Kaj volonte li asistas vin per La Bambo

Decas mencii ankora? kelkajn aferojn pri la la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo). Krom enkondukaj vortoj kaj pri la unuaj koncertoj, la koncerto de La Okulvitroj kaj Jonny M. kaj la silvestra balo kaj gufujo kaj trinkejo kaj maltrafitaj koncertoj, la renkonti?o havis aliajn interesajn okaza?ojn:

Ekzemple okazis finfine denove deca movada programo. Mi memoris, kiel mi parolis pri tio kun kelkaj organizantoj kaj partoprenantoj post la 3a JES. Nun oni realigis la bonajn intencojn. Dum la posttagmezo anta? la silvestra balo, okazis prezentado de la renkonti?oj okazontaj dum la sekva jaro – bonega metodo por disdoni informojn! Aldone estis kunsido, dum kiu oni interkonsentis pri la datoj de renkonti?oj en 2014 por eviti koliziojn. Krome en la trinkejo unu fojon mi spertis FESTO-preparkunsidon, kiam mi volis preni kafon. La Hungaroj, ?ifoje denove dece granda grupo, kunsidis kaj decidis organizi Internacian Junularan Semajnojn (IJS-n) en 2013!

Alia kulmino sendube estis la prelego de mia bona amiko Holger. Li parolis pri sia pasinteco kiel junulo kaj aktivulo, kiel la spertoj el tiuj jaroj helpis lin poste en la profesio. Mi i?is tre nostalgia, kiam mi vidis min mem sur kelkaj malnovaj fotoj el la dua duono de la 1990aj jaroj… mi pensas, ke estis tre grave, finfine kaj rerigardante paroli pri la praktikaj partoj de vivo kiel aktivulo. Tro ofte lastatempe mi legas sen?esan memvipadon, kiu gvidas al nenio.

Mi mem maloficiale kontribuis al la distra programo per disdonado de ?okolado – kiel jam post la 2a JES, dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj la 3a JES. ?ifoje mi kunportis ?iun ?okoladon dufoje, tiel ke mi povis fordonaci multajn paka?ojn por la revoja?o. Entute estis preska? kvin kilogramoj!

Kiam mi sidis en rondo da Rusoj en la gufujo kaj trinkis teon, dum ni kune muzikis, mi preska? sentis min kiel en Rusujo denove. Ili e? kantis pecojn el la filmo “Stiljagi“, tiel ke mi parte povis kunkanti en la rusa!

?enerale estis imprese, kiom hejme mi sentis min, kiam mi estis la sola Germano en diversaj naciaj grupoj. Tutegale, ?u estis Rusoj, Ukrainanoj, Italoj, Francoj, Hungaroj, Slovakoj… “la tuta mondo estis mia propra dom’“, por uzi (duon)cita?on de Persone.

Alia bonega fenomeno estis, ke revenis kelkaj homoj, kiuj pa?zis dum kelkaj jaroj. Ili nun havis 30 jarojn a? pli, kelkaj el ili familion, sed ili ne povis rezigni pri Esperantujo. Jam estas planoj, regule partopreni kaj montri al la pli junaj homoj, kiom intense oni festis dum anta?aj tempoj…

Dum la nokto inter la 2a kaj 3a de januaro (kutime la lasta, sed ?ifoje ne), mi denove D?umis. Mi prepari?is en la trinkejo, kompilante kantoliston. Poste mi a?skultigis multajn “klasika?ojn” el la 1980aj kaj 1990aj jaroj.kaj vere dancigis la homojn. Precipe kelkaj Italoj mirinde longe eltenis. Sekve mi surmetis por ili “Ci vuole un fisico bestiale” de Luca Carboni. Tiu kanto estis ege populara dum la fruaj 1990aj jaroj en Esperanto-diskotekoj dum la Internacia Seminario (IS) kaj mi memoras, kiel mi mem surmetis ?in dum mia unua D?-nokto entute dum la IS en 1993/94.

La lasta kanto i?is “Nova jaro” de Martin Wiese. Li estis sendinta ?in al mi kun la peto a?skultigi ?in, sed mi ne legis la mesa?on anta? la nova jaro. Tial mi nun faris tion, klarigante la originon de la kanto. Mi ege ?atas la melankolian stilon – kaj kompreneble, ke D? en ?i ludas gravan rolon!

Martin Wiese: Nova jaro

La 3an de januaro okazis la internacia vespero. Por tiu okazo Riccardo Blüher, nia brila teknikisto el Naumburg, anoncis sin mem por kelkaj kantoj. La fratinoj Geyer beda?rinde jam estis for, sed Sebastian kaj mi volonte subtenis lin. Riccardo drumis, Sebastian transprenis la gitaron kaj mi kantis. Ni prezentis “Sen vi” kaj “En ka?'” (origine de Team’), du pliajn kantojn el la repertuaro de La Kuracistoj.

2 thoughts on “Kaj volonte li asistas vin per La Bambo

  1. Resonado: Na?mburgo sen vi estas urb’ sen harmoni’ | La vivo de Kunar

  2. Resonado: In ein Album gegossene Erinnerungen | D? Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: