Nova freŝa paĝ’

Hieraŭ mi jam skribis pri mia ĉijara muzika aktiveco. Antaŭ kelkaj tagoj mi krome denove estis aktiva por Esperanto-muziko. La novaj TTT-paĝoj por Esperanto en Germanujo iom post iom pretiĝas, kaj mia tasko estis, verki bonan enhavon por tiu pri muziko. La adreso estas agrable simpla:

www.esperanto.de/musik

Sed kion enmeti? Mi longe ne sciis. Tiam subite mi kompilis kelkajn ligojn (uzante ankaŭ kelkajn, kiuj tie jam estis), mallongigis la enkondukan tekston al du frazoj (laŭ mi ĉefe gravas la difino kaj la aktiveco de Vinilkosmo – kaj la paĝo jam estis preta!

Mi ne scias, kiom ofte ĝi ŝanĝiĝos. Krome la ligoj povas esti interesaj por esperantlingva publiko – mi ja ĉiam denove spertas, ke eĉ esperantistoj ne scias multon pri Esperanto-muziko. Do jen la nuntempa enhavo de la paĝo:

Esperanto-muziko estas ĉiu speco de muziko kun tekstoj en Esperanto. La diskeldonejo Vinilkosmo specialiĝis pri Esperanto-muziko kaj vendas KDjn kaj MP3-dosierojn.

fontoj en la reto:

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: