?i ne mensogas

Dum la laboro en la oficejo venis ideo por stulta kantoparodio al mi. Multaj kolegoj matene trinkas fortan kafon aŭ nigran teon. Kelkaj eĉ faras tion la tutan tagon. Multaj ĝuas kafon aŭ kolaon post la tagmanĝo por resti veka dum la digestofazo. Aliaj bezonas kafon por kapabli koncentriĝi (denove) jam antaŭe. Tiu intenca kaj amasa uzado de kofeinaj trinkaĵoj “por la plezuro”, “por postvivi la laborotagon”, “por ne malfortiĝi” ktp. laŭ mi iom similas al drogokonsumado.

Kiam mia bona amiko Holger festis sian naskiĝtagon, ni denove spektis la filmon “Starsky kaj Hutch“. Intertempe jam okazis du pliaj vizitoj ĉe li, sed mi bone memoras la matenan kafotrinkadon. La kanto “Cocaine” de Eric Clapton restis en mia menso.

Kompreneble tre facilis veni tiel al la kanto “kafein’“. La refrenon mi ŝanĝus de “She don’t lie” al “Estas ver’“. En la strofoj mi rakontus pri la ĉiutago, kiun nur eblas elteni per kafeino. Sed mi certas, ke tiu kantoideo estas tiom simpla, ke jam iu uzis ĝin – ekzemple Weird Al Yankovic, kiu ja regule parodias famajn kantojn. Ĉiel ajn, esperantlingva versio laŭ mia scio ankoraŭ ne ekzistas.

2 thoughts on “?i ne mensogas

  1. elgrande

    Se vi guglas pri kafeino kaj drogo, vi trovos multajn paghojn pri tio, ke kafeino estas lau multaj homoj drogo.

    Cetere, se vi ankorau ne rimarkis: Ankau en Germanujo acheteblas via shatata sensukera kolao. 😉

  2. D? Kunar

    kolao kaj aliaj drogoj

    Kafeino tamen havas apartan staton:
    1. Ĝi estas laŭleĝa.
    2. Male al la alia laŭleĝa drogo alkoholo, vi povas konsumi ĝin senprobleme ĉe la laboro.

    Fakte mi konas la sensukeran kolaon el Germanio. Mi simple tre ĝojis, ke ĝi aĉeteblas ankaŭ en Hungario!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *