Armeo de sep nacioj ne povus reteni min

Vendrede vespere mi veturis al la doktoriĝa festo de Sebastian. Estis la unua fojo, ke mi venis al mia iama studurbo ekde silvestro 2006/07 dum la 50a Internacia Seminario (IS). La aranĝo okazis en la gastejo “Lötlampe”, kie ankaŭ estis eta spaco por muzikgrupo. Sebastian invitis tre multajn homojn, kun kiuj li regule muzikas. Tial diversaj grupoj faris koncerteton. Ankaŭ La Kuracistoj prezentis kelkajn kantojn:

  1. La Kuracistoj: Westerland
  2. La Kuracistoj: Junula amo
  3. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly
  4. La Kuracistoj: Sen vi
  5. La Kuracistoj: Ne plu
  6. La Kuracistoj: Vi volas kisi
  7. Amplifiki: Mi kaj ŝi
  8. Esperanto Desperado: Ska-virino

Denove ĉeestis nia akompana kantistino. Bedaŭrinde ni devis ellasi la malrapidajn kantojn Duona amkanto kaj Por ĉiam pro tempomanko. Sed tamen la vespero estis granda sukceso rilate al la muziko kaj kun tre bona etoso! Kelkaj homoj demandis pli detale pri Esperanto.

Krome mi havis la eblon, sperti la ĵazgrupon de Sebastian la unuan fojon kun la gitaristo. Ili ludis eĉ pli bone ol dum sia tempo kiel triopo. La gitaristo vere estas talenta kaj spertega!

Etikedoj: , , , ,

4s komentoj al “Armeo de sep nacioj ne povus reteni min”

  1. [...] mia plej ŝatata kanto de tiu disko, “Ĉi nokte”, reuzas melodion. Kiam mi vizitis la doktoriĝan feston de Sebastian en junio 2007, lia ĵaza ensemblo ludis kanton, kies melodion mi rekonis. Poste li klarigis al mi, [...]

  2. [...] la kantistino de la Kuracistoj estis doninta al mi kopion de la albumo (laŭ Germana leĝo “privatan kopion”), tiel [...]

  3. [...] de Sebastian, kadre de kiu La Kuracistoj muzikis. Pasintan fojon la kialo por tia festo estis lia doktoriĝa festo, nun li iĝis profesoro! Samtempe li ankaŭ festis sian [...]

  4. [...] dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. La kantistino, kiu pasintfoje akompanis min antaŭ du jaroj kaj duona, vizitis min en mia nova loĝejo. Poste ankoraŭ venis alia amikino, sed unue ni kune muzikis. Jen [...]

Lasi komenton