Frumatene, la 4an de aprilo

La hodia?a dato estas interesa pro du kialoj: Unue, post ekzakte 50 jaroj la spaco?ipo Enterprise aperos el la e? pli fora estonteco por batali kontra? la Borg (la? la rakonto en la filmo „First Contact“, anka? konata kiel “Star Trek VIII”). La dato „4a de aprilo 2063“ e? rekte mencii?as, kiel rimarkeblas en la sekva oficiala varba?o por la filmo (?e 0:56 sekundoj):

Sed la vere grava dato en tiu filmo estas unu tagon poste, do mi ne pritraktu tion jam nun. La 4a de aprilo mencii?as anka? en la kanto „Pride (In The Name Of Love)“ de U2. Tiu parto de la kantoteksto alludas al la murdo de Martin Luther King (hodia? anta? ekzakte 45 jaroj), kvankam reale oni murdis lin vespere kaj ne „frumatene“, kiel la kanto ?ajnigas.

Tamen por mi la kanto intertempe ricevis tute alian, amuzan kromsignifon. ?i aperas en unu epizodo de „The Simpsons“. La refreno kanti?as, ?uste kiam Homer Simpsons estas batata de pluraj fortaj viroj. Ekde kiam mi spektis tion la unuan fojon, mi ?iam ligas la kanton al tiu ironia sceno. Anta?e fakte mi ne tiom ?atis la kanton, sed ekde tiam tre multe!

Mi e? foje pripensis, traduki la kantotekston. La refreno ?ajnas sufi?e facila afero:
„En la nom’ de am’, kio pli en la nom’ de am’?“
Sed la strofoj ?ajnas tro granda tasko por mi, do mi facilanime rezignis pluigi la laboron.

2 thoughts on “Frumatene, la 4an de aprilo

  1. Resonado: Vi ne scias, kion ni povas trovi | La vivo de Kunar

  2. Resonado: Mi scias, kion mi scias | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: