri interesaj datrevenoj meze de septembro, tion nun mi volas fari.

pli gravaj farindaĵoj:
– verkado de samplobazita muziko (finado de kvazaŭ pretaj verkoj)
– aldonoj al la publika versio de mia kantokolekto)
– recenzado de Esperanto-KDj (nuntempe 3-5, sed neniu urĝa)

malpli gravaj farindaĵoj:
– reeko de la laboro por datumbazo pri Esperanto-MP3-dosieroj
– difinado de novaj fakvortoj por la rokpopa terminaro
– republikigado de miaj kantoj ĉe www.download.com/kunar kaj www.mp3.com.au/djkunar

Iel mi ŝatas la vivon nun. Mi ne plu vidas aferojn kiel taskojn, sed eblojn.

Rigardo reen – la 10a, 11a, 14a kaj 15a de septembro 2003

La trideksesa enskribo antaŭ unu jaro – ordigo de la MP3-kolekto, aliaj rettaglibroj en Eo, muzikmemoroj.
La trideksepa enskribo antaŭ unu jaro – Marillion kaj la albumo marillion.com, plibonigo de sia vivo.
La tridekoka enskribo antaŭ unu jaro – memoro de la tempo en Catania, muziko el tiu urbo.
La trideknaŭa enskribo antaŭ unu jaro – la rusa lingvo, ŝerca vivrakontado, rusaj kantoj.

Kaj ni plubatalos ?is la fin’

Fanfaroj eksonu, ĉar mi finis la 1an parton de la Nordlanda trilogio! (Fakte jam sabate tagmeze; detalajn klarigojn, pri kio temas, mi skribis antaŭ monatoj. Konciza klarigo: “La destina klingo” estas fantazia komputila ludo.) Ĉar miaj herooj vojaĝis tra pseŭdovikinga lando, mi ĝuststile festis tion per trinkado de mielvino. Ĝin donacis al mi mia fratino antaŭ multaj monatoj… aŭ dum kristnasko aŭ dum mia pasinta naskiĝtago. Ekde tiam ĝi estis en mia fridujo, ĉar mi decidis malfermi ĝin nur por speciala okazo. (Fakte la unuan parton mi fortrinkis vendrede vespere kun kolego – do la trovado de Grimring, la destina klingo, en la komputila ludo koincidis date kun agrabla babilado.)

Ne enkalkulante la paŭzojn, la ludado daŭris entute ĉirkaŭ duonan jaron. La muziko de la ludo akompanis min ofte, tiel ke mi menciis ĝin la 1an de marto, la 22an de marto, la 31an de marto kaj la 9an de majo.

Kompreneble nun restas la aliaj du partoj. Pri la tria mi jam scias, ke ĝi estas multe pli facila (mi ludis ĝin dufoje antaŭ jaroj). La veran taskon do prezentas la dua kun la nomo “Stelvosto”.

Ekzistas du KD-versioj de ĝi: Unu kun 2 KDj kaj unu kun nur 1. La diferenco estas, ke la pli granda eldono enhavas pli multan muzikon. Mi jam ekde jaroj posedas la 1-KD-version kaj eksciis pri tio nur antaŭ kelkaj monatoj. Tiam mi aĉetis la alian version. Aŭskultante la muzikon konstatis, ke ĝi multe pli bonas kaj oni maltrafas multon kun la 1-KD-versio. Tre verŝajne muzike “Stelvosto” estas la plej bona parto de la trilogio. Cetere la oficiala sonŝpuro ankaŭ konsistas nur el unu KD, sur kiu troviĝas 21 titoloj.

Vidu! Stelo levi?as el la malhelo

Jen mi denove. Sed ĉifoje mia reveno ne nur estas mensa, sed ankaŭ senta.

Veturante hejme al miaj gepatroj dum sabato, mi hazarde renkontis amikinon en la buso. Ni tre agrable babilis. Ŝi estas iom speciala, ĉar ŝi sciis pri miaj antaŭaj problemoj. Tial mi ĝojis, ke ŝi konstatis la pozitivajn ŝanĝojn. Parolado kun ŝi ĉiam bonfartigas min.

Vespere mi iris al naskiĝtaga festo de amiko. Ĉeestis preskaŭ ĉiuj personoj el mia nova amikaro. Mi jam delonge ne plu tiom bone festis kun tiuj amikoj. Notinda okazaĵo: Oni petis min surmeti muzikon post kelkaj horoj, kaj mia elekto plaĉis al multaj. Ĉar temis pri kompilo kiu eksonis seninterrompe, kompreneble ne temis pri vera DĴumado… sed tamen mi povis montri min kiel homo kun bona muzikgusto. Plie DĴ Arafat la unuan fojon menciis mian DĴ-nomon. Kaj mi kun pluraj homoj parolis pri muziko, ĝuste pro la KD elektita. Kiom kontentige! Mi ŝatus iam estonte DĴi dum festo. La kontakto kun tiuj homoj vere plaĉas al mi.

Nura malbonaĵo estis la premsonĝo dum la nokto. Mi interpretis ĝin jene, ke mi devas fiksi aferojn ĉe la laboro. Sed mi ne plie skribu pri tio – sonĝoj nur tiam vere perturbas, se oni donas tro multan gravecon al ili.

Rigardo reen – la 1a, 2a, 5a kaj 6a de septembro 2003

La tridekdua enskribo antaŭ unu jaro – kantado kun la belulinoj, pagita laboro.
La tridektria enskribo antaŭ unu jaro – pli pri la kanto “Feliĉe”, pluraj kantoj de Simon & Garfunkel.
La tridekkvara enskribo antaŭ unu jaro – “Piratoj de la Kariboj” kaj “The Secret of Monkey Island”.
La tridekkvina enskribo antaŭ unu jaro – studo pri denaskuloj, “The Curse of Monkey Island”.

Neniu respirpa?zo, historio fari?as

La publika versio de mia kantokolekto bezonas aktualigon, sed pro komputilaj problemoj hejme tio prokrastiĝas. Mi ŝparu teknikajn detalojn ĉi tie; la rezulto ĉiel ajn estas, ke mi ankoraŭ ne povas enretigi pliajn kantojn tuj, kvankam ili jam pretas.

Kompare al la unua versio de julio, mi aldonis 11 kantojn:

24. Feri Floro & Gunnar R. FISCHER – La Bambo
25. Persone – La fantoma lum’
26. Bertilo WENNERGREN – Feliĉe
27. Simon & Garfunkel – Ponto trans akvo ŝtorma
28. Simon & Garfunkel – La boksisto
29. Gipsy Kings – Flugadi
30. Super la nuboj
31. Liberas la pens’
32. La marĉo-soldatoj
33. La iamo longe for
34. Birdo, flugo for

Mi povintus pretigi ilin jam antaŭ monato, sed tiam pro energimanko rezignis pri tio. Saĝa decido, ĉar nun mi je preskaŭ same malalta energinivelo povis finpretigi ilin, tiel ke la ĉimonata (kaj lasttaga) aldono konsistas komplete el ili.

Denove mi foruzas (aŭ eĉ malŝparas) multan tempon farante memkompilitajn KDjn. Nu, almenaŭ tiu laboro donas estontajn temojn por la taglibro.

Neniu diris ke estis facile

Mi trovis malkovris kelkajn interesajn aferojn en la reto. Unu estas, ke mi troviĝas
– sur listo de plej ŝatataj artistoj (Lazewski, 23a de junio)
– kun du kantoj sur MP3-ludlisto (“RAPTAR RAMPAGE Playlist”)
Por aliaj tio eble signifas malmulton. Sed de tempo al tempo necesas vanta memspegulado.

Mi rekomencis forigi MP3-dosierojn de mia komputilo. Kvankam ĉifoje eĉ temis pri kantoj de grupo kiun mi ŝatas, denove mi bone sukcesis. Havi tro multajn kantojn samtempe blokas la rigardon al tio, kio vere (aŭ almenaŭ nuntempe) gravas.

Trarigardante malnovajn paperojn pri memfarita muziko, mi eltrovis ke la dato de mia unua remikso estas la 15a de aprilo 1997 kaj ke nur la MP3-dosieron mi faris la 7an julio 1997 (kiam mi la unuan fojon konatiĝis kun la MP3-formato).

Mi ne foliumis en tiu muzikpaperoj sen kialo: Finfine mi denove iom okupiĝis pri verkado de samplobazita muziko (nun trenco). Ne eblas promesi baldaŭajn novajn kantojn, sed la granda paŭzo estas interrompita. Kutime mi nur venas al bonaj rezultoj, se mi konstante iom laboras. Espereble ekde nun mi denove kapablas realigi tion.

Reen al la domo kiun amo konstruis

La pasinta semajnfino estis vere bonega. Sabate mi veturis trajne al Meschede por viziti mian iaman kunloĝanton Till. Ankaŭ venis Holger, do la amika triopo estis kompleta. Krom bongusta manĝaĵo kaj bonega “kajpio“-trinkaĵo, ni longe babilis (parttempe kune kun la gepatroj de Till). Dimanĉe ni iom promenis en la naturo kaj poste elprovis kafejon, kiu nuntempe estas tre moda inter la junuloj de Meschede (sed ĉar estas ferioj, ni ne havis problemon trovi liberajn lokojn).

Agrable, ke mi denove same freŝe ŝercis kun la aliaj kiel dum pasintaj jaroj. Pensige, kiom novan vidpunkton tiu komuna tempo donis al mi.

Reveninta al Münster, mi finis memkompilitan KDn kiun mi jam planis antaŭ semajnoj. Mankis nur la decido pri 2-3 pecoj kaj la vicordo de la kantoj. Laŭ mi, la refreŝiga kunesto instigis min fini la projekton (ni i.a. parolis pri la muziko el la filmo “Desperado“). Dum la trajnvojaĝo mi findecidis kiujn kantojn uzi kaj kiujn ne. Anstataŭ longe cerbumi pri la plej bona vicordo, mi simple transprenis tiun de la KDj, kiuj montriĝas tre taŭga. Foje tio funkcias…

la Tarantino/Rodriguez-kompilo
# daŭro KD artisto kanto
01. 3:14 TC George Baker Selection Little green bag
02. 2:13 TC Dick Dale & his Del-tones Misirlou
03. 3:05 PF Kool & the Gang Jungle Boogie
04. 2:26 PF The Tornadoes Bustin’ Surfboards
05. 2:13 PF Ricky Nelson Lonesome Town
06. 2:25 PF Dusty Springfield Son of a preacher man
07. 2:40 TC Chuck Berry You never can tell
08. 3:09 TC Urge Overkill Girl, you’ll be a woman soon
09. 3:18 PF The Lively Ones Surf Rider
10. 3:48 FDTD The Blasters Dark night
11. 2:41 FDTD The Leftovers Torquay
12. 4:56 FDTD ZZ Top She’s just killing me
13. 5:14 FDTD Tito & Tarantula Angry Cockroaches
14. 4:15 FDTD Stevie Ray Vaughan & Double Trouble Mary had a little lamb
15. 4:11 FDTD Tito & Tarantula After dark
16. 4:34 FDTD Stevie Ray Vaughan & Double Trouble Willie the wimp (and his Cadillac coffin)
17. 2:06 D Los Lobos & Antonio Banderas Canción del mariachi
18. 5:49 D Tito & Tarantula Strange face of love
19. 2:05 D Salma Hayek Quédate aquí
20. 2:15 D Los Lobos Phone call
21. 4:39 D Tito & Tarantula Back to the house that love built
22. 3:21 D Los Lobos Let love reign
23. 4:20 D Los Lobos Mariachi Suite

Rigardo reen – la 20a kaj 21a de aŭgusto 2003

La dudekoka enskribo antaŭ unu jaro – la problemoj de tro multaj MP3-dosieroj en la reto kaj tro multaj fontoj.
La dudeknaŭa enskribo antaŭ unu jaro – plue pri Esperanto-MP3-dosieroj, DVD “Im Juli”, Funny van Dannen.