La estonteco estas nur demandosigno

Nun sekvas kontribuo por la kategorio “muziko por plenkreskuloj”. Kolego sendis al mi ligon kun bona kanto. Ĝi nomiĝas “Seek Up” kaj estas de Dave Matthews Band.

Fakte Dave Matthews rolis kiel gastaktoro en unu epizodo de Dr. House. Krome du kantoj de li ludiĝas en du aliaj epizodoj. Mi spektis kvin sezonojn de tiu serio dum la pasinta jaro.

La kanto estas tiom longa, ke ĝi venas en du partoj:

Ĝi plej similas al “Bring On The Night” de Sting, laŭ la ĝenerala stilo ankaŭ memorigas pri Menino. Laŭ la longeco ĝi pensigas min pri This Strange Engine de Marillion.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: