Laŭaŭtoraj arkivoj: D? Kunar

Pri D? Kunar

denaskulo kaj disk?okeo

Mi estas unu el tiuj melodramaj stultuloj

La televidelsendo pri Esperanto kiun mi jam menciis pasintan sabaton kaŭzis akrajn reagojn. La TTT-ejo de 3sat kun forumo ne nur informas pri Esperanto, sed donas ankaŭ la eblon, kundiskuti. Jam antaŭ kelkaj tagoj mi tie unue laŭdis la intencon de 3sat kaj plie atentigis, ke la sekvaj du frazoj estas malĝustaj aŭ sensencaj:

“Esperanto konsistas principe el nur 927 bazaj vortoj.”
“Ekzakte 16 reguloj sufiĉas por la gramatiko de Esperanto.”

Longa lamentado

Vi i?as konfuzita, sed vi ?in konas

Post du monatoj, mi risku denove rigardon al mia listo de aktivaĵoj:

– recenzado de Esperanto-KD (promesite jam delonge)
– publika versio de mia kantokolekto
– (re)publikigado de miaj kantoj ĉe www.download.com/kunar kaj www.mp3.com.au/djkunar
– difinado de novaj vortoj, i.a. la elektronikaj stiloj (ĝis julio)
– finpreparo de la kultura broŝuro (atendado de nova versio)
– sekva fazo de la datumbazo pri Esperanto-MP3-dosieroj (pratika elprovo)
– verkado de samplobazita muziko (dum hazarde libera tempo)

Ŝanĝoj kompare al marto:
– Mi intertempe finis la prelegon (dufoje prezentis ĝin) kaj unu recenzon. Tamen restas unu KD por recenzi…
– La verkadon de difinoj por elektronikaj muzikstiloj mi ne finis kiel intencite dum marto aŭ aprilo. Ĉar mi laboras tuttage ekde meze de aprilo, mi konsideras tion pardoninda.
– La finpreparado de la kultura broŝuro denove stagnas. Mi akceptu, ke tiu projekto simple ne povas esti finita sen komplikaĵoj, kvankam tio laŭ miaj spertoj eblus. Se tio sonas kontraŭdire: Jen kio kaŭzas kapdolorojn al mi!
– La Esperanto-MP3-datumbazo malrapide evoluiĝas, sed tio estas tute en ordo, se oni konsideras, ke temas pri projekto intencita por “iam en 2004” kaj ke la du organizantoj havas aliajn okupojn (studadon, laboron) kaj projektojn. Nur gravas ke ĝi iras antaŭen.

Realisma celo por majo estas plenumi la unuajn du taskojn kaj eble parte la trian. Ĉio alia estos bonvena bonuso, sed ne serioze entaksita. Se mi ne limigas min al kelkaj ( = malmultaj) aferoj samtempe, mi ne eskapos el la sakostrato kiun mi tro ofte mem kreas. Tiam mi sentas min respondeca pri ĉio, nur vidas la laboron farendan, ne la faritan kaj forgesas, ke ne eblas fari ĉion tuj, sed ke ankaŭ miaj fortoj estas limigitaj kaj mi bezonas privatan vivon kun distriĝo. Mi ne trudu al mi erarajn ideojn, kiujn mi jam ne ŝatis, kiam aliaj esprimis ilin pri mi dum mia tempo kiel prezidanto de la Germana Esperanto-Junularo. Kaj cetere mi ne plu sentu min respondeca pri ajna afero kiu okazas al GEJ – mi ne plu estas ĝia aktivulo, nek ĝia membro kaj laŭ mia impreso la nunaj centraj aktivuloj ne akceptas miajn konsilojn aŭ proponojn. La supra listo plie memorigu min pri tio, ke mi havas aliajn aferojn por fari.

Vivu, vivu, anta? ol via sopiro mortas

La 1a de majo estas festotago en Germanio. Ĉar ĝi ĉijare okazis dum sabato, tio ĉiukaze ne havis verajn sekvojn por mi. Sed tradicie homoj ekskursas kaj promenas, multaj trinkas alkoholon jam ekde tagmezo kaj tiel jam posttagmeze kelkaj estas tro ebriaj por plufesti. Malgraŭ tio temas pri la “tago de la laboro”.

Mia grupo (la samaj personoj kiel de la hieraŭa festo) promenis dum ĉirkaŭ tri horoj kaj duona, ekipita per ĉaro kun KD-ludilo kaj trinkaĵoj (biero, limonado kaj iu bongusta miksalkoholaĵo). Kiel mi kun kontentigo konstatis, ni ne nur iris sufiĉe longe por atingi decan kilometronombron, sed samtempe neniu vere ebriiĝis. Kelkaj junuloj evidente scias kiel konduti, malgraŭ ĉiuj stereotipoj.

Vespere unu de la knabinoj festis sian 18an naskiĝtagon. Ekstere rostitaj kolbasoj kaj diversaj salatoj kune kun membakita pano servis kiel deca vespermanĝo. Mi dufoje sukcesis rideksplodigi la homojn proksime de mi per spontaneaj, situaciaj ŝercoj. La prizorgadon de la muziko iam transprenis DĴ Arafat, kiu dancigis la homojn kaj aŭskultigis novan kanton al mi, kies refreno tre impresis min:

“Vivu, vivu, antaŭ ol via sopiro mortas (…)
Donu, donu, vian tutan vivenergion al la revoj de via kor'”

Mi jam kunkantis ekde la dua refreno. La kanto nomiĝas “Leb” kaj estas de la grupo Schandmaul, kiu miksas metalrokon kun mezepoka sono. Temas pri nuntempe tre populara muzikstilo en Germanio. Kelkaj homoj opinias, ke tia muziko deprimigas kaj gvidas al memmortigo. Sed tiu ĉi kanto tute male magie revivigas min, memorigante min ke mi devas batali por mia feliĉo kaj vivi anstataŭ cerbumi la tutan tempon. Ĝi por mi servas kiel kontraŭtezo al la kanto “Müd” de Subway to Sally, kiun mi aŭskultis fine de 2001, kiam mi estis tre malsana kaj malbonhumura, kaj kies refreno estas “Ho, mi tiom lacas de ĉi mondo”. Interese, ke tiuj du kantoj jam je la unua aŭskultado tiom restas en mia menso, priskribas miajn sentojn, kaj samtempe donas tute malan mesaĝon. Mi klare preferas la novan, tiun de Schandmaul.

Tria en la rondo kaj pli konata ol Schandmaul kaj Subway to Sally estas In Extremo. Ĉiuj tri venas el Germanio kaj ludas la jam menciitan “mezepokan metalrokon”. Kelkaj kantoj de In Extremo estas en la malnova germana, aliaj en la sveda, interalie “Herr Mannelig”. Bertilo Wennergren kreis Esperanto-tradukon de ĝi, fakte de alia tekstversio.

Nun aperis la IJF-fotoj de Nicola Ruggiero. Li jam anoncis aldoni tiujn de Sjoerd Bosga kaj Katja Ignatieva. Mi estas tre scivolema pri ili (la fotoj).

Printempas kiam majas

En mia regiono, la lastan tagon en aprilo okazas tradicie festoj kun la nomo “danco en la majon”. Fakte ĉifoje temis pri la sama afero kiel antaŭ unu semajno (ja eĉ pri la sama ejo, nome festa tendego), sed je tiu okazo venis pli multaj homoj. La knabinoj el mia amikaro estis ege bele vestitaj kaj tre festemaj. Bedaŭrinde la muziko estis preskaŭ ĉiam same aĉa kiel kutime. Foje tamen ekzistis bonaj fazoj, dum kiuj ni freneze dancis. Tiam eksonis interalie “Mambo” de Herbert Grönemeyer kaj tuj poste “Über den Wolken” de Dieter Thomas Kuhn – ambaŭ kantoj estas kandidatoj por mia “internacia KD 2”, kiun mi intencas fari ekde la pasinta IS. La du kantojn sekvis “La Bamba”, kio kompreneble iom konfuzigis min, ĉar ĝuste tiam mia grupo formis cirklon kaj ĉeestis ne nur mia frato kaj pluraj Esperanto-kursanoj, sed eĉ kiel gasto Martin B. Sawitzki, ĉeforganizanto de la sekva IS en Wetzlar. Strangega sento danci al “La Bamba” (parte) kun esperantistoj kaj tamen ne rajti kisi unu el la belulinoj. Tiel verŝajne aspektas inferno. Nu, almenaŭ mi rikoltis plian inviton al naskiĝtaga festo. Mi kun kontentigo konstatis ke miaj amikoj eble primoketas mian ŝaton de muziko el la 1980aj jaroj, sed samtempe per siaj agoj ( = dancado al kantoj el tiu jardeko) pravigas min. La elektronika muziko de la festo denove aĉis, restas notinde tamen ke mi aŭdis unu bonan elektronikan kanton, nome “Désenchantée” de Kate Ryan – la unuan akcepteblan dum tiaj festoj (ekde monatoj!), kaj la unuan kiun mi mem surmetus kiel DĴ. Ĝuste pro la malaltiĝanta nivelo de la muziko, preskaŭ ĉiuj el mia amikaro foriris tre frue, nome jam je la 2a – ankaŭ mi, ĉar mi ege lacis. Miaj okuloj doloris pro la cigareda fumo dum la rebiciklado hejmen.

La televidkanalo 3sat antaŭ kelkaj tagoj faris elsendon pri Esperanto kaj Eŭropo. Mi ankoraŭ ne komplete vidis ĝin, sed trarigardis la interretan materialon kaj skribis mian opinion ĉe la TTT-ejo kun forumo.

Eŭropa Unio hodiaŭ pligrandiĝas. Pro tiu okazo la “aktuala muziko” estas kanto, kiu ĉiam pensigis min al vojaĝado trans la limoj de Eŭropo kaj internaciaj kontaktoj. Eble mi trointerpretas kelkajn kantojn (aŭ trudas al ili ideojn, kiuj estas en mia kapo kaj ne en ilia teksto). “Trans-Eŭrok-Ekspres'” origine venas de la Vinilkosmo-Kompilo 2, sed mi ekkonis ĝin tra la espeRom, KD-Romo aperinta en 1997 kiu furoris dum jaroj. De Tutti Futti mi neniam aŭdis ion plu, do ŝajne ili apartenas al la grandega nombro de (grandparte Francaj) papagaj grupoj, kiuj registris unu kanton en Esperanto kaj poste malaperis. Nu, jen kiel ofte okazis en la 1990aj jaroj. En tiu ĉi jardeko, mi atendas kaj postulas pli longdaŭran muzikan aktivecon (eĉ se tio signifas malpli multajn grupojn).

Vi kontaktu min per telefon’

Antaŭ preskaŭ unu jaro mi post longa hezitado aĉetis poŝtelefonon. La diskuto pri ili daŭre restas aktuala, ekz. kvarko skribis pri tio antaŭ kelkaj tagoj. Iam mi pensis, ke tiuj teknikaĵoj ĉefe servas al idiotoj kiel vana rimedo impresi homojn kaj kompensi sian realan malgravecon. Plie min nervis la publika telefonado en busoj kaj lokaj placoj, ofte farita en tre malafabla laŭteco kaj kun la kutimaj sensignifaj temoj.

Sed intertempe mi eltrovis, ke poŝtelefonoj havas sian veran utilon: Pli facilas kontakti unu la alian (ĝuste por tiuj, kiuj malofte uzas retpoŝton). Esti ekster la domo kaj sen komputilo atingebla ebligas pli multajn spontaneajn renkontiĝojn – kaj ĝuste tion mi en mia nuna situacio bezonas. Plej ofte cetere iu virino demandas ĉu mi ne havas liberan tempon dum vespero. Tial hodiaŭ la praktika utilo de poŝtelefonoj por mi estas senduba.

Pri mia antaŭa opinio mi pensas: Tekniko mem ne estas stulta – ĉefe dependas de la uzantoj. Se oni lasas novan teknikaĵon nur al la idiotoj, oni ne miru, se neniu trovas bonan uzeblon por ĝi.

Unu grava afero por mi estis libera elekto de la sonorila melodio. Ekde unu jaro mi de tempo al tempo vane provis ŝarĝi de la interreto kelkajn MIDI-dosierojn al mia telefoneto. Sed hodiaŭ finfine funkciis – Dio scias, kial nur nun.

Jen kion mi elektis:
– “LeChuck Theme” de “The Secret of Monkey Island”
– “LeChuck Theme (alternative version)” de “The Secret of Monkey Island”
– “Duke 3D Title Theme” de “Duke Nukem 3D”
– iu muzikaĵo el “X-Wing”
– (por elprovi) “Video killed the radio star” kaj “Friends” de www.siemensinfo.de

Fakte la transformado de MIDI al la SI3-formato (aŭ la kvalito de la poŝtelefona sintezilo) forte ŝanĝis la kvaliton de la dosieroj. Precipe “Duke 3D” suferis pro tio; ĝi kaj la “Monkey Island”-melodioj estas iom mallaŭtaj. “Video killed the radio star” sonas ege aĉe, dum “Friends” konvinkas. Sed plej surprize ĝuste la “X-Wing”-muziko, kiu ne taŭgas kiel alarma melodio, konservis sian bonan sonon.

Mi traserĉos mian sonarkivon kaj elprovos plurajn MIDI-dosierojn (kaj kelkajn sonojn en la VOC/WAV-formato). Jes, mi ŝategas esti durkapa individuo kiu insistas pri vere propra melodio!

Viaj lipoj estas plenaj je veneno

Krom monotona hiphopo el Usono kaj anglalingve kantantaj Germanoj, la plej granda hodiaŭa muzika malsano konsistas el aĉaj novaj versioj de origine brilaj kantoj. Ĉar arta kvalito aŭ originaleco ne gravas por la muzikindustrio, tiuj novaj surbendigoj estas tiom amase luditaj, ke multaj homoj ne (plu) konas la originalon.

Fifama ekzemplo estas “I’ll be missing you” el la jaro 1998, ridinda kopiaĉo de la majstra “Every breath you take” de The Police. Mi tiam iom sarkasme komentis, ke tio eble estas la venĝo de la nigruloj kontraŭ la blankuloj: Ĉar la blankuloj antaŭ jardekoj ŝtelis rokenrolon de ili, nun siavice ili devas detrui blankulan popmuzikon.

Lastatempe tamen tiu fenomeno aperas amase, sen ke troviĝas iu Usona influo en ĝi: Teknoversioj kun terura virina kantaĉado de “Heaven” (origine de Bryan Adams), “Beds are burning” (de Midnight Oil), Eye of the tiger (de Survivor) kaj kiel trista kulmino “Poison” de Alice Cooper! Verŝajne la respondeculoj iam laboris kiel karceraj torturistoj, sed ŝanĝis sian profesion por terorigi eĉ pli multajn homojn ol antaŭe. Ĉu ne eblus ie kondamni tiajn agojn kiel “sonan kruelecon” aŭ “krimon kontraŭ la muziko”? Aŭskultante tiujn pseŭdomuzikajn katastrofojn, ŝajnas ridinde ke la Eŭropanoj taksas sian kontinenton “pli kultura” ol Usono. Kulturan nivelon oni montras ne tiom per siaj radikoj, sed precipe per sia konsumo!

Mi jam delonge volis skribi pri tio, sed ĉiam atendis/antaŭtimis plian novan version de iu el miaj ŝategataj kantoj. Hieraŭ mi aŭdis hiphopan remikson de “Sympathy for the devil” de Rolling Stones. Damne, tio vere estas pli ol mi povas elteni. Nur la “Poison”-versio ankoraŭ pli aĉas.

La hodiaŭan “aktualan muzikon” de Ĵomart kaj Nataŝa mi elektis speciale por mia bona amiko Holger Boos. Li certe komprenos kial… Cetere eblas elŝuti la kanton kiel “Jen estas 30” kiel MP3-dosieron.

Kion sova?a besto faras en zoologia ?ardeno?

Antaŭhieraŭ mi bonege dormis, sed hieraŭnokte min turmentis premsonĝo. Zombioj (jes, tiu vorto ankoraŭ ne estas oficiala) konkeris la tutan mondon, kaj mi spektis kiel ili mordis/mortigis/zombiigis la lastajn vivantajn homojn. Plej strange cetere, ke mi relative frue vidis la malbonan finon, kie la lasta postrestanta ĉefa heroo estas kaptita de liaj intertempe transformitaj (eks)amikoj. Post mi ankoraŭ devis elteni vidi kiel pluraj el ili, unu post la alia, estis infektitaj. Tiuj scenoj evidente servis kiel klarigo por la posta ŝoka fino. Mi ne ofte bone memoras sonĝojn, sed tiun mi certe ne tiom facile forgesos. Taŭgus por filmo, kun tiom artaj elementoj kiel reiro en la rakontita tempo kaj spektado el propra perspektivo, ne el la okuloj de iu karaktero.

La premsonĝo estis klare inspirita de “Dawn of the dead“, kies originalon mi parte vidis antaŭ jaroj kaj pri kies nova versio mi legis kaj aŭdis dum la pasintaj tagoj. Plie kulpas verŝajne la musoj, kiuj en la domo de miaj gepatroj (kie mi estis) daŭre bruetas dum la nokto, kio iel timigas min en la mallumo. Sonas kvazaŭ ili estus eĉ en mia ĉambro… mi devos rekontroli, ĉu vere ne plu ekzistas ia traireblo por ili el la spaco inter la muroj.

Por ne fini la rakontadon pri hororaj aferoj: Hieraŭ kaj hodiaŭ mi estis ĉe la dentokuracisto. Sed kontraŭe al tio, kion mi regule aŭdas, ĉifoje ŝi tre kontente laŭdis min pro mia bona kunlaboro (dentoflegado), kion mi tute ne atendintus. Nun mi povas esti vere feliĉa, ĉar mi denove alfrontis unu grandan timon. Kaj plie tiu resanigado de la dentoj estis sur mia projektolisto por 2004. Denove unu konstanto en mia vivo ŝanĝita, ha!

Por vere montri min kiel heroo, mi survoje hejmen savis du majoskarabojn, kiuj kuŝis sur la vojo kun siaj gamboj ĉielen. Kompreneble tiuj skaraboj damaĝigas arbojn kaj plantojn, sed mi ligas belan naturon kaj memoron de infaneco al ili. Kaj ili iom memorigas min pri mia frato, ĉar lia naskiĝtago estas en majo.

Post tiom multa rakontado pri mia ordinara tago, mi menciu ion gravan: Ekde nun mia muziko haveblas ĉe nova adreso! CNET, kiu aĉetis mp3.com fine de la pasinta jaro, permesas al artistoj nun enretigi sian muzikon denove (maksimume 50 megabajtojn). Mia adreso estas www.download.com/kunar. Nuntempe mi nur metis unu kanton tien, sed iom post iom iĝos pli. La MP3-dosieroj havas pli altan kutimon ol antaŭe (192 kpbs anstataŭ 128). Tio instigas min publikigi kelkajn malnovajn kantojn en refarita versio ( = kun multe pli bona sono). Inter ili troviĝas ankaŭ “Till kaj Gunnar faras teknon”.

?iu nokto havas sian prezon

Sabate en Nordwalde vizitis feston kune kun amiko kaj pluraj el la kutimaj ĉarmulinoj. La muziko bedaŭrinde estis denove aĉa; malbona hiphopo kaj nerva tekno. Sed mi dancis kaj ŝercis kun la geamikoj kaj ricevis invitojn al du naskiĝtagaj festoj de belulinoj. Kial do mi plendu?

La malbona muziko inspiris kaj motivigis min pluprilabori miajn elektronikajn projektojn. Certe ne temas pri la plej bonaj kantoj de la mondo, sed ili sendube pli bonas ol tiu kaĉo, kiun mi devis elteni dum la semajnfino. Foje negativaj spertoj povas kaŭzi bonan aferon…

Ekde nun pretas versio 1.9 de mia kantokolekto. Mi nur aldonis “Bluaj fragoj” de Merlin kaj “Konko” de Kajto, sed plie verkis informajn tekstojn kiuj estas bezonataj por publike havebla versio. Eble jam la sekvan monaton mi povos prezenti ion…

Nun en la reto videblas la unuaj IJF-fotoj (sen indiko de la fotinto). Mi ne trovis min sur iu ajn foto, sed ne gravas.

Vivo estas paca tie

la post-IJF-aj muzikaj novaĵoj:

– Laurent Burgbacher, Sviso kiu ludis dum la IJF plufoje kun la Dana duopo “Junas kaj pli junas”, sendis al mi surbendigon de “Grava“. Mi kantas kaj gitaras kaj li tamburas. Nu, la MP3-dosiero ne estas tre laŭta kaj mi ne eksterordinare bone muzikas, sed tamen estas interesa aŭskulti sin mem. Mi ŝatus havi pli ofte tiajn surbendigojn por pritaksi mian kantadon/muzikadon kaj pliboniĝi.

– DĴ Nucki (burĝe: Marc Steßgen) antaŭ dek jaroj instigis min mem iĝi DĴ. Ni ofte jam kune faris skeĉojn dum la internaciaj vesperoj de renkontiĝoj, kaj dum la IJF ni kune kantis karaokee, nome “Go West” de Pet Shop Boys kaj “In the ghetto” de Elvis Presley. Sed ni iom ŝanĝis la tekston, tiel primokante la IJFn. Ĉe “Go West” mi enmetis IS-varbadon en la lastajn refrenojn, kaj ĉe “In the ghetto” ni kantis “Toskana” anstataŭ “Chicago” (kiu konas la tekston, komprenos la ŝercon) kaj “Abetone – hej, ho!” post ĉiu “in the ghetto”. Hm, eble ne estas novaĵo, sed mi ankoraŭ volis skribi pri tio.

Pasko ne nur estas la plej alta festo de la kristanoj, por katoliko ĝi ankaŭ signifas la finon de la fastotempo” (aŭ “Karesmo“). Inter karnevalo kaj pasko oni rezignu pri alkoholo kaj dolĉaĵoj. Kiel infano mi ĉiam faris tion, sed kiel studento mi preskaŭ neniam atentis pri tio, ĉar dum la fastotempo estis miaj ekzamenoj, kaj mi bezonis ĉokoladon por rapide senstreĉigi min. Sed pasint- kaj ĉijare mi denove fastis, tamen ne pro religiaj, sed pro personaj kialoj. Pasintjare mi volis scii, ĉu mi entute sukcesus fari tion, kaj jes funkciis. Ĉijare mi volis eltrovi, ĉu mi ne estus tute alia sen miaj ŝatataj dolĉaĵoj kaj almenaŭ en etaj dozoj estimata alkoholo. La stranga rezulto: Mi preskaŭ tute ne havis problemon rezigni pri ambaŭ – kaj male, mi sentis min eĉ pli mem ol kutime. Fakte tio estas la vera celo de fastado – eltrovi, kio vere gravas en la vivo kaj tiel trovi al si mem.

?i jam tiris vin multe tro for

Lastatempe mi ne trovis la tempon por skribi, ĉar okazis multaj aferoj samtempe, pri kiuj indas skribi. Jen la eterna dilemo de taglibremuloj!

Jen eta elekto de la novaĵoj koncize:

laboro

Mi nun havas tuttagan postenon. La hieraŭa kulmino konsistis el vizito de sr-ino Fischer, federacia ministrino de Nordrejn-Vestfalio. Jen eta artikolo (en la germana): ministrino pri sano vizitis infanklinikon

muziko

Mi aŭdis novajn kantojn de Éric L. (initials dc), grandparte muzike interesa, sed lingve ankoraŭ plibonigenda laboro. Li certe estos gajno por Esperantujo rilate al la muzika kvalito, sed ĉu esperantistoj entute rimarkos kaj honoros tion?

De Flo mi scias, ke pluraj diskoj de aliaj artistoj estas aŭ preskaŭ finitaj, aŭ farataj aŭ eĉ freŝe aperintaj. Kaj ankaŭ el Finnlando atingis min interesaj informoj (kiujn mi eble rajtas publikigi jam nun, kaj pro tio plie silentas).

Mia propra muzika aktiveco stagnas. Je unua rigardo mankas tempo, sed reale estas volo. Mi simple ne plu atendas grandajn sukcesojn kiel vera muzikisto en Esperantujo. Nur la kantokolekto daŭre ricevas mian atenton. Sed restas almenaŭ unu recenzo verkenda ankoraŭ… Mi ŝatus reeki la verkadon de samplobazita muziko, sed ĉiu lastatempa provo montris montaron da obstakloj. Iel mankas inspiro (aŭ la nervoj, alfronti la problemojn).

privata vivo

Mi ne plu sukcesas fiksi iun ajn komunan aktivecon kun amikoj. Tio iom ĝenas min, ĉar mi atendis ke tio ŝanĝiĝus post mia studado. Aliflanke mi plej agrable travivis du spontaneajn renkontojn dum la pasintaj tagoj: Dimanĉe mia fratino kaj mia bofrato venis dum la posttagmezo al mia loĝejo, kaj marde amikino el Nordwalde vizitis min kaj poste ni iris kinejen. Laŭ mia impreso, mi simple alkutimiĝu al tio, ke mi apenaŭ planas mian liberan tempon. En Catania (Sicilio) tio ja ankaŭ bonege funkciis kaj mi tre ĝuis tion!

Mi dormas iom tro malmulte. Kulpas komputila ludo. Ĝi retenas min fari pli senchavajn aferojn kun sukcesoj en la reala mondo. Sed almenaŭ mi eĉ post pasko ne plu manĝis multajn dolĉaĵojn kaj ankaŭ ne trinkis multajn alkoholaĵojn, do almenaŭ drogokonsumado en tiuj du kampoj atingis agrable malaltan nivelon.