Unu belan tagon

Hieraŭ mi menciis, ke okazis – malgraŭ ĉio – kelkaj bonaj ŝanĝoj en mia vivo. Unu grava (el artista vidpunkto) estas, ke mi finfine sukcesis ordigi mian samplaĵokolekton! Tasko titana, por kiu mi bezonis monatojn (kaj paciencon kaj bonan memorkapablon). La ĉefa dilemo konsistas el tio, ke diversaj diskoj kun samplaĵoj havas parte la saman enhavon – kaj parte la enhavoj de du diskoj kompletigas unu la alian, tiel ke prefere ĉio estu kune. Aliokaze oni ĉiam riskas forgesi pri tio – aŭ akcidente reuzi samplaĵojn, kiuj jam troviĝas en finita verko.

Mi komencis la ordigon de la samplaĵokolekto jam fine de 2010, kopiante kelkajn diskojn al mia portebla komputilo. Tio jam montris la utilon, ĉar mi muzikis per tiuj samplaĵoj en mia hotelĉambro en Berlino, kie mi tranoktis post la Junulara E-Semajno en Burg (Spreewald). Estis ege praktike, simple prilabori kelkajn projektojn. Survoje ofte venas bonaj ideoj, kaj se oni devas elspezi la penon fiksi ilin unue skribe, kaj poste hejme provi memori ĉion laŭ noticoj faritaj haste, evidente la tuta spontanea spirito perdiĝas.

Kompreneble mi ĉiam povus iĝi viktimo de tio, nur krei duonpretajn verkojn kaj neniam fini ion. Tamen la rikolto en 2011 estis bona: Ĝuste pro tiu nova oportuna maniero verki, mi finis du muzikaĵojn fine de la jaro. (Oni komparu tion al la unu peco en 2010! Kaj en 2009 kaj 2008, mi ne estis pli kreiva.) Ĉio ŝajne okazis tre senstreĉe; mi povis uzi ĉiujn kvin liberajn kaj inspirajn minutojn, kiujn mi havis. Tio tre memorigas min pri la unuaj verkojaroj (1997-1999), dum kiuj mi finis multe pli ol poste. Fakte estis la terura baraktado per dekoj da kompaktdiskoj, kiu pli kaj pli retenis min.

Ankoraŭ necesas ordigi ĉiujn komencitajn verkojn. Sed jam nun la verkado de samplobazita muziko denove servas kiel metodo, malstreĉiĝi – kaj tio estis la origina celo, krom esti kreiva.

Kelkfoje dum la jaro mi jam stumblis preter Soundcloud. Tri ekzemploj estas remikso-konkurso de Maps & Atlases, Soulman Seether kaj lia kanto pri Münster kaj kolekto de nr-o-1-sukcesoj el Usono. Mi tre ŝatas la eblon, komenti verkojn. Pro tio mi decidis nun mem elprovi tion kaj registriĝis. Jen miaj du plej novaj kantoj:

Urbo dum nokto by DĴ Kunar

Urbo dum tago by DĴ Kunar

Penso pri “Unu belan tagon

  1. Resonado: Komence mi eĉ timis ke mi iĝis ŝton’ « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: