Miaj piedoj forlasis la plankon

Por bone kompreni min: Se mi plendas dum mia naski?tago pri la vivo, tio ne signifas, ke mi ne plu scias, kiel amuzi?i! Vendrede mi iris al la Gleis 22. Tiun klubon kaj koncertejon mi frekventis oftege en 2011, kelkfoje en 2012… kaj se mi ?uste memoras, ankora? tute ne en 2013! Kompreneble tion kunka?zis, ke mi dum la semajno estas en Hamburgo, kaj ke mi voja?as pli ofte ol kutime dum la semajnfinoj. Aldone mia propra aktiveco rilate al kantado kaj muzikado pli gravas al mi ol viziti koncertojn de aliaj, kaj ke mi sukcesis iri al la ?usta direkto, ne estas beda?rinde.

Mi alvenis iomete anta? noktomezo kaj kaptis la lastajn du kantojn de la punkroka koncerto, kiu okazis tie. La? la programo, dum tiu vespero ludis Damned Street Seventeen, Brain Traps (amba? el Germanujo) kaj Complications (el Francujo), kaj plej ver?ajne estis la Francoj, kiujn mi a?dis. La publiko estis sufi?e juna, eble komence de siaj 20aj jaroj.

Tuj post la koncertoj komenci?is la programo, por kiu mi alvenis, nome la “Record Riot Party”. Tio estas regula festo en la Gleis 22, kadre de kiu diversaj D?j surmetas mikson inter punko kaj muziko en la stilo de la 1960aj jaroj. Precipe la dua stilo estis ege danciga! La publiko ?an?i?is; da?re restis kelkaj el la junaj homoj, sed anka? ?eestis homoj pli proksimaj al mia a?o. Beda?rinde la festo jam fini?is je la 3a kaj 15 (kutime mi eltenas ?is la 5a a? 6a). Tamen estis deca vespero por festi en la naski?tagon.

2 thoughts on “Miaj piedoj forlasis la plankon

  1. Resonado: Ich lebe! | D? Kunar

  2. Resonado: Ein neues Lebensjahr | Auf der Suche nach dem verlorenen Groove

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: