Mi son?is pri ar?ento, mi son?is pri oro

Denove mi havis muzikan son?on. Kaj denove estis muzika son?o kun Marillion.

La ekzaktan lokon mi ne scias, sed mi trovi?is ?e Esperanto-renkonti?o, ?ajne dum la jar?an?i?o. Mi estis en la diskejo kaj eksonis Kayleigh de Marillion. Paroj komencis danci je tiu malrapida kanto, sed mi staris ?e la rando kaj restis sola. Tio kreis grandan melankolion – kaj estis tute konata situacio.

La kanto e? ne tute fini?is, sed jam venis homoj al scenejo kaj faris iujn anoncojn, sed en fu?a Esperanto. Mi demandis min, kial oni ne elektis aliajn personojn kaj kial almena? oni ne donis pli bonajn instrukciojn al ili.

?u la post-Esperanto-renkonti?o-sindromo ludas iun rolon en tio, ke mi son?as tiajn aferojn, mi ne scias.

Ekzistas diversaj ebloj, interpreti tion. La kutima klarigo estas, ke en son?oj reaperas aferoj, pri kiuj oni okupi?is lastatempe. Son?ado estas la maniero, per kiu la cerbo digestas la multajn impresojn. Estas almena? kelkaj elementoj en tiu son?o, kiuj rilatas al la realeco a? almena? pensoj kaj sentoj:

Tiu sperto, ne trovi partneron por danci, ne estas io nova por mi. Ne ekzistas pli bona simbolo por la timo, resti sola, ol tiu sceno. Krome la fakto, ke mi ne perceptis aliajn solajn personojn, tiel ke mi estis la escepto, montras alian evitindan staton: Esti diversa de la aliaj, situi ?e la rando de la socio.

Al la Kayleigh mi ligas du aferojn: Unue tio estas mia bona amiko Holger, kiu entute konatigis min kun la muziko de Marillion. Due tio estas Esperanto-renkonti?oj “el anta?a tempo”, eble de la Internacia Seminario (IS) 1995/96 ?is la IS 2001/02. ?io ?an?i?is kaj tiuj jaroj – e? se ili ofte ne estis tiom brilaj a? bonaj por mi – tamen havis ion specialan. Eble estis la elstara etoso dum kelkaj Esperanto-renkonti?oj, eble la amikoj, kiujn oni nun vidas nur ekster Esperantujo a? tute ne, kiuj alportas tiun nostalgion. La ?enerala sento estas “tio estas longe pasinta tempo” kaj la logike sekvaj demandoj: “Kaj kio okazu kun mi? ?u mi ne anka? estas pasinta?”

Mia impreso en la son?o, ke la organizado ne plu funkcias tiom bone kiel dum miaj aktivaj tempoj, bone kongruas al tio. “?io, kio estis grava por mi, ?ajne forgesi?is.” Jen la penso, kiu resumas tion, e? se mi ne dirus, ke tio nun validas en la realeco.

Entute tiu son?o koncize kaj tre akre prezentis kelkajn zorgojn, pri kiuj mi tamen ne tiom multe cerbumis lastatempe. Sed mi ?esas je tiu surfaca interpretado kaj ne investas multan penon, analizi tion pli profunde. Tamen estas interese, fiksi tiujn son?ojn skribe.

Lastatempe mi malkovris, ke oni samplis la kanton Kayleigh. Parton de la gitara solo oni uzis por elektronika muziko. La grupo Poka kulpas pri tiu peko.

House Music Sample Breakdowns Vol. 5 (de DJevilstereo)

La rezulta kanto nomi?as StarCrash kaj estas el la jaro 2009. Jen por komparo videoj de amba? muzika?oj. Cetere la TTT-ejon www.whosampled.com mi jam kelkfoje trovis en la rezultoj, kiam mi ser?is informojn pri reuzado de kantoj. Se la fifama muzikindustrio ne rebatas per blokado de videoj, povas esti interesa fonto por ekscii, kiu ?telis inspiri?is de kiu.

1 thought on “Mi son?is pri ar?ento, mi son?is pri oro

  1. Resonado: Kiu ne samplas, repas kaj gratas… « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *