Ne lasu min esti miskomprenita

Jam pli frue mi skribis pri miskomprenitaj kantotekstoj kaj amuzaj ekzemploj. Lastatempe mi malkovris ion novan: Oni produktis kompletajn videojn la? la absurdaj rezultoj de tiuj miskomprenoj.

Ekzistas du diversaj fontoj por la plej harstarigaj ekzemploj. La unua eblo estas, ke la originalo estas tiom malklare kantata (a? kriata), ke facilas a?di ion tute alian:

Pride Shall Fall: Sure

Plej elstara linio sendube estas “Du machst den Kakao!” (“Vi faras la kakaon!”). ?in oni emfazis, do tio devas esti la grava mesa?o.

La alia eblo estas, ke la kanto reale estas en lingvo, kiun oni ?iel ajn ne konas. Tiam la cerbo provas interpreti la a?ditajn sonojn al io sencohava.

Rashit: Dinazor

La forirantaj a?rkoj (“Die Orkse gehen!”) jam mirigas, sed la frazo “Näht die Nashorn-Tasche!” (“Kudru la rinocero-tekon!”) restas en la memoro, ?ar oni tuj pensas pri bestorajtoj. Kiu ordonas fari tion al endan?erigitaj bestoj?

1 thought on “Ne lasu min esti miskomprenita

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *