Mi sonĝis pri arĝento, mi sonĝis pri oro

Denove mi havis muzikan sonĝon. Kaj denove estis muzika sonĝo kun Marillion.

La ekzaktan lokon mi ne scias, sed mi troviĝis ĉe Esperanto-renkontiĝo, ŝajne dum la jarŝanĝiĝo. Mi estis en la diskejo kaj eksonis Kayleigh de Marillion. Paroj komencis danci je tiu malrapida kanto, sed mi staris ĉe la rando kaj restis sola. Tio kreis grandan melankolion – kaj estis tute konata situacio.

La kanto eĉ ne tute finiĝis, sed jam venis homoj al scenejo kaj faris iujn anoncojn, sed en fuŝa Esperanto. Mi demandis min, kial oni ne elektis aliajn personojn kaj kial almenaŭ oni ne donis pli bonajn instrukciojn al ili.

Ĉu la post-Esperanto-renkontiĝo-sindromo ludas iun rolon en tio, ke mi sonĝas tiajn aferojn, mi ne scias.

Ekzistas diversaj ebloj, interpreti tion. La kutima klarigo estas, ke en sonĝoj reaperas aferoj, pri kiuj oni okupiĝis lastatempe. Sonĝado estas la maniero, per kiu la cerbo digestas la multajn impresojn. Estas almenaŭ kelkaj elementoj en tiu sonĝo, kiuj rilatas al la realeco aŭ almenaŭ pensoj kaj sentoj:

Tiu sperto, ne trovi partneron por danci, ne estas io nova por mi. Ne ekzistas pli bona simbolo por la timo, resti sola, ol tiu sceno. Krome la fakto, ke mi ne perceptis aliajn solajn personojn, tiel ke mi estis la escepto, montras alian evitindan staton: Esti diversa de la aliaj, situi ĉe la rando de la socio.

Al la Kayleigh mi ligas du aferojn: Unue tio estas mia bona amiko Holger, kiu entute konatigis min kun la muziko de Marillion. Due tio estas Esperanto-renkontiĝoj “el antaŭa tempo”, eble de la Internacia Seminario (IS) 1995/96 ĝis la IS 2001/02. Ĉio ŝanĝiĝis kaj tiuj jaroj – eĉ se ili ofte ne estis tiom brilaj aŭ bonaj por mi – tamen havis ion specialan. Eble estis la elstara etoso dum kelkaj Esperanto-renkontiĝoj, eble la amikoj, kiujn oni nun vidas nur ekster Esperantujo aŭ tute ne, kiuj alportas tiun nostalgion. La ĝenerala sento estas “tio estas longe pasinta tempo” kaj la logike sekvaj demandoj: “Kaj kio okazu kun mi? Ĉu mi ne ankaŭ estas pasinta?”

Mia impreso en la sonĝo, ke la organizado ne plu funkcias tiom bone kiel dum miaj aktivaj tempoj, bone kongruas al tio. “Ĉio, kio estis grava por mi, ŝajne forgesiĝis.” Jen la penso, kiu resumas tion, eĉ se mi ne dirus, ke tio nun validas en la realeco.

Entute tiu sonĝo koncize kaj tre akre prezentis kelkajn zorgojn, pri kiuj mi tamen ne tiom multe cerbumis lastatempe. Sed mi ĉesas je tiu surfaca interpretado kaj ne investas multan penon, analizi tion pli profunde. Tamen estas interese, fiksi tiujn sonĝojn skribe.

Lastatempe mi malkovris, ke oni samplis la kanton Kayleigh. Parton de la gitara solo oni uzis por elektronika muziko. La grupo Poka kulpas pri tiu peko.

House Music Sample Breakdowns Vol. 5 (de DJevilstereo)

La rezulta kanto nomiĝas StarCrash kaj estas el la jaro 2009. Jen por komparo videoj de ambaŭ muzikaĵoj. Cetere la TTT-ejon www.whosampled.com mi jam kelkfoje trovis en la rezultoj, kiam mi serĉis informojn pri reuzado de kantoj. Se la fifama muzikindustrio ne rebatas per blokado de videoj, povas esti interesa fonto por ekscii, kiu ŝtelis inspiriĝis de kiu.

Penso pri “Mi sonĝis pri arĝento, mi sonĝis pri oro

  1. Resonado: Kiu ne samplas, repas kaj gratas… « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: