Mi ridas kaj vi ridas

Hieraŭ mi skribis tre negative, sed ankaŭ malferme pri la diskoteko dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Rijeka en 1998. Tamen same kiel ĉiu monero havas du flankojn, ankaŭ tiu renkontiĝo havis siajn bonajn partojn. Eĉ se mi poste antaŭĝojis veturi hejmen denove, unu evento ankoraŭ jarojn poste vekas tre pozitivajn memorojn: Koncertis la grupo Jinx el Kroatujo. Ili ludis iun mikson inter rok- kaj popmuziko. Krom la kutima instrumentaro, ili havis latunajn blovinstrumentojn. La kantistino estis ĉarma kaj beleta.

Kiel mia amiko Gunter poste atentigis, tuj apud preĝejo ili prezentis la kanton “Sympathy for the devil“. Laŭ li tio estis iomete aŭdaca, sed mi ne vidis grandan aferon en tio.

Ĉiel ajn post la koncerto mi aĉetis la albumon “Second hand”. Ĝis hodiaŭ mi ŝatas la muzikon de tiu disko. Tio vere estis bela, aŭtentika kunportindaĵo el la feriumado en eksterlando. Ekde tiam mi ĉiam ŝatas aĉeti muzikon surloke laŭ rekomendoj de la enloĝantoj.

Unu kanto eniris mian internacian repertuaron. Mi tre ŝatas surmeti ĝin dum multlingva diskejo. Sed mi ankaŭ lernis kanti ĝin kaj mi jam gajigis la plej diversajn homojn per tio.

Jinx: Smijem se

Ankaŭ alian kanton de tiu albumo mi lernis kanti. Mi estas daŭre dankema al la ĉarma Kroatino, kiu tradukis la du tekstojn por mi!

Jinx: Brazil

En la interreto troviĝas videoj de minimume du pliaj kantoj de la albumo. Krome aŭskulteblas Čuvar močvara i trava (ĉe myspace.com).

Jinx: Ruke

Jinx: Zmija & zmaj

Ekde tiu IJK en somero 1998, mi neniam plu estis en Kroatujo. Sed tio, kion mi plej ligas al tiu lando (krom la amikojn), estas la muziko de tiu kompaktdisko.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: