Monataj arkivoj: Majo 2013

Mia sovaĝa mondo

Mi jam rakontis, kiel mi pasintjare regule kantis en la trinkejo “Heile Welt” en mia hejmurbo Münster. Fakte estas mia merito ke, tiel ke la 13an de novembro tie okazis koncerto de la duopo “Schallermann”. Kio okazis? Konatulo vidis ĉe Facebook, ke mi rilatas al la evento GrooveGipfel, telefonis al mi por ekscii pli kaj mem aperis tie kiel nemuzikanta gasto en julio. Lin mi jam aŭskultis kiel muzikiston komence de 2011 dum privata festo, dum la alia muzikisto estis la persono, kiu donis al mi la surbendigon de la pasiono en la sama jaro.

Dum la vespero la trinkejo estis plenplena. La grupo prezentis bonan elekton da kantoj, interalie “Westerland” de Die Ärzte. Kompreneble mi kunkantis, ĉifoje transprenante la duan voĉon. Poste oni diris al mi, ke mia kantado estis tre bona! Schallermann krome prezentis “Take Me Home, Country Roads” en regeoversio (kun rastabukla paruko). Poste ili proponis, ke ankaŭ aliaj muziku, sed mi rezignis pri la oferto, ĉar mi ne volis gitarludi kaj kanti samtempe kaj neniu alia pretis transpreni la gitaron. Inter la neuzita repertuaro, mi vidis plurajn aliajn kantojn de Die Ärzte, kio tre ĝojigis min.

Sed se mi jam mencias Die Ärzte kaj nekutimajn reludversiojn, tiam menciindas alia afero: Antaŭ kelkaj monatoj mi legis artikolon pri la nova albumo de Heino, la famega Germana ŝlagrokantisto. La bloganta advokato Markus Kompa, kiu ankaŭ loĝas en Münster, informis pri tio, ke Heino surbendigis albumon, kiu komplete konsistis el reludversioj. La originaloj estas germanlingvaj kaj ĉiuj pli malpli famaj. Unu kulmino sendube estas la Heino-versio de Junge.

La originalo de Die Ärzte

(Cetere ekzistas Esperanto-traduko kun la nomo “Filo”, kiun verkis Stephan Schneider. Li ankaŭ jam kelkfoje prezentis ĝin.)

partetoj de la tuta Heino-albumo:

Laŭ muziko kaj kantado la Heino-versio de “Junge” estas tute en ordo, eĉ surprize bona por Heino (kiu montras memironion rilate al la titolbildo de la albumo). Die Ärzte mem ne povas pleni pri la reuzo de sia kanto, des malpli, ĉar ili mem reludis ŝlagron – sen iu indiko de ironio.

En mia menso formiĝas grandioza metafor’

Hieraŭ mi skribis pri la unua komuna muzikado de Sebastian kaj mi ekde unu jaro kaj duona. Por realigi, kio jam delonge estis en mia kapo kaj kio konkretiĝis kiel ideo por nova muzikprojekto, ni renkontiĝis la 3an de oktobro (nacia festotago de Germanujo, do libera tago) en Münster. Tute male al la sperto fine de aŭgusto, tiu dua provludado funkciis bonege! Ni apenaŭ devas akordiĝi pri io ajn; ni muzikis kun la sperto de multaj jaroj sub la nomo La Kuracistoj. Nun montriĝis la frukto de multfoja prezentado de kantoj, ekestis la mirinda facileco de rutino.

Ni eĉ havis sufiĉe multajn kantojn por du koncertoj! Kaj ni finis ĉion en nur unu tago.

por roka konsisto:

  • Junula amo
  • La okulvitroj de Buddy Holly
  • Westerland
  • Sen vi
  • Ne plu
  • Vi volas kisi
  • En kaĉ’ (origine de Team’)
  • Hej la nizoj
  • Longe for (origine de Persone)
  • Jen alkohol’ (nova versio de “Jen nia mondo”)
  • Por ĉiam
  • Ĉu jam ĉio?
  • Al la liberec’
  • Birdo, flugu for (Szállj el kismadár en Esperanto)
  • Emejlj fel (en la hungara, origine de Ladánybene Huszonhét)

por la gufujo:

  • Kaj mi ploras
  • Suno, palmoj kaj somer’
  • Nur pro vi
  • Solege en la nokt’
  • Misteroland’
  • Feliĉe (origine de Esperanto Desperado)
  • Kisu min, ho kara
  • Duona amkanto

Mi tamen ankoraŭ ne rakontis, por kiu okazo tio estis. La reston de la vojo mi pritraktos alian fojon.

Jen vasta mond’ por ĉiuj ni

Mi tute forgesis mencii parton de mia muzika aktiveco en 2012 – eble, ĉar ĝi poste estis kovrita de multe pli granda sukceso! Sed pri tiu lasta mi rakontos alian fojon…

La 31an de aŭgusto, Sebastian (malfrue) festis sian naskiĝtagon en Paderborn. Cetere estis la sama loko kiel antaŭ unu jaro kaj duona – kaj fakte la unua fojo ekde tiu tempo, ke ni denove kune muzikis! Ni prezentis kelkajn kantojn el nia kutima repertuaro kiel La Kuracistoj:

  • Westerland
  • Junula amo
  • La okulvitroj de Buddy Holly
  • Mi kaj ŝi (origine de Amplifiki)
  • Jen nia mondo

“Jen nia mondo” estis speciala deziro de Sebastian, ĉar en 2012 estis la 100a naskiĝdatreveno de Woodie Guthrie. Intertempe eĉ ekzistas nova versio de la kanto, pri kiu mi “kunkulpas”… sed ni restis je la originalo.

Tute modeste mi tamen devas konfesi, ke nia muzikado ne estis tro bona. Rimarkeblis la longa paŭzo ekde nia antaŭa fojo sur la scenejo. Sed almenaŭ ni havis agrablan vesperon ĉar ankaŭ aliaj homoj kontribuis muzike (kiel jam dum la pasinta fojo). Krome estis okazo, rakonti pri la daŭra populareco de “Junula amo”, laste spertita dum la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo), kaj pri planoj por nova muzikprojekto. Pri la unua paŝo al ĝi mi skribos la sekvan fojon.

En Mordor neniu povas vidi la ĉielon

Einmal jährlich schreibe ich in meinen beiden Muttersprachen Deutsch und Esperanto eine Rezension. Bisher ging es zweimal um Comics (2003 und 2005), einmal um einen Film (2010) und sonst (2004, 2006, 2007, 2008, 2009, 2011 und 2012) über Musik – so auch dieses Jahr.

Unufoje jare mi skribas en miaj du gepatraj lingvoj, la germana kaj Esperanto, recenzon. Ĝis nun dufoje temis pri komiksoj (en 2003 kaj 2005), unufoje pri filmo (en 2010) kaj krome (en 2004, 2006, 2007, 2008, 2009, 2011 kaj 2012) pri muziko – ankaŭ ĉijare.

Die ganze Rezension / La tuta recenzo

Sed vi diris al mi nenion

Dek jaroj da blogado en Esperanto (eĉ se mi unue ne nomis tion “blogado”) – kio restas por diri (bela aforismo cetere)? Mia taglibrumado iĝis neregula. Foje dum semajnoj mi skribas preskaŭ ĉiutage, dum sekvas monatoj da silento. La reala vivo vokas kaj estas tute sane, unue sekvi tiun vokon.

La vere bona novaĵo de la pasintaj monatoj estas, ke du aferoj denove funkcias en mia vivo: verkado de samplobazita muziko kaj verkado de kantotekstoj. Ĉar mi ankoraŭ ne skribis pri la lastaj Esperanto-renkontiĝoj, kiujn mi ĉeestis ekde fine de 2012, daŭre restas rakontinda mia plej granda sukceso (en la senco de “la plej granda muzika sukceso de mia ĝisnuna vivo”).

Sed unu temo ne rajtas manki dum la hodiaŭa tago, nome melankolia popmuziko. Tradicie mi skribas pri U2, Persone kaj Inicialoj DC, ĉifoje estas la vico de Keane. Ial la kanto “Spiralling” restis en mia menso, post kiam mi aŭskultis ĝin interalie dum festo en mia amikaro komence de 2009.

Keane: Spiralling

Kompreneble facile percepteblas la simpla recepto, per kiu kapteblas mia ŝato: Melankolia popmuziko, kiu memorigas pri la 1980aj kaj kun bona kantado. Komence de ĉi tiu jaro mi denove aŭskultis la kompletan albumon. Ĉifoje alia kanto kaptis mian atenton.

Keane: You Haven’t Told Me Anything (koncerta versio)

La sintezila melodio de “You Haven’t Told Me Anything” pensigas pri “Computerliebe” de Kraftwerk, kiun Coldplay, alia grupo, kiun mi ege ŝatas, uzis por sia kanto Talk. La elektronika stilo de la Keane-kanto similas al la muziko de Inicialoj DC, des pli en la pli trankvila demoversio.

Keane: You Haven’t Told Me Anything (demoversio)

La etoso de la muzikaĵo bone kongruas al mia propra sinteno nuntempe: Mi nur eltenas min mem en tiu rompita, dubanta stato. Mi havas la impreson, ke nur tiam mi sukcesas fari aŭ krei ion bonan. Bedaŭrinde tio signifas, ke mi devas esti malgaja kaj malcerta pri mi mem por doni belecon al la mondo.

Mi scias, kion mi scias

Hodiaŭ antaŭ ekzakte dek jaroj mi komencis tiun ĉi retan taglibron. Nekredeble, kiom rapide la tempo pasis! Mi povus nun longe listigi, kiuj gravaj aferoj okazis en mia vivo (kaj ligi al la enskriboj, se mi tuŝis tiujn temojn), sed ŝajnas iom tede al mi, tiom forte kaj intense rerigardi. Nuntempe ĉefe min okupas mia nuna vivo. Grandparte daŭre validas, kion mi jam skribis dum mia naskiĝtago: Preskaŭ nenio estas en ordo en mia vivo.

La 8an de majo, mi kutime skribas pri du muzikaj temoj: U2 kaj grava sonŝpuro (el filmo kun tempovojaĝo). Ambaŭ mi jam faris antaŭ monato.

Tamen ekzistas ligo inter la hodiaüa temo kaj Star Trek, eĉ se ne rekte al la filmo “First Contact”. Jean-Luc Picard iam mem estis asimilita de la Borgoj – sed poste savita kaj rehumigita. Ne longe poste, li vizitas siajn parencojn sur la tero. Post batalo kun lia frato, revenas la memoroj kaj subite la emocioj superas lin.

Star Trek: The Next Generations – Jean-Luc Picard ploras en la epizodo „Family“

Kiam mi spektis tiun scenon kiel junulo aŭ juna plenkreskulo, ĝi ĉiam ŝajnis iomete embarasa al mi. La inteligenta kaj kapabla kapitano Picard senhalte ploras!

Hodiaŭ, kun la sperto de multaj jaroj, mi vidas la aferon en tute alia lumo: Mi pensas, ke tio estas unu el la plej fortaj momentoj el la serio, ĉar ĝi estas tiom realisma. Ĝi montras, ke Picard estas homo, kaj ke li bezonas tempon, por digesti la terurajn aferojn, kiujn li spertis. Tute prave diras lia frato, ke tio ankoraŭ okupos lin dum longa tempo kaj ke li devos lerni vivi kun ĝi. Mi mem devis longe batali kun mi mem, kiel ĝuste pritrakti miajn emociojn, kaj mi opinias, ke bona sinteno al la propraj emocioj estas unu el la plej sanaj kvalitoj de plenkreskula viro.

Tiu ŝanĝanta percepto estas bonega temo por muzika taglibro. Jam antaŭe mi skribis rekte pri muziko por plenkreskuloj. Fakte jam ekde jaroj mi havas la ideon, skribi pri albumoj aŭ kantoj, kiujn mi ne komprenis aŭ kapablis estimi kiel junulo, sed kiujn mi intertempe ege ŝatas.

En februaro 2012, mi finfine aĉetis la albumon “Graceland” de Paul Simon. Ĝi estas konsiderata klasikaĵo kaj mejlŝtono ne nur en lia verkaro, sed de popmuziko ĝenerale. Eble ĝuste pro tiu rekono mi longe rezistis, okupiĝi pri “Graceland”. Krome laŭ mia memoro la refreno de la titola kanto estis sufiĉe plata. Aliflanke mi ege ekŝatis la kanton “You Can Call Me Al“. Ĝi tuŝas la temojn, kiuj nuntempe gravas por mi. Kiom bela diferenco inter la gaja etoso de la muziko kaj la seriozeco de la teksto! Jam pro tiu unu kanto, indis aĉeti la tutan diskon. Cetere estas jubilea eldono okaze de la 25-jara datreveno de ĝia origina apero, kiu enhavas kelkajn aldonajn kantojn (fruaj aŭ alternativaj versioj de albumaj kantoj) kaj la rakonton, kiel ekestis la kanto “Graceland”. La KD-libreto enhavis longan tekston kaj tiom multajn aldonajn informojn pri la estiĝo de la muziko, ke mi dum monatoj tute ne tuŝis la diskon. Mia kutimo, bone koncentriĝi kaj legi ĉion dum la unua aŭskultado, denove malhelpis al rapida konsumado. Sed kiam mi finfine legis kaj aŭskultis ĉion, mi ege ĝuis tion, ĉar mi multe pli bone komprenis la muzikon kaj kapablis aprezi la tutan verkon. Do ŝajne mia aliro estis la ĝusta por mi.

La unua kuriozaĵo por mi estis, ke Paul Simon faris tion, kion mi mem post longa pensado trovis kiel (eblan, teorian) adekvatan stilon por mi mem. Eĉ se laŭ la enhavo ĝi estas alia, unu ekzemplo estas mia kanto “Al la liberec’“. La ideo por tiu kanto venis al mi dum la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Helsinko (Finnlando) en 2005, sen ke mi konsciis pri tio, ke ekzakte tiu koncepto jam ekzistis. Li uzas mondmuzikon, sed kantas melodie per tipa “glata” voĉo de blankulo. Li alparolas temojn (kaj problemojn), kiuj ne estas por aŭ de “la tuta mondo”, sed validaj unue en lia propra vivo kiel mezaĝa viro en okcidentindustria lando. Anstataŭ kanti pri harmonio kaj monda paco, liaj tekstoj de estas plenaj je tristeco – kaj samtempe kun melodio kaj muzika akompano, kiuj havas tute kontraŭan etoson! Tiel Paul Simon povas malferme esprimi siajn sentojn kaj sian tutan malgajecon, sed la mondo ne malakceptas tion aŭ forturnas sin, ĉar la muziko invitas al dancado kaj festado. Per la albumo, Paul Simon bonege difinis, kiun rolon blanka artisto povas transpreni, agnoskante la diversecon de la mondo, kaj samtempe tenante sian propran identecon (kaj muzikan devenon), kontribuante ĝuste per tio. La albumo estas majstroverko, ĉar ĝi funkcias je diversaj niveloj samtempe.

Krom “You Can Call Me Al”, ankaŭ la kanto “Graceland” mem mirinde bone plaĉas al mi. La forta parto certe ne estas en la refeno, sed en la gitarludado en la strofoj. Ĝi donas tre melankolian etoson – ial mi tuj devas pensi pri vojaĝo dum nokto, kaj fakte almenaŭ pri vojaĝo temas la kanto (kaj li mencias “perdi amon” en unu strofo).

Kanto, kiun mi ne konis antaŭe kaj kiu postlasis fortegan impreson, estas “I Know What I Know”. Stile ĝi ege memorigas min pri la kanto “System” de Die Ärzte, mia plej ŝatata kanto de ilia albumo “Geräusch“. Eble la teksto ne rekte redonas tion, sed por mi “I Know What I Know” esprimas la ĝeneralan rakonton de la tuta albumo. Paul Simon kantas pri blanka viro, kiu havas pli ol 30 jarojn kaj perdis ĉiun certecon en sia vivo.

Li ne plu scias, kiu li estas kaj kion fari – perdita viro kun identeco-krizo, kiu konstatas, ke en la mondo ŝajne ne estas loko por homoj kiel li. Kaj ĝuste tial tiu kanto tuŝas min tiom profunde.

Paul Simon: I Know What I Know