Estas ur?e

Hodiaŭ mi festas rondan jubileon: Antaŭ 10 jaroj mi komencis verki samplobazitan muzikon! Kiel tio okazis, mi jam skribis antaŭ tri jaroj, do feliĉe ne plu bezonas fari tion nun.

Tiaj datrevenoj ĉiam fascinas min kaj mi opinias, ke necesas prezenti ion specialan. Dum la pasintaj du monatoj mi denove regule verkis, kio tre ĝojigas min. Por la jubileo mi finfine realigis mian intencon, rekrei en KD-kvalito la lastajn du verkojn el mia frua fazo, kiuj ĝis nun nur ekzistis en kaseda kvalito. Ambaŭ estas rokmuzikaj instrumentaĵoj. Unu estas gitara enkonduko, la alia plena roka kanto. Mi malĝuste memoris, kiom bone mi jam estis preparinta tiun laboron.

Refari la unuan estis pli facile, ol mi pensis. Nur necesis kunmeti la samplaĵojn ĝuste – ne enestis io por atenti aparte. Mi daŭre havas la intencon, fari pli longan version de la gitara enkonduko, kaj je mia surprizo jam trovis kompletan samplaĵoliston, kiun mi estis kreinta pli frue.

Ankaŭ rilate al la dua kanto mi malkovris agrablaĵon: Mi trovis preskaŭ komplete aranĝitan version, kiu nur bezonis ĝustan mallaŭtigadon je kelkaj partoj kaj forigon de brusonoj.

Bedaŭrinde provaŭskultado montris, ke daŭre enestas kelkaj bruetoj, kvankam dum la aranĝado kaj atenta elprovado de la unuopaj samplaĵoj ili ne eksonis. Mi ne scias, kiel tio povis okazi, sed dume akceptas la kanton en tiu formo. Iom da krudeco ja ne malhelpas ĉe peza rokmuzika kanto.

Ĉiel ajn mi ĝojas, ke mi fermis ĝustatempe tiun ĉapitron el mia muzika pasinteco kaj nun povas denove dediĉi min al novaj verkoj. Ideoj kaj inspiro abundas – se entute io mankas, tiam tempo!

2 thoughts on “Estas ur?e

  1. Resonado: La fina limo « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *