Kategoriaj arkivoj: Senkategoria

Li vidas futuron ankora? farendan

KEF kompreneble servas kiel okazo por eki novajn projektojn. Tio por mi tamen estas danĝera, ĉar mi jam kutime havas pli multajn ideojn, ol mi iam povus realigi eĉ en kvar vivoj.

Jam dum la unua vespermanĝo ekestis interersa babilado inter Martin Wiese de Persone, DĴ Roĝer kaj Ĵomart & Nataŝa. Roĝer lastatempe faris remikson de la akustika versio de “Revoj“, aperinta sur la albumo “Sen“. Mi pro pluraj kialoj ne estis tiom impresita de la rezulto, ĉefe ĉar mi mem jam realigis tiun ideon antaŭ tri jaroj! DĴ Roĝer ne sciis tion, sed Martin memoris mian verkon. Roĝer ankaŭ estis remiksinta “Papago” de Ĵomart kaj Nataŝa. Martin faris la proponon, ke pluraj DĴj faru remikso-KDn kun verkoj de Persone kaj Ĵomart & Nataŝa. Tio kompreneble interesas min. Laŭ Martin, la rezulto povus aperi en la interreto kiel senpage elŝutebla albumo. La unua paŝo estas, trovi pliajn kantojn, kiuj taŭgas por remiksado. Ĝenerale ĉe akustikaj pecoj, kiuj la tutan tempon sekvas unu ritmon, la tasko plej facilas. Dum la KEF mi jam notis plurajn kandidatojn kaj hejme jam elprovis kelkajn ideojn. Ĉefe temas tamen pri kunmiksado de du diversaj kantoj kaj preskaŭ ĉiam unu el ili ne estas en Esperanto.

Kaj mi pretas, se vi volas

Unu dubo ĉiam turmentas min (nu bone, mi havas tutan stokon da duboj, sed tiu estas la plej granda kaj grava en Esperantujo): Ĉu mia aktiveco entute estas sencohava kaj fruktodona? Aŭ ĉu mi estas stultulo, ĉar je la fino ĉiuj agoj restos vanaj, sen ajna sekvo por la estonteco? Kompreneble tiun dubon kaŭzas, ke mi malofte ricevas pozitivan eĥon pri mia agado. Tiel mi gajnas la impreson, ke homoj tute ne konas aŭ aprezas mian laboron.

Feliĉkaze dum la KEF mi ricevis malan sperton: Ŝajne nun repagiĝis ĉiu engaĝiĝo de la pasintaj kvin jaroj. Kompreneble tio ne falis el la ĉielo: Mi mem atentis pri tio, troviĝi sur la scenejo sufiĉe. Krome mi enpakis kelkajn ekzemplerojn de la kultura broŝuro (jen PDF-dosiero) por montri ĝin al diversaj artistoj kaj aktivuloj. Mia plano sukcesis – pluraj kunprenis ĝin, kvankam la broŝuro estas en la germana. Sed ĝi montras, kion eblas fari por kaj kiel eblas informi pri Esperanto-muziko, kaj tion la legantoj jam komprenas tra la dulingvaj titoloj.

Du demandoj aparte plaĉis al mi: Kelkaj homoj demandis, ĉu mi havas muzikgrupon; aliaj, kial La Kuracistoj ne venis al la KEF por koncerti. Post la ne tre sukcesa koncerto dum la Internacia Seminario (IS) 2003/04 mi ne plu atendintus tian reagon. Evidente indas repensi la estontecon de la Kuracistoj denove…

Unu plia postefiko restas de la KEF: Al mi venis novaj kantoideoj (krom la jam menciitaj!), dum la revojaĝo kaj hejme – kaj ne nur tekstoj kiel kutime, sed eĉ melodioj! Mi ne malkaŝos pliajn detalojn, sed esperas, ke mi iam povos skribi denove pri tiuj kantoj, kiam ili estos finitaj.

Elektrajn gitarojn kun la?ta rokmuzik’

Por noti la melodion de la regeokanto, kiun mi elpensis dum la KEF, mi bezonis gitaron. Ĵomart & Nataŝa afable pruntedonis sian al mi. Kial mi konstatis, ĝi estas ege facile ludebla, ĉar ĝi havas tre mallarĝan kolon. Por tutfretaj akordoj, tio ege helpas! Mi senprobleme povis rapide ludi akordojn, kiujn mi sur mia propra gitaro hejme nur malfacile sukcesas fari. Se mi ĝuste memoras, la nomo de la akustika gitaro estis “Alhambra”. Nu, mi ĉiukaze intencas aĉeti novan, amplifikeblan gitaron. Tio estis unu plia memorigo, kial mi volas fari tion.

Do amu min, dum vivas vi

Kiam mi ne sufiĉe dormis, mi foje ricevas stultajn ideojn. Kelkaj eble dirus, ke eĉ pli multajn ol kutime. Dum la lasta tagmanĝo, mi sidis ĉe unu tablo kun Bjørn kaj Roĝer. Tiam unu el ili diris, kion mi jam rimarkis tagojn antaŭe, nome la impresan artistomikson. Tio por mi do ne plu estis novaĵo, kaj tial mi respondis, ke tio ja ankoraŭ estas plibonigebla. Kiam Krio de Morto ludos Ĵomart & Nataŝa, Piĉismo ludos Kajto kaj kompreneble ambaŭ inverse, tio estos vere impresa! Mi komencis kanti “Amu min” per raŭka metalroka voĉo por doni impreson, kiel tio sonus. Mia diraĵo kaj kantado kiel intencite kaŭzis ridadon, sed unu el miaj kuntablanoj aldonis, ke tiam la refreno devus esti “Malamu min”. Mi daŭrigis, aldonante “dum mortas vi”, kaj ni ĉiuj preskaŭ falis de la seĝoj pro ridado.

Poste mi prezentis la ideon al Ĵomart kaj Nataŝa, al kiu ĝi plaĉis. Dum la lasta vespero antaŭ la reflugo hejmen, mi elprovis la novan ideon, kaj Amir ŝanĝis la vortojn al “ĝis mortos vi”. Ankaŭ duona strofo jam pretis. Mi esperas baldaŭ fini la tutan novan tekstoversion.

?e kafeja tablo kaj glasoj da bier’

Unu afero aparte frustris min dum la pasintaj monatoj: Ne plu venis novaj ideoj al mi kaj mi ankaŭ ne kapablis finverki aŭ realigi la malnovajn. Kultura aranĝo kiel la KEF, kiu ofertas altnivelan esperantlingvan ĉirkaŭon kaj multajn koncertojn kaj interesajn homojn, inspiris multojn jam.

Kaj dum la KEF okazis la eta miraklo, je kiu mi estis esperinta: Iel en mia cerbo kaj menso solviĝis la nodoj, kiuj ĉenigis min tiom longe. Kvankam mi kutime ne kapablas verki (kaj precipe ne bone traduki!) sub la premo de la tempo, mi finverkis tradukon por la Kuracistoj, kiun mi jam havis delonge duonpreta. Mi prezentis ĝin dum la fina koncerto, kiun min taksis dignan okazon. Antaŭ ol enretigi (kaj tiel “oficialigi” la tradukon), ankoraŭ necesos rigardado de Krücke kiel konfirmo. Sed mi jam nun ĝojas.

Unu el la multaj aferoj, kiujn mi memoras kiel brilan okazaĵon de KEF 2000, estas komuna kafumado kun Persone en Finna kafejo. Sekve ankaŭ ĉijare, krom komuna manĝado en la ejo, trinkado en la klubo kaj ripozado sur la ŝtuparo antaŭ la ejo, kafumado ne nur alportis la atenditan ĝuon, sed ankaŭ havis simbolan signifon: DĴ Kunar denove pasigas tempon kun aliaj artistoj! Dum kafetrinkado kun Amir kaj Petra, mi rakontis al ili pri miaj ideoj por du kantoj, kaj Amir kuraĝigis min nepre verki ilin. Mi nur rakontis pri la tekstoj, sed ankaŭ jam havis melodiojn en la kapo. (La ideojn mi nun ne notas publike, ĉar mi superstiĉe supozas, ke mi ne finos kantojn pri kiuj mi jam fanfaronis kiam ili ankoraŭ estis eĉ ne duonpretaj.) Kun tiom da gajnita memkonfido, mi poste prenis la tempon por noti la tekstoideojn kaj unu melodion. La unuan fojon en mia vivo venis melodio al mia kapo (kaj mi ankaŭ sukcesis memori ĝin post kvin minutoj kaj ne montriĝis, ke estis nur vario de jam konata melodio)!

Unu vesperon mi kun kelkaj aliaj vizitis trinkejon antaŭ ol pluiri al la klubo. Ni parolis pri diversaj aferoj, sed restis en mia menso, ke ni forte laŭdis Riitta (kaj ĝenerale la organizan teamon) pro la KEF. La Kultura Esperanto-Festivalo estas eta renkontiĝo kompare al aranĝo kiel la Universala Kongreso (UK), sed la valoro por Esperanto-kulturo estas gravega. Kutime renkontiĝoj multe pli “konsumas”, uzante jam ekzistantajn grupojn kaj artistojn. Tio kompreneble ankaŭ gravas por diskonigi ilin. Sed esperantlingva medio, kie la plej aktivaj kulturemuloj renkontiĝas, interŝanĝas ideojn, elpensas kaj ekas projektojn… tiun eblon ofertas nur festivaloj kiel la KEF.

Do eĉ se el Germanio, Rusio kaj Finnlando venis kompareble malmultaj homoj al la KEF 2005 (kiel Sten Johansson jam rimarkis en Helsinko), tio nenion diras pri ĝia sukceso. La nova fenomeno dum tiu ĉi KEF estis la artistomikso. Ankoraŭ antaŭ kvin jaroj, ĉiu prezentis nur sian propran repertuaron. Ĉifoje unu libere ludis kanton de la alia. Aldone ofte muzikistoj el plej diversaj grupoj ludis kune. (Eble jam en 2001 Bertilo Wennergren prezentis “Feliĉe” de Esperanto Desperado. Sed li ja almenaŭ estas ankaŭ kunaŭtoro de la teksto.) La por KEfoj jam tipan aĝomikson kaj la por Esperantujo preskaŭ memkompreneblan internaciecon oni kompreneble same kiel ĉiam spertis.

Senta?guloj, kla?noj, nuloj, homoj kiel mi

Ne nur Arnaŭ montris siajn komiksojn dum la KEF. Ankaŭ Finna artisto, kiu laboras anonime sub la nomo “Duplustro” faris ekspozicion de siaj verkoj kaj krome ĉiun tagon prezentis unupaĝan bildstrion, kiu satire komentis okazaĵojn de la KEF. Brile, kiel li sukcesis redoni la vizaĝojn de kelkaj personoj. Hazarde mi eltrovis, kiu troviĝas malantaŭ la pseŭdonimo. Sed mi promesis, ne malkaŝi lian identecon.

Estas ĉiam denove imprese, kiom interesajn homojn oni renkontas dum Esperanto-renkontiĝoj. Foje oni konas ilin jam delonge kaj ĉiam bone rilatis kun ili; foje oni nur post jaroj eltrovas la profundajn flankojn de ilia personeco.

Mi aparte pozitive memoras la babiladojn kun Sten Johansson. Li iom similas Bertilo Wennergren – trankvila, pripensema persono kun multa scio, kiun indas aŭskulti. Sed kiel ĉiam kun tiaj karakteroj, mi pli parolis ol aŭskultis.

Tre pozitivan kontakton mi ankaŭ havis kun Patrik Austin. Ni pasigis multan tempon komune, kio aparte ĝojigis min, ĉar ni ja iel estas kolegoj – Esperanto-muzikistoj.

Duncan kaj Petra kiel kutime estis bonetosuloj. Ili restis ĉiam kun mi ĝis la fino de la marmeladumado. Al Duncan tre plaĉis mia Nirvana-parodio “Odoras kiel vespermanĝo“. Li kuraĝigis min finverki kompletan version – kaj fakte nur mankas du linioj. Mi nepre faru tion, kvankam jam la nuna versio ŝajne bone funkcias.

Brian, la basisto de Esperanto Desperado, estis bonhumura kiel ĉiam. Mi faris por li kelkajn fotojn de la Esperanto-Desperado-koncerto, uzante lian ciferecan fotilon. Kompreneble ni iam babilis pri Italio, ĉar mi tre ŝatas la landon kaj li edziĝis al Italino du semajnojn antaŭ la KEF. Mi konas la edzinon de diversaj Esperanto-renkontiĝoj.

Mi konatiĝis kun la amikino de Kim, kiu posedas la ĝustan humuron por elteni esperantistojn. Ŝi aspektas terure simile al mia eksamikino kaj povus esti ŝia pli aĝa fratino.

La plej grandan personan surprizon tamen liveris David-Emil. Mi tute ne sciis, ke li tiom bone kapablas trumpeti. Lian talenton li montris akompanante plurfoje Alejandro Cossavella kaj Esperanto Desperado.

A?, Svedio, venu kaj donu al mi vian manon

“Esperanto en filmoj” kutime pensigas homojn nur al Incubus, jena fifama filmo kun la frua William Shatner antaŭ ties kariero en Star Trek. Sed reale pli multaj filmoj uzis Esperanton, kvankam neniu el ili estas komplete en Esperanto. Jorge Camacho dum la KEF faris prelegon pri ili, montrante la esperantlingvajn partojn. Mi jam sciis pri “La granda diktatoro” de Charlie Chaplin el la 1940aj jaroj, Gattaca (kiu uzas anoncon en Esperanto je la komenciĝo) kaj Blade Trinity (kiun mi ankoraŭ ne spektis). Tute novaj por mi estis “Popmuziko el Vittula” el Svedio kaj “La pedal-aŭto” el Hispanio.

Dum unu vespero okazis filmdublada konkurso. Tri teamoj havis la taskon, paroli alternativan tekston al la montritaj scenoj.

Temis pri Japana bildstria filmo (kies titolon mi ne memoras, sed Keiko konis ĝin), Psycho de Alfred Hitchcock, Mastro de la Ringo: La kunularo de la ringo, “La viro sen pasinteco” de Aki Kaurismäki kaj fine “For kun la vento“. Bedaŭrinde mi ne havis la tempon, mem partopreni, tiel ke mi nur spektis la spektaklon. Ĉiam venis al mi spontanee ideoj, kion fari el la sceno per la donita temo (“unua Esperanto-renkontiĝo”, la duan mi ne memoras, “elekto de la nova estraro de Esperanto-organizo”, “Pasporta Servo” kaj “Esperanto kiel hejma lingvo”). Mi eĉ elpensis ion por kunigi ĉiujn filmojn je la fina kvina sceno. Sed la partoprenantoj de la konkurso mem bone plenumis sian taskon, tiel ke mi multe ridis. Mi ne bezonas ĉie aktivi.

La sceno el “Mastro de la Ringoj – La kunularo de la ringo” enhavis la konsilkunvenon ĉe Elrond. La muzikpeco de tiu parto de la filmo – “The council of Elrond” de Howard Shore kun “Aníron (theme for Aragorn and Arwen)” de Enya – estas mia plej ŝatata muzikaĵo el la tri filmoj. Krome temas pri unu el la malmultaj kantoj, kiuj enhavas elflingvan kantadon! Kvankam kutime en mia amikaro elfoj ne estas aparte popularaj kiel karakteroj de fantaziaj rakontaĵoj kaj kvankam mi ne estas aparta adoranto de la muziko de Enya, tiu ĉi kantado ĉiam kortuŝas min, kiam mi aŭskultas ĝin. Ankaŭ dum la spektado de tiu ununura sceno mi devis pensi pri tiu etosplena muziko (la montrita sceno nur enhavis la parton de Howard Shore).

Kiu pensintus tion?

Kio pri mia kantaro? Lastatempe mi estis iom frustrita pri la ĝisnuna eĥo, kiun ĝi kaŭzis. Dum artikolo pri tiu de Ljoŝa Kuznecov aperis en pluraj gazetoj kaj la Vinilkosmo-informletero, apenaŭ okazis reagoj al mia laboro.

Sed dum la KEF ĝi finfine rivevis la atenton, kiun ĝi meritas. Dum la ĉiunokta marmeladumado, la kantaro ofte helpis, ĉar simple la bazo de kantoj, kiujn ĉiuj kapablas parkere ludi, estas (ankoraŭ) tre limigita. La ofta uzado ne nur montris la utilon de tia kantaro, sed samtempe aŭtomate diskonigis ĝian ekziston.

Dum sia prelego, Flo menciis la kantaron kaj mi tiel rikoltis aplaŭdon. Sed eĉ pli brile estis situacio dum la prelego de Jorge Camacho. Rogener Pavinski kaj Alejandro Cossavello ludis la kantoj, pri kies tekstoj li parolis. Sed kiam venis la vico al kanto de Flávio Fonseca, tiu mem devis transpreni la muzikadon, ĉar la akordoj de liaj kantoj estas sufiĉe komplikaj. Tamen li diris, ke eĉ li ne bone memoras ilin. Tiam mi donis al li mian kantaron kaj li povis eki. Ene mi ridetis pro la ironio de la afero – spertega muzikisto, kiu uzas mian kantaron por ludi sian propran kanton!

La KEF krome liveris bonan kondiĉon por pligrandigi la publikan kantaron. Mi alparolis multajn artistojn por riveci la permeson, aldoni iliajn kantojn, kaj ili plie rigardis por fari detalkorektojn. Intertempe mi enkomputiligis preskaŭ ĉion (tre malfacila laboro!) kaj nun rekontaktos la artistojn denove unu post la alia por fina korektado.

Vi prelegas tre memfide

Unu prelegon mi estis atendinta jam dum la kvin jaroj ekde la pasinta KEF, nome tiun pri Esperanta rokliriko de Jorge Camacho. Li regule analizas Esperanto-kantotekstojn kaj prezentas siajn pensojn al la publiko. Se ekzistas unu vera kialo por esti Esperanto-muzikisto, tiam tiu esti menciita en unu de tiaj prelegoj! Jorge diris ke li ĉiam miras ke ekzistas homoj kiuj ŝajne konas parkere (preskaŭ) ĉiun kantotekston kaj kunkantas dum kompletaj koncertoj. Josef Schemer poste rakontis al mi ke verŝajne Jorge alcelis min – pri kio mi ne mirus.

Flo – same regule – prelegis pri Esperanto-muziko, ĉifoje pri la evoluo inter 2000 kaj nun. Ja ekzistas prelego de mi pri pli malpli la sama temo kaj pli fruan inspirita de lia prelego dum la KEF 2000. Mi donis al li dum la unua tago la liston da unuopaj punktoj de mia prelego, kio memorigis lin pri pluraj detaloj, kiujn li ankoraŭ metis en sian prelegon. Fakte la ĉefa diferenco estis, ke dum mi koncentriĝis pri kelkaj aferoj, li provis mencii ĉiun grupon, diskon kaj muzikaĵon aperintan.

Kvankam mi konis grandan parton de la enhavo, kelkaj aferoj estis novaj:

  • La Pendumito, grupo el Pollando, ludas punkmuzikon. Kvankam mi jam estis leginta la nomon en la interreto antaŭe, mi neniam aŭskultis ilian muzikon antaŭe.
  • Nargis Mondjazib el Uzbekio, kiu estis venkinta ĉiujn kantopremiojn de la Belartaj Konkursoj en 2003 kaj nun studas en Usono, faras bonegan muzikon. Mi jam estis leginta pri ŝi, sed ne konis ŝiajn kantojn. Ili similas al la etna muziko, kiu ekde kelkaj jaroj estas tre populara en Germanio kaj kies influojn oni nuntempe ofte uzas en popmuziko, hiphopo kaj arenbio.
  • Sed la plej granda novaĵo estis: Borje Lund denove muzikas! La fondinto de Persone kaj verkinto ekzemple de la famega “Ĉu vi pentas?“, sendis du nove surbendigitajn kantojn al Flo. Mi tre ŝatus havi tiujn kantojn. Eĉ se ili neniam aperos sur iu oficiale eldonita disko, ili tre tauĝos por pligrandigi mian DĴ-kantoekipaĵon.

Vi parolas dum horoj kun mi

La ekskursa tago de la KEF konsistis el du partoj: Matene kaj posttagmeze ĉiu havis tempon por elekti inter pluraj vizitindaj lokoj. La organizantoj estis preparintaj liston da ili kun la plej gravaj informoj.

Mi decidis iri al la urbo kun Keiko kaj Anna-Lena. Keiko kaj mi vizitis Kiasma, la muzeon pri moderna arto. Kvankam mi ne estas granda ŝatanto de moderna arto, unu afero tre plaĉis al mi: Fotoserio, kiun la artisto faris dum la pasintaj jaroj. La motivoj estis relative ordinaraj, montrante la lokojn kaj ĉirkaŭaĵojn, kie li tiam estis. La subtitoloj indikis la daton kaj menciis gravajn aferojn, kiuj okazis dum tiu dato. Unu foto montris neĝkovritajn arbojn kaj estis de la 31a de decembro 2001 -“la lasta tago de la Finna marko”, kiel la artisto skribis. Mi devis rideti pri tio, ĉar ĝuste dum tiu tago ankaŭ mi estis fotinta neĝkovritajn arbojn. Mia bona amiko Holger, tiutempe same kiel mi ĉe la IS, sendepende de mi fotis tiun samajn arbojn. Tial mi tre ĝojis revidi tiun ideon kaj motivon en artmuzeo!

Je la malfrua posttagmezo, ni ekiris al la insulo Lammassaari. Kvankam miaj piedoj jam iom doloris de la antaŭa promenado, mi ne prenis la buson. En la bela loko meze de la naturo, Riitta kaj Patrik instruis tradiciajn Finnajn parajn dancojn al ni. Mi ne estas lerta dancisto (kiam ĉiuj aliaj dum la lernejaj jaroj faris danckurson, mi estis tiom malpopulara, ke mi ne havis partnerinon), sed ĝojas fari tion.

Post la akustika koncerto de Timo Väänänen, ŝamano grumble kantis. Kvankam mi ne kredas je tiaj naturaj spiritoj, mi sekvis la prezentadon kun granda intereso. La ŝamano dum posta tago aperis en la klubo, kie mi babilis kun li, tre simpatia ulo.