Pasintan nokton D? savis mian vivon

La 1an de januaro la diskoteko kutime ne estas same intense frekventata kiel dum la aliaj tagoj de la IS. Aliflanke estis dum 1a de januaro mi komencis mian DĴ-karieron, do la vespero de tiu tago donas ŝancon al novaj talentoj, prezentiĝi al la publiko kaj kolekti unuan sperton.

Dum la IS en Xanten mi tamen decidis, ke dum tiu nokto estis pasinta la ŝanco de la DĴj, kiuj la unuan fojon partoprenis la Internacian Seminarion, kaj ke nun venis la tempo por denove fari IS-diskotekon, kiu iom pli similas al tiu, kiun mi konas kaj ĝuas ekde multaj jaroj. Je tiu nokto mi preskaŭ nur povus gajni. Aŭ la diskoteko funkcius kaj mi montrus al la homoj, kiel vere fari ĝin – aŭ ĝi ne funkcius kaj mi povus fini mian taskon frue. Sed provi mi devis!

Iĝis pli defia tasko, ol mi imagis, ĉar la organizado de la diskoteka ŝlosilo kaj la funkciigado de la teknikaĵoj similis al odiseo! Almenaŭ mi ne devis batali kun la aliaj DĴoj, ĉar ili ne montris grandan emon labori en la diskoteko. DĴ Roĝer unue volis fari la diskotekon en la trinkejo, kio estis evidente stulta ideo, ĉar dum la IS en Xanten tie simple ne estis loko por danci – male al aliaj ejoj kiel ekzemple Wetzlar, kie tio ja bonege funkciis.

Unue necesis havi paciencon, ĝis alvenis la unuaj homoj, do mi restis 1-2 horojn sole en la diskoteko. Sed unu grandan eraron, kiun mi faris dum la IJF 1999, mi saĝe evitis: Anstataŭ atendi la tutan tempon, restante fidela sur mia posteno kaj frustiĝi pro tio, ke mi devas resti for de la aliaj por plenumi mian taskon, mi aranĝis la aferon post iom da tempo tiel, kiel mi deziris ĝin: Mi alirigis belulinon, por kiu mi povis kanti kaj kun kiu mi povis danci. Unu persono estas sola, du personoj estas malsolaj.

Krome Till bone prizorgis min, afable alportante bieron kaj teon. Tian servon mi ĉiam ŝatus havi kiel DĴ! Tiam mi ne bezonus surmeti longajn kantojn por organizi trinkaĵojn, sed nur por iri al la necesejo.

Ĉiel ajn tiel eblis elteni (preskaŭ) ĉion – certe iom laman IS-nokton. Sed post iom da tempo vere alvenis dancemuloj kaj montriĝis, ke estis la ĝusta decido, atendi. La diskoteko ne komplete pleniĝis, sed enestis sufiĉe multaj homoj por krei la aŭtentikan IS-diskotekan etoson. Precipe la Nederlandanoj verve kaj freneze dancis.

Mi honorigis tion, surmetante nederlandlingvan kanton. Poste ankaŭ la Kroatoj, vizitis la diskotekon, ricevis sian pecon en la kroata. Kaj jen – tiel oni traktas sian publikon, siajn klientojn, tiel oni kontentigas la homojn, tiel oni faras IS-diskotekon sukcese!

La belulino iam foriris, dirante ke ŝi poste revenos. Mi tuj diris al ŝi, ke mi certas, ke tio ne okazos. Kaj ŝi vere ne revenis, sed tio ne tro ĝenis, ĉar mi ja estis tion antaŭvidinta kaj anoncinta al ŝi. Tiel mi restis la pravanto kaj morala venkinto de la vespero.

Kaj tio eĉ nur estis aldonaĵo, ĉar mi ja samtempe estis pruvinta ĉion, kion mi estis dirinta jam dum la tuta IS pri la diskoteko! Memkontentege mi povis iri dormi.

2 thoughts on “Pasintan nokton D? savis mian vivon

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *