Mi estas la viro de mil aĝoj

Mi jam menciis, ke mia amiko kun la multaj diskoj kaj la propra studio faras radion. Interesa elsendo de li estas Sphärentanz (”sfera danco”). Ĉiun unuan mardon en la monato inter la 22a kaj noktomezo (laŭ Germana tempo) ĝi eksonas kadre de www.rockradio.de.

Foje okazas subita reaŭskulto de kanto, kiun mi jam konas delonge – ekzemple “A Gentleman’s Excusement” de Fish, la ekskantisto de Marillion. Mia bona amiko Holger konatigis min kun tiu kanto jam antaŭ preskaŭ dek kvin jaroj! Sed ankaŭ kantoj de Marillion mem eksonas dum la elsendo – ekzemple viva versio de “No One Can” kaj “Man Of A Thousand Faces“.

Koncerta versio de Inside de Stiltskin ege ĝojigis min. Kanto, kiun mi ekkonis, estis “Roses” de RPWL. Fakte kantas tie Ray Wilson, la kantisto de Stiltskin (kaj dum iom da tempo en Genesis).

RPWL: Roses (albumo “World Through My Eyes”)

La muzika elekto en tiu elsendo tre varias. Principe temas pri muziko, kiun oni apenaŭ aŭskultus en kutima radio. Foje troviĝas tie veraj perloj. Jen kelkaj ekzemploj de grupoj, kiujn mi ekkonis tiel kaj kies albumojn mi aĉetis poste (aŭ ricevis kiel donacon): Qntal (bonega versio de Stella splendens), Toeppel Butera (germanlingva mondmuziko), Barry Hay (grandioza reludversio de “The Power Of Love”, origine de Huey Lewis and the News), kaj Randale (punkroka infanomuziko). Certe indos alifoje skribi pri detale pri tiuj albumoj.

Etikedoj: , , , , , , , , , , ,

7s komentoj al “Mi estas la viro de mil aĝoj”

  1. [...] La vivo de Kunar Esperanto-artisto kaj diskĵokeo « Mi estas la viro de mil aĝoj [...]

  2. [...] promesis skribi pri la artistoj, kiujn mi malkovris tra la radio kun bona muziko. Pri Qntal mi jam skribis hieraŭ. Same kiel ili, ankaŭ Toeppel Butera tuj plaĉis al mi. Estis la [...]

  3. [...] daŭrigas mian enskribo-serieton de diskoj, pri kiuj mi eksciis tra la radio kun bona muziko. Post Qntal kaj Toeppel Butera nun temas pri Barry Hay. Li estas la kantisto de la grupo Golden [...]

  4. [...] finas mian artikolaron pri albumoj, kiujn mi ekkonis pro radio kun bona muziko. Post Qntal, Toeppel Butera kaj Barry Hay nun venis la vico de Randale, germanlingva punkrokgrupo. [...]

  5. [...] subspeco – eksperimenta, plej ofte el la 1970aj jaroj, el Germanujo, nomiĝas kraŭtroko. En la radio kun bona muziko kelkfoje jam eksonis tia muziko, precipe de la grupo [...]

  6. [...] Usono. Malfacilas priskribi la stilon. La eksperimentemo kaj muzika fajneco pensigas min pri Marillion, la sendependeco al Ted Leo & The [...]

  7. [...] mi apenaŭ aŭskultas la la radion (nu, la kutiman radion). Sed unu elsendon mi tre ŝatas sekvi tra la interreto: Zeitzeichen (signoj [...]

Lasi komenton