Kie brilas por ni la hela suno

La aktiveco de JoMo daŭre rikoltis mian ŝaton. Li apartenas al la malmultaj Esperanto-muzikistoj, kiuj ne seniluziigis min dum la pasintaj jaroj, sed kies kvalito konstante kreskis.

Lastatempe li vizitis la studion de Vinilkosmo por surbendigi novan albumon kun siaj du muzikgrupoj. La rezulto estos mikso inter rokmuziko kaj slava folkloro. Antaŭguston oni ricevas spektante videon, kiun Flo disvastigis retpoŝte kaj kiu laŭdire elŝuteblos tra la Vinilkosmo-TTT-ejo. Mi tuj rekonis la kantistinon, kiu jam partoprenis la koncerton de JoMo dum la KEF 2005. De la lasta kanto en la video mi konas la originan ruslingvan version. Mi posedas kompaktdiskon de Ivan Rebroff kun “Poljuschko – Polje”. “JoMo slavumas” iĝos evidente interesa eksperimento, kies rezulton mi nun des pli antaŭĝojas komplete aŭskulti.

2 thoughts on “Kie brilas por ni la hela suno

  1. Sennoma

    Ivan Rebroff

    Ivan Rebroff verdankt seine Russifizierung der Marketingabteilung,
    aber vielleicht singt er ja wirklich originalgetreu. Übrigens:
    Cxu vi memoras “Kosaken müssen reiten”? Mi bone memoras la stranga
    kantokolekto en la kasedo de Till por nia vojagxo al Francio…

  2. D? Kunar

    Kosaken müssen reiten

    Laŭ mia memoro, oni mencias sur lia TTT-ejo, ke Ivan Rebroff estas pseŭdonimo kaj ke li origine venas el Hamburgo. (Ĵusa kontrolo tamen ne konfirmis tion. Aŭ mia memoro trompas min aŭ oni intertempe ŝanĝis la enhavon.) Krome li ne uzas iun artefaritan akĉenton en siaj germanlingvaj kantoj.

    Rilate al la lingva nivelo, Ivan Rebroff kantas imprese bone. La Rusa avino de mia bofrato ĵuris, ke li devas esti Rusa kantisto.

    “Kosaken müssen reiten” dum kelkaj jaroj estis grandega sukceso en Esperanto-diskotekoj. Per ĝi mi dancigis la homojn eĉ je la sesa matene…

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *