Dum tagoj kiel tiuj ĉi

Die Toten Hosen, apud Die Ärzte la plej grava germanlingva punkrokgrupo, festis ĉijare sian 30-jaran jubileon. La kanto “Tage wie diese” (“Tagoj kiel tiuj ĉi”) publikiĝis por festi tion.

Die Toten Hosen: Tage wie diese

Poste ĝi iĝis unu de la kantoj, kiuj akompanis la piedpilkan Eŭropan ĉampionadon. Same kiel dum la piedpilka monda ĉampionado antaŭ du jaroj, kompreneble iam eĉ la plej bona kanto ĝenas post nenombrebla ripetado.

Sed en aŭgusto matene mi subite aŭskultis novan version en la hispana en la radio. Kio okazis? Die Toten Hosen simple surbendigis la kanton ankoraŭfoje, interalie ĉar ili volis turnei denove en Sudameriko!

Die Toten Hosen: Dias como estos

La hispanlingva versio donas iom da freŝeco al kanto, kiun oni tro ofte aŭskultigis (almenaŭ en Germanujo). Cetere refoje Soundcloud utilis por trovi muzikaĵon en la reto!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: