Universala telerolavanto

Lastatempe mi memoris pri kanto el la 1990aj jaroj. Certe tion influis, ke mi okupi?as pli multe pri muziko el tiu tempo, interalie pro la festo kun muziko el tiu jardeko. Fakte mi cerbumis anta?e, kiom multa muziko de la tiel nomata “Hamburga skolo” aperis anta? la jarmil?an?i?o.

La? mia pritakso, multaj kantoj, kiuj plej fami?is, aperis nur poste, dum la grupoj ofte fondi?is pli frue. Unu de ili estis “Die Sterne“. Granda sukceso en Germanujo estis “Was hat Dich bloß so ruiniert?”. Sed mia ?atata kanto estas “Universal Tellerwäscher”.

La titolo estas alludo al la kanto “Universal Soldier” de Donovan. La esprimon “universala” mi interpretas kiel “inter?an?ebla”. La teksto parolas pri la stereotipa telerolavanto ( = esprimo por homo, kiu faras malpresti?an, malbone pagatan laboron). Foje mi sentas min tiel post mia laboro.

Sed anka? la muziko estas interesa. La baso tre fortas. La ritmo de la drumo memorigas min pri drumenbaso, elektronika muzikstilo kiu estis tre populara dum la tempo, kiam la kanto aperis. ?i donas senripozan karakteron al la muziko. Tio bonege harmonias kun la teksto, kiu priskribas la hastan, senhaltan vivon de sennoma ulo.

Die Sterne: Universal Tellerwäscher

1 thought on “Universala telerolavanto

  1. Karulin

    Tre placha. Mi tiutempe ege shatis Tocotronic (kaj daure shatas) kaj Cucumber Men, kiuj estis ne tiom famaj. Mi bedauras, ke tiutempe apenau iu alttaksis la valoron de germanteksta muziko.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *