Monataj arkivoj: Decembro 2009

La ?ielo estas blua

Neniel mi estas homo, kiu postkuras aktualajn albumojn kaj tuj devas a?eti novan muzikon. Tamen hodia? estis bona kialo: Aperis disketo de Die Ärzte. Neniam anta?e mi akiris disketon de ili, kial nun?

Fakte estas triobla A-flanko de ilia lasta albumo Jazz ist anders (“?azo estas alia”), kiu estis aperinta jam anta? du jaroj. Nun ili publikigis kvaran disketon kun tri kantoj prenitaj de la albumo. Tio supertrafas anta?an fojon anta? 15 jaroj, kiam temis pri duobla A-flanko (kaj ?iel ajn tiu enhavis aliajn versiojn ol sur la albumo).

Fakte la kantistino de la Kuracistoj estis doninta al mi kopion de la albumo (la? Germana le?o “privatan kopion”), tiel vekante mian intereson. Fakte mi ne ?atas ?iujn kantojn sur la albumo, sed okazis same kiel kun la anta?a verko, duobla albumo, ke post iom da tempo venis vera entuziasmo. La kantistino anka? donis tiun (fakte la originalon) al mi, anta? ol mi a?etis ?in mem.

Al la disketo kontribuis ?iu membro kun po unu kanto. Principe ?io trovi?as jam sur la albumo, kiun mi alternative povus a?eti. Sed mi simple ?atas la ideon. Krome “Himmelblau” estas la unua kanto de la albumo, kiu spontanee pla?is al mi, kaj “Breit” kaj “Perfekt” estas la plej bonaj kantoj de la albumo, kiujn verkis la basisto respektive drumisto. Fakte kiam mi a?skultis la albumon la unuan fojon anta? unu jaro, mi pensis: Kial “Himmelblau” ne i?is disketo? Anta? kelkaj tagoj ?i eksonis en la radio kaj oni anoncis, ke ?i estas de disketo. Mi unue opiniis, ke la redaktantoj eraras, ?ar jam pasis tiom da tempo ekde la apero de la albumo, kaj kutime tiam ne plu aperas novaj disketoj. Sed feli?e mi eraris. Cetere “Himmelblau” bonege ta?gas kiel himno de la fina jaro en la lernejo kaj ankora? mankas sur bonega listo pri tiu temo.

Kompaton, kompaton

Kiam “Wir sind Helden” populari?is komence de 2003, tuj la muzikindustrio havis similstilajn muzikgrupojn por ?eti al la merkato: Se la nova sukcesorecepto estis “germanlingva popmuziko kun kantistino”, tiam necesis bombadi la publikon per la sama sen kompanto! Nur tiel por mi klarigeblas la sukceso de “Juli” kaj “Silbermond”.

Historio ripeti?as senindulge. Pasintjare la granda malkovro estis Amy Winehouse. Kiu ne devis a?skulti la kanton “Back To Black” ?is korpa malbonfarto, tiu a? estas surda a? la plej bon?anca ulo de la mondo. Miksa?o el popmuziko kaj soulo simila al tiuj el la 1960aj – jen la vojo por enspezanto! Tuj aperis la klonoj sur la scenejo. Min jam tedis, memori iliajn verajn nomojn. Kial entute fari tion, se ili ?iel ajn sonas same? Sed jen la galerio de la hororo – la Amy-Winehouse-klonoj:

Amy Winehouse 2: Duffy
kutima kanto: Mercy

Kiam iu prononcas la nomon (“dafi”), mi unue pensas pri anaso. Tamen tiu kopio estas la plej eltenebla kaj ?ia tipa kanto e? pli pla?as al mi ol tiuj de la originalo. Kelkaj komparas la bason al la kanto “Stand By Me” de Ben E. King, kvankam mi ne konsentas ke estas rekte ?telita elemento. Ekzistas du diversaj muzikvideoj: En la unua homoj dancas almena? iom artiste. En la Usona video, oni vidas la kantistinon (kompreneble!) en subvesta?oj, farante terure artefaritajn gestojn por ?ajnigi naturecon. ?u mi jam menciis, ke mi ne pensas, ke ?i estas bela, nur ?ar ?i estas blonda?

Amy Winehouse 3: Gabriella Cilmi
kutima kanto: Sweet About Me

Nomo kun sude?ropa deveno, sed kantistino, kiu venas el anglalingva lando kaj/a? ?efe kantas en la angla – tion ni jam bone konas (Natalie Imbruglia, Nelly Furtado, Emilíana Torrini). Se estas vere iuj lecionoj por lerni el tiu kanto, tiam jenaj: Vere estas nenio dol?a pri ?i. Pala kopio ne impresas min.

Amy Winehouse 4: Stefanie Heinzmann
kutima kanto: My Man Is A Mean Man

Oni ne povas ripro?i al ?i, ke ?i ne kapablas kanti. La ?enerala problemo pri Stefanie Heinzmann estas, ke ?i neniam riskas ion ajn en sia muziko. ?io sonas perfekte, glate konsumebla, por ke neniu havu problemojn, akcepti tion. Sed ?uste tial tio terure enuigas min. Pli granda peko tamen estas, fari reludversion de “The Unforgiven”, origine de Metallica. Kiel mi jam skribis aliloke, la kanto restas en la orelo, sed la muziko sonas tute senemocia kaj ludita sen pasio, la? la kutima skemo.

Sed la plej pensiga afero estas, ke ?iuj tiuj klonoj sonas pli malspritaj ol kunmetado de du kantoj. Mi a?skultis tion la unuan fojon, kiam mi revenis de voja?o al Svislando (fine de 2008 a? komence de 2009, mi ne plu memoras, dum kiu fojo).

Mousse T.: Horny estis terura kanto en 1998, kaj tiun fakton ne ?an?is, ke kelnero kantis ?ian refrenon en kafejo en Sicilio, kie mi studis en 1999. The Dandy Warhols: Bohemian Like You sonas kiel tipa, bona gitaroroko. La rezulta kanto Mousse T. & The Dandy Warhols: Horny As A Dandy tamen vere brilas.