Mi ser?is en la tuta mondo iun kiel vin

Unu kanto de Madonna menciita en la filmo Reservoir Dogs estas “True Blue”. Mi ege ?atas tiun kanton post kelkfoja spektado de la video.

Madonna: True Blue

Cetere ekzistas alternativa video. ?in kreis adorantoj kadre de video-konkurso.

Madonna: True Blue (venkinta kontribuo de video-konkurso)

Popmuziko el la 1980aj jaroj kun alludoj al pli malnova romantika muziko – tion mi ja jam konas, ekzemple de Uptown Girl de Billy Joel. La video kvaza? montras la viran flankon de la rakonto:

Billy Joel: Uptown Girl

Dum ?e Uptown Girl plej pla?as al mi la “?o-ho…”-kantado en la ponta parto, ?e True Blue estas la linio “I searched the whole world“, kiu same aperas en la transiro. Beda?rinde True Blue ne trovi?as sur la kompilo The Immaculate Collection, kiu ?enerale estas bona, sed tamen havas kelkajn makulojn: Kelkaj gravaj kantoj mankas; multaj aperas nur en mallongigitaj versioj.

Sed mi pluskribu pri tiu speco de kantoj. Fakte oni jam facile divenas, kia tipo mi estas, se oni legas, kion mi skribis pri la muziko de Roy Orbison kaj de Belinda Carlisle. Beda?rinde tiu senco por romantikeco (se nomi ?in entute tiel) ne ta?gas por la ?iutaga vivo a? por longtempo. Prefere viro kapablu ?alti kaj mal?alti ?in spontanee la? bezono (de la virino, kompreneble). Ke romantikaj sentoj kaj robota konduto la? la ideo ne bone harmonias, estas la problemo, al kies solvo mi ne trovis (kaj kredeble ne trovos) respondon.

Min atingis la kritiko, ke mi ne plu sufi?e rakontas pri virinoj kaj kiel sukcese ekhavi kontakton kun ili. La? la kli?a imago, kiel (duon)informadikisto mi tute ne devus koni virinojn – kaj e? ne havi bonan rilaton al homoj entute. Mi ne plu pritraktu tiun stultan stereotipon; mi menciis ?in nur pro kompleteco.

?enerale mi iomete lacas skribi pri tiu temo. Al la populara idealo, ke en la vivo ?io okazu kiel en filmo (en kiu oni mem estas la ?efa heroo – kaj kompreneble aperas iu bela virino en ?i), mi ripro?as: Kial ne estas kvaza? inverse? Kial filmoj ne pli ofte povas rakonti, kiel la ?efa karaktero estas (?ajne) tute en ordo kaj tamen restas sola – kaj e? ne venas proksimen al iu virino? Tio ja vere estus io moderna, altnivela, realisma!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *