Laŭaŭtoraj arkivoj: D? Kunar

Pri D? Kunar

denaskulo kaj disk?okeo

Sed gravas pli ol tio, ke kiel originaluloj ni finas

Sabate kune kun malnova amiko mi iris kinejen por spekti la filmon “Ŝarka rakonto“. Kvankam temas pri verko ankaŭ por infanoj, multajn parodiajn elementojn nur komprenos junuloj kaj plenkreskuloj. Entute la filmo plaĉis al mi, ĉefe pro la parte tre amuzaj karakteroj (precipe la meduzoj!).

Christina Aguilera, kies unu kanton mi laŭdis antaŭ kelkaj tagoj, aperas je la fino de la filmo kaj kantas. Kvankam ŝi denove montras sian talenton, la rezulto lasas min duone malkontenta. La kialo estas, ke denove ne estas nova kanto, sed “nur” reludado de malnova kanto (ĉifoje “Car Wash”). Jam la kanto “Lady Marmalade” kiun ŝi interpretis por la filmo “Moulin Rouge” estis reludaĵo. Ĉefe malplaĉas al mi, ke aperas neniu “brile” nova elemento. La tuta nova versio do ŝajnas kvazaŭ polurita refaraĵo de la malnova verko. Sed tio ne estas tre impresa aŭ brila; laŭ mi eĉ estas malŝparo de talento, se bona kantistino ne aperas kun “propraj” (nu, almenaŭ novaj) kantoj. Kial necesas fidi je la pasinta sukceso de iu kanto, se la nova interpreto vere havas bonan voĉon?

Pro la samaj kialoj des pli seniluziigas min Marylin Manson, kiu rekantis “Tainted Love” (origine de Soft Cell) kaj nun “Personal Jesus” (origine de Depeche Mode). Liaj versioj tiom similas al la originalo, ke li ne donas ajnan kialon, kial entute rekanti ilin.

Mi ne ĝenerale malakceptas reludadon de kantoj. Blind Guardian plurfoje plenumis tiun taskon tre bone per kantoj de Queen (“Spread your wings”), Uriah Heap (“The Wizard”) kaj Mike Oldfield (“To France”). Ankaŭ ĉe popmuziko tio eblas, kiel montris “The Pet Shop Boys” (Always on my mind, Go West). Ambaŭ grupoj eĉ supertrafas la kvaliton de la originalo.

Rigardo reen – la 10a de novembro 2003

La sesdeka enskribo antaŭ unu jaro – ekzercado por “La Kuracistoj“, festo de amiko, sunŝtormoj, preskaŭ perdita plektro.

Lernu el la histori’, demandoj kreskas el la respondoj

La 9a de novembro 1989 estis unu el la malmultaj brilaj momentoj de la (Germana) historio. Eĉ pli, ĝi estis historie grava tago, kiun mi mem spertis kaj kiun mi neniam forgesos.

la 9a de novembro 1989Germanoj festas

Mi estis hejmiĝanta de Münster kiam mi aŭdis el la radiaj novaĵoj ke ekde nun GDR-anoj rajtas libere vojaĝi al FRG. Mia unua penso estis: “Nekredeble! Tio ja signifus ke GDR baldaŭ ĉesos ekzisti.” Kvankam tio el la hodiaŭa vidpunkto estas ĝusta, tiam la Germana unuiĝo tute ne estis certa. Sed mi ĝojas, ke mi kun la ankoraŭ iom simpla vidpunkto de 13-jarulo antaŭvidis tion. Cetere por mi persone tute ne estis brila tempo. Mi troviĝis en la plej malbona fazo de mia ĝisnuna vivo.

La tutan grandecon de tiu historia momento oni ne komprenas sen la jenaj faktoj:
– Revolucioj en Germanio kutime ne funkcias (1848/49) aŭ ne alportas funkciantan demokration (1918/19).
– Revolucioj en komunistaj landoj kutime ne funkcias (1953, 1956, 1968) aŭ ne baldaŭ finas la reĝimon (1980).
– Revolucioj kutime ne okazas sen perforto, sangoverŝo kaj kruelaĵoj de la venkintoj.

La konkretan momenton cetere decidis kuriozaĵo. Temis pri miskompreno dum gazetara konferenco.

La kanto, kiu ĉiam memorigas min pri la grandaj politikaj ŝanĝoj en la tiutempa Eŭropo, estas “Wind of Change” de la “The Scorpions”. Ili ankaŭ verkis ruslingvan version de tiu kanto kaj la teksto alludas al la tiama Sovetunio. Mia DĴ-kolego Nobert “Nobbi” Piechotta iam aŭskultigis al mi hungarlingvan kanton, kiu ŝajne uzas la saman melodion kiel “Wind of Change”. Sed mi ne scias kun certeco kiu ŝtelis de kiu. Laŭ mia memoro, ambaŭ grupoj ludis dum iu festivalo; eble do estis “amika servo”.

Rigardo reen – la 9a de novembro 2003

La kvindeknaŭa enskribo antaŭ unu jaro – kantokolekto, restoracio, filmoj, informadiko, MP3-ciferoj.

Mi havas revojn por vivi

Nun sekvas malofta afero, nome Esperanto-novaĵo el mia regiono: Hieraŭ okazis renkontiĝo en mia loĝejo. Mi estis invitinta la lernantojn kaj lernintojn de mia patro, kiu instruas la lingvon en diversaj kursoj en Münster. La ĉefa intenco estis informi la novulojn pri la ebloj, kiujn Esperantujo ofertas al ili. Ne denove ripetiĝu la fifama fenomeno, ke “eblas en nur kelkaj semajnoj lerni Esperanton… kaj denove komplete forgesi ĝin”. Antaŭe mi estis iom nervoza, ĉar mi ne sciis ĉu la sidlokoj kaj trinkujoj sufiĉos, ĉu mi ankoraŭ povos intere(ig)se paroli al tia celpubliko, ĉu mia loĝejo ne estas tro privata loko ktp., sed kiam la unuaj homoj alvenis, miaj zorgoj foriris. Iel la etoso tuj iĝis la ĝusta. Entute ni estis sep personoj, inter ili kvar virinoj (do la plimulto!). La persona kulmino de la vespero por mi estis la renkontiĝo kun elgrande, kiun mi nun konas dum pli ol unu jaro kaj neniam antaŭe vidis – eĉ ne sur foto. Li faris aparte multajn kaj bonajn demandojn. Ĝenerale la gastoj volonte aŭskultis kaj dankeme reagis al miaj klarigoj. Mia eksa kunloĝanto Till dirus, ke tio estas du pliaj signoj por la baldaŭa fino de la mondo (kiun ja indikas la plej strangaj, alarmigaj okazaĵoj): Mi longe parolas sen enuigi la homojn kaj ili demandas pli ol mi povas respondi dum unu vespero! Entute mi tre ĝojas pri tiu vespero, ĉar mi ŝajne sukcesis informi kaj entuziasmigi la homojn. Eble realiĝos la ideo, okazigi monatan renkontiĝon, simile al tiu, kiu ekestis en Paderborn dum mia studado.

Foje ankoraŭ okazas mirakloj en ĉi tiu mondo. En la varbado por Mercedes-aŭtomodelo eksonas kanto de Christina Aguilera. Tio eble ne sonas tre eksterordinare. Jam ofte oni uzis konatan voĉon aŭ konatan kanton por tia celo. Intertempe eĉ ekestas nerva duobla komerca ideo malantaŭ tio: En la varbaĵo teksto informas pri la artisto kaj la kantotitolo, post oni vendas disketon kun tiu kanto, reklamante ke ĝi estas “la kanto el la XY-varbaĵo”.

Sed nun venas la vera novaĵo: La kanto de la Mercedes-varbaĵo laŭdire ne aperas sur iu KD. Tute male, ĝin eblas elŝuti de la oficiala Mercedes-TTT-ejo “www.follow-your-own-star.com“. Mi konfesas, ke la nomo de la TTT-ejo estas aparte idiota (anglalingva slogano por germanlingva publiko… argh!) kaj ke la uzata rettekniko malplaĉegas al mi. Sed se tiel haveblas io senpaga, mi ne pli grumblu.

La dua agrabla surprizo estas, ke Christina Aguilera tre konvinkas kiel kantistino de rokmuziko. Ĝis nun mi ĉiam nur konis ŝin kiel popstelulineton (samtempe mi volonte konfesas, ke mi ne konas ŝian kompletan diskografion). Pli en tia stilo kaj de tia nivelo, kaj mi sen honti aĉetos KDn de ŝi!

Unu antaŭjuĝo de mi tamen estis konfirmita: Mi ekde jaroj asertas, ke ja ekzistas en la hodiaŭa tempo kantistoj kun talento, sed ke plej ofte la akompana popmuziko simple estas tro simple produktita kaj tial la rezulto malbonas. Tiu ĉi bonsona rokpeco klare montras la kvalitan diferecon al la kutima muziko…

Vi pensas ke vi estas filmstelul’

Hieraŭ mi devis iri kinejen. Kial “devis”? Nu, mi ankoraŭ havis kuponon, kiu estis foruzenda ĝis la 3a de novembro kaj hodiaŭ vespere mi ne havas tempon). Do estis la lasta ŝanco por ke tiu kupono ne forfalu. Kiam mi studis la kinejan programon, mi rememoris, ke marde ja estas speciala oferto en la kinejoj en Münster, ĉar tiam oni pagas nur 4 EUR anstataŭ 8. Do sufiĉus por plia persono! Tial mi invitis amikinon, kun kiu mi interkonsentis pri la filmo, kaj akiris la biletojn. Sed poste ŝi altelefonis min por diri ke ŝi ne povos veni. Ĉiujn tedajn detalojn mi ĉi tie ne skribu – cetere ili pli nervis ŝin ol min.

Jam estis tro malfrue por alirigi iun el Nordwalde, do mi provis kontakti kelkajn amikojn el Münster, sed sen sukceso. Kiom stulte ke mi ne havis la telefonnumeron de elgrande, kiu ja ne tre ŝatas diskotekojn aŭ trinkejojn, sed vizitadon de kinejo. Mi eĉ alparolis kelkajn homojn en la granda enirhalo de la kinejo, ofertante unu senpagan bileton aŭ alternative ambaŭ biletojn kontraŭ la normala prezo. Je la fino tamen unu bileto restis neuzita.

Mi elektis la filmon “Collateral” kaj tre ĝuis ĝin. La tuta rakonto de la filmo okazas dum la nokto en urbego. Tio kreas tre specialan etoson. Tion plifortigis la muziko. En la taksio (precipe je la komenco) eksonis hiphopo, en unu klubo ĵazo. Ambaŭ ne tre interesis min. La klasika muziko estis almenaŭ agrabla; mi rekonis ĝin, kvankam temis pri moderna versio. Laŭ la nomoj de la kantoj kaj artistoj, kiujn mi legis je la fino de la filmo, estis eĉ pli multaj latinmuzikaj kantoj en la filmo ol mi supozis laŭ mia memoro. Sed neniu restis vere bone en mia memoro. Elstaris du tre diversaj kantoj: La unua, malmola blusroko, eksonis, kiam la policano la unuan fojon aperas, veturante en sia aŭto. La dua aŭskultiĝas en la Azia klubo kaj estas trenco en tipe kluba stilo. Ŝajne temas pri “Korean style” de Paul Oakenfold. Bedaŭrinde la filma sonŝpuro ne enhavos ĉiujn kantojn el la filmo – ja estas tro multaj laŭ la listo, kiun mi legis. Do mi ne scias ĉu tiuj du kantoj estos facile akireblaj.

Ial la lastaj tri filmoj, kiujn mi vidis (“The Village“, “The Butterfly Effect” kaj “Collateral“) pensigis min pri mia vivo kaj miaj revoj. Eble mi estas tro memfiksita nuntempe. Sed ĉiu el la tri filmoj montris al mi demandojn, kiuj estas aktualaj por mi, ekzemple: Kia estas bona bojo vivi kun la sperto de malbono? Kiel oni traktu la nigrajn partojn de sia pasinteco? Kio estas miaj revoj? Ĉiuj tiuj estas tre fundamentaj demandoj, kiuj kompreneble okupas min. Tial mi ankaŭ retrovas ilin en la filmoj resp. pli forte reagas al tiuj demandoj, se ili estas esprimitaj iaforme en la filmoj.

La bona novaĵo tamen estas, kiel miaj sentoj post tiuj filmoj evoluis: Post la unua filmo mi sentis malkomforton kaj tristecon, post la dua ŝanĝemon kaj batalemon kaj post la tria kontentecon kaj muzikemon. Mi fakte denove iom eksperimentis per miaj samplaĵo-KDj, prilaborante trencopecon.

Rigardo reen – la 2a kaj 3a de novembro 2003

La kvindeksepa enskribo antaŭ unu jaro – “Halloween”-festo, filmoj, MP3-ciferoj.
La kvindekoka enskribo antaŭ unu jaro – la kantokolekto, “Star Trek” en la malaltgermana, Erica Kelly.

Li provas konkeri ?in denove kaj denove

Ekde iom da tempo franclingva artikolo pri la IS – kun eta foto de “La Kuracistoj“! La JEFO-aktiveco plaĉas al mi… Dum la IS mi kontribuos al la programo per du aferoj: Mi denove prezentos prelegon (kiel jam ĉe la klubo en Münster kaj dum la IJF) kaj gvidos diskutrondon pri “kulturaj diversoj”. Nekredeble, ke mi nur antaŭ kelkaj ankoraŭ primokis la teman programon kaj nun parte mem okazigas ĝin.

Daŭrigante mian okupiĝon pri metalroko, mi kompilis plian KDn kun tia muziko el mia “Blind Guardian”-kolekto de mp3.com. Mia bona amiko Holger ĝis nun ne konas Blind Guardian, nek aŭskultas tian muzikon. Sed estas tempo ke li ekkonu metalrokon – kaj Blind Guardian precipe taŭgas por konatiĝo kun tiu muzikstilo, ĉar iliaj baladoj estas aparte bone aŭskulteblaj por metalroknovuloj kaj tre facile restas en la orelo.

Blind Guardian – la enir’-KD por Holger
# titolo origina albumo
01. The bard’s song – In the forest SFB
02. Lord of the Rings TFT
03. A past and future secret IFTOS
04. Nightfall NIME
05. Thorn NIME
06. Into the Storm NIME
07. The Curse of Feanor NIME
08. Imaginations from the other side IFTOS
09. Born in a Mourning Hall IFTOS
10. And the Story Ends IFTOS
11. Time what is time SFB
12. The quest for Tanelorn SFB
13. Journey Through the Dark TT

Malsata je venko, malsata je amo

Post du monatoj komenciĝos la IS. Ĉijare ĝi denove okazos en la tre bona ejo en Wetzlar. Kaj ĉifoje eĉ la tema programo interesas min! Ke mi tion entute ankoraŭ spertas…

Mia simpatio por la Nordamerikaj esperantistoj kreskas kun ties aktiveco. amuzulo unue skribis anoncon pri regula retbabilado, interalie unu pri Esperanto-muziko! Post argilo liveris informojn pri ekzakta horo kaj loko (eĉ dufoje!) kaj invitis min kiel specialan gaston. Entute iĝis tre agrabla kaj interesa babilado. Mi nur povas deziri, ke tiaj eventoj pli ofte okazos! Nun legeblas eta raporto pri la tuto.

Lastatempe mi tre ĝuas la muzikon de Rhapsody. Tiu Itala grupo ludas tre melodian metalrokan muzikon. La tekstoj parolas pri batalo kaj malfacilaj taskoj, sed ankaŭ esprimas pozitivan bazan sintenon al la mondo kaj la vivo. Ne mirinde, ke mi tiom ŝatas tiun muzikspecon. En la reto eblas elŝuti unu kanton de Rhapsody, nome “Knightrider of Doom“.

Rigardo reen – la 15a, 16a, 19a, 20a, 26a kaj 27a de oktobro 2003

La kvindekunua enskribo antaŭ unu jaro – gratuloj, Onklo Andanto, eraroj, danckurso, kantolistoj.
La kvindekdua enskribo antaŭ unu jaro – Germana (ne)identeco, Daniel Carrasco, Method Mr. AL, intelektula ŝerco.
La kvindektria enskribo antaŭ unu jaro – The Verve, MP3-kolekto, belaj virinoj sur titolpaĝo.
La kvindekkvara enskribo antaŭ unu jaro – spertoj de DĴ.
La kvindekkvina enskribo antaŭ unu jaro – Monkey Island (CMI), renkonto en Ĉinio, rettrovaĵoj, filozofiado, MP3-ciferoj.
La kvindeksesa enskribo antaŭ unu jaro – IS alproksimiĝas, Depeche Mode, popularaj libroj (ne nur) por infanoj.

Kelkfoje mi ne scias, kion mi trovos

Jen ĝi, la tago de la tagoj, mia naskiĝtago. Hodiaŭ mi fariĝas 28-jara. Do mi festas la 10-jaran jubileon de mia plenkreskuliĝo! 28 eble ne ŝajnas impresa cifero, sed kelkaj gravaj muzikistoj ne atingis tiun aĝon: Jimi Hendrix, Jim Morrison – kaj Kurt Cobain, la (ne)idolo de mia muzika generacio.

Jam nun mi dankas al ĉiuj, kiuj gratulis per retpoŝto, retkarto, telefono, telefonmesaĝeto, foruma mesaĝo, taglibra enskribo, taglibra komento aŭ eĉ persona vizito! Por pli okcidente loĝantaj personoj, nun ne estas dudek minutoj antaŭ noktomezo, do ili ankoraŭ havas ŝancon gratuli ĝustatempe dum kelkaj horoj.

La muzika novaĵo rajtas resti relative eta hodiaŭ: JEFO planas reeldoni la lernu.net-kompaktdiskon kun Esperanto-kurso kaj muziko, interalie kun unu kanto de mi. Espereble la projekto sukcesos.

Fine mi menciu tute superfluan informon: Tio ĉi estas mia 200a enskribo. Do tiurilate mi atingis etan jubileon dum mia naskiĝtago – same kiel pasintjare.

Rigardo reen – la 12a de oktobro 2003

La kvindeka enskribo antaŭ unu jaro – mia 27a naskiĝtago.

?io gravas en grandaj kvantoj

Hodiaŭ estas mia nomtago, do la tago de mia nomdona sanktulo (Gunther von Thüringen). Samtempe estas la tago de la sanktulo de mia hejma paroĥo (la sankta Dionysius).

Por la naskiĝtago de patro de amikino, mi preparis tri KDjn kun metalroka muziko el mia granda kolekto da senpage kaj laŭleĝe el la interreto akiritaj MP3-dosieroj. Krome mi hodiaŭ kune kun la amikino preparis belajn KD-kovrilojn, uzante fantaziajn ilustraĵojn; du de Larry Elmore kaj unu de Clyde Caldwell.

goulo pridubis la kvaliton de Esperanto-traduko antaŭ kelkaj tagoj. Tio ĝenis min, ĉar la traduko estis farita de… mi! Origino de lia dubo estis, ke la Esperanto-titolo malsimilas al la anglalingva titolo. Pri la sama artikolo Federico Gobbo skribis antaŭ kelkaj monatoj en sia reta taglibro, admonante abundajn erarojn en la Esperanto-traduko kaj supozante, ke mi tro rapide (do tro malatente) faris mian taskon. Sed post redemando montriĝis, ke ankaŭ li komparis la anglalingvan version kun tiu en Esperanto, do ne konante la tekston en sia origina lingvo, la germana.

Por doni al ambaŭ erarintoj justecon, mi devas aldoni ke ili poste konstatis sian eraron (plej grave!) kaj ke sur la retpaĝo aperas la angla titolo super la aliaj, tiel ke hasta vizitanto devas pensi, ke ĝi estis origine verkita en la angla. Kiu tamen rigardas al la fino, tie trovos klaran indikon, ke la angla teskto estas traduko. Restas iom amara kromgusto pro tio, ke la angla teksto, kiu ŝajne parte tre devias de la germana originalo, ĵetas malbonan lumon al la Esperanto-traduko. Tre timigas min la penso, ke homoj pritaksas verkojn malbone pro tio, ke la traduko estas malbona – kaj plie eĉ ne konscias pri tio, ke temas pri traduko! Tia absurda konfuziĝo memorigas min pri la filmo “Star Trek VI“, en kiu la Klingona generalo Chang asertas, ke ne eblas ĝuste estimi Shakespeare, se oni ne legis liajn verkojn en la “Klingona originalo”…

Kiel mi eksciis de arkivo kun enhavo de radioelsendoj, mia muziko ludiĝis en la radio! Kompreneble ne temis pri “normala” elsendo, do estis afero preparita de esperantistoj… sed tamen, en la radio.

En malnova enskribo pri IS-fotoj, iu (ĝis nun neesperantista) junulino skribis komenton. Mi scivolemas, kial entute kaj kial ĝuste tie.

amuzulo laŭ hazarda kaj erara metodo serĉis foton en la interreto kaj trovis unu de – La Kuracistoj! Kiom agrabla surprizo por mi, vidi min mem en enskribo pri hazarda foto-serĉado

Kutime mi ne ŝatas skribi pri politiko, sed foje indas fari etan escepton. En “Die Zeit” aperis artikolo kiu pritraktas kritikon kontraŭ Usono kaj la okcidento. Laŭ mi ĝi ne pravigas la fanatikulojn, sed anstataŭe provas doni pli sobran pritakson de la situacio. La artikolo entute iĝis iom longa por mia gusto. Tio estas pardoninda, konsiderante ke ĝi tre pensigis min.

Donu, donu vian tutan vivenergion al la revoj de via kor’

Pasintan dimanĉon mi verkis novan recenzon. Mi antaŭa estimo do estis ĝusta: Ĉifoje ne kostis grandan penon. Al mi plaĉas, kiam aferoj funkcias facile… la recenzo aperos en la sekva numero de “Esperanto aktuell“. Nun restas kvar recenzindaj KDj – ridinde malmultaj.

Marde mi iris kinejon por vidi la filmon “La papilia efekto” (“The Butterfly Effect“). En Münster estis la antaŭlasta tago por vidi ĝin, do kvazaŭ mia lasta ŝanco. Multaj jam diris ke temus pri tre bona filmo, kaj mi konsentas pri tio. Tamen mi devas kritiki du idiotaĵojn:

1. La eksterordinaraj okazaĵoj neniel similas al la fenomeno konata kiel “papilia efekto”, do la titolo estas absolute misgvida. (Pri tio jam informas cetere la recenzo de Don Harlow.) La oficiala TTT-ejo de la filmo enhavas tekstojn de sciencistoj pri la kaosa teorio – sed en la filmo videblas ekzakte la malo: Tie ĉiu ŝanĝo de la pasinteco tamen ne forigis postajn malbonajn situaciojn, kiujn la ĉefa heroo same ŝatus ŝanĝi. Kaj plie ĉiu sekvo en la “nuno” estis facile klarigebla per la ŝanĝoj en la pasinteco. La papilia teorio, kiel mi (superface) konas ĝin, tamen tute male diras ke eta ŝanĝo povas havi grandegajn efektojn, kiujn ne eblas klarigi. (La klasika ekzemplo, kiu ankaŭ donis la nomon al tiu teorio, estas: Flugilsvingado de papilio kaŭzas tondroŝtormon en alia parto de la mondo.)

2. La filmo kontraŭas sian propran logikon. Se vere eblas tiom ekzakte ŝanĝi sian pasintecon kaj tiel zorgi pri bela futuro, kiel mi priskribis pli supre, kial la heroo entute rezignu pri tiu plano? Ja nur necesus unu “senerara” trakuro…

Cetere ekzistas du diversaj finoj de la filmo. Mi legis en interreta forumo pri la alia. Ambaŭ tamen ne tre konvinkas min – pro la kialoj menciitaj.

Rigardo reen – la 25a, 28a, 29a kaj 30a de septembro kaj la 1a, 7a kaj 8a de oktobro 2003

La kvardektria enskribo antaŭ unu jaro – surbendigo de Kuracistoj-koncerto kaj la Pola filmo Wiedzmin.
La kvardekkvara enskribo antaŭ unu jaro – memoro de la diplomlaboro, festo kaj fantazia metalroko.
La kvardekkvina enskribo antaŭ unu jaro – fervoja karto, retbabilado kun Method Mr. Al kaj Rusa tekno.
La kvardeksesa enskribo antaŭ unu jaro – miskompreno kaj nostalgio.
La kvardeksepa enskribo antaŭ unu jaro – la interreta arkivo kaj Chicane.
La kvardekoka enskribo antaŭ unu jaro – agrabla tempo kun amikoj, kermeso, kantado, Funny van Dannen.
La kvardeknaŭa enskribo antaŭ unu jaro – Menino, filozofiado pri drakoj kaj informadikistoj.

Paderborn, vi estas kiel mi

La celo de la ĉijara kolega ekskurso estis Paderborn, mia iama studurbo. Mi loĝis tie inter oktobro 1996 kaj majo 2003 (kun interrompo de unu jaro en eksterlando).

La trajnvojaĝo al kaj la busveturado en la urbo ŝajnis al mi kvazaŭ vojaĝo reen al la pasinteco. Mi memoris mian unuan semestron, precipe kiom perdita kaj sola mi sentis min, sen ĝusta loko en la mondo. En la buso mi hazarde rerenkontis amikon, kio tre plaĉis al mi, ĉar ni malgraŭ la longa tempo ekde nia pasinta renkonto tuj bone babilis.

Unue ni vizitis la plej grandan komputilan muzeon de la mondo (oficiala nomo: “Heinz-Nixdorf-Museumsforum”). Mankis tempo por esplori ĝin tute; tamen mi malkovris kelkajn interesajn aferojn. Plej emociigis min vidi en unu de la vitrinoj “Gameboy”-ludilon el la jaro 1989. Mi sentis min maljuna kaj eble kiel Marty McFly en la “kafejo de la 1980aj jaroj” (en la filmo Reen al la estonteco II). Miaj mezaĝaj kolegoj (30+-jaruloj) montris al junuloj malnovegajn C64- kaj Apple-ludojn. Ili funkciis per specialaj programoj sur moderna komputiloj.

Unu instalaĵo ebligis aŭskultigadon de muziko el la pasintaj jardekoj. Kiam mi iris al ĝi, eksonis “Waterloo” de ABBA. Kompreneble mi tuj iom eksperimentis kaj finfine ŝanĝis al muziko el la 1980aj jaroj, pli precize “Hurra, hurra, die Schule brennt” de Extrabreit.

Post bonega tagmanĝo en la muzeo, preskaŭ la tuta kolegaro promenis al la urbocentro. Tio okazis sub mia gvido – kia “honoro”! La sekva ĉiĉeronado plaĉis al ĉiuj, ĉar ĉiĉeronino tre bone prezentis Paderborn – fakte parte tiel, kiel ankaŭ mi prezentus ĝin, kun iom da memironio kaj surloka fiereto.

Restis tempo por iri al la tevendejo “Gschwendner“. Mi intencis aĉetis saketon de “Karl-Heinz, la aŭtuna teo”. La vendejon estris tre bela, atraktiva vendistino. Ŝi ne nur posedis naturan belecon sed ankaŭ afablan kondutmanieron. Tio kompreneble tre impresis min, des pli ĉar tio okazis en Paderborn, kie miaj kontaktoj kun tute superfacaj, tro ŝminkitaj kaj arogantaj studentinoj postlasis malbonan memoron. Je la fino tri el ni aĉetis teon, ne sen antaŭe volonte akcepti la helpon de la vendistino ĉe la elekto de la speco. Mi prenis “O`Connors Cream” kiu havas kreman viskioguston, do aromon similan al “Bailey’s”.

Kelkajn malagrablajn (kaj aliajn agrablajn) detalojn de la hodiaŭa tago mi ellasis. Mi simple estas tro laca (kaj eble iom malsana). Sed almenaŭ mi atingis la semajnfinon!

Rigardo reen – la 24a de septembro 2003

La kvardekdua enskribo antaŭ unu jaro – ekskurso kun la kolegoj al Bochum.