Laŭaŭtoraj arkivoj: D? Kunar

Pri D? Kunar

denaskulo kaj disk?okeo

Mi volis verki poemojn pri amo, la papero blankas plu

Mi ĵus finis version 1.1 de mia kantokolekto. Krom multaj etaj korektoj, mi aldonis ses novajn kantojn:

  1. La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?
  2. JoMo: Ĉeboksaro
  3. JoMo: Esperanto
  4. JoMo: La virbovo kaj la luno
  5. Flávio Fonseca: Babelturo
  6. Flávio Fonseca: Simbiozo

Restas aldonendaj ankoraŭ kvin…

Mi hodiaŭ forveturos al Paderborn kie Till festas sian adiaŭon. Li fine de la monato iros al Ĉinio por studi tie dum unu jaro.

La sonĝo revenas al mi, neniam disfalas

Al mi venis la ideo sampli kanton de Thierry Faverial kaj uzi ĝin kiel muzikon por hiphopo de mi. Mi jam elprovis tion antaŭ ĉirkaŭ unu jaro sed ne serioze plusekvis tion; nun mi pensas ke povus funkcii.

Daŭras la diskutado pri nova strofo por “Feliĉe”. Verŝajne Amir kaj mi demandos lingvan spertegulon por ricevi klaran respondon al demandoj pri tiklaj lingvaj detaloj…

Sed nun la bona novaĵo: Hodiaŭ mi ricevis miajn fotojn de la IJS: Belegaj memoraĵoj. Mi ankaŭ malkovris ke Dave Blair jam enretigis siajn fotojn. Sur ili videblas i.a. Csilla kaj aliaj Hungaraj belulinoj (sonas nekredeble, sed imagu ke ili reale eĉ pli bonaspektas!). Jen foto kun plia persono kiun mi revidis: amuzulo!

Belaj someraj memoroj…

DJh Kunar, Csilla, amuzulo

Al kreanto evoluu

Amir de Esperanto Desperado skribis, ke mi ankoraŭ ŝanĝu unu linion de mia nova strofo de “Feliĉe”, kaj feliĉkaze al mia kapo venis ideo.

Patrik Austin de Dolchamar anoncis la sendadon de kelkaj akordoj por mia kantokolekto.

Dum ĝardena festo mi kantis kun juna samvilaĝanino Beatles-kanton duope. Duvoĉa kantado… finfine denove! Necesas scii ke ekzistas multaj korusoj kaj aliaj muzikaj projektoj en Nordwalde, do jen de kie venas ia muzika talento mia.

Mi kunportis vere nur 40 KDjn al la IJS, rekorde malmulte! Helpis la MP3-kolekto de DĴ-kolego, precipe dum la latinmuzika vespero. Tamen mi miris kiom malofte mankis al mi iu kanto, fakte 40 vere bonaj KDj sufiĉas por duonnokta unusemajna diskoteko. Nun gravas bone kompili KDjn laŭ certaj temoj (“80aj jaroj”, “malmola roko”…) tiel ke se mi estonte volas kunpreni iun stilon, mi povos en ĉiu kazo uzi la tutan diskon.

Mi scias ke mi ne estas senespera kaz’

Dum la pasintaj jaroj mi gajnis la impreson, ke Esperanto-renkontiĝoj ruinigas vian korpan kaj mensan sanon. Sed dum la IJS mi spertis ke foje okazas eĉ male kaj vi retrovas al spirita trankvileco kaj kontenteco. Jen unu el la kialoj:

Tre gravis por mi kanti kaj gitarludi por certa persono. Temis pri la kantoj Kisu min, ho kara, Por ni, Duona amkanto, Longe for kaj la hungarlingva “Emelj fel”. Tion mi volis fari jam ekde longe, same kiel la unuan agrablan interparolon kun tiu persono ekde pli ol tri jaroj.

Iam dum tiu semajno, oni intermiksis min kun Patrik Austin de Dolchamar. Kia komplimento ke oni supozis min esti la ĉefo de la Finnaj steluloj!

Aliaj muzikaj aferoj:

En la reto troveblas bonega vidbendo de Bertilo & Birke ludantaj “Feliĉe”. Mi devos iel fari MP3n el ĝi…

Instigite de tiu surbendigo, mi finfine realigis mian planon verki novan strofon por “Feliĉe” de Esperanto Desperado. Espereble ili akceptos ĝin kiel intertempe kvaran strofon.

Lasta novaĵo: Post kiam mi jam dum monatoj ne plu rigardis al miaj statistikoj ĉe mp3.com, mi hodiaŭ eltrovis ke mi denove furoras tie! Plej elstaras mia kanto “Mortal Combat 2 (remix no.1)” kiu ekde fine de majo estas #1 en la subĝenro “Detroit”, nun la #3 en la ĝenro “Techno”, #20 en la kategorio “Electronic” kaj #117 entute (!) antaŭ du semajnoj. Mi ne kredintus je tia nova sukceso kun la (por mi) jam iom malnovaj kantoj. Eble vere indas krei ion novan kaj aldoni ĝin tie.

Ni ja havas ŝancon en la vivo fari bonon, trovi amon kaj harmonion

Esperante ke la jam hieraŭ menciitaj temoj altiris vian atenton, jen kelkaj pli detalaj informoj:

  • Dum la trajnvojaĝo al la IJS, mi fintradukis nova kanton de “Die Ärzte” al Esperanto. “La Kuracistoj” do ekde nun havas 16 kantojn en sia repertuaro!
  • JoMo faris bonegan duhoran koncerton, ludante grandparte en Esperanto kun kelkaj nacilingvaj kantoj. La esperantlingva parto konsistis ne nur el la plej bonaj kantoj de liaj lastaj du albumoj sed ankaŭ kelkaj kantoj de aliaj artistoj. Antaŭe ni interparolis kaj mi montris al li mian kantokolekton. JoMo interesiĝis pri Ska-virino kaj Ni renkontiĝos kaj donis al mi la akordojn de Ĉeboksaro kaj Sur la mar’. Jes ja, la afero evoluas!
  • Vingustumado en IJS signifas: Vi rapide trinkas multajn vinojn dum somerego – kaj do post plej mallonga tempo estas tutebria! Feliĉkaze mi iom atentis kaj tiel evitis malbonajn sekvojn. Male mi eĉ kunportis grandan botelon da blanka “Silvana Rislingo” hejmen!
  • Multaj Hungarinoj estas nekredeble belaj, verŝajne ĉar ili (kompare al la virinoj en Germanio) malpli ŝminkas sin kaj pli ofte havas vere inajn ( = rondajn, nemagrajn) proporciojn. Dum la vizito de naĝejo, mi ne estis la sola eksterlandano kies spiron la belulinoj rabis kaj kiu pro ilia beleco preskaŭ ricevis koratakon.
  • Dmi3 ankoraŭ havis tekilan botelon, mi aĉetis la citronojn, Vera organizis la salon kaj alirigis du pliajn Hungarajn belulinojn – jen pretis ĉio por la unua tekilumado dum IJS! Miaj kunvojaĝantoj kaj mi tiel trafestis la lastan nokton sen dormi. Sed indis la far’… ho jes!!!

Muzikaj aferoj kiuj okazis dum la IJS (krom la jam menciitaj):

  1. Jomo gitaris, dum mi kantis diversajn kantojn de “La Kuracistoj”. Mi kune prezentis kun JoMo en koncerto “La Bamba” kaj “Ska-virino”.
  2. En la diskoteko, ekzistis speciala programo ĉiunokte. Oni anoncis ĝin eĉ kun parte tre atentigaj skeĉoj. Eblis uzi komputilon por DĴi, tamen ekestis kelkaj etaj teknikaj problemoj – kiel mi jam antaŭvidis.
  3. Dum la komuna vizito de publika naĝejo, mi kunportis kelkajn KDjn kaj elektis Esperanto-kantojn kiujn la surloka DĴ surmetis.
  4. En kantada rondo, homoj demandis pri germanlingva kanto. Do Krücke kaj mi kantis “Westerland”. Nu, eble oni atendis de ni pli trankvilan, malrapidan kanton – sed tio ne kongruintus al nia persona etoso!

Ĉu jam ĉio?

Post duontaga vojaĝo, mi hodiaŭ vespere revenis de la IJS kaj poste skribos pli…

Jen kelkaj temoj por altiri vian atenton:

  1. 16a Kuracistoj-kanto tradukita
  2. bonega JoMo-koncerto
  3. vingustumado: la kutima gajiga ebriiĝo
  4. spirrabaj kaj koratakojn kaŭzantaj Hungaraj belulinoj
  5. historia momento: unua tekilumado dum IJS

Tio povus esti ĉielo por ĉiu

La dudeka enskribo, eta jubileo do, kaj konvene kaj bonvene du bonaj novaĵoj:

La en la unua jarduono sufiĉe silenta kaj en junio tute malaperinta DĴ Kunar festas pli kaj pli sian gloran revenon: Mi sendis ekzempleron de mia KD Diskoteko internacia al bona amikino kiu festis sian naskiĝtagon antaŭ ĉirkaŭ unu semajno, kaj ŝi jam skribis al mi ke mi estas heroo kaj ĉiam pli profesiiĝas! Kion deziri pli?

Hodiaŭ mi skribis fakturon por scienca traduko kiun mi faris antaŭ kelkaj semajnoj el la germana al Esperanto. Entute 415,80 EUR – do verŝajne mi financos mian kompletan IJS-partoprenon per tio. Kiu diris ke oni ne povas enspezi monon per Esperanto?

?ar grava estas propra batalkampo

Hieraŭ mi finfine kreis fizike ekzistantan, ordigitan version de mia kantokolekto. Nur nun mi rimarkis kiom multan materialon mi akiris (kaj kiom multe mi devis labori por ĉi rezulto). La unuaj gitarludaj kaj kantaj provoj faris tre pozitivan impreson. Jes ja! Post longa paŭzo, DĴ Kunar fiere revenas por distri la homojn – kaj ĉifoje eĉ ekster la diskoteko!

Por vojaĝemuloj: Kion necesas kunporti (kaj kion ne) al Hungario?

Nepre necesas kunporti: klarigo
akvopafilon nur unu vorto: akvobatalo!
someregajn vestaĵojn aŭ vi mortos pro varmego
paciencon nek atendu nek postulu akuratecon
Tute superflua estus kunporti: klarigo
vinon la Hungara vino = bongusta & fama
spicojn Hungaraj paprikoj brulas forte
belulinojn Hungarinojn por ĉiuj!” – Harald Fischer,
konante ilian ĉarmecon, deziras

Tio servu kiel “alternativa” enpaklisto por la IJS.

Jen kio legeblas en la taglibro de Ken Miner: La Bertilaj avertoj

  1. Ĉio ajn povas okazi
  2. Tamen ne ĉiam funkcias
  3. Ni vivas en neperfekta mondo

Temas pri frazoj prenitaj el la kurso “Kiel fari TTT-paĝojn?” de Bertilo Wennergren. Amuze, ke ĝi taŭgas kiel vivkonsilareto.

Super la nuboj – ĝuus mi liberecon sen fin’

Do, finfine pretas la unua versio de mia kantokolekto! Entute 83 kantoj, 75 el ili en la facile presebla PDF-formato. Fontindikoj troveblas ĉe mia muzika paĝaro.

Mi cetere ne plene elĉerpis tiujn fontojn. Multajn kantojn mi intence ne aldonis, ĉar aŭ mi ne konas la melodion, aŭ ili estas infankantoj (kiujn mi krom “La krokodil'” malŝatas) aŭ ili estas simple jam tro ofte kantitaj kaj ne plu bezonas plian publikigon (“Mariŝa, kisu min”…).

Samtempe restas ankoraŭ kelkaj verkoj, pri kies aldono mi ankoraŭ cerbumas, i.a. 2 Team’-titoloj. Onidire la Dolchamar-gitaristo posedas ĉirkaŭ 20 kantojn de aliaj artistoj, sed li ankoraŭ ne respondis al mia peto sendi almenaŭ liston de ili. Dezirindaj restas verkoj de artistoj kiel Esperanto Desperado (“Lando de amo”, “Feliĉe”…) kaj JoMo (“Ĉeboksaro”). Mi provos ilin akiri ankaŭ. Sed nun mi unue ekzercu mian nunan materialon…

La kompleta kantolisto