Mi estas soulo-viro

Traaŭskultante kelkajn diskojn el mia kolekto, mi eltrovis, ke mi posedas plian soulo-kanton: “Soul Man” de Sam & Dave. Ĝi estas el la 1960aj jaroj kaj i.a. aperas en la famega filmo “Blues Brothers”. Verŝajne pro tiu mi tuj rekonis ĝin.

Kanto, kiu dum la pasintaj monatoj restis en mia menso, estas “Uptown Girl” de Billy Joel. Mi ŝatas melodiplenajn romantikajn kantojn kaj estimas plurvoĉan, altan, malfacilan kantadon. Krome la kanto estas popmuzikaĵo el la 1980aj jaroj.

Kun la refreno konstante en la orelo, tre facilis elpensi parodion. La video montras la kantiston, kiel li laboras en benzinejo kaj aŭtoriparejo. Tial tre konvenis ŝanĝi la tekston tiel, ke la kantisto rakontas pri virino ĉe lia laborejo kiel informadikisto. Miaj kolegis jam ridis pri rezulto kaj oni demandis, kiam mi prezentos ĝin. Sed malfacilos redoni la brilecon de la originalo nur per unu voĉo kaj gitaro. Tamen la tuta afero montras, kiel labora ĉiutago inspiras muzikan kreemon.

3 thoughts on “Mi estas soulo-viro

  1. Sennoma

    Soul man

    Mi kredas ke Soul man ne aperas en la filmo
    Blues Brothers, sed estas tre fama kanto
    el la 60a jaroj. — Sebastian

  2. D? Kunar

    albumo, ne filmo

    Fakte mi iomete informiĝis kaj nun rimarkis, ke la kanto ne aperas en la filmo. Sed ĝi troviĝas sur albumo, kiun la Blues Brothers eldonis antaŭ la filmo! La ligo do tamen ekzistas.

  3. Resonado: Mi ser?is en la tuta mondo iun kiel vin « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *