La ĉielo estas blua

Neniel mi estas homo, kiu postkuras aktualajn albumojn kaj tuj devas aĉeti novan muzikon. Tamen hodiaŭ estis bona kialo: Aperis disketo de Die Ärzte. Neniam antaŭe mi akiris disketon de ili, kial nun?

Fakte estas triobla A-flanko de ilia lasta albumo Jazz ist anders (”ĵazo estas alia”), kiu estis aperinta jam antaŭ du jaroj. Nun ili publikigis kvaran disketon kun tri kantoj prenitaj de la albumo. Tio supertrafas antaŭan fojon antaŭ 15 jaroj, kiam temis pri duobla A-flanko (kaj ĉiel ajn tiu enhavis aliajn versiojn ol sur la albumo).

Fakte la kantistino de la Kuracistoj estis doninta al mi kopion de la albumo (laŭ Germana leĝo “privatan kopion”), tiel vekante mian intereson. Fakte mi ne ŝatas ĉiujn kantojn sur la albumo, sed okazis same kiel kun la antaŭa verko, duobla albumo, ke post iom da tempo venis vera entuziasmo. La kantistino ankaŭ donis tiun (fakte la originalon) al mi, antaŭ ol mi aĉetis ĝin mem.

Al la disketo kontribuis ĉiu membro kun po unu kanto. Principe ĉio troviĝas jam sur la albumo, kiun mi alternative povus aĉeti. Sed mi simple ŝatas la ideon. Krome “Himmelblau” estas la unua kanto de la albumo, kiu spontanee plaĉis al mi, kaj “Breit” kaj “Perfekt” estas la plej bonaj kantoj de la albumo, kiujn verkis la basisto respektive drumisto. Fakte kiam mi aŭskultis la albumon la unuan fojon antaŭ unu jaro, mi pensis: Kial “Himmelblau” ne iĝis disketo? Antaŭ kelkaj tagoj ĝi eksonis en la radio kaj oni anoncis, ke ĝi estas de disketo. Mi unue opiniis, ke la redaktantoj eraras, ĉar jam pasis tiom da tempo ekde la apero de la albumo, kaj kutime tiam ne plu aperas novaj disketoj. Sed feliĉe mi eraris. Cetere “Himmelblau” bonege taŭgas kiel himno de la fina jaro en la lernejo kaj ankoraŭ mankas sur bonega listo pri tiu temo.

Etikedoj: , ,

Lasi komenton