Kutime mi apenaŭ aŭskultas la la radion (nu, la kutiman radion). Sed unu elsendon mi tre ŝatas sekvi tra la interreto: Zeitzeichen (signoj de tempo) memorigas pri datoj el la historio. Dum proksimume kvaronhoro oni interese kaj kun certa profundeco pritraktas specifan temon, personon, okazaĵon. Mi konas tiun elsendon jam el la tempo, kiam mi ankoraŭ vizitis la lernejon. Tiam ĝi eksonis el vera radio.
Mi ridetis, kiam mi trovis la jenan daton en la listo de la pasintaj elsendoj: 1996-02-13: La malfondiĝo de la popmuzika grupo “Take That”. Okaze de la 15-jara datreveno, oni rerigardis. La elsendo aŭskulteblos en la interreto verŝajne ĝis la fino de la jaro.
Siatempe la grupo tute ne ravis min. Por mi estis ensemblo “bakita laŭ la kutima recepto”. Tamen kelkajn monatojn post kiam ili iris apartajn vojojn, mi finis la lernejon. Kaj tiel ilia lasta granda sukceso, “Never Forget”, iĝis la kanto de tiu lernojaro.
Certe ne estas la plej malbona muzikaĵo de tiu grupo, eĉ kun iom da melankolio. Kaj kiam mi aŭskultas ĝin hodiaŭ, mi memoras la bonajn momentojn dum la finado de la gimnazio.
Dum la Internacia Seminario (IS) 1996/97 en Freiburg, kelkaj amikoj kaj mi intencis fari parodion de la grupo. Ni longe ekzercis, surmetante ĉiuj blankajn vestaĵojn kaj ekzercante koreografion. Bedaŭrinde je la fino ni ne povis prezenti tion dum la internacia vespero, ĉar unu el ni ne fartis bone. Sed mi memoras la ekzercadon kun rideto!
Etikedoj: esperanto, muziko, radio, take that, zeitzeichen