Tio voligas vin plori

Bertilo Wennergren lastatempe skribis pri traduko de “Maria” (kanto el la jaro 1999, kiu signifis furoran revenon por la grupo “Blondie”). Mi bone memoras la tempon, kiam tiu kanto estis aktuala. Tiam mi estis studanta en Paderborn. Fakte ĝi tre plaĉas al mi – agrabla rokmuzika kanto kun bona kantado.

Mi jam komentis la tradukorezulton sub la enskribo mem. Resume mi ŝatas la tekston – mi sukcesis kanti ĝin je la unua provo – sed laŭ mi perdiĝis grava rimo en la refreno. Ken Miner havas alian opinion; li pensas, ke ne tro gravas kaj ke por multaj tute ne temas pri rimo. Eble li pli atentas pri la skribita teksto; mi kompreneble alcelas la efektive kantitajn vortojn.

Ja ekzistas jam multaj tradukoj de Bertilo (foje kun aliaj), do ne estas lia unua laboro. Certe li mem ankoraŭ decidos, ĉu konsenti pli kun Ken aŭ kun mi.

Ĉiel ajn restas interese, kiel eblas distingi majstrojn kaj lernantojn de kantoteksto-tradukado. La diferenco estas, ke la lernantoj tuj supozas, ke ili estas majstroj. Por ili estas ofendo, ke iu alia petas lingvan kontroladon tra sperta Esperanto-parolanto. Ajna kritiko ne estas akceptita. Majstroj, tute male, konscias pri siaj limoj. Ili posedas la adekvatan modestecon por nomi sian verkon “provizoran rezulton” kaj ne tuj aldonas ĝin al la listo de finitaj tradukoj, sed unue montras ĝin al aliaj, petante komentojn.

Kompreneble mi provas agi kiel majstro, kvankam mi ne aŭdacas nomi aŭ senti min tiel. Sed almenaŭ mi ne estas absoluta amatoro.

4 thoughts on “Tio voligas vin plori

  1. bertilow

    Sensacia!

    Kunar skribis:

    “la? mi perdi?is grava rimo en la refreno”

    Jes. Mi e? ne pensis pri tio, ke tio povas esti rimo. Sed ?ajne vi pravas. Mi jam planas verki plian bloga?on pri tio, sed mi jam nun povas malka?i la riparon de tiu fu?o: “Maria, la sensacia!”. ?u en ordo?

    Tio, ke mi entute atentas tiun kritikon, nun evidente levas min al majstra statuso. Hu ra! 🙂

  2. goulo

    la kvar niveloj de lernado

    Tio memorigas min pri unu el miaj plej ?atataj bildstrioj, de Lloyd Dangle:

    four-levels.jpg

    1. Senkonscia senkompetenteco
    2. Konscia senkompetenteco
    3. Konscia kompetenteco
    4. Senkonscia kompetenteco

    Amuzas min “Guitar Nerd Magazine”, sed mi ankora? ne scias kiel bone traduki anglajn vortojn “nerd” kaj “geek” en Esperanton. 🙂

  3. D? Kunar

    kaj ne alia!

    Vi jam estis majstro (tiurilate). Sed por bone kompreni tion, necesas scii ke mi ĝenerale ne adoras aliajn personojn kiel idolojn (“Nek majstroj, nek dioj!”). Se mi donas la titolon “majstro” al iu, oni ne prenu tion tro serioze. Estas nur racia agnosko de talento kaj laboro.

    Mi estas tre kontenta pri “la sensacia“. Fakte dum la provkantado mi mem spontanee enmetis “kaj ne alia” por elprovi, kiom gravas la rimo. Sed mi konsciis, ke nur estis provizora solvo, kaj multe preferas vian ideon. Mi ĝojas, ke mi per miaj linioj subtenis vian tradukadon!

  4. elgrande

    Re: Sensacia!

    Alia proponeto: Mi havas la impreson, ke en la Angla versio “cry” kaj “die” kanti?as (ver?ajne iom artefarite) kvaza? du silaboj (kvaza? “kra-aj”, “da-aj”). Eble konsiderindas, ?u en Esperanto oni povus do lasi “ploro” kaj “koro” sen apostrofoj por ne bezoni kanti “plo-or” a? ion tian.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *