Berlino sen vi estas urb’ sen harmoni’

En mia serio, en kiu mi volas rakonti malfrue sed finfine pri la Esperanto-renkontigoj, kiujn mi partoprenis en 2011 kaj 2012, mi finfine atingis la jaron 2012. Post la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la somero en Ukrainujo kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) nun venas la vico al eventoj, kiuj ne estis oficialaj renkonti?oj, sed kiuj tamen havis fortan ligon al Esperantujo.

Hanne Geyer, fine de 2011 18-jara lernantino, devis verki skriban laboron por la finaj ekzamenoj ?e sia gimnazio (“Besondere Lernleistung”, BELL). Kiel temon ?i elektis “idealoj en la kantostekstoj de Esperanto-muziko”! Kompreneble mi kiel komisiito de la Germana Esperanto-Asocio por moderna Esperanto-muziko estis la ?usta persono por servi kiel faka peranto kaj priju?anto. Post mia prelego kaj mia artikolo por la socio por interlingviko (Gesellschaft für Interlinguistik, GIL), mi nun konsilis al alia persono, skribi verkon en la germana pri Esperanto-muziko.

Hanne kaj ?ian fratinon Helen mi jam konis de la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Poste mi revidis ilin dum la 2a JES en Burg/Spreewald, kie ili koncertis sub la nomo 42 kaj mi kun Hanne partoprenis la karaokeon.

La skriba laboro i?is tute bona la? mi. ?i e? decus por scienca laboro de studento kaj fakte klare supertrafas kelkajn verkojn pri Esperanto, kiujn mi legis de studentoj dum la pasintaj jaroj.

Post la priju?ado de la skriba laboro, la gimnazio invitis min ?eesti la bu?an ekzamenon de Hanne en majo 2012. Tre volonte mi akceptis kaj uzis feriotagojn por tio. Tiel Esperanto i?as videbla kaj “oficialuloj” de la Germana Esperanto-Asocio faras seriozan impreson. Kompreneble mi aperis dece vestite.

La ekzameno estis ege interesa por mi. Hanne rakontis interalie pri sia propra evoluo kiel artistino. Rimarkinde, ke ?i venis al samaj konkludoj, kiujn aliaj Esperanto-artistoj jam havis anta? proksimume 20 jaroj! Do la pa?oj de Esperanto-muzikistoj ne ?an?i?is la? tempo a? stilo. Tre grava fakto por posta faka diskuto!

La instruistoj demandis min, kion mi opinias pri la prelego. Bone, ke mi ne bezonis korekti ion. Mi jam tre ?ojis, ke Hanne por la skriba laboro koncentri?is pri kelkaj unuopaj kantoj, kiujn ?i komplete citis (kun traduko al la germana); krom la lastajn strofojn de la “Internacio”. La?dindas, ke ?i ne elektis kantojn, kiuj faras la?eble plej simpatian impreson al ekstera publiko, sed iujn kun certa rolo en Esperantujo. Ekzemple ?i prenis “Fek’ al Esperanto” de La Pafklik’. Unuflanke estis amuze, legi ?iujn blasfema?ojn en la germana en skriba laboro por la lernejo. Aliflanke mi tre ?atis, ke la traduko estis farita tute serioze kaj fidele, tiel ke vere eblas analizi la tekston.

Post tiu bonega ekzameno, mi ankora? havis ion por fari en Lepsiko: Dum mardo ?iam okazas tie lingvovespero! ?in organizas interalie Dave Blair. ?ar n_true ?iam denove menciis ?in, mi nun tre anta??ojis partopreni ?in. ?i funkcias jene: En alternativa kafejo estas diversaj tabloj. Sur ?iu tablo trovi?as nomo de lingvo. Oni parolas nur la indikatan lingvon ?e ?iu tablo. ?ifoje ni estis 11 partoprenantoj ?e la Esperanto-tablo! Tio estis nova rekordo. Mi ege ?atis revidi kelkajn esperantistojn kaj ekkoni novajn.

Cetere kun Helen kaj Hanne Geyer mi parolis pri nova Esperanto-muzikprojekto. En majo tio ankora? estis sekreto, sed nun mi jam rajtas mencii tion. Detalojn mi rakontos alian fojon!

La voja?o de Münster al Lepsiko da?ras sufi?e longe. Pro tio mi pensis anta?e: Se mi jam estos tie, kial ne vizit anka? Berlinon denove? Do post la unua fojo en Berlino en 2012, nun venis la dua, pri kies cirkonstancoj mi promesis skribi pli frue. Fakte mi jam rakontis pri la stultumado kun Chuck kaj retrovado de kanto dum Wii-ludado de “Just Dance 3”.

Alia menciinda?o estas vizito de la ?ardenoj de la mondo kun Irina Gerasimova. Dum tiuj tagoj la Berlinanoj konvinkis min, ali?i al la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Berlino, kiu okazis unu semajnon poste dum Pentekosto. Kaj tio estu la temo de la sekva enskribo.

1 thought on “Berlino sen vi estas urb’ sen harmoni’

  1. Resonado: Sed ?ifoje kun sukces’ | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: